La 20-a de marto estas la 79-a tago de la jaro (la 80-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 286 tagoj restas.
Je la 20-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 235: Maximinus Thrax iĝis imperiestro de Romio (la unua "barbaro")
- 1140 Plena suneklipso, kun maksimumo super Atlantiko, la unua en norda Pollando ekde kristanigo en 966
- 1241: Unua mongola invado al Pollando: duko Mjeŝko la Dika frakasis tataran atakon apud Racibórz
- 1342: Reĝlando Francio: liberigo de gabelo, imposto pri salo, kaŭzis multe da malordo
- 1345: Konjunkcio de Marso, Jupitero kaj Saturno indikita de astrologoj kun baldaŭ aperonta nigra morto en Eŭropo
- 1393: Reĝo de Ĉeĥio Venceslao la 1-a ordonis dronigi en Vultavo Johanon Nepomukan
- 1413: Henriko la 5-a iĝis reĝo de Anglio
- 1426: Pola urbo Słońsk (distrikto Sulęcin) kun la kastelo estis aĉetita kaj destinita al sidejo de brandenburga Malta Ordeno
- 1440: Grandduko de Litovio Žygimantas Kęstutaitis estis murdita en Trakai
- 1525: Germana Kamparana Milito: reprezentantoj de tri kamparanoj el Supra Ŝvabio akceptis Dekdu artikolojn en libera imperiestra urbo Memmingen, konsiderataj unuaj homrajtoj en Eŭropo
- 1585: Pola urbo Wieliż ricevis Magdeburgn juron
- 1600: En Svedio oni ekzekutis 5 adeptojn de la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa - justica murdo farita en Linköping
- 1602: Ĝeneralaj Statoj de la Reĝlando Nederlando fondis Nederlandan Orient-hindan Kompanion, kiu proponis paperojn por parta posedado de la kompanio - unuaj akcioj en la historio de ekonomio
- 1616: Angla navigisto Walter Raleigh estis liberigita de la Turo de Londono, kie li estas malliberigata dum 13 jaroj
- 1690: Ludwika Karolina Radziwiłł eldonis privilegion, en kiu proklamis liberecon de konfesio al protestantoj kaj ortodoksuloj en siaj urboj kaj posedaĵoj, kaj garantiis, ke en ŝiaj havaĵoj ne estos enkondukita eklezia unio
- 1731: Tertremo en itala Foggia mortigis ĉ. 2 mil personojn
- 1739: Nader Ŝaho eniris triumfe al Delhio post la batalo de Karnal
- 1760: Incendio en Bostono detruis 349 konstruaĵojn
- 1767: Kun apogo de rusiaj trupoj establiĝis konfederacioj: de Słuck (Grandprinclando Litovio) kaj de Toruń (Krono de la Regno de Pollando)
- 1775: En Varsovio ekfunkciis presejo de franca eldonisto Piotr Dufour
- 1786: Sveda Akademio fondiĝis - kreita de la reĝo Gustavo la 3-a
- 1792: Unua Respubliko de Francio: Nacia Asembleo gilotinadon igis unusola maniero plenumi mortpunon
- 1815: Cent-Tagoj: Napoléon Bonaparte revenis al Parizo post fuĝo de Elbo - fronte de regula armeo de 140 000 homoj kaj forto de ĉ. 200 000 volontuloj
- 1833: Plena versa eldono de la romano Eŭgeno Onegin de Aleksandr Puŝkin aperis
- 1834: Komandanto de la greka milito de sendependiĝo Teodoros Kolokotronis kaj Dimitrios Plapoutas estis juĝitaj pro akuzoj pri komploto kaj ŝtatperfido
- 1848: Printempo de la Popoloj:
- 1852: Usona literaturo: romano La Kabano de Onklo Tom de Harriet Beecher Stowe pri la vivo de sklavoj aperis
- 1854: En Usono Respublikana Partio estis fondita en Viskonsino de politikistoj kontraŭstarantaj al ekspansio de sklaveco
- 1859: Pollando: en la Granda Teatro de Varsovio oni unuafoje prezentis opereton
- 1883: Parizo: oni subskribis Internacian konvencion pri protekto de industria propraĵo
- 1886: En Lvovo estis fondita unua en dispartigita Pollando klubo de skermistoj
- 1890: Leo von Caprivi iĝis regna kanceliero de Germanio - Otto von Bismarck estis maldungita de la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a
- 1908: Dispartigoj de Pollando-Litovio: germanaj regopovoj voĉdonis pri deviga elposedigo de poloj laŭ decido de Koloniiga Komisiono
- 1914: Usono: Internacia Ĉampioneco pri arta sketado okazis la unuan fojon en Konektikuto
- Asteroida zono
- 1916: Albert Einstein publikigis Ĝeneralan teorion de relativeco
- Unua mondmilito:
- 1919: Katalunio: ĝenerala striko de La Kanada, efektivigita de Nacia Konfederacio de Laboro, finiĝas post kiam la hispana registaro interalie plenumis postulon de la enkonduko de okhora labortago
- 1921: Plebiscito en Supra Silezio okazis - sekve de ĝi eksplodis poste la Tria Silezia Ribelo
- 1923: Polesio: ĉefurbo de pola vojevodio Litova Bresto alinomiĝis al Bresto
- 1933: Heinrich Himmler fondis unuan nazian koncentrejon Dachau
- 1933: Rashid Ali al-Kaylani iĝis ĉefministro de Irako
- 1937: Dua Pola Respubliko: oni komencis konstrui ferfabrikon kaj urbon Stalowa Wola
- 1939: Germanio transdonis ultimaton al Litovio, postulante redonon de Memel-regiono sub minaco de invado
- Dua Mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico arestis en Varsovio 100 ostaĝojn, venĝe pro pripafo de du germanaj soldatoj fare de nekonataj kaŭzintoj; en Poznań sur pluraj benkoj en parkoj kaj stratoj oni farbis surskribon: Nur por germanoj - sur la benkoj poloj ne povis sidi; de laborkoncentrejo en Sobiemirowo (distrikto Drawski) fuĝis 32 poloj; en Grenzdorf, subkoncentrejo de Stutthof, germanoj pafmortigis skoltestron Alf Liczmański, kunkreinton de skoltismo en Libera Urbo Dancigo; franca registaro de Édouard Daladier demisiis
- 1941: En distrikto Bytom fondiĝis germana punlaborejo; en Londono aperis pollingva revuo "Myśl Polska" (Pola Penso. Dusemajna revuo dediĉita al la vivo kaj kulturo de la nacio), eldonata de Nacia Partio; apud Falmouth sinkis transporta ŝipo "Cieszyn" - la skipon oni savis; Devonport: dum vizito de brita mararmeo reĝo Georgo la 6-a persone dekoris per Distinguished Service Order pro batalo de Narvik tiutempan komandanton de la destrojero ORP "Grom" - Aleksander Hulewicz; Skoltada Estraro ĉe la Ĝenerala Stabo de la Ruĝa Armeo prezentis al Stalin materialojn pri la plano Barbarossa — konkludante ke la printempa milito kontraŭ Sovetunio estas misinformo
- 1942: Pola Subtera Ŝtato: sur muroj de Varsovio aperis Signo de Batalanta Pollando (elektita en konspira konkurso el 27 proponoj); Militkrimoj: Gestapo publike pendumis en urba parko de Cieszyn 20 membrojn de Pola Enlanda Armeo; en malliberejo en Berlino oni gilotinis 9 membrojn de la estraro de subtera Nacia Partio de Poznań; 31-a bataliono de germana polico pafekzekutis en Zgierz dum publika ekzekuto 100 polojn, en tio 4 virinojn, venĝe pro pafmortigo de 2 gestapanoj, kaj 300 forveturigis al koncentrejoj (la plej granda militkrimo en la Provinco Vartlando); de germana oficira militprizono en Woldenberg nokte de la 19-a/20-a de marto fuĝis 5 poloj; usona generalo Douglas MacArthur forlasis la Komunumon de Filipinoj antaŭ la japana antaŭeniro
- 1943: Operaco Reinhardt: germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Częstochowa ĉ. 180 judojn, kaj en Wełecz 6 membrojn de Kamparanaj Batalionoj; Volinia masakro: armitaj grupoj de ukrainoj murdis en du polaj vilaĝoj de la nuna Ternopila provinco respektive 25 kaj pli ol 20 personojn — en vilaĝo Deraźne ukrainaj naciistoj murdis kelkajn familiojn kune kun geedzoj kun 11 infanoj; Pola Rezistomovado: taĉmento "Ryś" en vilaĝo Modryń (distrikto Hrubieszów) batalis kontraŭ la Ukraina Ribela Armeo kaj ukraina polico murdanta polojn - polaj familioj estis evakuitaj kun certigo de la protekto, alia taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el Lubartów-areo plenumis du verdiktojn de la Gvidantaro pri Civila Batalo kontraŭ Gestapo-agentoj en komunumo Niemce; germana ekzekuta plotono pafmortigis 2 polojn pro organizo de la rezistomovado en la 108-a regimento de grenadistoj en Nantes; Kontraŭpolismo: parolanta en Oficejo pri Aferoj de Nacieca Politiko en Poznań Arthur Greiser deklaris, ke en Provinco Vartlando "la pola elemento estos ekstermita", kaj kuratoro de la Universitato de Tria Regno en Poznano devigis engaĝitajn polojn al uzo ekskluzive de la germana lingvo; Landa Politika Reprezentantaro alvokis polan junularon eniri al subteraj armitaj fortoj; Nov-Jorko: en Katedralo Sankta Patriko okazis funebra diservo pro poloj pereintaj en la soveta kaj germana okupadoj - en la manifestacio partoprenis 5 mil personoj, en tio diplomatoj el Litovio, Estonio kaj Belgio - Kazimierz Wierzyński skribis versaĵon pri la funebra meso; Mao Zedong iĝis prezidanto de la Komunista Partio de Ĉinio
- 1944: Militkrimoj: nokte de la 19-a/20-a de marto germana polico "evakuiĝis" de Kuty liverante armilojn al ukrainaj "ribelantoj", kiuj poste dum noktoj kruele murdis la polan kaj armean loĝantaron; germanaj policoj pafmortigis en Varsovio kelkdekon de personoj, en Radom - 20, venĝe pro mortigo en Edwardów 2 bluajn policanojn (polojn), en Falejówka apud Sanok - 10 suspektitojn pri konspiro, kaj en Ulaski - 7; regopovoj de Ĝenerala Gubernio evakuis civilan germanan loĝantaron de Kolomeo, Strijo kaj Stanisławów; oficejo de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Varsovio eldonis instrukcion pri preparo de germanoj al evakuo; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en distrikto Bialski kune kun soveta partizana grupo eksplodigis germanan ŝarĝotrajnon - la trafika paŭzo daŭris 12 horojn
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: Milita Armea Tribunalo de NKVD kondamnis kelkajn membrojn de Pola Enlanda Armeo de Drohobiĉ al mallibero de 10 kaj 15 jaroj; Dua Pola Armeo atingis Trzebnica kaj Ruĝa Armeo eniris Dąbie apud Szczecin kaj Gryfino, aliloke okupis Koźle; SS murdis en koncentrejo eminentan polan profesoron pri mezepokismo Marceli Handelsmann; Orienta Fronto: en Varmio trupoj de la 3-a Belorusa Fronto "liberigis" Braniewo; pola Partizana Bataliono en meza Bosnio konkeris Stanare; brita armeo liberigis provincon Mandalajo en Birmo
- 1946: Taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis en pola vilaĝo Jasiel (distrikto Krosno) 60 soldatojn de landlima protekto kaj 4 funkciulojn de milico (laŭ alia fonto estis murditaj 66 kaj 5)
- Stalinismo:
- 1952: Usona Senato ratifis pactraktaton kun Japanio
- 1952: En Nederlando komenciĝis interparoladoj inter Israelo kaj FRG pri kompenso pro holokaŭsto
- 1956: Tunizio sendependiĝis (de Francio)
- 1957: Pola Popola Respubliko: seria produktado de la unua pola aŭto Syrena, konstruita de polaj inĝenieroj estis komencita
- 1964: Eŭropa Organizaĵo de Kosmaj Esploroj fondiĝis - ĝia sekvanto estas Eŭropa Kosma Agentejo
- 1965: La 10-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Napolo (Italio)
- 1969: John Lennon edziĝis al Yoko Ono
- 1979: Universitato de Gdansko estis fondita
- 1970: Internacia Organizaĵo de la Franclingvio por franclingvaj landoj kaj registaroj kun la sidejo en Parizo fondiĝis
- 1976: En ŝipfarejo de Gdańsk estis konstruita unua en Pollando kontenerŝipo
- 1977: Jacques Chirac iĝis urbestro de Parizo
- 1978: Krystyna Chojnowska-Liskiewicz kiel unua virino en la mondo solece per jaĥto ĉirkaŭnavigis la Teron
- 1982: Milita stato en Pollando: prezidanto de Varsovio generalo Mieczysław Dębicki malfondis Asocion de Polaj Ĵurnalistoj
- 1986: Nokte de la 19-a/20-a de marto estis ŝtelita relikvujo de Sankta Adalberto el la katedralo de Gniezno
- 1986: Jacques Chirac refoje iĝis ĉefministro de Francio
- 1987: Usona Manĝaĵa kaj Droga Administracio permesis uzi antivirusan medikamenton zidovudino (organika kombinaĵo derivita de timidino) por kuraci infekton de HIV
- 1990: Serio de tornadoj trapasis antaŭurbojn de Welkom en Sud-Afriko; 4 mil domoj detruiĝis
- 1991: Nacia Parko Šumava establiĝis - la plej granda nacia parko de Ĉeĥio
- 1992: Armitaj Fortoj de Respubliko Belorusio estis fonditaj
- 1992: Makedona Olimpika Komitato establiĝis en Skopjo
- 1995: Japana sekto Aum Shinrikyo faris gasan atakon per sarino en la metroo de Tokio mortigante 12 homojn kaj vundante pli ol 6000
- 1997: Robert Koĉarjan iĝis ĉefministro de Armenio
- 1998: Malfermo de la unua aŭtovojo liganta afrikajn bordojn de Atlantika Oceano kaj Hinda Oceano (inter Walvis Bay en Namibio kaj Maputo en Mozambiko)
- 1999: Kun la surteriĝo en Egiptio, svisa aerostatisto Bertrand Piccard faris la unuan ĉirkaŭmondan flugon kun balono, ĉe la tria provo
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis vizitadi la Sanktan Landon (de la templo sur Monto Nebo)
- 2003: Iraka Milito: invado de Irako komenciĝis frumatene per la usona bombado de Bagdado — sekve de la atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 2004: Precize 70 jarojn post la morto de ŝia avino, Emma de Waldeck-Pyrmont, mortis la eksreĝino de Nederlando Juliana, reganta inter 1948 kaj 1980
- 2006: Brazilo: Muzeo de la portugala lingvo malfermiĝis en San-Paŭlo
- 2008: Serbio: Beogrado revokis siajn ambasadorojn el Budapeŝto, Zagrebo kaj Sofio, post kiam registaroj de la najbaraj landoj agnoskis sendependecon de Kosovo
- 2008: Yves Leterme iĝis ĉefministro de Belgio
- 2009: Afrika Unio suspendis Madagaskaron kiel membron post okazigita puĉo
- 2011: Muzikisto Michel Martelly gajnis prezidentan baloton en Haitio
- 2011: Libia enlanda milito: venko de ribelantoj en la dua batalo de Bengazi
- 2013: Alenka Bratušek iĝis unua ĉefministrino de Slovenio
- 2015: Plena suneklipso videbla super norda parto de Atlantiko, Arkta Oceano kaj la Norvega maro
- 2015: En kvar atencoj de sinmortigantoj kontraŭ moskeoj en la ĉefurbo de Jemeno - Sanao 142 personoj pereis kaj 351 vundiĝis
- 2015: En Usono lasta epizodo de televida serio Glee estis prezentita
- 2016: Barack Obama kiel la unua de 88 jaroj oficanta prezidento de Usono alvenis vizite al Kubo
- 2020: Kronviruso en Pollando: ĉefministro Mateusz Morawiecki anoncis staton de epidemio, aldonante ke lecionoj en lernejoj rekomenciĝos post Pasko, kreskas monpuno pri rompo de kvaranteno - el eksterlando pere de flugkompanio LOT revenis jam dekkelkaj miloj de poloj
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 25-a tago de la rusa agreso: Lastsemajne rusoj deportis kelkajn milojn da loĝantoj de Mariupolo en Rusion, ankaŭ de bunkroj; apud Kievo estis detruita la tuta rusa 331-a Paraŝutist-Sturma Regimento, krom unu vundita soldato; dum rusia pripafo de Rubiĵne 3 personoj pereis — en la urbo kaj Severodoneck rusoj detruis ĉ. 30 konstruaĵojn; ĝis nun 115 infanoj pereis kaj 140 estis vunditaj; pro granda detruo la metalurgia fabriko Azovstal en Mariupolo ĉesis produktadon, unuafoje de 1941 — en la urbo estis bombita artisma lernejo, kie kaŝiĝis 400 civilulojn; en uzurpaj Luganska Popola Respubliko kaj Donecka Popola Respubliko rusoj mobilizas virojn ĝis 65-a vivojaro; ĝis nun en Ukrainio pereis 6 rusaj generaloj; 10 milionoj de ukrainoj fuĝis de siaj domoj; pro bombado aŭ pripafo 489 edukejoj estis damaĝitaj (69 tute detruitaj); prezidanto de Ukrainio plilongigis militjuron en Ukrainio; ukrainaj laboristoj en Nuklea centralo de Ĉernobilo post 600 horojn da laboro, anstataŭ 12, estis ŝanĝitaj; en Ukrainio pereis vickomandanto de la Nigramara floto de Rusio; al Ĥarkovo alvenis transporto de senpilotaj aviadiloj kaj kuglorezistaj veŝtoj; apud Kievo estis frakasita rusa taĉmento; raketa atako al Kievo; prezidanto de Ukrainio alvokis Israelon por apogo de Ukrainio;
- Mondreago: Estinta brita ĉefministro David Cameron kiel ŝoforo kun humanitara helpo nokte atingis polan-ukrainan landlimon; Radio Svoboda: taĉmentoj de Kadirov pro perdoj estis retirigitaj al Grozni; laŭ Usono en Ukrainio pereis ne malpli ol 7 mil rusiaj soldatoj (laŭ Ukrainio - 14 700); Aŭstralio atribuis tujan malpermeson eksporti al Rusio aluminian oksidon kaj ercon de aluminio, kun baŭksito; UN: ne malpli ol 902 civiluloj estis mortigitaj en Ukrainio; kontraŭmilita koncerto en Berlino kun partopreno de 20 mil personoj; en Deutsche Welle viena teologo atentigis, ke Putin uzas retorikajn pruntaĵojn de Mein Kampf kaj nazian lingvon kun fina solvo koncerne la ukrainan nacion; Rusio fermis ĉielon por eksterlandaj aviadiloj
- 2023: 390-a tago de la rusa agreso: Sukcesa ukraina kontraŭatako apud Baĥmut — en la fronto 69 atakoj de la malamiko estis rebatitaj pasinttage; estinta ĉefo de la Sekureca Servo de Ukrainio en Ĥarkiva provinco akuzita pri ŝtatperfido; Ukraina Defend-Ministerio: eksplodo en Ĝankojo, la urbo en provizore okupata Krimeo, detruis rusajn krozmisilojn Kalibr-NK dum fervoja transporto;
- Mondreago: Profesoro Piotr Hofmański, prezidanto de Internacia Puna Kortumo: 123 landoj havas devon aresti Putin; ĵurnalistoj identigis laŭnome 17 mil mortigitajn rusiajn soldatojn; en havenoj de Rusio pro sankcioj la transporton al Kaliningrado atendas 1 500 TIR-oj; loĝantoj de rusa urbo Gorjaĉij Kljuĉ protestas kontraŭ enterigado de la solduloj de Grupo Wagner; en Bruselo 17 landoj de EU kaj Norvegio interkonsentis ke Ukrainio ricevos dum 12 monatoj unu milionon da artileriaj pafaĵoj; 34-a armea helpofasko de Usono decidita kontraŭ 350 mln da dolaroj
Naskiĝoj
- -43: Ovidio, romia poeto, aŭtoro de epopea poemo Metamorfozoj (m. 17/18)
- 1439: Johanino de Portugalio, portugala infantino, regantino de la Reĝlando de Kastilio (m. 1475)
- 1497: Ataŭalpo, lasta 13-a reganto de la Inkaa Imperio, ekzekutita (m. 1533)
- 1531: Antono de Portugalio, prioro de Krato, pretendanto al la portugala regno (m. 1595)
- 1639: Ivan Mazepa, gvidanto de ukrainaj kozakoj, nobelo, diplomato (m. 1709)
- 1731: Sámuel Pataki, hungara natursciencisto kaj kuracisto (m. 1804)
- 1735: Torbern Bergman, sveda kemiisto kaj mineralogo, honorigita per torbernito (m. 1784)
- 1763: Christian Karl André, germana ĵurnalisto, komponisto, popolklerigisto kaj kamparano influinta esplorojn de Gregor Mendel (m. 1831)
- 1770: Friedrich Hölderlin, germana poeto de romantikismo, konata de esperanto-tradukoj (m. 1843)
- 1771: Heinrich Clauren, germana verkisto kaj juristo (m. 1854)
- 1794: René-Primevère Lesson, franca kirurgo, naturalisto, ornitologo kaj herpetologo (m. 1849)
- 1799: Honoré de Balzac, franca verkisto, aŭtoro de la ciklo de romanoj La Homa Komedio (m. 1850)
- 1801: Bogumil Goltz, germana verkisto satira-pedagogia (m. 1870)
- 1804: Wilhelm Bendz, dana pentristo, reprezentanto de la ora epoko (m. 1832)
- 1811: Napoleono la 2-a, filo de Napoleono Bonaparte (m. 1832)
- 1823: Julius Hartwig, germana pejzaĝarĥitekto (m. 1913)
- 1828: Henrik Ibsen, norvega dramisto, aŭtoro de la versa teatraĵo Peer Gynt, esperantigata de Odd Tangerud kaj aliaj (m. 1906)
- 1831: Theodor Aman, rumana pentristo kaj grafikisto (m. 1891)
- 1872: Władysław Kotwicz, pola lingvisto kaj orientalisto specialiĝanta pri mongola lingvaro kaj kalmukoj, unua prezidanto de Pola Orientalistika Societo (m. 1944)
- 1872: Béla Bicsérdy, hungara pioniro de vegetarismo, populariganto de fasto kaj alternativa medicino, murdita (m. 1951)
- 1874: Börries von Münchhausen, germana verkisto kaj juristo kontraŭjudisma (m. 1945)
- 1877: Karl Vanselow, germana entreprenisto, kunfondinto de Esperanto-Ligo Berlin, germanlingva kaj esperantlingva poeto publikiganta en "Heroldo de Esperanto" (m. 1959)
- 1890: Erzsébet Róna, hungara-usona fizikistino, kemiistino kaj geofizikisto (m. 1981)
- 1891: Gyula Tóth, rumania hungara pentristo, kunfondinto de pentristlernejo (m. 1971)
- 1893: Benedek Baja, hungara pentristo, grafikisto (m. nekonata)
- 1893: István Nyireő, hungara bibliotekisto, direktoro de universitata biblioteko en Debreceno (m. 1977)
- 1895: August Emil Fieldorf, pola brigada generalo, organizanto kaj komandanto de flankatakoj de la Pola Enlanda Armeo, murdita de trompĵura juda justico, kaj pendumita de sovetaj ekzekutistoj juddevenaj (m. 1953)
- 1904: Burrhus Frederic Skinner, usona psikologo, kreinto de fundamentoj por konduta psikologio (m. 1990)
- 1906: Mihály Gündisch, rumania hungara kuracisto kaj lekciisto (m. 1984)
- 1915: József Cserhát, hungara poeto kaj redaktoro (m. 1969)
- 1917: Jigael Jadin, israela arkeologo, politikisto kaj militisto, doktoriĝinta pri la manuskriptoj de la Morta Maro (m. 1984)
- 1920: Éric Rohmer, franca filma kaj teatra reĝisoro, verkisto, kritikisto (m. 2010)
- 1921: Amadou-Mahtar M'Bow, senegala politikisto, Ĝenerala Direktoro de UNESKO 1974-1987 (m. 2024)
- 1921: Alfréd Rényi, hungara matematikisto (m. 1970)
- 1923: Ralph Giordano, germana verkisto kaj reĝisoro (m. 2014)
- 1925: David Warren, aŭstralia inĝeniero, inventinto de nigra skatolo (m. 2010)
- 1928: Fred Rogers, usona komponisto, aktoro, vegetarano (m. 2003)
- 1929: Ilse Tielsch, aŭstra verkistino (m. 2023)
- 1930: Ada Csiszár, hungara ĵurnalistino kaj esperantistino, prizorganto de la spirita postlasaĵo de Kolomano Kalocsay, kunaŭtorino de DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj, kunlaborantino de "Hungara Esperantisto", "Hungara Vivo", "Hungara Fervojista Mondo", "Budapeŝta Informilo", "Világ és Nyelv", "Eventoj", "Debrecena Bulteno", "Literatura Foiro", "Fonto" (m. 2007)
- 1933: Otar Ĉiladze, kartvela poeto kaj verkisto (m. 2009)
- 1939: Gyula Áts, hungara aktoro (m. 2018)
- 1939: Attila Kercsó, hungara kuracisto, poeto, verkisto (m. 2008)
- 1939: Brian Mulroney, ĉefministro de Kanado 1984-1993 (m. 2024)
- 1945: Ildikó Bartis, rumania hungara aktorino
- 1948: Pamela Sargent, usona scienc-fikcia verkistino
- 1950: William Hurt, usona aktoro (m. 2022)
- 1954: Christoph Ransmayr, aŭstra verkisto
- 1956: Catherine Ashton, angla politikistino, alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko de EU
- 1958: Holly Hunter, usona aktorino kaj kinproduktoro
- 1970: sj Miller, usona universitata profesoro, publika parolanto, socijusteca aktivisto, kaj vicdirektoro ĉe la Universitato de Novjorko, transgenrulo
- 1974: Barna Gaál, hungara kameraisto, filo de András Gaál
- 1974: Andrzej Pilipiuk, pola sciencfikcia verkisto, publicisto kaj historiisto, laŭreato de Premio Zajdel
- 1984: Melinda Varga, hungara poetino, ĵurnalistino
- 1989: Xavier Dolan, kanada aktoro, reĝisoro kaj scenaristo
Mortoj
- 687: Sankta Cuthbert, anglosaksa episkopo de Northumbria, sanktulo
- 842: Alfonso la 2-a, reĝo de Asturio dum kies regado oni malkovris supozatan tombon de la apostolo Jakobo la pli aĝa (n. 760)
- 1191: Klemento la 3-a, papo
- 1351: Muhammad bin Tughluk, sultano de Delhio, poligloto (n. 1290)
- 1393: Johano Nepomuka, ĉeĥa katolika sanktulo kaj martiro (n. 1350)
- 1413: Henriko la 4-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (n. 1366)
- 1440: Žygimantas Kęstutatis, grandduko de Litovio, murdita (n. ĉirkaŭ 1365)
- 1516: Battista Spagnoli, itala poeto, karmelano, beatigita (n. 1447)
- 1549: Thomas Seymour, angla nobelo, politikisto kaj admiralo, ekzekutita pro ŝtatperfido (n. 1507)
- 1568: Albreĥto, la lasta alta majstro de Ordeno de germanaj kavaliroj antaŭ sekularigo (n. 1490)
- 1571: Giovanni Animuccia, itala komponisto de religia muziko (n. ĉirkaŭ 1520)
- 1619: Matiaso la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, reĝo de Hungario kaj Ĉeĥio (n. 1557)
- 1680: Johann Heinrich Schmelzer, aŭstra komponisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1623)
- 1702: Miklós Tótfalusi Kis, hungara presisto, tipografo uzinta unuafoje kartvelan alfabeton (n. 1650)
- 1727: Isaac Newton, angla fizikisto, matematikisto, astronomo, filozofo, historiisto, esploranto de Biblio kaj alkemiisto (n. 1642)
- 1730: Adrienne Lecouvreur, franca aktorino, konata de deklamado (n. 1692)
- 1746: Nicolas de Largillierre, franca pentristo de rokoko (n. 1656)
- 1764: Erik Pontoppidan, dana luterana teologo kaj ornitologo (n. 1698)
- 1812: Jan Ladislav Dusík, ĉeĥa komponisto kaj pianisto (n. 1760)
- 1816: Maria la 1-a, reĝino de Portugalio, filino de Jozefo la 1-a (n. 1734)
- 1818: Johann Nikolaus Forkel, germana komponisto kaj orgenisto, kunfondinto de muzikscienco (n. 1749)
- 1821: Placidus Muth, germana teologo kaj rektoro de la Universitato de Erfurto kaj lasta abato de la benediktana Preĝejo Sankta Petro (n. 1753)
- 1835: Louis Léopold Robert, svisa gravuristo kaj pentristo (n. 1794)
- 1874: Ferenc Gyergyai, hungara juristo, politikisto (n. 1799)
- 1879: Johann Huber, germana teologo, filozofo kaj publicisto (n. 1830)
- 1889: Albrecht Ritschl, germana teologo, akademiano (n. 1822)
- 1890: Aleksandr Moĵajskij, rusa pioniro de aviado (n. 1825)
- 1890: Franz Ludwig Zahn, germana teologo, pedagogo, lernejestro kaj eldonisto (n. 1798)
- 1894: Lajos Kossuth, hungara politikisto, ŝtatulo, nacia heroo (n. 1802)
- 1897: Admiralo Tamandaré, brazila admiralo (n. 1807)
- 1898: Ivan Ŝiŝkin, rusa pentristo de pejzaĝoj, kunfondinto de asocio Peredviĵniki (n. 1832)
- 1924: Fernand Cormon, franca pentristo kaj pedagogo (n. 1845)
- 1925: George Curzon, brita politikisto, oficisto de Brita imperio, proponinto de pola-soveta landlimo (n. 1859)
- 1929: Ferdinand Foch, marŝalo de Francio kaj de Pollando, dum la unua mondmilito ĉefkomandanto de ententaj armeoj (n. 1851)
- 1930: Theodor Scherff, germana entreprenisto kaj kina pioniro (n. 1857)
- 1931: Hermann Müller, germana politikisto de Socialdemokratia Partio de Germanio, subskribinto de la Traktato de Versajlo (m. 1876)
- 1934: Emma de Waldeck-Pyrmont, reĝino de Nederlando (n. 1858)
- 1942: Hans Marr, germana skisaltisto (n. 1914)
- 1955: Mihály Károlyi, hungara politikisto, diplomato, ĉefministro kaj prezidento de Hungario (n. 1875)
- 1956: Wilhelm Miklas, prezidento de Aŭstrio kaj prezidanto de Nacia Konsilio (n. 1872)
- 1958: Afonso d'Escragnolle Taunay, brazila romanisto, biografo, eseisto, historiisto, leksikografo kaj profesoro, membro de Brazila Beletristika Akademio (m. 1958)
- 1959: János Orbán: rumania hungara pastro, lokhistoriisto (n. 1879)
- 1964: Brendan Behan, irlanda poeto (n. 1923)
- 1971: Wanda Dynowska, pola verkistino, teozofino, vegetarano, tradukistino, popularigantino de la spirita barata kaj tibeta kulturoj, poliglotino, proksima kunlaborantino de Ramana Maharŝi, Gandhi kaj Tenzin Gyatso, fondintino de la eldonserio Pola-Barata Biblioteko (n. 1888)
- 1976: Uladzimir Duboŭka, belorusa verkisto, poeto, tradukisto kaj kritikisto (n. 1900)
- 1982: Zoltán Jékely, hungara poeto kaj tradukisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1913)
- 1986: László Félegyházi, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1907)
- 1988: Gil Evans, kanada ĵazmuzikisto, aranĝisto kaj pianisto, kunlaboranto de Miles Davis (n. 1912)
- 1990: Lev Jaŝin, soveta golulo, laŭreato de la Ora Pilko (n. 1929)
- 1993: Polykarp Kusch, germana-usona Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al kvantuma elektrodinamiko (n. 1911)
- 1998: Catherine Sauvage, franca kantistino specialiĝinta pri kanzonoj de poetoj (n. 1929)
- 2004: Juliana, reĝino de Nederlando (n. 1909)
- 2006: József Újvári, rumana-hungara geografo, ano korespondanta de Hungara Hidrologia Asocio, vicprezidanto de Internacia Geografia Ligo (n. 1928)
- 2013: Zillur Rahman, prezidento de Bangladeŝo, kontribuinta igi bengalan lingvon oficiala lingvo (n. 1929)
- 2014: Andrzej Grzegorczyk, pola matematikisto, logikisto, filozofo, adepto de ekumenismo kaj senperforto (n. 1922)
- 2014: Judit Cseh, romania hungara distra kantistino kaj kanzonistino (n. 1940)
- 2015: Malcolm Fraser, gvidanto de Liberala Partio de Aŭstralio kaj ĉefministro de Aŭstralio (n. 1930)
- 2020: Ali Habib Mahmud, siria militisto, ministro pri defendo, reprezentanto de politika partio Baazo (n. 1939)
- 2024: Vernor Vinge, usona matematikisto, komputikisto kaj verkisto de sciencfikcio (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 20-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|