David Warren
David Ronald de Mey Warren (20-a Marto 1925 – 19a Julio 2010) estis aŭstralia sciencisto, plej bone konata pro invento kaj disvolvigo de la nigra skatolo. Warren naskiĝis en Groote Eylandt, insulo de la Norda Teritorio. Li estis la unua filo de eŭropaj gepatroj en la insulo kaj estis sendita al lernejo Launceston Church Grammar School de Tasmanio kaj al Trinity Grammar School de Sidnejo. Li diplomiĝis ĉe la Universitato de Sidnejo kiel Bachelor of Science[1] (bakalaŭro). PremiojD-ro Warren iĝis Oficiro de la Ordeno de Aŭstralio (AO) en la Aŭstralia Honortago de 2002.[2] Novembre de 2008, Qantas nomis unu el siaj Airbus A380 laŭ d-ro Warren omaĝe pri liaj servoj al aviado.[3] Referencoj
Eksteraj ligiloj
|