La 27-a de marto estas la 86-a tago de la jaro (la 87-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 279 tagoj restas.
Je la 27-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- -196: Ptolemea dinastio de Egipto: Rozeta ŝtono estis starigita - granodiorita steleo malkovrita en 1799
- -47: En Antikva Egiptio la potenco de Kleopatro estas redonita helpe de Julio Cezaro
- 997: Pollando: ĉeĥa episkopo Adalberto el Prago okazigis amasan baptadon en Gdańsk
- 1272: Pontifikeco: surtroniĝis la papo Gregorio la 10-a post kiam li pastriĝis nur la 19-an de marto de la sama jaro.
- 1306: Roberto Bruso kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1309: Papo Klemento la 5-a ekskomunikis kaj interdiktis Venecion, malpermesante komercajn interrilatojn kun ĝi, pro ties transpreno de Ferrara, papa feŭdo
- 1329: Papo Johano la 22-a en la buleo In agro dominico kondamnis 17 tezojn de la germana teologo, filozofo kaj mistikulo Majstro Eckhart kaj 11 konsideris suspektindaj
- 1351: Hereda milito de Bretonio: Batalo de la Tridek okazis
- 1357: Ĉeĥio: oficiale ekfunkciis burgo Karlštejn apud Beroun, fondita de Karolo la 4-a
- 1513: Hispana esploristo Juan Ponce de Leon estis unua eŭropano, kiu ekvidis Nordamerikon (Florido) opiniante ĝin insulo
- 1521: Dum la milito inter Krono de la Regno de Pollando kaj la ordeno de germanaj kavaliroj ŝipoj el Gdańsk konkeris sur la laguno de Vistulo ŝipon Kneiphof, kiu iĝis predo kun 75-persona skipo kaj solduloj
- 1528: Aŭgsburgaj bankistoj ricevis de Karlo la 5-a rajton koloniigi Venezuelon
- 1613: Kanado: en Novlando naskiĝis unua anglalingva infano
- 1625: Karlo la 1-a iĝis reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando
- 1753: Papo Benedikto la 14-a konsentis vendi la pentraĵon Siksta Madono al la pola reĝo Aŭgusto la 3-a
- 1764: Jozefo la 2-a, la plej aĝa filo de Maria Tereza de Aŭstrio, elektiĝis reĝo de Germanio
- 1790: Kvarjara Sejmo aprobis projekton de pola-prusa alianco
- 1793: Katerina la 2-a alligis al la Rusia Imperio Dekstrabordan Ukrainion (laŭ Dnepro)
- 1794: Usona Kongreso decidis konstruon de ses fregatoj kiel protekto kontraŭ berbereskaj piratoj - Usona Mararmeo fondiĝis
- 1818: Kongresa Pollando: inaŭguro en Varsovio de la unua kunsido de pola sejmo dum kiu ĝin solene alparolis imperiestro Aleksandro la 1-a
- 1832: Post falo de Novembra ribelo la Provizora Registaro de Kongresa Pollando estis likvidita kaj anstataŭigita per Administra Konsilantaro
- 1850: Unua eŭropa setlejo San-Diego iĝis urbo de Kalifornio
- 1854: Krimea Milito: Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj la Dua Franca Imperio deklaris militon kontraŭ la Rusia Imperio
- 1860: Patentigo de korktirilo
- 1886: Indiano Geronimo kapitulacis al la usona militistaro - fino de la apaĉaj militoj
- 1896: Esoterismo: aperis “Alvião”, ĵurnalo spiritisma publikita en urbo Taubaté, San-Paŭlio.
- 1898: Ĉinio luigis al la Rusia imperio por 25 jaroj havenon Dalian kaj fortreson Port Arthur
- 1899: Guglielmo Marconi sukcesis unuan sendratan telegrafan ligon trans la Maniko
- 1899: En Varsovio oni fondis unuan elektroteknikan asocion, kun eniris interalie Janusz Groszkowski kaj Marian Mazur
- 1902: Brita Hindio: en Kolkato ekfunkciis unua elektra tram-linio
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Polikseno
- 1910: En incendio de dancejo en la hungara vilaĝo Ököritófülpös 312 personoj pereis
- 1914: Belga kirurgo Albert Hustin faris unuan nesenperan transfuzon de sango
- 1917: En Montekarlo okazis premiero de la opero La hirundo de Giacomo Puccini
- Unua mondmilito:
- 1920: Ĉinio agnoskis sendependecon de Pollando
- 1920: Hermann Müller iĝis regna kanceliero de Germanio
- 1924: Kanado agnoskis Sovetunion
- 1925: Ratifo de konkordato inter Pollando kaj Apostola Seĝo (ankaŭ pri Libera Urbo Dancigo)
- 1933: Japanio forlasis la Ligon de Nacioj, kondamnita pro okupado de Manĉurio
- 1939: Hispana Enlanda Milito: Batalo de Madrido finiĝis
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Heinrich Himmler ordonis konstrui en okupata Pollando koncentrejon Aŭŝvico; regopovoj de Tria Regno enkondukis sur polaj enkorpigitaj teritorioj germanan organizadon de ekonomia vivo; Batalo de Atlantiko: en markolo Skagerrak pereis germana submarŝipo U-22 kune kun 27-persona skipo; Finnlando: reorganizo de la kabineto de Risto Ryti
- 1941: En malliberejo de Poznań germanoj ĝis nun ekzekutis 422 personojn, inkluzive de 18 virinoj; Heinrich Himmler eldonis direktivojn pri germana nacieca listo por germanigi en Silezio ĝis 620 mil personojn; Jugoslavio: amasaj manifestacioj en Beogrado kaj aliaj urboj de Serbio kun apogo por la nova registaro — Adolf Hitler decidis detrui la ŝtaton per fulmomilito kunlabore kun Italio, Bulgario kaj Hungario, pro kio li prokrastis je 4 semajnoj plenumon de la plano Barbarossa; Mediteraneo: itala ŝiparo eknavigis direkte al Kreto - sciigitaj britoj haltigis konvojojn al Grekio, kaj el Pireo kaj Aleksandrio direktis militŝiparon al la maro, Batalo de Kabo Tenaro komenciĝis
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj murdis ĉiujn pacientojn kaj parton de personaro de Juda Malsanulejo en Lublin (en ĝi estis pli ol 100 litoj kaj sinagogo); en Poznań germanoj ekzekutis 9 polojn; en la tagoj 26-a ĝis 27-a de marto germana polico fermis en Vilno 42 polajn katolikajn monaĥejojn arestante 64 monaĥojn kaj 189 monaĥinojn; Francio: komenco de la deportado de 69 mil judoj al koncentrejo Aŭŝvico; nokte britaj maristoj parte sukcesis detrui dokon en Saint-Nazaire; batalo de konvojoj PQ-13 kaj QP-9 en Arkta Oceano komencita (ĝis 31-a de marto)
- 1943: Varsovio: pro la sukcesinta pasinttaga Operaco de Arsenalo, farita de skoltaj Grizaj Taĉmentoj germanoj venĝe pafmortigis 140 politikajn kaptitojn en Pawiak (la plej granda malliberejo en okupata Pollando); venko de usona ŝiparo kontraŭ la japana en batalo de Komandorski-insularo; brita konvoja aviadila ŝipo HMS Dasher sinkis pro interna eksplodo apud Skotlando - 379 personoj pereis el inter 528 maristoj; Francio de Vichy: rekonstruo de la kabineto de Pierre Laval; nokte RAF atakis Berlinon
- 1944: En Varsovio Gestapo murdis profesoron pri filozofio; Kaŭno: germanoj murdis en Kauen, koncentrejo establita ene de juda geto, ĉirkaŭ 1 800 personojn; 2 000 soldatoj de volontulaj ukrainaj taĉmentoj de Waffen-SS kaj Wehrmacht ekstermis polan vilaĝon Smoligów (Distrikto Hrubieszowski) — dum la tuttaga batalo pereis 300 poloj (ĉefe civiluloj, inkluzive de 32 soldatoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo), ankaŭ 50 ukrainoj kun germanoj; Volinia masakro: ukrainoj atakis polan setlejon Ksawerówka murdinte dekkelkajn personojn; germana polico enterigis en juda tombejo en Lublin 27 vivantajn judojn; taĉmentoj de germana polico bruligis po unu vilaĝo en distrikto Hrubieszowski kaj distrikto Chełmski; Orienta Fronto: trupoj de 1-a Ukraina Fronto okupis Horodenka (nun en Ivanofrankivska provinco) kaj de la 2-a Fronto Bryczany kaj Skulang (nun Moldava Respubliko); nokte Luftwaffe atakis Bristol
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: en Pruszków NKVD arestis 16 gvidantojn de la Pola Subtera Ŝtato, kiujn per aviadilo la sekvan tagon forveturigis al Lubjanka en Moskvo por juĝi (inter ili estis Leopold Okulicki kaj Jan Stanisław Jankowski, kies delegitecon de la pola ekzila registaro por la lando transprenis Stefan Korboński); Pola Rezistomovado: 48 internigitaj oficiroj de Pola Enlanda Armeo fuĝis de NKVD-tendaro en Skrobów (proksime al Lubartów) transirante al taĉmento de Marian Bernaciak; sovetaj armeoj "liberigis" Rumia kaj Strzelin, trupoj de la 4-a Ukraina Fronto "liberigis" Żory kaj Wodzisław Śląski; soldatoj de la Ruĝa Armeo bruligis en Gdańsk preĝejon al Sankta Josefo, uzante ruligitajn barelojn kun brulaĵo — pereis ĉirkaŭ 100 germanoj, kiuj sin kaŝis tie; Pola militŝipo "Krakowiak" kune kun norvegaj kaj britaj venkis batale kontraŭ germanaj destrojeroj apud Nederlando; en Britio Ĝenerala Kunsido de Profesoroj kaj Docentoj de Polaj Akademiaj Lernejoj voĉdonis pri rekonstruo de Pollando kadre de landlimoj de la Dua Pola Respubliko; en Ateno okazis solenaĵo omaĝe al pafekzekutita de germanoj polo Jerzy Iwanow-Szajnowicz, partoprenanto de la Greka kontraŭnazia rezistmovado; en Birmo eksplodis kontraŭjapana ribelo; Argentino formale deklaris militon al Japanio kaj Germanio; pripafo per V-2 estis limigita al Bruselo, Antverpeno kaj Lieĝo; Hungario: trupoj de la 3-a Ukraina Fronto okupis Kisbér, Tét, Celldömölk, Jánoshalma kaj Tapolca
- 1948: Enlanda milito en Brita mandato Palestino: araboj atakis embuske eskorton kun provizaĵoj, veturintan al kibuco Jehiam (nord-okcidenta Galileo), mortiginte 47 judojn
- 1957: Siberia minista setlejo Olenegorsk iĝis urbo
- 1957: En Parizo okazis unua internacia teatra festivalo, kiun unuafoje partoprenis teatroj de ambaŭ flankoj de la Fera Kurteno
- 1958: Nikita Ĥruŝĉov iĝis ĉefministro de Sovetunio
- 1962: Sciencistoj de japana universitato en Ĉiba izoligis de la reno de plenkreska etiopa klorocebo la ĉelaron, kiu ebligis produkti vakcinon kontraŭ virusaj malsanoj
- 1964: Sanktvendreda Tertremo kun epicentro en la Marbrako de Princo Vilhelmo en Alasko estis unu el la plej fortaj tertremoj en Usono (8,4 ĝis 9,2 sur la skalo de Richter). Mortis 125 homoj. Cunamoj alvenis ĝis Kalifornio kaj Havajo
- 1968: En aviadila akcidento pereis Jurij Aleksejeviĉ Gagarin
- 1968: Generalo Suharto formale iĝis la dua prezidento de Indonezio
- 1969: NASA sendis kosmosondilon Mariner 7 al Marso
- 1969: Ekzekutistaj taĉmentoj de haitia diktatoro François Duvalier murdis 11 loĝantojn de vilaĝo Cazale
- 1972: En Adis-Abebo oni subskribis interkonsenton finanta daŭrantan de 17 jaroj enlandan militon en Sudano
- 1975: Komenciĝis la konstruo de la naftodukto Trans-Alaska
- 1976: Metroo de Vaŝingtono ekfunkciis
- 1976: Michel Platini debutis en franca nacia teamo de futbalo
- 1977: Kanarioj: Aviadila kolizio en Los Rodeos (la plej granda en la historio) - sur Tenerifo mortis 583 personoj
- 1980: Naftoplatformo "Alexander Kiland" sinkis apud norvega bordo de Norda Maro mortigante 147 homojn
- 1981: Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco okazigis la plej grandan avertan 4-horan strikon, post atako de sekurecaj servoj kontraŭ aktivuloj de la movado en Bydgoszcz — la plej granda en la historio de la Orienta Bloko striko, kiun partoprenis 12-14 milionoj de poloj
- 1987: Kanada flugkompanio Canadian Airlines fondiĝis
- 1988: Israela fizikisto Mordechai Vanunu pro malkaŝo al brita gazetaro de nukle-armila programo de Israelo estis kondamnita de juĝejo en Jerusalemo je 18-jara mallibero
- 1990 : En Londono malfermiĝis muzeo al Ŝerloko Holmso (la fikciula detektivo ankaŭ enestanta en Esperanto)
- 1991: Ĉeĥio:
- 1993: Jiang Zemin iĝis prezidento de Ĉinio
- 1993: En Lesoto okazis unua depost 1970 plurpartia baloto
- 1994: Italio: Ek Italio de Silvio Berlusconi gajnis parlamentan balotadon
- 1995: Prezidento de Sudafrika Respubliko Nelson Mandela retirigis sian edzinon Winnie de la posteno de vicĉefministro
- 1998: En Usono ekvendiĝis la potencilo Viagra - uzata kaze de impotenteco
- 1999: Alianco Renault-Nissan-Mitsubishi establiĝis
- 1999: Dum bombado de Jugoslavio fare de NATO-aviado, estis pafalterigita usona bombaviadilo Lockheed F-117 Nighthawk - la sola kazo detektita per malaltfrekvenca radaro
- 2000: En Burundo Pierre Buyoya, reprezentanto de tutsioj akceptis intertraktadon pri armistico por fini la 7-jaran burundan enlandan militon kun ribelantaj hutuoj
- 2002: Israelo: palestina sinmortiganto kun bombo mortigis dum Pesaĥo ĉirkaŭ 30 israelajn civilulojn kaj vundis ĉ. 140 aliajn en hotelo de Netanja, kaŭzante du tagojn poste grandskalan militistan invadon de kontraŭteroristoj en Cisjordanion
- 2007: Pli ol 90 personoj pereis en incendio de nafto elfluanta de aŭtomobilo-cisterno en niĝeria ŝtato Kaduna
- 2007: Beloruslingva Vikipedio estis fondita
- 2007: Rusio kaj Latvio subskribis en Moskvo landliman traktaton — Latvio rezignis je pretendo pri Pitalovo
- 2008: Iraka milito: unu el la du ĉefaj naftoduktoj de Irako estis eksplodigita proksime al Basra dum bataloj inter registaraj fortoj kaj ŝijaisma milico
- 2009: Indonezio: rompo de la akvobaraĵo Situ Gintung, baraĵlago en Tangerang, rezultigis inundon kun mortigo de ne malpli ol 100 homoj
- 2009: Pakistano: atencbombisto mortigis 48-70 personojn dum vendreda preĝo en moskeo de Jamrud, apud Ĥajbar-pasejo, ĉ. 100 vundiĝis - la atakon konfirmis Talibana Movado de Pakistano
- 2010: Ĉefministro de Ŝlesvigo-Holstinio malfermis vikingan muzeon Haithabu, proksime al Schleswig
- 2010: Unua epizodo de Victorious, usona situacia komedio, aperis
- 2011: Rusio: somera tempo ekvalidis por la tuta jaro
- 2012: Turkio ĉesigis agadon de sia ambasado en Damasko
- 2014: Rezolucio 68/262 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj subtenis la teritorian integrecon de Ukrainio, agnoskante Krimeon kaj Sebastopolon kiel ĝiajn neapartigeblajn partojn
- 2015: Somaliaj teroristoj de Al Ŝabab atakis hotelon en Mogadiŝo postlasante ne malpli ol 20 mortigitojn
- 2016: Orienta Pakistano: dum Paska dimanĉo en bomba atenco de sinmortiganto en Lahore pereis pli ol 75 kristanoj (plejparte virinoj kaj ĉirkaŭ 30 infanoj), kaj pli ol 300 vundiĝis - ĉefministro Naŭaz Ŝarif anoncis tritagan nacian funebron
- 2020: Nord-Makedonio iĝis 30-a membro-ŝtato de NATO
- 2020: Longperioda kometo C/2020 F3 (NEOWISE) kun retrograda orbito estis malkovrita - julie videbla per nuda okulo en konstelacio Koĉero
- 2020: Vatikano: papo Francisko solece sur malplena Placo Sankta Petro preĝis pri savo de la homaro de la pandemio, benante al la urbo kaj la mondo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 32-a tago de la rusa agreso: Pasinttage ukrainoj paffaligis aviadilon, 12 senpilotajn aviadilojn kaj 2 krozmisilojn; laŭ ukraina stabo al malsanulejoj en Sebastopolo ĉiutage trafas 50-100 vunditajn rusiajn soldatojn; 40 mil ukrainoj estis forveturigitaj en nekonatajn direktojn; ĝis nun pereis 139 infanoj, pli ol 200 estis vunditaj; rusia armeo detruis menoron memorigantan 15 mil judojn murditajn de germanoj apud Ĥarkivo; pro pripafo 1 455 ukrainaj lokoj restas sen kurento; rusa ĉasaviadilo Su-34 paffaligita apud Izjum, kie daŭras bataloj; rusa raketo elpafita de Belorusio trafis brulaĵejon en Lucko; rusaj retpiratoj atakas ukrainajn organizaĵojn karitatajn kaj volontulajn;
- Mondreago: Francion atingis ĉ. 30 mil rifuĝintoj el Ukrainio; Finnlando fermas fervojan limpasejon kun Rusio kaj haltigas landan vartrafikon
- 2023: 397-a tago de la rusa agreso: Pasinttage en la fronto pereis rusa majoro respondeca pri la masakro de ukrainaj soldatoj apud Ilovajsk en 2014 dum la milito de Donbaso, Ĥersona provinco estis 20 fojojn pripafita, kaj 17 apudlimajn lokojn en Ĥarkiva provinco, en Donecka provinco estis rebatitaj pli ol 50 atakoj de malamiko; pasintsemajne rusoj 19 fojojn pripafis Ĉernihivan provincon; en 2022 ukrainaj teatroj okazigis 50 premierojn; en Mariupolo estis atenco kontraŭ kunlaborista policestro, kiu travivis; en pripafita de rusoj Slovjansko 2 personoj pereis kaj 29 estis vunditaj; rusia armeo pripafis Berislav kaj paffaliis ukrainan helikopteron Mi-8; Ukrainio transdonis al Rusio 5 serioze vunditajn soldatojn; Avdijivka femita por volontuloj kaj gazetaro; rusaj senpilotaj aviadiloj de la 23-a de marto ĵetas kemiajn armilojn, la sekvan tagon - 2, kaj la pasintan - 6;
- Mondreago: Pasinttage en Madrido kantis ĥoroj el la tuta mondo (preskaŭ 300 kantistoj) favore al la paco en Ukrainio; en Moldavio komenciĝis ekzercoj kun partopreno de la armeoj de Moldavio, Rumanio, Usono kaj Britio; "Der Spiegel": 18 bataltankoj Leopard 2 estis transdonitaj landlime por Ukrainio, ankaŭ ĉ. 40 batalveturiloj Marder — britaj kaj usonaj tankoj ankaŭ estis liveritaj; Hungario ratifis peton de Finnlando por aliĝi al NATO; Rusio enkondukas novan imposton de eksterlandaj investantoj; de la plenskala invadkomenco; en Pollando estis haltigitaj 20 personoj suspektitaj pri kunlaboro kun Rusio kaj Belorusio; en Minsko brulas fabriko de kamionoj
Naskiĝoj
- 972: Roberto la 2-a, reĝo de Francio el dinastio Kapetidoj (m. 1031)
- 1416: Francisko de Paola, itala ermito, fondinto de la Ordeno de la Minimuloj, katolika sanktulo (m. 1507)
- 1546: Johannes Piscator, germana kalvinista teologo, biblitradukisto, profesoro en la Universitato de Strasburgo (m. 1625)
- 1562: Jakob Gretser, germana jezuito, historiisto, dramverkisto, filologo, latinisto, erudiciulo kaj profesoro pri filozofio kaj teologio en la Universitato de Ingolstadt (m. 1625)
- 1592: Juraj Tranovský, slovaka pastoro, religia poeto verkanta en la ĉeĥa kaj latine, komponisto (m. 1637)
- 1659: Thomas Bartholin, la Juna, dana historiisto, naturalisto kaj antikvaĵisto (m. 1690)
- 1676: Ferenc Rákóczi la 2-a, regnestro de Hungario kaj Transilvanio, gvidanto de liberecbatalo kontraŭ Habsburgoj, verkisto, nacia heroo (m. 1735)
- 1746: Carlo Maria Buonaparte, itala juĝisto kaj diplomato, patro de Napoleono Bonaparte (m. 1785)
- 1768: Joseph Schreyvogel, aŭstra teatra intendanto kaj verkisto (m. 1832)
- 1770: Sophie Mereau, germana verkistino kaj tradukistino, reprezentantino de romantismo (m. 1806)
- 1784: Sándor Kőrösi Csoma, hungara orientalisto, vojaĝisto, pioniro de tibetologio, aŭtoro de la unuaj laboraĵoj pri la tibeta lingvo (m. 1842)
- 1785: Ludoviko la 17-a, duko de Normandio, filo de Marie-Antoinette (m. 1795)
- 1797: Alfred de Vigny, franca verkisto kaj poeto, aŭtoro de la termino fipoetoj (m. 1863)
- 1806: August Bielowski, pola poeto, historiisto, slavisto, direktoro de Ossolineum en Lvovo (m. 1876)
- 1809: Georges Eugène Haussmann, franca urbisto, kreanto de la granda trakonstruado de Parizo dum la Dua Franca Imperio (m. 1891)
- 1822: Henri Murger, franca novelisto kaj poeto, aŭtoro de la Scènes de la vie de bohème (pri bohemiismo) (m. 1861)
- 1824: Lőrinc Schlauch, hungara kardinalo, kunestro de Hungara Scienca Akademio (m. 1902)
- 1828: Georg Bleibtreu, germana pentristo de armeaj kaj historiaj scenoj, litografo kaj dizajnisto, patro de Karl Bleibtreu (m. 1892)
- 1845: Wilhelm Conrad Röntgen, germana malkovrinto de iksradioj, unua Nobel-premiito pri fiziko (m. 1923)
- 1847: Otto Wallach, germana Nobelpremiita kemiisto okupiĝinta pri volatilaj oleoj (m. 1931)
- 1851: Ruperto Chapí, hispana komponisto de zarzueloj (m. 1909)
- 1851: Vincent d'Indy, franca komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1931)
- 1853: Sándor Márki, hungara historiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1925)
- 1861: József Koszta, hungara pentristo, laŭreato de Kossuth-premio (m. 1949)
- 1871: Heinrich Mann, germana verkisto, kies romano estis filmigita kiel La blua anĝelo, kontraŭulo de militarismaj tendencoj (m. 1950)
- 1876: Elemér Horkay, hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1924)
- 1879: Sándor Garbai, hungara politikisto, sindikatisto (m. 1947)
- 1883: Marie Under, estona poetino esperantigata de Hilda Dresen, konata de la Elektitaj Versaĵoj de Marie Under (m. 1980)
- 1886: Sergej Kirov, bolŝeviko, sovetia politikisto, murdita (m. 1934)
- 1886: Clemens Holzmeister, aŭstra arkitekto kaj instruisto (m. 1983)
- 1886: Ludwig Mies van der Rohe, germana arkitekto kaj instruisto (m. 1969)
- 1888: Sasaki Macue, japana instruistino de la angla kaj Esperanto, gvidantino de Klara Rondeto en Tokio, membrino de Sennacieca Asocio Tutmonda (m. 1933)
- 1888: Karl Kliem, germana oficisto, stariginto de Zamenhof-monumento en la nuna banloko Duszniki-Zdrój, kunfondinto de Silezia Esperanto-Ligo, estrarano de Germana Esperanto-Asocio, aŭtoro de germana-esperanta duakta teatraĵo
- 1888: Alexei Mateevici, rumana poeto de Besarabio, kies poemo Limba noastră iĝis nacia himno (m. 1917)
- 1889: László Dienes, hungara sociologo kaj verkisto (m. 1953)
- 1891: Lajos Zilahy, hungara verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj Societo Kisfaludy (m. 1974)
- 1892: Edward Wiesenfeld, pola dentkuracisto kaj tradukisto, plurfoja laŭreato de Internaciaj Floraj Ludoj, reprezentanto de Konkordo dum UK 1924 kaj UK 1925, redaktoro de la Galerio de Zamenhofoj kaj de la Verkoj de FeZ, fondinto de Pola Instituto de Esperanto, membro de Lingva Komitato, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, viktimo de nazia koncentrejo
- 1893: Draguljob Mihajloviĉ, serba generalo, kontraŭkomunisto, distingita per la Legion of Merit (m. 1946)
- 1893: Károly Mannheim, hungara filozofo, sociologo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto (m. 1947)
- 1894: Sándor Károly, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1964)
- 1897: Czesław Pruski, pola juristo kaj esperantisto, populariganta Esperanton en Rusio kaj Pollando, murdita (m. 1941)
- 1899: Francis Ponge, franca verkisto, membro de franca rezistado, proksima al la stilo de Nova Romano (m. 1988)
- 1901: Carl Barks, usona bildliteraturisto, verkisto kaj pentristo, konata pro siaj komiksoj pri Donaldo Anaso (m. 2000)
- 1902: Émile Benveniste, franca orientalisto, rekonstruanto de la hindeŭropa pralingvo (m. 1976)
- 1905: László Kalmár, hungara matematikisto okupiĝanta pri analitiko kaj kibernetiko (m. 1976)
- 1905: Rudolf Christoph von Gersdorff, germana oficiro de Abwehr, kies soldatoj malkovris korpojn de murditaj polaj oficiroj, planinto de sinmortiga atenco kontraŭ Hitler, postmilite bonfaranto (m. 1980)
- 1909: Golo Mann, germana historiisto kaj publicisto, filo de Thomas Mann (m. 1994)
- 1911: Imre Mikó, rumania hungara juristo, tradukisto, verkisto (m. 1977)
- 1912: James Callaghan, ĉefministro de Britio (m. 2005)
- 1914: Karel Šolc, ĉeĥa teknika oficisto, merita por Flandra Ligo Esperantista, diplomito de Internacia Esperanto-Instituto instruanta en Somera Esperanto-Kolegio en Doksy laŭ Cseh-metodo (m. 1970)
- 1915: Ion Ionescu-Căpăţână, rumana esperantisto kaj vegetarisma eldonisto
- 1917: László Keresztes, rumania hungara agronomo, instruisto
- 1919: Éva Horváth, rumania hungara kuracistino, fakverkistino en pluraj revuoj (m. nekonata)
- 1923: Endoo Ŝuusaku, japana verkisto (m. 1996)
- 1924: Sarah Vaughan, usona ĵaz-kantistino kaj pianistino (m. 1990)
- 1925: Charles Henry Plumb, brita politikisto, prezidanto de la Eŭropa Parlamento (m. 2022)
- 1927: François Furet, franca historiisto pri la franca revolucio de 1789 (m. 1997)
- 1927: Ilona Tóth Kovács, rumania hungara aktorino, kantistino
- 1930: Daniel Spoerri, svisa dancisto kaj artisto (m. 2024)
- 1934: István Csurka, hungara dramisto, redaktoro, politikisto (m. 2012)
- 1934: Ioanis Paleokrasas, greka politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2021)
- 1937: Zoltán Brassai, rumania hungara ĉefkuracisto de Szatmár
- 1941: Ivan Gašparovič, slovaka profesoro pri jurfilozofio, prezidento de Slovakio
- 1941: Zsuzsanna Molnár, rumania hungara pentristino
- 1942: Michael York, brita filma, televida kaj teatra aktoro, produktoro
- 1943: Antal Solymos, hungara ŝlagromuzikisto, gitaristo, tekstopoeto
- 1944: Margit Köllő, rumania hungara tekstilartistino
- 1944: Alan C. Gilmore, nov-zelanda astronomo, malkovrinto de 40 asteroidoj
- 1945: András Jeles, hungara reĝisoro, scenaristo, dramverkisto
- 1947: Gabi Jobba, hungara aktorino, kantistino, deklamistino kaj esperantistino rolinta en UK 1983 (m. 1983)
- 1950: Krzysztof Śliwiński, arkivisto de Pola Esperanto-Asocio, populariganto de Oriento kaj Esperanto kadre de PSEK kaj Muzeo pri Azio kaj Pacifiko, kunfondinto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo, ekskurs-gvidanto de Esperantotur, ĉefkontribuanto al Vikipedio en Esperanto pri Tagoj en historio ekde 2010, kaj de Pollingva Vikipedio ekde 2021, esoterulo kaj vegetarano
- 1952: Maria Schneider, franca aktorino, konata de la filmo Lasta tango en Parizo (m. 2011)
- 1854: Mária Lukáts, rumania hungara grafikistino, pentristino
- 1955: Mariano Rajoy, hispana politikisto, estro de Popola Partio
- 1957: Erika Gergely, rumania hungara pentristino
- 1960: Renato Russo, brazila muzikisto, membro de la muzikgrupo Urba Legio (m. 1996)
- 1962: Alexa Szlávics, hungara pentristino, grafikistino kaj poetino
- 1963: Quentin Tarantino, usona reĝisoro, scenaristo, produktoro kaj aktoro
- 1963: Xuxa, brazila televid-prezentistino, porinfana pop-kantisto, komponanto de porinfanaj muzikaĵoj, aktorino, modelo kaj entreprenistino
- 1964: András Kispál, hungara komponisto, gitaristo, tekstopoeto
- 1965: Fabienne Berthelot-Ertl, franca esperantistino, prezidantino de Junulara Esperantista Franca Organizo, edzino de István Ertl, kies Memrakonton de pacientino kiu suferas mamkanceron publikigis "Beletra Almanako" (m. 2018)
- 1965: Marek Dziekan, pola arabisto, orientalisto, arablingva literaturisto, spertulo pri islamismo
- 1969: Mariah Carey, usona popmuzika kantistino, komponistino, tekstistino
- 1970: Leila Pahlavi, princino de Irano, filino de ŝaho Mohamed Reza Pahlavi (m. 2001)
- 1970: Gaia Zucchi, itala aktorino
- 1975: Nóbel Kudelász, hungara poeto, prozisto
- 1978: Benedek Nagy, rumania hungara ekonomikisto, universitata instruisto
- 1985: Alison Carroll, brita gimnastino kaj modelino
- 1988: Jessie J, angla kantistino kaj kantaŭtoro
Mortoj
- 718: Ruperto de Salcburgo, episkopo de Worms, unua episkopo de Salcburgo, sanktulo (n. ĉirkaŭ 650)
- 1184: Georgo la 3-a, reĝo de Kartvelio el Bagratida dinastio (n. 1200)
- 1350: Alfonso la 11-a, reĝo de la Regno de Kastilio (n. 1311)
- 1378: Gregorio la 11-a, papo, lasta malliberulo en Avinjono (n. ĉirkaŭ 1336)
- 1472: Janus Pannonius, latinlingva kroata-hungara poeto, episkopo, enestanta en Hungara Antologio (n. 1434)
- 1482: Maria, dukino de Burgonjo, Luksemburgo kaj Brabanto (n. 1457)
- 1537: Joannis ab Indagine, germana kartuziano, astrologo, spertulo pri aŭgurado kaj kiromancio (n. ĉirkaŭ 1467)
- 1598: Teodoro de Bry, flandra kartografo, desegnisto, gravuristo kaj eldonisto (m. 1528)
- 1613: Sigmundo Báthori, reganto de Transilvanio, frato de Stefano Báthori (n. 1572)
- 1615: Margareto de Valezio, reĝino de Francio kaj Navaro (n. 1553)
- 1625: Jakobo la 1-a, reĝo de Anglio kaj Skotlando (n. 1566)
- 1739: Hieronymus Florentinus Quehl, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1694)
- 1759: August Johann Rösel von Rosenhof, germana entomologo kaj desegnisto (n. 1705)
- 1770: Giovanni Battista Tiepolo, itala pentristo lime de baroko kaj rokoko, laboranta ankaŭ en Germanio kaj Hispanio (n. 1696)
- 1820: Gerhard von Kügelgen, germana romantikista pentristo, konata de portretoj kaj historia pentrado (n. 1772)
- 1867: Prideaux John Selby, angla ornitologo, botanikisto, artisto kaj terposedanto (n. 1788)
- 1878: George Gilbert Scott, angla novgotika arkitekto (n. 1811)
- 1879: Dezydery Chłapowski, pola generalo, partoprenanto de Napoleonaj Militoj kaj de la Novembra ribelo, entreprenisto, pioniro de la pola pozitivismo (n. 1788)
- 1889: John Bright, brita radikala kaj liberala politikisto, oratoro, kvakero (n. 1811)
- 1898: Syed Ahmad Khan, barata filozofo, reformisto de islamo (n. 1817)
- 1898: Franciska de Braganzo, brazila princino, infantino de Portugalio (n. 1824)
- 1909: Gyula Kautz, hungara ekonomikisto, juristo, politikisto (n. 1829)
- 1915: Sifo, ĉina verkisto kaj la unua anarĥiisto, fondinto, redaktoro kaj eldonisto de ĉina Esperanto-semajngazeto "La Voĉo de la Popolo", kunfondinto de Esperanto Asocio en Ŝanhajo, vegetarano (n. 1884)
- 1922: John Anderson, skota pastro, centjarulo kaj siatempe la plej aĝa esperantisto en la mondo (n. 1821)
- 1923: Wawrzyniec Hajda, pola ministo, popola silezia bardo, aktivulo kaj profeto pri renaskiĝo de Pollando (n. 1844)
- 1929: August Reinbrecht, germana politikisto kaj juristo (n. 1882)
- 1931: Arnold Bennett, angla verkisto, kritikisto kaj eseisto, kies novelojn esperantigis Alfred Edward Wackrill (n. 1867)
- 1937: Alfred Michaux, franca advokatestro parolanta novlatinon, iniciatinto kaj organizanto de UK 1905 dum kiu li gastigis L.L. Zamenhof, konata de sennombraj paroladoj pri Esperanto en Francio, Belgio, Nederlando kaj Britio, membro de la Akademio por Interlingua (n. 1859)
- 1938: William Stern, germana psikologo kaj filozofo, enkondukinta nocion intelekta kvociento (n. 1871)
- 1942: Julio González, hispana skulptisto kaj pentristo loĝanta en Parizo, kies verkoj estas en Muzeo Reĝino Sofia, Centro Georges Pompidou kaj en Valencio (n. 1876)
- 1949: Eliŝeva Biĥovski, rusia, sovetia poetino, verkistino, literatura kritikisto kaj tradukistino (n. 1888)
- 1962: Josef Brüch, aŭstra filologo pri latinidaj lingvoj (n. 1886)
- 1967: Jaroslav Heyrovský, ĉeĥa Nobelpremiita kemiisto, kreinto de polarografio (n. 1890)
- 1968: Jurij Gagarin, soveta kosmonaŭto, unua spacvojaĝanto en la ekstertero, Heroo de Sovetunio (n. 1934)
- 1972: M. C. Escher, nederlanda artisto utiliganta optikan iluzion (n. 1898)
- 1984: Kálmán Henter, hungara kuracisto, oftalmologo (n. 1910)
- 1998: Nadija Hordijenko Andrianova, ukraina ĵurnalistino, Esperanto-verkistino, tradukistino de i.a. Ukrainaj popolaj fabeloj kaj por "Vsesvit", "Paco", "Hungara Vivo", fakdelegitino pri literaturo kaj ĵurnalismo el Kievo, konata de sia esperantlingva "lirika aŭtobiografio" (n. 1921)
- 2000: Ian Dury, angla rokkantisto kaj kantaŭtoro (n. 1942)
- 2002: Billy Wilder, usona reĝisoro, scenaristo, produktoro, konata de La apartamento (n. 1906)
- 2004: Gerome Kamrowski, usona artisto, reprezentanto de superrealismo (n. 1914)
- 2006: Stanisław Lem, pola sciencfikcia verkisto, filozofo, futurologo, eseisto, tradukita i.a. en esperanto (n. 1921)
- 2007: Paul Lauterbur, usona kemiisto Nobelpremiita pri medicino pro kuneltrovo de magneta resonanca bildigo (n. 1929)
- 2010: Vasilij Smislov, soveta, rusia grandmajstro kaj mondĉampiono pri ŝako (n. 1921)
- 2012: Adrienne Rich, usona poetino, verkistino, radikala feministino (n. 1929)
- 2012: Richárd Schaaser, hungara aktoro, membro de la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo (n. 1931)
- 2015: Rik Battaglia, itala filma aktoro rolinta en pli ol 100 filmoj, interalie en la filmoj laŭ romanoj de Karl May (n. 1927)
- 2018: Stéphane Audran, franca kina, televida kaj teatra aktorino (n. 1932)
- 2019: Jan Kobylański, pola entreprenisto el Urugvajo, diplomato, prezidanto de pola diasporo en Latin-Ameriko (m. 2019)
- 2019: Friedrich Achleitner, aŭstra verkisto kaj arkitekturteoriisto, membro de Viena Grupo (n. 1930)
- 2019: Valerij Fjodoroviĉ Bikovskij, sovetia, rusia piloto kaj kosmonaŭto (n. 1934)
- 2020: Sen Rodin, sveda-itala hortkulturisto, instruisto kaj esperantisto, kiu publikigis rakontojn en "La nica literatura revuo", "Monda kulturo", "Esperanto", "Norda Prismo", "Nuntempa Bulgario" kaj "Monato", mortinta pro kronvirusa malsano kun sia edzino Júlia Sigmond (n. 1930)
- 2023: Wim de Bie, nederlanda kabaredisto (n. 1939)
- 2024: Daniel Kahneman, israela-usona psikologo, Nobel-premiita pri ekonomiko (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 27-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|