La 26-a de marto estas la 85-a tago de la jaro (la 86-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 280 tagoj restas.
Je la 26-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- -196: Ptolemeo la 5-a estis kronita en Memfiso kiel faraono
- 590: Imperiestro Maurikios proklamis sian filon kunimperiestro de la Bizanca imperio
- 752: Stefano la 2-a elektiĝis papo, post kiam lia antaŭulo mortis 4 tagojn post sia elektiĝo, antaŭ sia enposteniĝo
- 1027: Papo Johano la 19-a kronis Konradon la 2-an kaj lian edzinon, Gisela de Svabio, en Kolonjo al geimperiestroj de la Sankta Romia Imperio
- 1169: Saladin iĝis emiro de Egiptio
- 1211: Post morto de sia patro Sanĉo la 1-a, Alfonso la 2-a surtroniĝis en Portugalujo
- 1226: Imperiestro de Sankta Romia Imperio Frederiko la 2-a agnoskis sin universala reganto de kristana Eŭropo
- 1267: En Viterbo papo Klemento la 4-a kanonizis Hedvigon de Silezio, patroninon de Pollando kaj Silezio - la unua pola sanktulino
- 1344: Rekonkero: islama urbo Algeciras kapitulacis post 21-monata sieĝo kaj estis integrita kun la Regno de Kastilio
- 1348: Per meto de la unua ŝtono por la urba murego Karolo la 4-a komencis konstruadon de la Nova Urbo de Prago, la plej nova kaj granda de la mezepokaj urboj
- 1467: En Lhotka apud Rychnov nad Kněžnou okazis unua sinodo de la komunumoj de Bohemiaj Fratoj
- 1484: Presisto William Caxton publikigis unuan anglan tradukon de la Fabloj de Ezopo
- 1501: Episkopo de Płock ricevis konsenton de pola reĝo Johano la 1-a Alberto por atribuo de urborajtoj al Wyszków, kaj kiel la posedanto faris tion sekvajare
- 1511: Forta tertremo skuis la balkanan duoninsulon kaj senteblis ĝis norda Italujo. Oni supozas ĉirkaŭ 6.000 viktimojn
- 1526: Liberigita de hispana mallibero reĝo de Francio Francisko la 1-a revenis al sia lando
- 1582: Pola reĝo Stefan Batory laŭ Magdeburga juro lokigis Dyneburg (nuntempe en Latvio)
- 1600: Sigismondo la 3-a Vasa proklamis anekson de Estonio apartenantan al Svedio, kio kaŭzis plurjaran polan-svedan militadon
- 1617: Pollando: Miastko ricevis urborajton
- 1636: Nederlando: Universitato de Utrecht fondiĝis
- 1640: Reĝino de Svedio Kristina fondis universitaton en finna Turku
- 1722: Pola urbo Biała Piska ricevis urborajtojn
- 1791: La Akademio de Sciencoj de Francio difinis metron, la bazan unuon por longo
- 1799: Venko de aŭstra armeo super la franca en batalo de Legnago
- 1812: Venezuelo: tertremo neniigis Karakason - 15-20 mil personoj pereis
- 1813: Milito de la Sesa Koalicio: rusiaj trupoj komenis sieĝon de Jasna Góra
- 1817: Rusia Imperio: servuteco estis aboliciita en Kuronio
- 1828: Aŭstra komponisto Franz Schubert donis sian unuan kaj ununuran publikan koncerton en Vieno
- 1830: Sanktaj libroj: Libro de Mormon publikiĝis de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (parte esperantigita)
- 1845: En Usono oni patentigis plastron, la medicinan helpilon
- 1851: Pendolo de Foucault: en la Panteono de Parizo Léon Foucault pruvis helpe de la pendolo, ke la Tero turniĝas
- 1851: Rusia imperio: en Kostroma oni inaŭguris monumenton al Ivano Susanin
- 1864: Januara ribelo: en Kongresa Pollando komencis agadon estigita de Aleksandro la 2-a Aranĝo-Komitato de reformo pri apartigo de terpecoj por vilaĝanoj
- 1866: Karel Eitel Frederik Zephyrinus Lodewijk, el la domo de Hohenzollern-Sigmaringen, estis elektita princo de Rumanio - kiel reprezentanto de la agnoskita dinastio esperas fini regadon de ĉirkaŭaj landoj, surprenas la rumanan nomon Karolo la 1-a kaj la 10-an de majo 1881 kroniĝos kiel la unua reĝo de Rumanio
- 1871: Pariza Komunumo estis formale establita kaj ĝia 92-membra konsilio elektita
- 1873: Post kiam Britio traktate transdonis la suverecon super Nederlanda Hindio al Nederlando, tiu ĉi deklaris militon al la sultano de Aceh sur Sumatro
- 1881: Rumanio: Reĝlando de Rumanio proklamiĝis - princo Karolo la 1-a iĝis unua reĝo de la lando novfondita en 1878
- 1885: Saskaĉevano: metisoj sub gvido de Louis Riel lanĉis nordokcidentan ribelon kontraŭ Kanado
- 1885: Reĝlando Prusio: amasa deportado de poloj komenciĝis, kaj parte ankaŭ de judoj kun rusaj aŭ aŭstraj pasportoj — ĝis 1890 nombro de deportitoj superis 30 mil personojn
- 1895: Unua ĉina-japana milito: japana armeo konkeris insularon Penghu
- 1898: En Transvalo kreiĝis, laŭ ordono de Paul Kruger, unua naturrezervejo - la Sabie Wildreservaat (renomita Nacia Parko Kruger en 1926)
- 1899: Sub gvido de arkeologo Robert Koldewey Germana Orienta Societo komencis elfosadon de Babilono
- 1904: Sisavang Vong ekregis en la reĝlando Luangprabango - ekde 1946 reĝo de Laoso
- 1906: Unua voĉdono al la Ŝtata Dumao de la Rusia imperio
- 1908: Tramtransporto en Varsovio: sur stratojn de Varsovio alveturis unua elektra tramo
- 1913: Dum granda inundo en Dayton (Ohio, Usono) okazis pro rompitaj gastuboj ankaŭ gas-eksplodoj, kiuj detruis aliajn domarojn. Entute perdis la vivon pli ol 360 homoj kaj sian hejmon ĉirkaŭ 65.000
- Unua mondmilito:
- 1923: En Moskvo nokte de la 25-a/26-a de marto bolŝevika juĝejo kondamnis al mortpuno polan ĉefepiskopon Jan Cieplak kaj prelaton Konstanty Budkiewicz (pafmortigita) kaj 13 aliajn sacerdotojn al plurjara mallibero - la verdikto mildigita pro premo de la monda publika opinio kaj averto de Dua Pola Respubliko
- 1930: De sia jaĥto Elettra, ankrita en Ĝenovo, je la 11:03 Guglielmo Marconi ŝaltis lampojn de la Urbodomo de Sidnejo per radiosignalo
- 1939: Pola ambasadoro en Berlino informis Joachim von Ribbentrop pri forĵeto de germanaj postuloj
- 1939: Hispana Enlanda Milito: naciistoj komencis ofensivon, fine de kiu ili ekregis preskaŭ la tutan landon
- Dua mondmilito:
- 1940: Soveta okupado de Pollando: membroj de la Asocio de Armita Batalado sensukcese atencis kontraŭ pola-soveta komunistino Wanda Wasilewska (pereis ŝia edzo); Okcidenta Fronto: polaj ĉasaviadilistoj en Britio unuafoje batalflugis de aerodromoj troviĝantaj ekster Pollando - oficiala malfermo de la pola aviada bazo apud Liono
- 1941: Germana teroro en okupata Pollando: Hans Frank informis, ke Ĝenerala Gubernio estos same germana kiel Rejnlando kaj la nombro de poloj malpliiĝos de 12 ĝis 4-5 milionoj; en Poznań germanoj gilotinis 11 polojn; germana nacisocialisma semajnrevuo Der Stürmer postulas "plej akrajn" reprezaliojn kontraŭ poloj pro bombado de Berlino flanke de polaj aviadilistoj; komenco de itala operaco kontraŭ komunikad-linioj Egiptio-Grekio - en la maron eknavigis de la insulo Leros (Dodekanesoj) 2 destrojeroj, helpe de 6 vivaj torpedoj estis sinkigita cisternoŝipo kaj serioze damaĝita krozŝipo "York"; Orientafrika Fronto: britoj okupas Harar
- 1942: En Poznań oni ekzekutis 12 polojn; Gestapo arestis en Vilno 22 jezuitojn, deportis 60 monaĥojn kaj 122 monaĥinojn kaj germanaj regopovoj likvidis jezuitan studion pri teologio; al koncentrejo Aŭŝvico germanoj transportis 999 virinojn de koncentrejo Ravensbrück kaj, kadre de la fina solvo, mil judinojn de Poprad — unua deportado de virinoj; eliro de japana Rapida Grupiĝo de Aviadilŝipoj el la haveno Kendari al Hinda Oceano
- 1943: Apud varsovia Reĝa Armilejo sturma grupo de polaj skoltoj liberigis 26 personojn, transportatajn al enketa malliberejo Pawiak, interalie sian komandanton Jan Bytnar, kiu baldaŭ mortis pro torturoj de Gestapo; germana polico pafmortigis en Skroniów (distrikto Jędrzejowski) 8 personojn; en Gdańsk Gestapo sendis 30 polojn en koncentrejo Stutthof; Volinia masakro: nokte de la 26-a/27-a de marto taĉmento de Ukraina Ribela Armeo, gvidata de Ivan Litvinĉuk, masakris 179 polojn en vilaĝo Lipniki - de la masakro estis savita de sia patro 1,5-aĝa Mirosław Hermaszewski, estonta pola kosmonaŭto, krome pereis 4 judoj kaj rusino; al ekstermejo en Treblinka alvenis transporto kun judoj de Tesaloniko; Tria Regno: sekreta notico de la gvidanto de germana opozicio Carl Friedrich Goerdeler direktita al generaloj de Wehrmacht pri nepreco de la ŝtatrenverso kaj forigo de NSGLP-estro; Norda Pacifiko: batalo apud Komandorski-insularo; usona militŝiparo batalis kun japana konvojo naviganta al la Insulo Attu - unusola 3,5-hora artileria batalo sur Pacifiko; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Duisburg
- 1944: en urba teatro de Minsko, okupata de germanoj, okazis premiero de opero Vsjeslav Sorĉisto kun poezio de Natallia Arsiennieva; Orienta Fronto: en Podolio trupoj de la 1-a Ukraina Fronto okupis Kamieniec Podolski, Bar kaj Kozłów ĉirkaŭigante Tarnopol; Besarabio: trupoj de la 2-a Ukraina Fronto okupis Bielce atingante Pruton, la landlimon kun Rumanio; nokte RAF atakis Essen; ĉ. 600 sovetiaj aviadiloj faris la plej fortan atakon kontraŭ Helsinko en la tuta Daŭriga milito
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: komunista Provizora Registaro voĉdonis pri fondo de la Korpuso pri Interna Sekureco — armea unuo subigita al la Ministerio pri Publika Sekureco por ĉefe kontraŭbatali kontraŭkomunistan subteran movadon kaj reprezalii vilaĝojn (komence 40 mil soldatoj); Pola Rezistomovado: taĉmento de subleŭtenantoj Konrad Bartoszewski kaj Marian Warda frakasis NKVD-arestejon apud Biłgoraj — malliberigitoj estis pli frue forveturigitaj al Sovetunio; Strzelin, Rybnik kaj Wodzisław Śląski, liberigitaj de germana okupado, transiris sub la sovetan; Orienta Fronto: 36 sovetaj bombaviadiloj Petljakov Pe-2 dumtage bombis centron de Nitro en Slovakio — pereis ne malpli ol 345 personoj, en tio apenaŭ 5 germanaj soldatoj kaj 8 slovakaj; Pacifika Fronto: batalo de Iwo Jima finiĝis per sinmortiga soldatatako de japana garnizono (daŭrinta ekde la 19-a de februaro) - usonaj perdoj 6,8 mil mortigitoj kaj 19 mil vunditoj, japanaj perdoj ĉirkaŭ 18 mil mortigitoj; taĉmentoj de usona 77-a Infanteria Divizio albordiĝis al kelkaj insuloj de Okinava; Hungario: detrua brit-usona aviadila atako kontraŭ la stacidomo de Szombathely kaj aliaj fervojaj instalaĵoj
- Postmilito:
- 1953: Lavrentij Berija prezentis projekton de amnestio al la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio, laŭ kiu proksimume duono de malliberuloj estos tuj liberigitaj — la sekvan tagon Politburoo aprobis la projekton
- 1953: Unua vakcino kontraŭ poliomjelito estis disvolvata en Usono fare de Jonas Salk
- 1956: En Sovetunio estis fondita la Unuigita Instituto pri Nukleaj Esploroj
- 1958: Itala kinreĝisoro Federico Fellini ricevis premion Oskar pro la filmo Noktoj de Kabiria
- 1970: Unua supersonlima flugo de Concorde
- 1971: Orienta Pakistano deklaris sendependecon de Pakistano - Bangladeŝa Liberiga Milito komenciĝis
- 1973: Prezidento de Egiptio Anvar Sadat transprenis funkcion de ĉefministro anoncante neeviteblan "totalan konfronton" kun Israelo
- 1974: Utarakando: Gaura Devi gvidis 27 virinojn, kiuj ĉirkaŭigis arbojn por defendi ilin de fortranĉo - komenco de la movado ĉipko en Barato
- 1975: Konvencio pri Biologiaj Armiloj ekvalidis
- 1976: Germanio: Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio fondiĝis
- 1977: Kontraŭkomunismo: en varsovia loĝejo de Antoni Pajdak dum gazetara konferenco oni informis pri fondo de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj
- 1978: En Japanio kvar tagojn antaŭ planata malfermo de la Internacia Flughaveno Narita grupo de protestantoj detruis ĝian kontrolturon per brulbotelo
- 1979: Egiptio fariĝis unua araba lando oficiale agnoskinta Israelon subskribante la egiptan-israelan pactraktaton fare de Anvar Sadat kaj Menaĥem Begin
- 1989: En Sovetunio okazis baloto al la Kongreso de Popolaj Deputitoj
- 1991: Sudameriko: fondiĝo de sudamerika zono de libera komerco Merkosudo per subskribo de la traktato de Asunción
- 1995: Eŭropa Unio: Traktato de Schengen ekvalidis inter sep landoj - forigo de la interna landlima kontrolo de varoj kaj homoj (sen vizoj)
- 2000: Vladimir Putin estis elektita kiel prezidanto de Rusio
- 2000: Honoran Oskaron ricevis pola filmreĝisoro Andrzej Wajda, la statueton enmanigis al li Jane Fonda
- 2000: Grekio (sen teritorio de Athos) aliĝis al la Traktato de Schengen
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a celebris meson en Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo kaj preĝis ĉe la muro de lamentadoj
- 2004: Pola Socialdemokratio fondiĝis - pro dissplitiĝo de la Alianco de Demokrata Maldekstrularo
- 2006: En Skotlando oni malpermesis fumi en restoracioj kaj trinkejoj
- 2009: Prezidento de Ĉeĥio Mirek Topolánek demisiis
- 2012: Landlima konflikto inter Sudano kaj Sud-Sudano eksplodis
- 2015: Matematikistoj John Nash kaj Louis Nirenberg ricevis Abel-Premion pro kontribuo al la teorio de partaj diferencialaj ekvacioj (komparebla al Nobel-premio)
- 2015: Apud Nacia Stadiono en Varsovio oni inaŭguris monumenton al Kazimierz Górski, selektisto de la pola nacia teamo de futbalo, kiu venkis en Somera Olimpiko 1972
- 2017: Kontraŭkoruptaj manifestacioj okazis en 99 urboj de Rusio — la enketo de Levada Centro montris, ke 38% de enketitaj rusianoj subtenis protestojn kaj 67% respondecigis Putin persone pri altnivela koruptado
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1478: Hieronymus Emser, germana teologo kaj frua kontraŭreformanto (m. 1527)
- 1516: Conrad Gesner, svisa kuracisto kaj tutfakulo, aŭtoro de latinlingva Historiae animalium (m. 1565)
- 1650: Johann Heinrich Rumpel, germana pastoro, pedagogo kaj poeto (m. 1699)
- 1685: Johann Alexander Thiele, germana pentristo kaj akvafortisto (m. 1752)
- 1692: Gustav Adolf von Gotter, prusa grafo kaj germana diplomato (m. 1762)
- 1703: Gottfried Heinrich Krohne, germana arĥitekto (m. 1756)
- 1737: Rudolf Erich Raspe, germana filologo, bibliotekisto kaj ĵurnalisto prilaborinta aventurojn de Barono Münchhausen (m. 1794)
- 1748: Benoît Joseph Labre, franca pilgrimanto, katolika sanktulo (m. 1783)
- 1753: Benjamin Thompson, usona-angla fizikisto esplorinta termodinamikon, pioniro de fotometrio, inventisto (m. 1814)
- 1773: Friedrich Mosengeil, germana verkisto kaj stenografia reformanto (m. 1839)
- 1780: Julius Eduard Hitzig, germana verkisto kaj juristo (m. 1849)
- 1789: Wilhelm Hey, germana poeto kaj pastoro, aŭtoro de kantoj kaj fabeloj (m. 1854)
- 1794: Julius Schnorr von Carolsfeld, germana pentristo, direktoro de Gemäldegalerie (m. 1872)
- 1819: Louise Otto-Peters, germana ĵurnalistino, feministino, poetino kaj verkistino (m. 1895)
- 1832: Michel Bréal, franca lingvisto, tradukisto de la Kompara Gramatiko de la hind-eŭropaj lingvoj de Franz Bopp, fondinto de semantiko (m. 1915)
- 1850: Edward Bellamy, usona verkisto kaj socialisto, konata de esperantigita sciencfikcia romano Rigardante Malantaŭen (furorlibro) (m. 1898)
- 1859: Alfred Edward Housman, angla klasika filologo kaj poeto, enestanta en Angla Antologio (m. 1936)
- 1863: Charles Lemaire, belga esperantisto kaj idisto (m. 1926)
- 1866: Fred Karno, angla impresario de teatro (m. 1941)
- 1874: Robert Frost, usona poeto verkanta kontemple-filozofian poezion, kvarfoja laŭreato de la premio Pulitzer (m. 1964)
- 1875: Syngman Rhee, unua prezidento de Sud-Koreio (m. 1965)
- 1894: Viorica Ursuleac, aŭstra operkantistino
- 1896: Rudolf Dassler, germana entreprenisto, frato de Adolf Dassler (m. 1974)
- 1903: Béla Gözsy, hungara-kanadana farmaciisto (m. 1979)
- 1905: Viktor Frankl, aŭstra psikiatro kaj psikoterapiisto, aŭtoro de la propra ekzistanalizo, malliberulo de koncentrejoj (m. 1997)
- 1911: Tennessee Williams, usona dramisto, aŭtoro de filmigita A Streetcar Named Desire (m. 1983)
- 1913: Pál Erdős, hungara matematikisto, spertulo pri primoj (m. 1996)
- 1913: Jacqueline de Romilly, franca filologino kaj verkistino kreanta ankaŭ en la greka lingvo (m. 2010)
- 1921: Tibor Oláh, hungara kritikisto, literaturhistoriisto kaj tradukisto (m. 1996)
- 1925: Pierre Boulez, franca komponisto, dirigento kaj pianisto (m. 2016)
- 1926: Zoltán Kallós, rumania hungara etnografo, muzikfolkloristo, dufoja laŭreato de Kossuth-premio (m. 2018)
- 1927: Ernő Balla, rumania hungara tradukisto, literaturesploristo, bibliografo
- 1930: Sandra Day O'Connor, unua juĝistino de la Supera Kortumo de Usono (m. 2023)
- 1931: Leonard Nimoy, usona aktoro, reĝisoro, poeto, muzikisto, rolulo Spock en sciencfikcia televidserio Star Trek (m. 2015)
- 1933: Mieczysław Künstler, pola lingvisto, ĉinologo, tradukisto, kuntradukinto de la Analektoj de Konfuceo (m. 2007)
- 1934: Alan Arkin, usona aktoro (m. 2023)
- 1935: Maĥmud Abbas, kunfondinto de Organizaĵo por Palestina Liberigo, prezidento de Palestina Aŭtonomio
- 1936: Giora Feidman, argentina klezmer-muzikisto
- 1938: Anthony Leggett, angla-usona Nobelpremiita fizikisto esplorinta superkonduktivecon
- 1940: James Caan, usona aktoro (m. 2022)
- 1940: Nancy Pelosi, usona politikistino, prezidantino de Usona Domo de Reprezentantoj
- 1941: Richard Dawkins, brita etologo, zoologo kaj evoluisma biologo
- 1944: Igor Mitoraj, pola skulptisto kreanta eksterlande (Francio, Italio), inspirita de Antikva Grekio, helena mitologio kaj verkaĵoj de Mikelanĝelo kaj Antonio Canova (m. 2014)
- 1944: Diana Ross, usona kantistino, aktorino, diskoproduktorino kaj kantokomponistino
- 1945: Kálmán Györffi, rumania hungara verkisto, kunlaboranto de "Rumania Hungara Vorto" kaj "Vidanto"
- 1949: Patrick Süskind, germana verkisto kaj scenaristo
- 1952: Árpád Szabó, rumania hungara lokhistoriisto
- 1954: László Borbély rumania hungara politikisto, ministro
- 1959: Dániel Cirnu, hungara grafikisto kaj dezajnisto
- 1960: Jon Huntsman, Jr., usona politikisto kaj diplomato konanta la ĉinan lingvon
- 1972: Leslie Mann, usona aktorino konata de komediaj roloj
- 1973: Larry Page, usona komputikisto, kunkreinto de Google
- 1976: Imre Barna Balázs, hungara pentristo el Budapeŝto
- 1981: Adorján Pataki, rumania hungara operkantisto
- 1985: Keira Knightley, angla filmaktorino kaj manekenino
- 1987: Yui, japana kantistino konata de animeo Bleach
Mortoj
- 752: Stefano la 2-a, kontraŭpapo mankanta en Liber Pontificalis
- 809: Ludgero, frisa misiisto kaj monaĵejo-fondinto (proksima dato) (n. ĉirkaŭ 742)
- 900: Johano la 9-a, abato de benediktanoj, papo
- 922: Al-Hallaĝ, persa majstro de sufiismo, islama martiro (n. 858)
- 1130: Sigurdo la 1-a (Norvegio), alinome Sigurður Jorsalafari, reĝo de Norvegio (n. ĉirkaŭ 1090)
- 1211: Sanĉo la 1-a, reĝo de Portugalio, amanto de arto (n. 1154)
- 1350: Alfonso la 11-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (n. 1311)
- 1517: Heinrich Isaac, flandra komponisto de renesanco (n. ĉirkaŭ 1450)
- 1535: Georg Tannstetter, germana humanisto, kuracisto de imperiestroj, astronomo, matematikisto, kartografo (n. 1482)
- 1566: Antonio de Cabezón, hispana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (n. 1510)
- 1657: Jacob van Eyck, nederlanda komponisto kaj kariljonisto (n. ĉirkaŭ 1590)
- 1675: Ernesto la 1-a, germana duko de Saksio-Gotha kaj Saksio-Altenburg (n. 1601)
- 1685: Go-Sai, la 111-a imperiestro de Japanio (n. 1638)
- 1772: Charles Pinot Duclos, franca verkisto kaj historiisto, sekretario de Franca Akademio (n. 1704)
- 1797: James Hutton, skota natursciencisto, kreinto de la moderna geologio (n. 1726)
- 1804: Wolfgang von Kempelen, hungara inĝeniero kaj inventisto, kreinto de turko (maŝino) (n. 1734)
- 1804: Johann Joachim Spalding, germana teologo (n. 1714)
- 1814: Joseph-Ignace Guillotin, franca kuracisto, "inventinto" de gilotino (n. 1738)
- 1827: Ludwig van Beethoven, germana komponisto kreanta meze de klasika epoko kaj la romantisma, konata de simfonioj (n. 1770)
- 1835: Karl Heinrich von Lang, germana juristo, verkisto kaj historiisto (n. 1764)
- 1857: Pál Felsőbüki Nagy, hungara politikisto, lingvisto, framasono (n. 1777)
- 1875: János Kriza, hungara etnografo, unitaria episkopo (n. 1811)
- 1892: Walt Whitman, usona humanisto, poeto, ĵurnalisto, antaŭulo de la usona literaturo, patro de libera verso, influinta filozofion de transcendismo, pragmatismon, Beat-generacion kaj hipiojn, esperantigata de Miguel Fernández kaj enestanta en Beletra Almanako (n. 1819)
- 1902: Cecil Rhodes, brita kolonia politikisto, ĉefkoloniisto de Afriko, reprezentanto de imperiismo (n. 1853)
- 1904: Ferdinand Pauwels, germana verkisto
- 1910: Auguste Charlois, franca astronomo malkovrinta 99 asteroidojn (n. 1864)
- 1915: Konstantin Vasiljeviĉ Ivanov, ĉuvaŝa verkisto, tradukisto kaj lingvisto (n. 1890)
- 1918: César Cui, rusa komponisto kaj oficiro (n. 1835)
- 1923: Sarah Bernhardt, franca aktorino konata de la teatrejo Franca Komedio (n. 1844)
- 1923: Ellen Franz, germana aktorino kaj pianistino (n. 1839)
- 1925: Hugo Bettauer, aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto, murdita (n. 1872)
- 1926: Konstantin Fehrenbach, kanceliero de Germanio (n. 1852)
- 1933: Eddie Lang, usona ĵazmuzikisto, virtuozo de ĵazgitaro (n. 1902)
- 1945: David Lloyd George, ĉefministro de Britio, subskribinto de la Traktato de Versajlo (n. 1863)
- 1957: Édouard Herriot, ĉefministro de Francio, alta protektanto de UK 1950 en Parizo (n. 1872)
- 1957: Max Ophüls, germana filmreĝisoro (n. 1902)
- 1959: Raymond Chandler, usona verkisto, aŭtoro de krimliteraturo (n. 1888)
- 1969: B. Traven, germana verkisto priskribanta vivon de meksikaj indianoj (n. 1882)
- 1973: Stanisław Szachno-Romanowicz, pola kapitano, historiisto, orientalisto, turkologo, arkivisto kaj kriptologo (n. 1900)
- 1976: Lin Yutang, ĉina-usona verkisto, tradukisto kaj inventisto el Fuĝjano, konstruanto de kulturaj pontoj, kies edzino popularigis ĉinan kuirarton (1895)
- 1978: Friedrich Stammberger, germana geologo
- 1984: Branko Ĉopiĉ, serba verkisto el Bosnio, esperantigata kaj enestanta en rakontaro Tri satiroj (n. 1915)
- 1984: Seku Ture, unua prezidento de Gvineo (n. 1922)
- 1985: Barabás Bajkó, hungara kuracisto kaj ginekologo publikiginta en "Medicina Revuo" (n. 1916)
- 1985: Judit Winkler, rumania hungara historiistino, numismatikistino (n. 1925)
- 1992: Zoltán Kovács Borbereki, hungara pentristo, skulptisto (n. 1902)
- 1995: Douglas B. Gregor, kimra instruisto, poligloto, kies lingvoscio estis uzata en spionservo, esperanto-verkisto, redaktoro de "La Brita Esperantisto" kaj "Biblia Revuo", kontribuinta al la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, Honora Membro de UEA, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1909)
- 1998: Endre Zrínyi, rumania hungara muzeologo, arkeologo (n. 1927)
- 2000: Alex Comfort, brita kuracisto, poeto, felietonisto, anarkiisto kaj pacisto konata de seksa revolucio, aŭtoro de la libro La ĝojo de sekso (n. 1920)
- 2005: James Callaghan, ĉefministro de Britio kaj fakverkisto (n. 1912)
- 2006: József Béres, hungara kuracisto pri kancero (n. 1920)
- 2006: Angelo d'Arrigo, itala aviadisto kaj ornitologo (n. 1961)
- 2007: Maria Elisabeth Prigger, aŭstra artistino (n. 1949)
- 2008: Manuel Marulanda, kolombia gerilestro, la ĉefkomandanto de FARK (n. 1930)
- 2008: Bogdan Michalski, pola inĝeniero kaj tradukisto, vojaĝisto al ekzotaj landoj, organiza gvidanto de Esperanto-klubo ĉe Pola Esperanto-Asocio en Varsovio (n. 1931)
- 2010: Maŭro La Torre, itala profesoro pri matematika lingvistiko, okupiĝanta pri interlingvistiko, terminologio, komputeko, prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, membro de AIS kaj de la Akademio de Esperanto, lanĉinta projekton Interkulturo, vikipediisto, Esperantisto de la Jaro (n. 1946)
- 2011: Diana Wynne Jones, angla verkistino por infanoj kaj plenkreskuloj (n. 1934)
- 2015: Lőrinc Mikó, rumania hungara juristo, politikisto (n. 1951)
- 2015: Tomas Tranströmer, sveda Nobelpremiita poeto, psikologo kaj tradukisto (n. 1931)
- 2015: Karl Moik, aŭstra furorkantisto kaj moderigisto (n. 1938)
- 2016: Michel Duc Goninaz, franca esperantisto, partopreninta IJK 1949, TEJO-membro, aŭtoro de Vocabulaire Espéranto (Laŭtema Esperanta-franca vortareto), docento de la rusa lingvo kaj Esperanto, recenzisto de La Zamenhofa Esperanto, membro de la Sennacieca Asocio Tutmonda, Franca Esperanto-Instituto kaj la Akademio de Esperanto, kunlaboranto de "La KancerKliniko", ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (n. 1933)
- 2019: Giovanni Daminelli, itala matematikisto, diplomito kaj sekretario de la Itala Instituto de Esperanto, membro de IKUE kaj prezidanto de Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (n. 1943)
- 2023: D. M. Thomas, brita verkisto (n. 1935)
- 2024: Richard Serra, usona skulptisto (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 26-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|