Vultavo
Vultavo (ĉeĥe Vltava, germane Moldau - ĉiuj signifas "sovaĝa akvo") estas rivero en Bohemio fontanta sude en la montaro Šumava kaj iranta norden tra la grandaj urboj České Budějovice kaj Prago kaj apud la urbo Mělník ĝi enfluas en la riveron Elbo. Longeco 435 km, baseno 28 090 kv. km, averaĝa trafluo ĉe la enbuŝiĝo 150 kubaj metroj en sekundo. Digolagoj Lipno 1, Lipno 2, Orlík, Kamýk, Slapy, Štěchovice, Vrané. De Slapy ŝipebla. Vultavo estas pli granda ol Elbo ĉe la kunfluiĝo, sed la antikvuloj en Bohemio kaj Germanio ne konis la fontojn, nek la kunfluon, ili simple donis nomojn al riveroj, sur kies bordo ili vivis, ne sciante pri ilia rilato. Vidu ankaŭ |