La 25-a de marto estas la 84-a tago de la jaro (la 85-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 281 tagoj restas.
Je la 25-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 421: Laŭ legendo tagmeze fondiĝis Venecio
- 708: Konstanteno iĝis papo
- Bizanca imperio
- 1153: Pollando: ĉefepiskopo de Gniezno eldonis fondan dokumenton de cisterciana abatejo, en kiu unuafoje oni uzis la nomon Jędrzejów
- 1223: Post morto de sia patro Alfonso la 2-a Sanĉo la 2-a surtroniĝis en Portugalujo
- 1306: Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando
- 1409: Koncilio de Pizo komenciĝis
- 1410: Ĉinio: imperiestro Jongleo el dinastio Ming lanĉis unuan el siaj militistaj kampanjoj kontraŭ mongoloj kaj faligis mongolan ĥanon
- 1420: Batalo ĉe Sudoměř: husanoj sub la komando de Jan Žižka venkis armeon de imperiestro Sigismondo la 1-a
- 1436: Papo Eŭgeno la 4-a konsekris en Florenco la katedralon Santa Maria del Fiore
- 1537: Kvinjara batalhalto inter Grandduklando Litovio kaj Moskvo finiĝis
- 1557: Laŭ privilegio donita de pola reĝo Sigismondo la 2-a, en Toruń okazis unua publika protestantisma diservo
- 1602: Pola armeo komencis sieĝon de Fellin dum la pola-sveda milito
- 1609: Ŝipo Halve Maen de Nederlanda Orient-hinda Kompanio ekservis por navigisto kaj esploristo Henry Hudson
- 1634: Unuaj anglaj setliĝintoj alvenis al Marilando
- 1655: Christiaan Huygens malkovris la plej grandan lunon de Saturno - Titano.
- 1678: Post semajna franca sieĝo kapitulacis hispanaj defendantoj de fortreso Ipro
- 1751: Adolfo Frederiko iĝis reĝo de Svedio
- 1793: Britio kaj la Rusia imperio aliancis kontraŭ Francio
- 1802: Subskribo de la traktato de Amiens inter Napoleona Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1807: Brita imperio abolis sklavecon - la leĝo pri abolo de la sklavkomerco de Atlantiko estis aprobita de reĝo Georgo la 3-a
- 1821: Greka milito de sendependiĝo kontraŭ Otomana Imperio komenciĝis en Peloponezo
- 1831: Post kiam nobelaj ribelantoj kaptis Raseiniai kaj senarmigis la ŝipanaron de 600 rusaj soldatoj, komenciĝis la Novembra ribelo en Litovio
- 1857: Plena suna eklipso videbla super sud-orienta Aŭstralio, Pacifika Oceano kaj meza Meksiko
- 1888: Pola kemiisto Zygmunt Wróblewski estis severe vundita en incendio de sia laboratorio en Krakovo — mortis en malsanulejo
- 1903: Skota Nacia Antarkta Ekspedicio ankriĝis apud Sudaj Orkadoj kun la intenco establi unuan meteologian veterstacion sur Antarkto
- 1903: Argentina futbalklubo Racing Club de Avellaneda fondiĝis en Avellaneda
- 1908: Brazila futbalklubo Atlético Mineiro fondiĝis en Belo Horizonte
- Unua mondmilito:
- 1919: Prusa-litova asocio establiĝis en Tilsit, celante provoki movadon en Eta Litovio por secesio de Germana Imperiestra Regno kaj aliĝo al Litovio
- 1923: Bolŝevismo: pola episkopo Jan Cieplak kaj 14 aliaj personoj estis kondamnitaj al mortpuno pro "utiligo de religiaj superstiĉoj por faligo de laborist-kamparana regado"
- 1924: Grekio deklaris sin (dua) respubliko
- 1926: Dua Pola Respubliko: Instituto pri Espploro de Artilerio estis fondita
- 1933: Pola Sejmo voĉdonis leĝon pri la Milita Ordeno Virtuti Militari, la plej malnova militista ordeno en la mondo
- 1936: Londono: subskribo de la brita-franca-usona traktato pri limigo de la mara konkuro al armado
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Kielce-regiono taĉmentoj de Wehrmacht komencis operacon kontraŭ batalanta apartigita taĉmento de kavalerio, komandata de majoro Henryk Dobrzański; policaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio konstatis, ke iliaj provoj rompi kontaktojn inter la Pola Rezistomovado kaj eksterlando ne sukcesis; germanoj arestis en Slovakio, dum kuriera vojaĝo inter okupata Pollando kaj Budapeŝto, Helena Marusarzówna, konatan skiistinon kaj 7-fojan ĉempioninon de Pollando (pli poste murdita)
- 1941: Germana polico pafmortigis en distrikto Tarnów 13 polojn kaj 6 judojn; laŭ sovetia-germana interkonsento finiĝis deportado de litovoj, belorusoj kaj rusoj de Suvalkio kaj Memel-regiono (21 343 personoj) kaj germanoj de Litova Soveta Socialisma Respubliko, Latva Soveta Socialisma Respubliko kaj Estona Soveta Socialisma Respubliko (67 805 personoj); nombro de polaj rifuĝintoj estis: en Rumanio - 1 300, en Hungario - 6 000 soldatoj kaj 3 000 civiluloj, en Jugoslavio - 500, en Turkio - 100, en Grekio - 50, sur Kipro - 500, en Palestino - 3 000, en Portugalio - 1000, en Hispanio - 200, en Norda Afriko - 800, en neokupata Francio - 15 000; germana helpa destrojero HSK Thor sinkigis apud orienta Afriko navigantan al Bombajo pasaĝeran ŝipon SS Britannia - 122 skipanoj pereis kaj 127 pasaĝeroj; soveta popolkomisaro pri eksterlandaj aferoj deklaris pri interŝanĝo de notaĵoj pri reciproka kompreno kaj neŭtraleco kun Turkio okaze de milito; Orientafrika Fronto: barataj trupoj komencis rompi italan defendon apud Kereno (ĝis la 27-a de marto); Regno Jugoslavio eniris la Pakton de Tri, iĝante parto de la Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1942: SS-anoj pafekzekutis en Urszulin ĉirkaŭ 30 personojn; en malliberejo de Katowice germanoj ekzekutis 6 polojn; Operaco Reinhardt: germana polico deportis al Izbica (distrikto Krasnostawski) 961 judojn de Bamberg kaj Würzburg; komenco de la deportadoj de slovakaj judoj al koncentrejoj laŭ instrukcioj de Vojtech Tuka; nokte de la 25-a/26-a de marto Bomba Korpuso de RAF atakis Essen
- 1943: Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparana Bataliono el areo Lubartów detruis ujojn de brandofarejoj en 3 vilaĝoj; Volinia masakro: taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo atakis du vilaĝojn en distrikto Hrubieszów murdante 123 personojn; armitaj ukrainoj murdis kelkcent polojn en 3 vilaĝoj de distrikto Kostopil; de Varsovio foriris transporto kun ĉirkaŭ 570 viroj kaj 242 virinoj al la koncentrejo Majdanek; usonaj bombaviadiloj unuan fojon aeratakis okupatan de japanoj insulon Nauro
- 1944: Germana polico pafmortigis en Bjalistoko 41 polojn, kvalifikitaj al "gvidanta tavolo", en Częstochowa - 10, kaj proksime al Varsovio - 6; Orienta Fronto: trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis Płoskirów, Buĉaĉ kaj 3 aliajn lokojn; Pola Rezistomovado: taĉmento de Antoni Heda ekregis Starachowice, la alia en distrikto Radomski malarmigis grupon de SS-anoj detruante aparatojn de brandofarejo; Gestapo de la 11-a ĝis la 25-a de marto arestis en Danio 11 polojn, membrojn de aganta de 1941 pola spiona organizaĵo "Felicja"
- 1945: En Kryłów apud Hrubieszów Ukraina Ribela Armeo masakris 17 funkciulojn de Civitana Milico kaj 28 polajn civilulojn; Ruĝa Armeo konkeris Oleśnica; Orienta Prusio: trupoj de la 3-a Belorusa Fronto konkeris Święta Siekierka; apud Golfo de Gdansko trupoj de la 2-a Belorusa Fronto atingis marbordon, konkeris Sopot kaj disdividis germanan 2-an Armeon al 2 grupiĝoj - unu defendantan Gdańsk, la duan - Gdynia; nokte soveta aviado atakis Gdańsk; ĉirkaŭ 180 trudlaboristoj (hungaraj judoj) estis murditaj de NSDAP kaj SS en aŭstria Rechnitz - la sekvan tagon oni murdis 15 laboristojn, kiuj enterigis la viktimojn de la masakro
- 1947: Nederlando kaj Indonezio subskribis interkonsenton surbaze de kiu Indonezio iĝis sendependa demokratio
- 1948: En Hungario estis ŝtatigitaj fabrikoj dungantaj pli ol cent homojn
- 1949: Okupacio de baltaj ŝtatoj: en Baltio komenciĝis la dua ondo de la deportado de pli ol 90 mil civitanoj el Estonio, Latvio kaj Litovio al Siberio
- 1951: Kubo: en Havano komenciĝis konstruado de la Granda Nacia Framasona Templo de Kubo
- 1957: Moskvo: Pola Popola Respubliko kaj Sovetunio subskribis interkonsenton pri "repatriigo" de poloj: Sovetunio komencis deportadon de poloj de Orientaj Limregionoj — entute en 1955-1959 estis deportitaj 245 501 poloj, el kiuj nur 22 260 revenis el ekzilo.
- 1957: Romo: Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando subskribis la traktatojn pri fondo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
- 1968: Pro defendo de studentoj partoprenintaj la martajn eventojn oni maldungis el Varsovia Universitato sciencistojn, kiuj apogis la studentan ribelon, i.a. Zygmunt Bauman kaj Leszek Kołakowski
- 1969: Prezidento de Pakistano Ajub Ĥan, ekreginta en 1958 per milita puĉo, rezignis pri la posteno
- 1971: Testoflugo de kargotransporta aviadilo Il-76
- 1971: Vjetnama milito: sudvjetnamaj fortoj forlasis kampanjon por rompi itineron de Ho Chi Minh, per kiu oni provizis nordvjetnamajn trupojn en Laoso
- 1972: La 17-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Edinburgo
- 1977: En Pollando fondiĝis la dua malkaŝe opozicia aganta organizaĵo: Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj - la unuan oficialan dokumenton subskribis 18 personoj, interalie Leszek Moczulski kaj Wojciech Ziembiński
- 1979: Unua usona Kosmopramo Columbia estis transportita al Kennedy Space Center en Florido
- 1981: Kanarioj: Nacia Parko Garajonay fondiĝis sur la insulo La Gomera
- 1982: Milita stato en Pollando: en Iława prizongardistoj batis internigitojn de Solidareco - ĝin trapasis pli ol 400 malliberulojn, interalie Bronisław Geremek kaj Antoni Macierewicz
- 1990: En Hungario okazis la unua post la falo de komunismo demokratia baloto
- 1992: Universitato de Trnava kreiĝis en Slovakio
- 1992: Papo Johano Paŭlo la 2-a reformis organize katolikan eklezion en Pollando - 13 metropolitejoj kun 38 episkoplandoj fondiĝis
- 1994: Germanaj novnazioj bruligis sinagogon en Lubeko - unua tia incidento post la dua mondmilito
- 1994: Post 16 monatoj lastaj usonaj soldatoj forlasis Somalion
- 1995: Papo Johano Paŭlo la 2-a eldonis enciklikon Evangelium Vitae pri valoro kaj netuŝebleco de la homa vivo - mortpuno evitenda, aborto kaj eŭtanazio kondamnitaj
- 1995: Usona programisto Ward Cunningham lanĉis WikiWikiWeb - unuan vikion
- 1996: Veterinara komisiono de Eŭropa Unio malpermesis eksporton de brita bovaĵo kaj ĝiaj kromproduktoj pro la malsano Bova Spongoforma Encefalopatio ("malsano de bova freneziĝo")
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Bazilikon de la Anunciacio en Nazareto (Israelo)
- 2002: Ĉirkaŭ du mil personoj pereis en tertremo en afgana Provinco Baglan
- 2005: Tulipa revolucio en Kirgizio: Kurmanbek Bakijev iĝis provizora prezidento
- 2006: Ĝinza revolucio: belorusa milico dispelas 8-9 mil manifestaciantojn kaj interalie arestis proparolanton de Aljaksandr Milinkeviĉ, kiu anoncis finon de la sturma fazo kaj kreon de la movado Libero. Vero. Justeco.
- 2007: Adam Małysz la kvaran fojon gajnis Kristalan Globon en Mondpokalo pri skisaltado
- 2007: Germana teroristino Brigitte Mohnhaupt de la Frakcio de Ruĝa Armeo estis post 24 jaroj liberigita de kelkobla dumviva mallibero
- 2008: Jusuf Raza Gillani iĝis ĉefministro de Pakistano
- 2008: Armeo de Komoroj apogata de militistaj fortoj de Afrika Unio invadis ribelantan insulon Anjuano
- 2008: Iraka milito: batalo pri Basra komenciĝis - politika venko de Muktada al-Sadr
- 2016: 41 personoj pereis kaj 105 vundiĝis en bomba atenco de sinmortiganto sur futbala stadiono en la urbo Iskandarijja, sude de Bagdado
- 2018: 64 personoj pereis, 79 estis vunditaj en incendio de la vendejaro en la urbo Kemerovo (Rusio) Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 2020: Ĉefministro de Barato enkondukis tutan blokadon de la lando kaj malpermeson forlasi domojn dum 3 semajnoj, kaj alvoke de papo Francisko katolikoj en la mondo tagmeze preĝis en la intenco ĉesigi kronviruson
- 2021: Konferenca internacia inaŭguro de la agado de Centro pri Romaaj Esploroj ĉe la Universitato de Silezio en Katowice, kies ideodonanto kaj gvidanto estas profesoro Hristo Kyuchukov
- 2021: Poloj en Belorusio: dum la Tago de Libereco en Grodno estis senkaŭze arestita pola ĵurnalisto, kaj en Lida kaj Vaŭkavisk du direktorinoj de pollingvaj lernejoj, kiuj atendas procesojn
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 30-a tago de la rusa agreso: Volodimir Zelenskij atribuis titolon Urbo-Heroo de Ukrainio al laŭvicaj urboj Buĉa, Irpin, Mikolajivo kaj Oĥtirka, kaj Heroon de Ukrainio ricevis 7 soldatoj de Nacia Gvardio (5 postmorte), kaj en Kievo renkontiĝis kun parlamentestroj de Litovio, Latvio kaj Estonio; Ĉernihivo estis sieĝita de rusia armeo; laŭ lokaj regopovoj en bombita de rusoj antaŭ semajno Drama Teatro en Mariupolo pereis ĉ. 300 personoj; ukraina ministerio pri nacidefendo publikigis liston de 856 militkrimuloj, inkluzive de 667 ĉeĉenoj; per 6 krozmisiloj rusoj atakis ukrainan komandejon apud Vinico, parto estis paffaligita; Petro Poroŝenko: la plej mallonga vojo por paco estas armiligo de Ukrainio; ukrainaj soldatoj el Serpento-insulo estis interŝanĝitaj kontraŭ rusaj militkaptitoj; el pripafataj urboj 7 331 personoj estis evakuitaj (pasinttage sukcesis fuĝi 3 343 personoj);
- Mondreago: Pollando: en Rzeszów alteriĝis aviadilo kun prezidanto de Usono — Joe Biden komencis sian dutagan viziton; Japanio anoncis frostigon de la aktivoj de laŭvicaj 25 civitanoj de Rusio kaj eksporton al 81 firmaoj; finnoj de la sekva semajno haltigas trajnojn al Rusio; en Ĉeĥio oni decidis ŝanĝi stratnomon ĉe ambasadejo de Rusio en Prago al Herooj de Ukrainio; Tiffany & Co. ĉesas aĉeti diamantojn el Rusio; Ivanka Trump pripagis milionon da manĝoj por ukrainaj rifuĝintoj
- 2023: 395-a tago de la rusa agreso: Pasinttage pereis 16 ukrainaj civiluloj, kaj 59 estis vunditaj, ukraina armeo faris 17 atakojn al rusaj pozicioj, rusia armeo perdis 720 soldatojn kaj helikopteron Mi-24; laŭ ukraina san-ministerio la milito detruis medicinejojn je valoro de 2,5 mld da dolaroj, parte aŭ tute oni detruis pli ol 650 ambulancojn kaj 596 apotekojn; preskaŭ unu jaron post la okupado de Kieva provinco pli ol 280 personoj estas serĉataj, la polico ĝis nun trovis korpojn de 1 374 mortigitaj civiluloj; en Ĥersono rusoj pripafis lokon de humanitara helpo, du personoj estis vunditaj; rusoj pripafis Ĉasiv Jar kaj Toreckon, pereis du personoj; ukrainaj soldatoj rebatis pli ol 50 atakojn; ukraina HIMARS detruis rusan komandejon en Svatove (surbendigaĵo aperis en la reto);
- Mondreago: matene en Dnipro mortis serioze vundita pola volontulo (la tria lastsemajne); Putin: Rusio dislokigos nuklean armilaron en Belorusio
Naskiĝoj
- 850: Seiwa, imperiestro de Japanio, kiu post abdiko iĝis budhisma monaĥo (m. 880)
- 1297: Arnošt z Pardubic, ĉeĥa ĉefepiskopo kontribuinta al fondo de la Universitato de Karolo (m. 1364)
- 1347: Katarina de Sieno, itala mistikulino kaj stigmatulino, doktoro de eklezio, kunpatronino de Eŭropo (m. 1380)
- 1479: Bazilo la 3-a, granda princo de Rusio el dinastio Rjurik, konstruiginto de la Moskva Kremlo (m. 1533)
- 1538: Christopher Clavius, itala jesuito, matematikisto kaj astronomo (Eŭklido de la 16-a jarcento) (m. 1612)
- 1559: Wolf Dietrich von Raitenau, aŭstra princĉefepiskop de Salcburgo (m. 1617)
- 1611: Evliya Çelebi, turka mondvojaĝisto esploranta Azion kaj verkisto (m. 1683)
- 1695: Karl Franz Buddeus, germana juristo kaj politikisto (m. 1753)
- 1699: Johann Adolf Hasse, germana komponisto de rokoko (m. 1783)
- 1704: Ferenc Faludi, hungara verkisto, poeto, pedagogo kaj tradukisto (m. 1779)
- 1711: Hans Adam von Studnitz, prusa nobelo, germana teatra intendanto (m. 1788)
- 1741: Jean-Antoine Houdon, franca skulptisto de klasikismo (m. 1828)
- 1767: Joaĥimo Murat, marŝalo de Francio partopreninta la francan invadon al Rusio, ekzekutita (m. 1815)
- 1774: Francois-Marie Daudin, franca zoologo kontribuinta al herpetologio (m. 1804)
- 1782: Caroline Bonaparte, fratino de Napoleono Bonaparte (m. 1839)
- 1782: Karl Duncker, germana libroeldonisto (m. 1869)
- 1804: Elek Gegő, hungara franciskano, etnografo, historiisto (m. 1844)
- 1808: José de Espronceda, hispana poeto kaj dramisto apartenanta al la Hispana literaturo de la Romantismo (m. 1842)
- 1819: Venceslaus Ulricus Hammershaimb, feroa filologo (m. 1909)
- 1821: Klára Leövey, hungara pedagogino kaj verkistino (m. 1897)
- 1822: Albrecht Ritschl, germana teologo, akademiano (m. 1889)
- 1825: Max Waldau, germana verkisto (m. 1855)
- 1833: August Wilmanns, germana filologo kaj bibliotekisto (m. 1917)
- 1839: Marianne Hainisch, aŭstra pionirino pri virina egalrajteco (m. 1936)
- 1860: Franciszek Fiszer, pola erudito kaj filozofo el Varsovio, konata kiel anekdotisto (m. 1937)
- 1860: Friedrich Naumann, germana liberala politikisto kaj teologo (m. 1919)
- 1862: Richard Cornelius Kukula, aŭstra klasika filologo
- 1867: Arturo Toscanini, itala dirigento, la unua eksterlandano invitita al la Festivalo de Bayreuth (m. 1957)
- 1873: Rudolf Rocker, germana verkisto kaj anarkiisto (m. 1958)
- 1874: Péter Ágoston, hungara jursciencisto, ministro (m. 1925)
- 1881: Béla Bartók, hungara komponisto, pianisto, muziksciencisto (m. 1945)
- 1883: Ilia Silvestriev, bulgara subkolonelo, prezidanto de la Bulgara Esperanto-Asocio
- 1884: József Sándor Vitalis, rumania hungara franciskano (m. 1954)
- 1887: Nicolae Bretan, hungara-rumana operkantisto, komponisto (m. 1968)
- 1899: Stellan Engholm, sveda instruisto kaj esperantisto, konata de la originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento, esperantigoj de verkoj de Selma Lagerlöf kaj kontribuo al Sveda Antologio (m. 1960)
- 1899: Jacques Audiberti, franca dramaturgo (m. 1965)
- 1904: Ernő Hátszegi, hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto (m. 1944)
- 1908: David Lean, brita kino-reĝisoro kaj produktoro (m. 1991)
- 1911: Jack Ruby, usona posedanto de noktoklubo, pafmortigis Lee Harvey Oswald (m. 1967)
- 1919: Nándor Hun, hungara kuracisto pri internaj malsanoj (m. 1982)
- 1921: Adrienne Jancsó, hungara aktorino, deklamistino (m. 2006)
- 1921: Simone Signoret, franca aktorino (m. 1985)
- 1926: László Papp, hungara boksisto, olimpika ĉampiono (m. 2003)
- 1934: László Egri, rumania hungara pentristo (m. 2006)
- 1934: Gloria Steinem, usona verkistino, ĵurnalistino kaj feministino
- 1942: Aretha Franklin, usona kantistino de gospelo, soulo kaj ritmenbluso (m. 2018)
- 1945: Éva Ditrói Csiby, hungara verkistino, ĵurnalistino
- 1947: Elton John, angla popmuzika kantisto, komponisto kaj pianisto
- 1951: Mihály Pászkán, rumania hungara pentristo, ceramikisto
- 1952: Antanas Mockus, kolombia matematikisto, filozofo kaj politikisto
- 1955: Éva Emese Gál, rumania hungara grafikistino, poetino
- 1965: Sarah Jessica Parker, usona aktorino, kinproduktoro kaj dizajnisto
- 1997: Prakash Neupane, nepala repkantisto
Mortoj
- 1005: Kenneth la 3-a, reĝo de Skotlando (n. ĉirkaŭ 967)
- 1053: Sankta Prokopio, ĉeĥa ermito kaj abato (n. ĉirkaŭ 970)
- 1223: Alfonso la 2-a, tria reĝo de Portugalio (n. 1185)
- 1345: Henriko Plantaĝeneto (3-a grafo de Lancaster), nepo de Henriko la 3-a (Anglio) (n. 1281)
- 1458: Íñigo López de Mendoza, hispana poeto kaj militisto (n. 1398)
- 1570: Johann Walter, germana komponisto, kantoro kaj eldonisto de luterana kantaro (n. 1496)
- 1571: Giovanni Animuccia, itala komponisto (n. ĉirkaŭ 1514)
- 1624: Samuel Huber, svisa teologo (n. 1547)
- 1677: Václav Hollar, ĉeĥa desegnisto, grafikisto kaj gravuristo (n. 1606)
- 1701: Benedict Pettschacher, aŭstra teologo kaj monaĥo (n. 1634)
- 1751: Frederiko, reĝo de Svedio (n. 1676)
- 1801: Novalis, germana poeto, filozofo kaj sciencisto (n. 1772)
- 1817: Kaspar Friedrich Lossius, germana teologo kaj pedagogo (n. 1753)
- 1828: Johann Georg August Galletti, germana instruisto kaj verkisto (n. 1750)
- 1860: James Braid, skota kuracisto, pioniro de la moderna hipnoto (n. 1795)
- 1867: Friedlieb Ferdinand Runge, germana analiza kemiisto, malkovrinto de kafeino, purino, blua anilino, kinolino, fenolo, timolo kaj atropino (n. 1795)
- 1880: Józef Przerwa-Tetmajer, pola matematikisto, poeto, nacia aganto, partoprenanto de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (n. 1804)
- 1906: Aleksandro Silbernik, pola-litova komercisto, unua mecenato de Esperanto (n. 1831)
- 1909: Ruperto Chapí, hispana komponisto (n. 1851)
- 1914: Frederic Mistral, franca Nobelpremiita verkisto kreanta en la okcitana lingvo (n. 1830)
- 1914: Gábor Szinte, hungara etnografo, arthistoriisto (n. 1855)
- 1917: Spiridon Samaras, greka komponisto, konata de Olimpika himno (n. 1861)
- 1918: Claude Debussy, franca komponisto (n. 1862)
- 1929: Otokar Březina, ĉeĥa poeto, mistikulo, reprezentanto de simbolismo (n. 1868)
- 1930: Samu Sebesi, hungara aktoro, ĵurnalisto, verkisto (n. 1859)
- 1931: Ida Wells, usona virina kaj civilrajta aktivulino (n. 1862)
- 1937: John Drinkwater, angla verkisto kaj eseisto (n. 1882)
- 1946: Ludwig Deubner, germana klasika filologo (n. 1877)
- 1947: Emil Sigerus, transilvania saksa etnografo kaj regionhistoriisto (n. 1854)
- 1958: Tom Brown, usona ĵaz-trombonisto kaj bandegestro de frua novorleana ĵazo, basinstrumentisto (n. 1888)
- 1966: Kálmán Murgács, hungara komponisto (n. 1893)
- 1967: Johannes Itten, svisa artteoriisto kaj pentristo (n. 1888)
- 1978: Adolf Sproeck, germana esperantisto, kunlaborinto de Germana antologio, redaktoro de "Der Arbeiter-Esperantist", prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin, funkciulo de la Esperanto-movado en Germanio, ricevinto de la Meritmedalo de GEA (n. 1890)
- 1980: Milton H. Erickson, usona psikiatro, kreinto de hipnota terapio (n. 1900)
- 1988: Kazimierz Małycha, pola ĵurnalisto, malliberulo de germanaj koncentrejoj, dum 30 jaroj aperiginta ĉ. 10 000 noticojn pri Esperanto, honora membro de Pola Esperanto-Asocio (n. 1900)
- 1991: Marcel Lefebvre, franca romkatolika ĉefepiskopo, fondinto de Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a, ekskomunikita (n. 1905)
- 1995: Gelu Păteanu, rumana poeto kaj tradukisto el la hungara lingvo (n. 1925)
- 1996: Étienne Hajdu, hungara-franca skulptisto kaj grafikisto (n. 1907)
- 2000: Vladimír Váňa, ĉeĥa esperantisto kaj filatelisto, partoprenanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, tradukinto de La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (n. 1932)
- 2001: Gotou Mituo, japana inĝeniero, mecenato de UEA kaj de Japana Esperanto-Instituto (n. 1921)
- 2002: Tibor Maros, rumania hungara kuracisto, universitata docento (n. 1923)
- 2005: Kőszegi Gizella, hungara librotenistino kaj esperantistino (n. nekonata)
- 2005: Ali B. Milani, aŭstralia esperantisto, UEA-fakdelegito pri la Bahaa Kredo (n. 1913)
- 2007: Andranik Markarjan, ĉefministro de Armenio, kibernetikisto (n. 1951)
- 2014: Eugen Biser, germana teologo, akademiano (n. 1918)
- 2016: Imre Pozsgay, hungara politologo, parlamentano, protektanto de Tuteŭropa pikniko (n. 1933)
- 2020: Paul Goma, rumana verkisto (n. 1935)
- 2021: Bertrand Tavernier, franca reĝisoro (n. 1941)
- 2021: Ulrich Krauße, germana tradukisto kaj informadikisto
Specialaj tagoj kaj festoj
La 25-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|