Timidino
Timidino aŭ de-okso-timidino estas pirimidina de-okso-nukleozido. De-okso-timidino estas DNA nukleozido, kiu estiĝas kiam timino gluiĝas al ringo de desoksiribozo, ankaŭ konata kiel de-okso-ribo-furanozo pere de beto-N1-glukoza ligilo. La de-okso-timidino povas fosforiĝi per unu, du aŭ tri grupoj de fosfata acido, kreante respektive timidinan monofosfaton, timidinan dufosfaton kaj timidinan trifosfaton. Antaŭ ol la eksplodo de timidina uzo, kaŭzata pro la produktado de la kontraŭ-retro-virusa drogo, azido-timidino (aŭ AZT), plejparto el la timidina produktado en la mondo venis el la haringa spermo. Preskaŭ ekskluzive, timidino okazas ĉefe en la DNA, tamen ĝi okazas en la telomera-brako[4] de la DNA. Strukturo kaj proprecojEn ĝia komponado, de-okso-timidino estas nukleozido konsistante je de-okso-ribozo aŭ kvinkarbona sukero ligita al pirimidina aŭ tiamina bazo. De-okso-timidino povas fosforiliĝi per unu, du aŭ tri grupoj de fosfata acido. Ĝi ekzistas sub la solida formo kiel blankaj kristaloj kaj ĝia stabileco sub normaj kondiĉoj de temperaturo kaj premo estas tre alta. De-okso-timidino estas ne-toksa substanco kiel parto de unu el la kvar nukleozidoj el la DNA kaj ĝi okazas en ĉiuj vivaj organismoj kaj DNA virusoj. Anstataŭ timidino, la RNA enhavas uridinon (uracilo ligita al ribozo). Kemie, uracilo estas tre simila al timino, kiu estas konata kiel 5-metil-uracilo. Ĉar timinaj nukleotidoj estas antaŭaĵoj de la DNA (sed ne de la RNA), la prefikso "deokso" ordinare estas forigita, kaj deokso-timidino estas ofte nomata nur timidino. Timidino listiĝas kiel teratogena kemiaĵo. Literaturo
Vidu ankaŭReferencoj |