La kartvela alfabeto (loke nomata მხედრული, mĥedruli) estas la skribsistemo nuntempe ĉefe uzata por skribi la kartvelan kaj aliajn kartvelajn lingvojn (kiel la svanan aŭ la mingrelan ekzemple). Ĝi ankaŭ estas uzata por aliaj kaŭkazaj lingvoj, kiel la abĥaza aŭ la oseta en la 1940-aj jaroj. Asomtavruli kaj nusĥuri estas variantoj de la kartvela skribo, sed sole uzataj de la kartvela ortodoksa eklezio por ceremoniaj religiaj tekstoj kaj ikonografio[1]. La unika alfabeto de Kartvelio estas unu el la pretervolaj viktimoj de la ciferecigo de nuntempaj socioj. La najbara Armenio frontas similan defion, ĉar ankaŭ ĝi havas unikan lingvon kaj alfabeton uzatan sole por la armena[2].
La tri skriboj, kiel diris Unesko en sia propono, “kunekzistas danke al siaj diferencaj funkcioj, reflektantaj la multflankan kulturan identecon de Kartvelio”[5].
Montriĝis grekaj kaj arameaj influoj al la kartvelaj alfabetoj, sed kelkaj kartvelaj akademianoj kiel Tamaz V. Gamkrelidze diris, ke ili estis libere inventitaj imitante la grekan modelon, anstataŭ esti rekte bazitaj sur pli fruaj formoj de la aramea alfabeto, kvankam la kartvela fonologia inventaro estas tre malsama de la greka[6].
La kartvela alfabeto estas fonetika, t.e. al unu sono korespondas unu litero kaj inverse. La nuntempa kartvela alfabeto uzas 33 signojn - 5 vokalsignojn kaj 28 konsonantosignojn (la svana kaj la mingrela lingvoj uzas aldone 2 pliajn konsonantajn signojn). La nombro de kartvelaj literoj uzataj en aliaj kartvelaj lingvoj varias.
La literoj estas bazliniaj (kiuj estas skribataj laŭ la imaga linio, simile al latinaj "a", "s"), subliniaj (kiel latinaj "p", "q"), superliniaj (kiel latinaj "b", "d") kaj ambaŭflankaj (kiel islanda "þ"). Sekve ili havas diferencajn altecojn.
Ekzistas nur minusklaj literoj en la kartvela alfabeto. Sed moderna tipografio por titoloj kaj aliaj celoj uzas kvazaŭmajusklajn literojn – kiuj fakte estas minusklaj, sed oni ilin skribas samnivele (laŭ la sama alteco).
Literoj
ა
ბ
გ
დ
ე
ვ
ზ
ჱ
თ
ი
კ
ლ
მ
ნ
ჲ
ო
პ
ჟ
რ
ს
ტ
ჳ
უ
ფ
ქ
ღ
ყ
შ
ჩ
ც
ძ
წ
ჭ
ხ
ჴ
ჯ
ჰ
ჵ
ჶ
ჷ
ჺ
ჸ
ჹ
Unikodo
La kartvelan alfabeton oni povas atingi per unikodaj signoj 10A0 ĝis 10FF. Asomtavruli (majusklaj malnovaj liturgiaj literoj) de 10A0 ĝis 10CF. Mĥedruli aŭ nusĥuri (moderna nunjarcenta unuĉambra - majuskloj kaj minuskloj estas samaj - alfabeto) de 10D0 ĝis 10F0, kiel montras la sekva tabelo.
Kartv.L.
Unik
Nomo
Kartv.L.
Unik
Nomo
Kartv.L.
Unik
Nomo
Kartv.L.
Unik
Nomo
Kartv.L.
Unik
Nomo
ა
10D0
an
ბ
10D1
ban
გ
10D2
gan
დ
10D3
don
ე
10D4
en
ვ
10D5
vin
ზ
10D6
zen
თ
10D7
tan
ი
10D8
in
კ
10D9
k'an
ლ
10DA
las
მ
10DB
man
ნ
10DC
nar
ო
10DD
on
პ
10DE
par
ჟ
10DF
ĵan
რ
10E0
rae
ს
10E1
san
ტ
10E2
t'ar
უ
10E3
un
ფ
10E4
par
ქ
10E5
kar
ღ
10E6
ghan
ყ
10E7
q'ar
შ
10E8
ŝin
ჩ
10E9
ĉin
ც
10EA
cin
ძ
10EB
dzil
წ
10EC
c'il
ჭ
10ED
ĉ'ar
ხ
10EE
ĥan
ჯ
10EF
ĝan
ჰ
10F0
haë
ჱ
10F1
ee
ჲ
10F2
ien
ჳ
10F3
vie
ჴ
10F4
qar
ჵ
10F5
hoe
ჶ
10F6
fi
Deveno
La unuaj fontoj de la kartvela skribo estas datitaj de la 5-a jc p.K. (ĉirkaŭ la 433-a jaro). Ili estis savitaj sur murŝtonoj de kartvela preĝejo en Palestino. Laŭ historia fonto ("Kartlis Cĥovreba – "Kronikoj de Kartli") la kartvela alfabeto estis inventita en la 3-a jc a.K. de la reĝo Parnavazi.
Specoj
Dum la historio 3 specoj de alfabeto estis uzataj: Asomtavruli, Nusĥuri kaj Mĥedruli. En la Mezepoko ĉiuj tri specoj estis uzataj samtempe.
Asomtavruli ("majuskla"): La unuaj fontoj apartenas al la 5-a jc. Ĝi havis fortan geometrian bazon, kaj ĉiuj literoj estis majusklaj. Ĝi konsistis el 38 literoj (5 el ili estas forigitaj en la nuntempa Mĥedruli).
Nusĥuri (pli ĝuste – Nusĥa-Ĥucuri, "manuskriptoj ekleziaj"): Unua fonto de la 853-a j. Ĝi estis uzata plejparte por manuskriptoj rilataj al eklezio kaj religia literaturo.
Mĥedruli ("militista" kun senco "civila"): Estis uzata de la komenco de la 10-a jarcento, kaj estis rekte kreita de Asomtavruli por civila uzo. Ĝis nun ĝi ŝanĝiĝis negrave. Ĝi enhavis 38 signojn (5 el ili estis forigitaj en 1860 de Ilia Ĉavĉavadze).