Albert EinsteinAlbert EINSTEIN [albert ajnŝtajn], en Esperanto ankaŭ Alberto EJNŜTEJNO (naskiĝis la 14-an de marto 1879 en Ulm, Germanio, mortis la 18-an de aprilo 1955 en Princeton, Usono) estis germandevena svisa kaj usona fizikisto. Li konceptis la teoriojn de speciala kaj ĝenerala relativecoj, nome Teorio de la relativeco en 1905 kaj 1915 respektive. Tiu estas unu el la du pilieroj de moderna fiziko (kune kun la Kvantuma mekaniko).[1][2](p. 274) Lia laboro estas konata ankaŭ pro sia influo sur la filozofio de scienco.[3][4] Li estas plej bone konata de la ĝenerala publiko pro sia formulo por la mas–energia ekvivalenteco nome , kiu estis konsiderita "la plej fama ekvacio de la mondo".[5] Li ricevis en 1921 la Nobel-premion pri fiziko "pro siaj servoj al la teoria fiziko, kaj speciale pro sia malkovro de la leĝo de la fotoelektra efiko",[6] nome mejloŝtona paŝo por la disvolvigo de la Kvantuma teorio. Sen la genio de Einstein, la strukturo de la universo verŝajne neniam estus komprenata. Je la komenco de sia kariero, Einstein pensis, ke la neŭtona mekaniko jam ne estis plu sufiĉa por kongruigi la leĝojn de la klasika mekaniko kun la leĝoj de la elektromagneta kampo. Tio kondukis lin al disvolvigo de sia speciala teorio de relativeco dum sia epoko en la Svisa Patentoficejo de Berno (1902–1909). Li poste konstatis, ke la principo de relativeco povas esti etendita al la gravitaj kampoj, kaj publikigis artikolon pri la ĝenerala relativeco en 1916 enkondukante sian teorion de gravito. Li plue traktis kun problemoj de statistika mekaniko kaj kvantuma teorio, kio kondukis lin al siaj klarigoj pri partikla teorio kaj la movo de molekuloj. Li esploris ankaŭ pri la termikaj propraĵoj de la lumo kio pavimis la vojon por la fundamento de la fotona teorio de la lumo. En 1917, li aplikis la ĝeneralan teorion de relativeco al modelado de la strukturo de la universo.[7][8] Einstein translokiĝis al Svisio en 1895 kaj rezignis pri sia germana ŝtataneco en 1896. Post esti senŝtata dum pli ol kvin jaroj, li akiris ŝtatanecon de Svisio en 1901, kion li retenis por la cetero de sia vivo. Escepte pro unu jaro en Prago, Einstein loĝis en Svisio inter 1895 kaj 1914. Einstein ricevis sian akademian diplomon el la svisa federacia politeknika altlernejo (poste Eidgenössische Technische Hochschule, ETH) en Zuriko en 1900. Inter 1902 kaj 1909 Einstein tenis laborpostenon en Berno kiel patentekzamenisto en la Federacia Oficejo por Intelekta Propraĵo, nome patentoficejo. La jaro 1905 estis por Einstein annus mirabilis (miraklojaro). Dum tiu jaro, estante 26-jaraĝa, li ricevis la Doktorigon el la Universitato de Zuriko. Li ankaŭ eniris al la atento de la plej larĝa akademia mondo pro la publikigo de kvar elrompaj artikoloj. Einstein instruis teorian fizikon dum unu jaro (1908/09) en la Universitato de Berno, dum du jaroj (1909-11) en la Universitato de Zuriko, kaj post unu jaro en la Universitato Karolo de Prago li revenis al sia "alma mater" ETH Zuriko inter 1912 kaj 1914, antaŭ eliri al Berlino, kie li estis elektita membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. En 1933, kiam Einstein estis vizitante Usonon, Adolf Hitler enpoviĝis. Pro sia juda deveno, Einstein ne revenis al Germanio.[9] Li setliĝis en Usono kaj iĝis usona civitano en 1940.[10] Tuj antaŭ la Dua Mondmilito, li subskribis la leteron Einstein–Szilárd al la Prezidento Franklin D. Roosevelt avertante lin pro la ebla disvolvigo de "tre povegaj bomboj de nova tipo" kaj rekomendante, ke Usono faru ian similan esploron. Tio finfine kondukis al la Manhatana Projekto. Einstein subtenis la Aliancanojn, sed li ĝenerale denuncis la ideon uzi nuklean fision kiel armilo. Li subskribis la Russell–Einstein Manifeston kun la brita filozofo Bertrand Russell, kiu fokusigis la danĝeron de nukleaj armiloj. Li estis aligita al la Institute for Advanced Study en Princeton, Nov-Ĵerzejo, ĝis sia morto en 1955. Li publikigis pli ol 300 sciencajn artikolojn kaj pli ol 150 ne-sciencajn verkojn.[7][11] Liaj intelektaj atingoj kaj originaleco faris la vorton "Einstein" sinonima kun "genio".[12] Eugene Wigner komparis lin al siaj samtempuloj, verkante ke "la kompreno de Einstein estis pli profunda eĉ ol tiu de Jancsi von Neumann. Lia menso estis kaj pli penetranta kaj pli originala".[13] VivoKomenca vivo kaj studojEinstein naskiĝis en Ulm (Germanio, tiam Reĝlando Virtembergo en la Germana Imperio) la 14an de marto 1879.[14] de judaj gepatroj Hermann Einstein, nome komercisto kaj inĝeniero, kaj Pauline Koch, la 14an de marto 1879.[14] En 1880, la familio translokiĝis al Munkeno, kie la patro de Einstein kaj lia onklo Jakob fondis la entreprenon Elektrotechnische Fabrik J. Einstein & Cie, nome kompanio kiu fabrikis elektran ekipaĵaron baze sur kontinua kurento.[14] La familio Einstein estis de ne-praktikantaj Aŝkenazoj, kaj Albert studis en katolika bazlernejo en Munkeno, ekde la aĝo de 5, dum tri jaroj. Je aĝo de 8, li estis transigita al la Luitpold-Gymnasium (nune konata kiel Gimnazio Albert Einstein), kie li ricevis bazan kaj duarangan edukadon ĝis li lasis la Germanan Imperion sep jarojn poste.[15] En 1894, la kompanio de Hermann kaj Jakob ne atingis kunvokon por havigi liveron al la urbo Munkeno de elektra lumo ĉar ili ne havis la kapitalon por konverti sian ekipaĵaron el la normiga rekta kurento (RK) al la pli efika normiga alterna kurento (AK).[16] Tiu perdo devigis ilin al vendo de la Munkena fabriko. Serĉe de negoco, la familio Einstein translokiĝis al Italio, unue al Milano kaj kelkajn monatojn poste al Pavia. Kiam la familio translokiĝis al Pavia, Einstein, tiam 15-jaraĝa, restis en Munkeno por finigi siajn studojn en la Gimnazio Luitpold. Lia patro intencis, ke li sekvu studojn de elektra inĝenierado, sed Einstein malkonsentis kun la aŭtoritatoj kaj malkonsentis kun la lerneja reĝimo kaj kun la instrumetodo. Li poste verkis, ke la spirito de lernado kaj de kreiva pensaro estis perdita en tiu strikta parkera lernado. Fine de decembro 1894, li veturis al Italio por kuniĝi kun sia familio en Pavia, konvinkinte la lernejon permesi lian foriron uzante doktoran noton.[17] Dum sia restado en Italio li jam verkis mallongan eseon sub la titolo "Pri la esplorado de la stato de etero en magnetika kampo".[18][19] Einstein ĉiam elstaris en matematiko kaj fiziko ekde tre juna aĝo, atingante matematikan nivelon jarojn antaŭ liaj kolegoj. La dekdujara Albert Einstein lernis per si mem algebron kaj eŭklidan geometrion dum unusola somero. Einstein ankaŭ sendepende malkovris sian propran originan pruvon de la Teoremo de Pitagoro en la aĝo de 12.[20] Familia tutoro Max Talmud diris, ke post doni al la 12-jaraĝa Einstein geometrian lernolibron, post mallonga tempo "[Einstein] estis laborinta la tutan libron. Li tuj dediĉis sin al pli altaj matematikoj... Baldaŭ la flugo de lia matematika genio estis tiom alta ke mi ne povis sekvi ĝin."[21] Lia pasio por geometrio kaj algebro kondukis la dekdujarulon al konvinko ke naturo povas esti komprenita kiel "matematika strukturo".[21] Einstein eklernis per si mem ankaŭ kalkulon estante ankoraŭ 12-jaraĝa, kaj 14-jaraĝa li diris, ke li jam havis "lernopovon de integrala kaj diferenciala kalkulo".[22] Estante 13-jaraĝa, Einstein jam legis la verkon de Immanuel Kant nome Kritiko de pura racio, kaj Kant iĝis lia preferata filozofo, kaj lia tutoro diris: "En la epoko kiam mi estis ankoraŭ infano, nur dektrijarulo, la verkoj de Kant, nekompreneblaj por ordinaraj mortontoj, ŝajnis klaraj al li."[21] En 1895, estante 16-jaraĝa, Einstein faris eniran ekzamenaron por la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio de Zuriko (poste la Eidgenössische Technische Hochschule, ETH). Li malsukcesis atingi la postulitan nivelon en la ĝenerala parto de la ekzameno,[23] sed atingis eksterordinaran rezulton en fiziko kaj matematiko.[24] Je konsilo de la estro de la Politekniko, li eniris en la Argovia kantona lernejo (gimnazio) en Araŭo, Svisio, en 1895 kaj 1896 por kompletigi sian mezlernejadon. Loĝante kun la familio de la profesoro Jost Winteler, li enamiĝis el la filino de Winteler nome Marie. La fratino de Albert nome Maja poste edziĝis al filo de Winteler nome Paul.[25] En januaro 1896, kun aprobo de lia patro, Einstein rezignis pri sia ŝtataneco en la Germana Reĝlando de Vurtembergo por eviti militservon.[26] En septembro 1896, li trapasis la svisan ekzamenon "Matura" kun plej bonaj gradoj, inklude maksimuman gradon de 6 en fiziko kaj matematiko, sur skalo de 1–6.[27] Estante 17-jaraĝa, li aliĝis al kvar-jara instrudiploma programo pri matematiko kaj fiziko en la Zurika Politekniko. Marie Winteler, kiu estis unujare pli aĝa, translokiĝis al Olsberg, Svisio, por instruista posteno.[25] Ankaŭ la estonta edzino de Einstein, nome 20-jaraĝa serba Mileva Marić, aliĝis al la Politekniko tiun jaron. Ŝi estis la nura virino inter la ses studentoj de la instrudiploma kurso en la fako matematiko kaj fiziko. Dum la venontaj jaroj, la amikeco inter Einstein kaj Marić disvolviĝis al amafero, kaj ili legis librojn kune pri ekster-studobjekta fiziko en kiu Einstein ekhavis pliiĝantan intereson. En 1900, Einstein trapasis la ekzamenojn en Matematiko kaj Fiziko kaj ricevis la instrudiplomon el la Federacia Politekniko.[28] Estis multaj plendoj, ke Marić kunlaboris kun Einstein en siaj artikoloj de 1905,[29][30] konataj kiel artikoloj de la "Annus Mirabilis", sed la historiistoj de fiziko kiu studis la aferon ne trovis pruvaron ke ŝi faris gravajn kontribuojn.[31][32][33][34] FamilioPost la fino de siaj studoj, Einstein komencis labori en oficejo pri patentoj en Berno. Frua korespondaro inter Einstein kaj Marić estis malkovrita kaj publikigita en 1987 kiu montris, ke la paro havis filinon nome "Lieserl", naskita komence de 1902 en Novi Sad kie Marić restis kun siaj gepatroj. Marić revenis al Svisio sen la filo, kies reala nomo kaj estonteco estas nekonata. La enhavo de letero de Einstein de septembro 1903 sugestas, ke la junulino estis ĉu donita por adopto aŭ mortis pro skarlatino infanaĝe.[35][36] Einstein kaj Marić geedziĝis en januaro 1903. En majo 1904, ilia filo Hans Albert Einstein naskiĝis en Berno, Svisio. Ilia filo Eduard naskiĝis en Zuriko en julio 1910. La paro translokiĝis al Berlino en aprilo 1914, sed Marić revenis al Zuriko kun iliaj filoj post ekkono de amafero inter Einstein kaj lia kuzino Elsa.[37] Ili divorcis la 14an de februaro 1919, vivinte aparte dum kvin jaroj.[38] Eduard suferis atakon estante 20-jaraĝa kaj ricevis diagnozon de skizofrenio.[39] Lia patrino zorgis pri li kaj li ankaŭ estis sendita al aziloj dum kelkaj periodoj, kaj finfine permanente post ŝia morto.[40] En leteroj publikigitaj en 2015, Einstein skribis al sia fruamatino Marie Winteler pri sia geedzeco kaj sia forta sento por ŝi. Li skribis en 1910, kiam lia edzino estis graveda pro ilia dua filo: "Mi pensas pri vi je tutkora amo ĉiun minuton kaj mi estas tiom malfeliĉa kiel ununura viro povas esti." Li parolis pri "misgvida amo" kaj "misa vivo" pri sia amo por Marie.[41] Einstein edziĝis al Elsa Löwenthal en 1919,[42][43] havinte rilaton kun ŝi ekde 1912.[44] Ŝi estis rekta kuzino patrinflanke kaj duaranga kuzino patroflanke.[44] Ili migris al Usono en 1933. Elsa ricevis diagnozon de kor- kaj ren-problemoj en 1935 kaj mortis en decembro 1936.[45] Inter bone konataj amikoj de Einstein de tiu epoko estis Michele Besso, Paul Ehrenfest, Marcel Grossmann, János Plesch, Daniel Q. Posin, Maurice Solovine kaj Stephen Wise.[46] Patentoficeja epokoGradiĝinta en 1900, Einstein pasigis preskaŭ du frustraciantajn jarojn serĉante instruistan postenon. Li akiris ŝtatanecon de Svisio en februaro 1901,[47] sed pro sanstataj kialoj li ne estis rekrutita. Kun la helpo de la patro de Marcel Grossmann, li akiris laborpostenon en Berno en la Federacia Oficejo por Intelekta Propreco, nome patentoficejo,[48][49] kiel helpekzamenisto – nivelo 3a.[50][51] Einstein taksis patentpostulojn por vario de aparatoj kiel grajnklasigilo kaj elektromekanika skribmaŝino.[51] En 1903, lia posteno en la Svisa Patentoficejo iĝis permanenta, kvankam li estis praterpasita el promocio ĝis li "tute regos maŝinteknologion".[52] Multo el lia laboro por la patentoficejo rilatis al aferoj pri transelsendo de elektraj signaloj kaj elektra–mekanika sinkronigo de la epoko, du teknikaj problemoj kiuj montriĝis evidente en la eksperimentoj kiuj finfine kondukis Einstein al liaj radikalaj konkludoj pri la naturo de lumo kaj la fundamenta konekto inter spaco kaj tempo.[53] Kun kelkaj amikoj kiujn li ekhavis el Berno, Einstein startis malgrandan studgrupon en 1902, mem-moke nomita "La Olimpia Akademio", kiu kunsidis regule por studi sciencon kaj filozofion. Liaj legaĵoj estis la verkoj de Henri Poincaré, Ernst Mach kaj David Hume, kiuj influis liajn sciencajn kaj filozofiajn konsiderojn.[54] En 1900, la artikolo de Einstein nome "Folgerungen aus den Capillaritätserscheinungen" ("Konkludoj el la kapilaraj fenomenoj") estis publikigitaj en la gazeto Annalen der Physik.[55][56] La 30an de aprilo 1905, Einstein kompletigis sian disertacion,[57] kun Alfred Kleiner, Profesoro de Eksperimenta Fiziko, servinta kiel "pro-forma" konsilisto. Kiel rezulto, Einstein ricevis sian Doktorigon el la Universitato de Zuriko, pro sia disertacio "Nova determino de molekulaj dimensioj".[58][59] En tiu sama jaro, kiu estis nomita "annus mirabilis" (mirakla jaro) de Einstein, li publikigis kvar elrompajn artikolojn, pri la fotoelektra efiko, la Brown-a movado, la speciala relativeco kaj la ekvivalenco de maso kaj energio, kiu portos lin al la atento de la akademia mondo, estante 26-jaraĝa. Akademia karieroĈirkaŭ 1908, li estis agnoskita kiel ĉefa sciencisto kaj estis nomumita helpinstruisto en la Universitato de Berno. La venontan jaron, post prelegi pri elektrodinamiko kaj la relativeca principo en la Universitato de Zuriko, Alfred Kleiner rekomendis lin por la Fakultato por ĵus kreita profesoreco pri teoria fiziko. Einstein estis nomumita asocia profesoro en 1909.[60] Einstein iĝis tutrajta profesoro en la Germana Universitato de Prago en aprilo 1911, akceptante aŭstrian ŝtatanecon en la Aŭstri-Hungaria Imperio por fari tion.[61][62] Dum sia restado en Prago, li verkis 11 sciencajn verkojn, kvin el kiuj pri radioaktiveca matematiko kaj pri la kvantuma teorio de solidoj. En julio 1912, li revenis al sia "alma mater" en Zuriko. El 1912 ĝis 1914, li estis profesoro de teoria fiziko en ETH Zuriko, kie li instruis analizan mekanikon kaj termodinamiko. Li ankaŭ studis kontinumekanikon, la molekulan teorion de varmo kaj la problemon de gravito, pri kio li laboris kun lia amiko pri matematiko kaj fiziko nome Marcel Grossmann.[63] La 3an de julio 1913, li estis elektita por membreco en la Prusa Akademio de Sciencoj de Berlino. Max Planck kaj Walther Nernst vizitis lin la venontan semajnon en Zuriko por konvinki lin aliĝi al la akademio, aldone proponante al li la postenon de direktoro en la Instituto por Fiziko Kajser Vilhemo, kiu estis tuj establota.[64] (Membereco en la akademio inkludis salajron kaj profesorecon sen instrudevoj en la Humboldt-Universitato en Berlino.) Li estis oficiale elektita en la akademio la 24an de julio, kaj li akceptis translokiĝi al la Germana Imperio la venontan jaron. Lia decido translokiĝi al Berlino estis influita ankaŭ de la intenco loĝi proksime al sia kuzino Elsa, kun kiu li estis komencinta amaferon. Li aliĝis al la akademio kaj tiel al la Berlina Universitato la 1an de aprilo 1914.[65] Kiam la Unua Mondmilito ekis tiun jaron, la plano por la Instituto por Fiziko Kajser Vilhemo estis nuligita. La instituto estis establita la 1an de oktobro 1917, kun Einstein kiel direktoro.[66] En 1916, Einstein estis elektita prezidanto de la Germana Societo pri Fiziko (1916–1918).[67] Bazite sur kalkuloj kiujn Einstein faris en 1911, pri sia nova teorio de ĝenerala relativeco, li komprenis, ke la lumo el alia stelo povus kliniĝi pro la gravito el Suno. En 1919, tiu antaŭsupozo estis konfirmita de Sir Arthur Eddington dum la suna eklipso de 29a de majo 1919. Tiuj observoj estis publikigitaj en la internacia gazetaro, kio faris Einstein tutmonde fama. La 7an de novembro 1919, la grava brita gazeto The Times publikigis titoligan banderolon jene: "Revolucio en Scienco – Nova Teorio de la Universo – Newton-aj Ideoj Superitaj".[68] En 1920, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj.[69] En 1922, li ricevis la Nobel-premion pri fiziko de 1921 "pro siaj servoj al la Teoria Fiziko, kaj speciale pro sia malkovro de la leĝo de la fotoelektra efiko".[70] Kvankam la ĝenerala teorio de relativeco estis ankoraŭ konsiderata iome polemikiga, tiu citaĵo ne temas pri la citita fotoelektra laboro kiel klarigo sed simple kiel malkovro de la leĝo, ĉar la ideo de fotonoj estis konsiderata tute malverŝajna kaj ne ricevis universalan akcepton ĝis la derivado de 1924 de la Planck-spektro fare de S. N. Bose. Einstein estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Societo en 1921.[71] Li ankaŭ ricevis la Medalon Copley el la Reĝa Societo en 1925.[72] 1921–1922: ForveturojEjnŝtejno simpatiis al la ideoj pri tutmonda civitaneco. En 1923 li akceptis la honorprezidantecon de la tria kongreso de SAT. 1930–1931: Veturo al UsonoDecembre 1930, Einstein vizitis Usonon por la dua fojo, origine intencita kiel dumonata laborvizito kiel esploristo de la Kalifornia Instituto de Teknologio. Post la tutlanda atento kiun li ricevis dum sia unua veturo al la Usono, li kaj liaj aranĝistoj celis protekti lian privatecon. 1933: Migro al UsonoPost kiam la nazioj forprenis lian germanan civitanecon en 1933, li iris al Usono, instruinte ĉe Princeton (loĝinte ĉe 112 Mercer St). En Usono je 1939 li sendis leteron al Prezidento Roosevelt, konsilante lin konstrui atombombon bazitan sur liaj teorioj, supozante ke en Nazia Germanio konstruiĝis tia bombo (la Germana atombomba esploro, gvidita per Werner Heisenberg post la malkovro de nuklea fisio en Berlino je 1939, finfine progresis malpli rapide ol la Usona, kiu produktis la du atombombojn uzitajn kontraŭ Japanio je 1945, por eviti invadon de Japanio mem post la kapitulaco de Germanio, do fini la Duan Mondmiliton). Albert Einstein publike konsideriĝas la prototipo de esploristo kaj geniulo. Li uzis sian altan konatecon ankaŭ ekster la naturscienca fakularo, argumentante por interpopola kompreniĝo kaj internacia paco. En tiu kunteksto li mem komprenis sin kiel pacisto, socialisto kaj cionisto. Li vivis kiel vegetarano. VerkaroEn 1905 Albert Einstein, tiam nekonata fizikisto, publikigis tri artikolojn en sciencaj revuoj, kiuj revolucios diversajn kampojn de la Fiziko. La plej konata estas la teorio de movado konata sub la nomo de teorio de relativeco. En ĝi aperas la fama formulo: La formulo diras ke energio (E) kaj materio (m) estas radike du formoj de la samo, kun materio egalanta energion laŭ la kvadrato de la rapideco de lumo (c = 299.792,458 km/s). Sur ĉi tiu formulo estas bazita la forto de la atombombo kaj la lumo de la suno kaj la steloj. La teorio de relativeco ankaŭ diras ke nenio povas plirapidiĝi tra la rapideco de lumo (c). Sed ju pli io proksimiĝas al la rapideco c, des pli malrapide fluas tempo kaj des pli granda iĝas ĝia maso. Ekzemple, se unu el juna paro de ĝemeloj iras al la steloj per tre rapida stelŝipo kaj revenis al Tero, li ankoraŭ estus juna sed lia frato estus maljuna aŭ eĉ delonge mortinta ĉar tempo sur la stelŝipo fluis tre malrapide. La teorio ankaŭ skribas pri gravito kiel kurba spaco. Implice en la teorio de Einstein estas la nigra truo: objekto (kutime stelo morta) kun gravito tiel forta ke por eskapi, io el ordinara materio devus iri pli rapide ol lumo, kio laŭ Einstein estus neebla. Iuj opinias, ke la plimulto de maso en la Universo (kiu ja estas malluma) estas ĉiam kaptita en tiaj truoj. Spite de tiaj paradoksaj rezultoj, Einstein ne povis kredi al kvantummekaniko, la alia granda atingo en fiziko en la 20-a jarcento, plejparte disvolvita dum la 1920-oj. Laŭ kvantuma mekaniko, la universo estas radike bazita sur okazoj ne precize determineblaj. Sed ĉi tio ne estas aserto pri la krudeco de niaj instrumentoj, sed pri la efektiva nedetermineco de la universo mem! Sed tian Einstein ne povis kredi, dirinte (je 1926 en letero al Max Born):
Kvantuma mekaniko staris kontraŭ lia kredo ke la universo estas radike simpla, eleganta kaj tute determinebla. Liaj teorioj spegulis tian universon, sed ne kvantummekaniko. Post 1915, post lia eltrovo de relativeco, Einstein esploris pri la Grandioza Unuigita Teorio (GUT), teorio kiu unuigus la fizikajn fortojn (la fortoj gravita, elektromagneta, nuklea kaj malforta), sed sen sukceso. Eĉ hodiaŭ fizikistoj penas eltrovi tian teorion. InteligentecoCerboLa cerbo de Einstein ankoraŭ ekzistas, en tranĉaĵoj, en laboratorioj en Usono kaj Kanado. Post morto lia korpo estis kremaciita escepte de la cerbo, kiu estis studita por trovi ian ajn diferencon. Kvankam ĝia grandeco estas tute norma, la parieta lobo estas 15% pli larĝa ol la norma, la fendo de Silvio tre mallonga kaj la tempia lobo iomete pli malgranda ol la norma. Lia cerbo probable estis tiele ekde naskiĝo. Einstein ja ne parolis ĝis la aĝo de tri jaroj. Aliflanke, la parto de lia cerbo, kiu estas tre granda, estas la loko, pri kiu sciencistoj nun kredas, ke tie la cerbo pensas pri spaco kaj matematiko, en kio Einstein ja estis genio. IKLaŭ legendo la Intelekta kvociento de Einstein estis super 200. Sed verŝajne, laŭ analizo de dokumentoj, lia IK estis pli-malpli 150. Ankaŭ tio estas elstara poentonombro; ja la meznombro estas 100 kaj homoj kun IK>130 estas troveblaj malofte, tamen la gravecon de tiu konsidero oni ne supertaksu, ĉar
Sociaj, politikaj kaj religiaj opiniojEinstein estis judo laŭ gento kaj kultura heredaĵo, sed ne estis judreligiema. Li kredis al Dio, sed ne la tradicia Dio de la Biblio kaj judismo. La Dio de Einstein kreis la universon kun intelekto subtila kaj eleganta. Dio ne estas kaprica, malica, "ne uzas la universon por kubludi". Ĝi kreis universon, kiu estas racia kaj komprenebla de homoj, sed ankaŭ mistera. Esence temas pri pala, diisma versio de la Dio de la Abrahamaj religioj. Kvankam lia Dio ne donas moralordonojn, Einstein ankoraŭ kredis (kiel multaj kredantoj de la Dio de la Arahamaj religioj) ke la plejalta devo de homo estas vivi morale. Einstein ja rigardis sin kiel judo kaj kredis, ke la judoj bezonas nacion por si mem (vidu cionismo). Kiam Israelo naskiĝis, oni ofertis al li la postenon de prezidento, sed li rifuzis. Pri la rilato inter "scienco kaj religio", li en 1950 en "Out of My Later Years", skribis: "La scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda". Kaj plue: “La scienco, male ol opinio vastiĝinta, ne eliminas Dion. La fiziko-scienco devas sin proponi scii ne nur pri kiel estas la naturo, sed ankaŭ scii kial la naturo estas tiamaniere kaj ne alimaniere, kun la celo kompreni ĉu Dio povis havi aliajn elektojn kiam li kreis la mondon” (Holdon, "The Advancement of Science…", Cambridge Un. Press, N. Y. 1986, p. 91). Plue: «Mi ne estas ateisto kaj ne konsideras min panteisto. Ni estas en la kondiĉo de infano kiu eniris bibliotekon plenplenan je libroj skribitaj en multaj lingvoj. La infano scias ke kelkaj certe skribis tiujn librojn, sed li ne scias kiel kaj ne scipovas la lingvojn en kiuj ili estas skribitaj. Li suspektas ke ekzistas mistera ordo en la dispozicio de la volumoj, sed li ne scias kia ĝi povas esti. La pasia konvinko pri la ĉeesto de de iu supera racia povo, kiu sin rivelas tra la nekomprenebla universo, fundas mian ideon pri Dio. (Einstein, "His Life and Universe", Simon & Schuster, 2008, p. 27). Kion pensis Einstein pri la Katolika Eklezio?: “Ĉar mi estas amanto de la libero, kiam okazis la revolucio en Germanio, mi rigardis kun konfido al la Universitatoj... Sed la universitatoj estis silentigitaj, mi rigardis kun konfido al la grandaj eldonistoj de ĵurnaloj... Sed ankaŭ ili estis reduktitaj al la silento, sufokitaj ene de malmultaj semajnoj. Nur la Katolika Eklezio restis firma, piedstaranta por bari la vojon al la kampanjoj de Hitlero celantaj forstreki la veron. Antaŭe mi nutris nenian apartan intereson por la Katolika Eklezio, sed nun ni sentas, rilate ĝin, grandan sento-inklinon kaj admiron, ĉar la Eklezio, tutesole, havis la kuraĝon kaj la obstinon subteni la intelektan veron kaj la moralan liberon...” (Intervjuo al "Time Magazine", 23/12/1940, p. 40). Ejnŝtejno estis mem vegetarano kaj klare favoris al evoluo de la homara al vegetara dieto:
Rilato al EsperantoErare atribuita al Albert Einstein estas tro ofte trovebla la frazo: "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de internacia lingvo" (aŭ: "de la problemo de internacia lingvo"). En la paĝo 29 de la "Historio de Esperanto -- 1887-1912", de Z. Adam (Adam Zakrzewski, eld. Pola Esperanto-Asocio, 1979, represo de eldono de 1913 fare de Gebetner & Wolf, Varsovio), aperas paragrafo, kiu komprenigas la fonton de tiu konfuzo. Same en la paĝo 43 de la unua volumo de la "Historio de Esperanto -- 1887-1900" de Edmond Privat (eld. Ferdinand Hirth & Sohn, Esperanto-fako, Leipzig, 1923). Ĵurnalisto en Nurembergo, pioniro de Esperanto en Germanio, Leopold Einstein (1834-1890) okupiĝis i.a. pri la demando de internacia lingvo. Li forlasis volapukon kaj tuj strebis ellerni Esperanton. Jam 8 semajnojn poste, li publikigis broŝuron sub la titolo "Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems" (La L.I. kiel plej bona solvo de la problemo de internacia mondlingvo). Tamen ekzistas nekontestebla fakto pri lia rilato kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kies unika laborlingvo estas Esperanto. Per letero de la 14a de junio 1923 al ties fondinto Lanti, du jarojn post ricevo de la Nobel-premio pri fiziko (1921), Albert Einstein (1879-1955) akceptis la honorprezidantecon de la 3-a Kongreso de SAT, kiu okazis en Kaselo (Germanio) en 1923. Tio ne estas miriga pro la evidenta malestimo, kiun Albert Einstein havis por la naciismo: "La naciismo estas infanmalsano. Ĝi estas la morbilo de la homaro.", kaj pro sameco de vidpunkto tiurilate. Jam en januaro 1921, la fondintoj de SAT skribis en “Laborista esperantisto“ (SAT fondiĝis en Prago kadre de la Universala Kongreso de Esperanto en aŭgusto 1921): "Ni deziras krei sennaciecan popolon. Ni volas senprokraste kutimiĝi al eksternacia pens-, sent- kaj agadkapablo." Saman malestimon cetere havis Albert Einstein rilate la militarismon kaj staton de soldato: "La plej malbona el la gregaj institucioj nomiĝas la armeo. Mi malamas ĝin. Se homo povas senti ian plezuron range defili je la sono de muziko, mi malestimas tiun homon... Li ne meritas homan cerbon, ĉar mjelo kontentigas lin. Ni devus laŭeble plej rapide malaperigi tiun kanceron de la civilizacio. Mi vigle malamas la laŭkomandan heroismon, la senkialan perforton kaj la debilan naciismon. La milito estas la plej malestiminda afero. Mi preferus lasi min murdi ol partopreni en tiu hontindaĵo" ("Kiel mi vidas la mondon", 1934). Ekzistas portreto de Albert Einstein farita de Ludoviko Rodo, esperantista aktivulo, desegnisto, pentristo, skulptisto, kvara filo de la fama pentristo Camille Pissarro. Tiu portreto aperas kun klarigoj en artikolo titolita "Albert Einstein, Esperanto kaj SAT": https://satamikaro.org/sat-amikaro/albert-einstein-esperanto-kaj-sat Ricevitaj honorojEinstein ricevis la Nobel-premion pri fiziko en la jaro 1921 dank'al sia klarigo de la fotoelektra efiko, ĉar dum tiu iama tempo relativeco estis ankoraŭ duba. Li ricevis la medalon Copley en 1925. Honore al Einstein oni nomis la kemian elementon 99 ejnŝtejnio. La asteroido nomita 2001 Einstein. Bibliografio pri Einstein en Esperanto
Vidu ankaŭReferencoj
Bibliografio alilingva
Arkivigite je 2004-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
|