Wilhelm Miklas
Wilhelm MIKLAS (naskiĝinta la 15-an de oktobro 1872 en Krems an der Donau, mortinta la 20-an de marto 1956 en Vieno) estis aŭstra politikisto. Instruistaj kaj politikistaj agadojLa gimnaziinstruisto kaj membro de la Kristansociala partio (CS) estis de 1907-18 deputito ĉe Reichsrat, la parlamento de Cislajtio. En 1918 li iĝis membro de la Ŝtata Konsilio (Staatsrat), de 1920-28 deputito en la Nacia Konsilio, el ili la lastajn kvin jarojn li ankaŭ estris ĝin. Kiel prezidanto (1928-38) li transprenis la pozicion de la konservativistoj celantaj malpartoprenigon politikan de socialdemokratoj. Demisio pro perforta estingo de la patrujoRifuzante subskribi la leĝon pri la nuligo de Aŭstrio en 1938 fare de la nazioj (Anschluss), li demisiis la 13-an de marto 1938. Eksteraj ligiloj
|