Afonso d'Escragnolle Taunay
Afonso D'ESCRAGNOLLE TAUNAY, aŭ Affonso laŭ originala skribformo, kutime konata kiel Affonso de Taunay aŭ simple Afonso Taunay (naskiĝis la 11-an de julio 1876, en Nossa Senhora do Desterro, hodiaŭ Florianópolis, kaj mortis la 20-an de marto 1958, en San-Paŭlo), estis brazila romanisto, biografiisto, eseisto, historiisto, leksikografiisto kaj profesoro. Li okupis la Seĝon 1 de Brazila Beletristika Akademio, por kiu li estis elektita en la 7-a de novembro 1929. VivoAfonso Taunay naskiĝis ene de la Brazila Registarejo, konata kial "Palácio Rosado" (Rozita Palaco, esperante), pro la koloro uzita en la ekstera parto de la domo, ĉe la malnova Vila do Desterro, aktuala Florianópolis. Li estas filo de Cristina Teixeira Leite kaj Alfredo d'Escragnole Taunay, tiam prezidanto de la Provinco de Santa Catarina, alivorte vicgrafino kaj vicgrafo de Taunay. Per lia patrino li estis patrina nepo de Barono de Vassouras kaj pranepo de Barono de Itambé. Diplomita pri Civila Inĝenierio per Escola Politécnica de Rio de Janeiro en 1900. Li instruis ĉe la Escola Politécnica de São Paulo de 1904 ĝis 1910. Li estis direktoro de Museu Paulista (Paŭlistana Museo), ankaŭ konata kiel Museu do Ipiranga, de 1937 ĝis 1939. Li reorganizis la Bibliotekon kaj la arĥivojn de la Ministerio de Eksterlandanaj Agadoj en 1930. De 1934 ĝis 1937, li estis instruisto ĉe la Fakultato de Filozofio, Sciencoj kaj Literaturo, de la Universitato de San-Paŭlo. Li ricevis en la 6-a de majo 1930 la posedon de la seĝo 1 de la Brazila Beletristika Akademio per la manoj de la akademiano Roquette-Pinto. Li ĝin okupigis post la morto de Luís Murat en 1929, kaj li ĝin okupigis ĝis 1958, kaj li estis sekvita por Ivan Monteiro de Barros Lins. Verkaĵoj
|