La 12-a de marto estas la 71-a tago de la jaro (la 72-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 294 tagoj restas.
Je la 12-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 515 a.K.: Jerusalemo: post reveno de judoj el ekzilo babilona dum regado de la persa reĝo Dario la 1-a oni finkonstruis la Templon de Jerusalemo
- 538: Ostrogotoj rezignis plu sieĝi Romon
- 1088: Franca nobelo iĝis papo kiel Urbano la 2-a
- 1144: Lucio la 2-a iĝis papo
- 1223: En Krakovo estis konsekrita preĝejo al Sankta Triunuo
- 1329: Reĝo de Ĉeĥio Johano de Luksemburgo kaj Alta majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj Werner von Orseln subskribis en Toruń aliancon kontraŭ Pollando
- 1365: Universitato de Vieno fondiĝis, iniciatita i.a. de Leopoldo la 3-a
- 1550: Hispanoj venkis indianojn de la tribo mapuĉoj en Ĉilio
- 1560: Ŝiparo de Ĝenovo konkeris apartenantan al Otomana Imperio insulon Ĝerbao
- 1600: Pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa anoncis aligon de Estonio al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kio estis kaŭzo de la invado de sveda armeo al Latgalio - la teritorio estis pola dum 29 jaroj
- 1609: Atlantiko: Bermudo iĝis brita kolonio
- 1622: Papo Gregorio la 15-a kanonizis: Ignaco Lojola, Francisco Xavier, Tereza el Avilo, Isidro Labrador kaj Filipo Neri
- 1631: Sejmo de Pola Respubliko konfirmis armisticon de Altmark (distrikto Sztum) el 1629, kiu finis la 5-an polan-svedan militon
- 1679: Grodno: pola reĝo Johano la 3-a Sobieski donis al tataraj rotestroj kvar vilaĝojn, 3 en distrikto Sokólski kaj 1 en distrikto Białostocki
- 1689: Albordiĝo de reĝo de Anglio kaj Skotlando Jakobo la 2-a al irlanda graflando Cork komencis jakobitan militon dum regado de monarko Vilhelmo la 3-a
- 1781: Pierre Méchain iĝis unua astronomo, kiu observis la postan galaksion nomatan M109 en la konstelacio Granda Ursino
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ la Rusia Imperio komenciĝis — generalo Antoni Madaliński fronte de Grandpoluja Brigado de Nacia Kavalerio ekmarŝis de Ostrołęka tra polaj teritorioj, aneksitaj de Reĝlando Prusio, direkte al Krakovo
- 1799: Aŭstrio deklaris militon al Francio
- 1812: Venezuelo: en Karakaso okazis tertremo, kiu detruis la urbon kaj mortigis 20 mil homojn
- 1817: En Kongresa Pollando estis fondita Minada Korpuso – por certigi laborforton ankaŭ por fandado
- 1818: Papo Pio la 7-a eldonis buleon pri kreo de Ĉefdiocezo de Varsovio
- 1821: Karlo Felikso de Savojo iĝis reĝo de Sardio
- 1849: Karlo Alberto de Savojo rompis armisticon kun Aŭstrio
- 1854: Krimea milito: Francio kaj Britio kontraktis kontraŭrusan aliancon kun la Otomana imperio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: Marian Langiewicz kreis Registaron Nacian Civilan
- 1879: Venko de zuluoj kontraŭ brita armeo en batalo de Intombe (nun Sud-Afriko)
- 1884: Mahdanoj komencis sieĝon de Ĥartumo
- 1894: Misisipio: en Vicksburg oni komencis vendi Koka-kolaon en boteloj
- 1912: En Varsovio okazis kunveno de la Asocio de Pola Kulturo
- 1913: Konstruiĝanta ĉefurbo de Aŭstralio ricevis la nomon Kanbero
- Unua mondmilito:
- 1921: Himno de Turkio oficialiĝis
- 1920: Vajmara Respubliko: puĉo de Kapp komenciĝis kiam unu el liberaj korpusoj ricevis ordonon marŝi al Berlino
- 1920: Dua Pola Respubliko: Rusina Popola Respubliko estis likvidita de pola soldataro
- 1922: Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko kreiĝis el Azerbajĝano, Armenio kaj Kartvelio, kun la ĉefurbo en Tifliso
- 1922: Ĉeĉenio deklaris sendependecon de Rusio
- 1928: Malto iĝis brita dominio
- 1930: Germana parlamento akceptis Young-planon pri militaj reparacioj
- 1930: Civila malobeo kontraŭ Brita Hindio komencita: salomarŝo de Mohandas Karamchand Gandhi daŭranta 24 tagojn distance de 385 km, kun miloj da homoj marŝantaj al la maro por rikolti sian propran salon
- 1937: Aimo Cajander la trian fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1937: Pollando: ministro pri armeaj aferoj ordonis krei taĉmentojn de la teritoria Nacia Defendo - ĝis fino de la defenda milito en 1939 kreiĝis 83 batalionoj de infanterio (1600 oficiroj, 50 mil suboficiroj kaj soldatoj)
- 1938: En Moskvo komenciĝis granda montra proceso pri komploto kontraŭ Stalin, mortigo de Sergej Kirov kaj ekonomia sabotado — oni akuzis 21 komunistajn aktivulojn kaj 17 kondamnis al mortpuno
- 1938: Germana armeo Wehrmacht sen pafo aneksis Aŭstrion - Hitler Anschluss-dekrete enkorpigis ĝin al Nazia Germanio
- 1939: Pio la 12-a iĝis papo
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germanaj regopovoj deportis de Piła al Ĝenerala Gubernio 160 judojn; Moskvo: subskribo de pactraktato finanta la t.n. Vintran militon inter Sovetunio kaj Finnlando, kiu perdas la istmon de Karelio — ekde tagmezo de la sekva tago; Aliancanoj: instrukcio realigi helpoplanon al Finnlando ekde la 20-a de marto; en Nov-Jorko okazis manifestacio de la pola diasporo - kolektiĝis 16 mil poloj
- 1941: Provinco Vartlando: Germana polico pafmortigis en Lodza geto 13-jaran knabon; en Poznań Gestapo malkovris konspiran multobligejon kaj radiostacion de Nacia Partio; en Ateno gazeto informis pri distingo de pola piloto Jan Poniatowski per la plej alta greka militista ordeno; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Hamburgon kaj Bremenon, Luftwaffe atakis Liverpool kaj Birkenhead (316 aviadiloj, 303 tunoj da detruaj bomboj, 1782 bruligaj skatoloj)
- 1942: Germana polico transportis de Varsovia malliberejo Pawiak 62 personojn al koncentrejo Aŭŝvico; en Lodzo polico fondis trudlaborejon por poloj; Gestapo pendumis en distrikto Oberbarnim polan trudlaboriston pro intima rilato kun germanino; Indonezia Fronto: laŭvica, ekde la 9-a de marto, kapitulaco de unuopaj grupiĝoj sur Javo finita - al japana mallibero iris 93 mil nederlandaj kaj indoneziaj soldatoj kaj 5 mil britaj, aŭstraliaj kaj usonaj; Hinda Oceano: britoj evakuis garnizonon de Andamanoj
- 1943: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio sekrete ordonis devigan trudlaboron de pola junularo lernanta en fakaj lernejoj; Pola Rezistomovado: partizana taĉmento "Jędrusie" kaj loka gardejo de Pola Enlanda Armeo frakasis malliberejon en Opatów liberigante ĉirkaŭ 80 malliberulojn; Kamparana Bataliono el areo Tomaszów Lubelski atakis en arbaro Dąbrowa kolumnon de 4 aŭtomobiloj de ĝendarmaro - pereis 14 kaj unu SS-oficiro; Volinia masakro: ukrainaj naciistoj bruligis en distrikto Lucko polajn vilaĝojn Teraż, Marianówka, Hołodnica murdante ties loĝantaron; rabenoj de Usono kaj Kanado sendis memorialon al Usono pri reprezalioj de judoj en okupata Pollando; konferenco de Pacifika Milit-Konsilio en Vaŝingtono komencita (ĝis la 15-a de marto); Orienta Fronto: trupoj de Kalinina kaj Brjanska Frontoj okupis Vjazma; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Essen
- 1944: Apud Radzyń Podlaski germana polico pafmortigis 10 personojn, venĝe pro plenumo de mortpuno kontraŭ kunlaboristoj fare de Pola Subtera Ŝtato; Volinia masakro: 365 poloj estis murditaj en vilaĝo Palikrowy (proksime al Brodi) fare de taĉmento de la 4-a Polica Regimento de SS kun/aŭ Ukraina Ribela Armeo; 27-a Volinia Divizio de Infanterio en Korytnica frakasis batalgrupon de URA; Pola ekzila registaro en Londono nomumis anstataŭantojn de la Delegito de Pola Respubliko por la Lando - Adam Bień, Antoni Pajdak, Stanisław Jasiukowicz - kreante Landan Konsilion de Ministroj kun vicĉefministro Jan Stanisław Jankowski; Adolf Hitler ordonis realigi planon de dislokiĝo en Hungario; Birma Fronto: japana 15-a Armeo komencis ataki Imfalon
- 1945: Provizora registaro de Pollando dekretis pri deviga persona kontribuo al rekonstruo de Varsovio - ĝi koncernis permanan aŭ intelektan laboron dum maksimume 3 monatoj jare por 16-60 jaruloj; Ruĝa Armeo okupis kvin polajn urbojn: Kostrzyn-Nowe Miasto, Puck, Reda, Tczew kaj Wejherowo; usona Aviada Armeo atakis Świnoujście (1435 tunoj da bomboj); RAF atakis Dortmund (4851 tunoj da bomboj); germanaj generaloj Wilhelm Weiss iĝis komandanto de Armea Grupo "Nordo", kaj Lothar Rendulic - Armea Grupo "Kurlando"
- 1946: Nacia Asembleo de Bulgario alprenis Leĝon pri Laborista Terposedado, laŭ kiu pli ol 200 aroj (por Dobroĝo pli ol 300 aroj) estos ŝtatigitaj
- 1947: Politiko de retenado: proklamo de la Truman-doktrino — prezidento de Usono Harry S. Truman samtempe vokis la Usonana Kongreson por doni tujan ekonomian kaj militistan helpon al Grekio kaj Turkio por rebati komunismon
- 1950: Papo Pio la 12-a en encikliko Anni Sacri (En la sankta jaro) pri kontraŭbatalo de ateista propagando en la mondo kondamnis kontraŭkatolikajn ideologiojn instigante al preĝo pro persekutantoj de la Eklezio - en la dokumento apogis precipe Katolikan Agadon
- 1956: Bolesław Bierut, komunista gvidanto de Pollando, NKVD-agento, kaj unua sekretario de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio, mortis en Moskvo en malklaraj cirkonstancoj — stalinista krimulo respondeca pri amasaj krimoj kontraŭ la pola nacio
- 1958: La 3-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Hilversum en Nederlando
- 1967: Suharto iĝis prezidento de Indonezio
- 1968: Maŭricio fariĝis sendependa de Britio
- 1972: Lastaj barataj taĉmentoj forlasis Bangladeŝon
- 1975: Etiopio iĝis respubliko
- 1983: Ribelantoj de Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo forkondukis 66 civitanojn de Ĉeĥoslovakio
- 1986: Germana foirejo CeBIT estis unuafoje malfermita en Hanovro kiel aparta komerca foiro
- 1987: En Okcidenta Germanio kreiĝis la tria registaro de Helmut Kohl
- 1989: Angla informadikisto Tim Berners-Lee verkis proponon pri tio, kio iĝos TTT, kiam li direktis dokumenton al CERN kun detaloj pri inform-administrado
- 1992: Ĉeĉena parlamento proklamis konstitucion de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio
- 1992: Maŭricio fariĝis respubliko
- 1993: Barato: pli ol 250 personoj pereis en serio de bombaj atencoj en Bombajo
- 1999: Malgraŭ protestoj de Rusio Ĉeĥio, Hungario kaj Pollando aliĝis al NATO, la plej potenca defenda organizaĵo — la solenaĵoj okazis en Independence (Misurio, Usono)
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a pardonpetis "al tiuj, kiuj estis persekutataj en la nomo de kristanismo en la pasinteco"
- 2000: Tria Kunveno de Gniezno okazis kun partopreno de 5 prezidentoj el Mez-Orienta Eŭropo
- 2001: Talibanoj detruis statuojn de la budhoj el Bamijano en Afganio
- 2003: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis alarmon pri monda epidemio de netipa pneŭmonio
- 2004: Kvina Kunveno de Gniezno komenciĝis
- 2004: Pola Sejmo aprobis leĝon pri socia sekureco
- 2006: Unua koncerto sub la slogano "Solidarecaj kun Belorusio" okazis antaŭ la Reĝa Kastelo de Varsovio
- 2007: Parlamento de Hungario elektis la 23-an de marto Tago de Pola-Hungara Amikeco
- 2008: Pola pastro kosmologo Michał Heller iĝis laŭreato de la Premio Templeton
- 2009: En Latvio la unua registaro de Valdis Dombrovskis estis ĵurigita
- 2010: Komenciĝis Oka Kunveno de Gniezno
- 2011: Niĝero: Mahamadou Issoufou gajnis prezidentan balotadon
- 2013: Komenco de konklavo post abdiko de papo Benedikto la 16-a
- 2014: Nov-Jorko: 8 personoj pereis kaj pli ol 60 grave vundiĝis pro gas-eksplodo kaj detruo de du konstruaĵoj en Manhatano
- 2018: Nepalo: 52 personoj pereis kaj 19 vundiĝis en katastrofo de bangladeŝa aviadilo alteriĝanta sur aviadilejon en Katmanduo
- 2020: Pollando: en malsanulejo de Poznań mortis unua persono malsana je COVID-19
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 17-a tago de la rusa agreso: pasinttage oni sukcesis evakui 7 144 personojn el 4 urboj; nokte i.a. estis pripafitaj Dnipro, Mikolajivo (2 incendioj), Vasilkiv en Kieva provinco (inter 6 raketoj unu trafis municiejon, aliaj al aviokurejo kaj provizejo de frostigita nutraĵo), Brovari, Ĥarkivo (bombita 89-foje, damaĝis i.a. Fizik-Teknika Instituto, en la provinco 10 personoj pereis, inkluzive de 3 infanoj), Mariupolo (bombata ĉiun duonhoron, i.a. pripafita moskeo, kie fuĝis pli ol 80 homoj, i.a. turkoj kaj infanoj), Buĉa (pripafitaj civiluloj atendantaj evakuon, unu vundita) kaj Kropivnicko (pripafita aviadilejo); dum bombado de civilaj celoj ĝis nun pereis 79 infanoj, pli ol 100 estis vunditaj; la tria generalo Andrej Kolesnikov estis mortigita batalkampe — 31 batalionaj grupoj de la malamiko ne kapablas batali; en Sumia provinco ukrainoj kaptis pli ol 70 rusiajn soldatojn el dizertintaj taĉmentoj (ĉ. 700 sukcesis fuĝi al Rusio);
- Mondreago: al Ukrainio alvenis pli ol 550 kanadaj solduloj, por krei Kanadan Batalionon
- 2023: 382-a tago de la rusa agreso: Pasinttage rusoj en la fronto perdis ĉ. 1 090 soldatojn — laŭ brita spionagentejo la viktimoj devenas de pli malriĉaj regionoj (30 foje plimulte ol el Moskvo, el Astraĥano ĉ. 75% devenas de kazaĥa kaj tatara minoritatoj); de la invado Rusio faris pli ol 40 500 pripafojn — oni registris 66 300 punajn procedojn pri la krimoj faritaj de rusiaj soldatoj;
- Mondreago: en Estonio estis arestitaj tri politikistoj, suspektitaj pri kunlaborismo; Luksemburgo sendis al Ukrainio laŭvican transporton de humanitara helpo - 14 kirasitajn ambulancojn
Naskiĝoj
- 1475: Luko Gaŭriko, itala humanisto, episkopo, matematikisto kaj astrologo italiginta Almageston de Ptolemeo (m. 1558)
- 1501: Pietro Andrea Mattioli, itala kuracisto kaj botanikisto (m. 1577)
- 1541: Ipacij Pacej, ukraina teologo kaj verkisto, kunkreinto de Bresta religia unio (m. 1613)
- 1607: Paul Gerhardt, germana evangelia-lutera teologo kaj poeto (m. 1676)
- 1613: André Le Nôtre, ĝardenisto de franca reĝo Ludoviko la 14-a (m. 1700)
- 1626: John Aubrey, angla antikvaĵisto, filozofo, verkisto, historiisto kaj registrinto de megalitoj (m. 1697)
- 1685: George Berkeley, irlanda anglikana episkopo kaj filozofo, kies ĉefa atingo estis subjektiva aŭ nemateriisma idealismo, kontribuinta al infinitezima kalkulo, enestanta en la Indekso de malpermesitaj libroj (m. 1753)
- 1703: László Amade, hungara poeto verkanta ankaŭ latine kaj germane (m. 1764)
- 1728: Anton Raphael Mengs, germana pentristo kaj artologo (m. 1779)
- 1732: Joseph Gärtner, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1791)
- 1737: Vasilij Baĵenov, rusa arkitekto kaj artisto, membro de la Rusia Akademio de Belartoj (m. 1799)
- 1783: Károly Kőszeghi-Mártony, hungara oficiro, inĝeniero, inventisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1848)
- 1784: William Buckland, angla geologo kaj paleontologo, kiu kiel la unua science priskribis dinosaŭron (m. 1856)
- 1788: Pierre Jean David d'Angers, franca skulptisto por la Tombejo Père-Lachaise (m. 1856)
- 1809: Gustav Werner, germana teologo kaj predikisto (m. 1887)
- 1810: Pál Hunfalvy, hungara lingvisto kaj etnografo esplorinta finn-ugran lingvaron (m. 1891)
- 1821: Luitpold de Bavario, germana princo, regento de Bavario (m. 1912)
- 1824: Gustav Robert Kirchhoff, germana fizikisto kontribuinta al kompreno de elektraj cirkvitoj, spektroskopio kaj termoradiado (m. 1887)
- 1830: Ferdinand Breunung, germana komponisto, dirigento kaj pianisto (m. 1883)
- 1831: Clement Studebaker, usona industriisto establinta ĉareg-fabrikon, kunfondinto de Studebaker (m. 1901)
- 1832: Alfred Fournier, franca kuracisto esplorinta sifilison (m. 1914)
- 1834: Konstantinos S. Kontos, greka filologo, eldonisto, profesoro, partoprenanto de la Greka milito de sendependiĝo (m. 1909)
- 1835: Simon Newcomb, kanada-usona astronomo kaj matematikisto, aŭtoro de efemeridoj (m. 1909)
- 1837: Alexandre Guilmant, franca orgenisto kaj komponisto de romantisma muziko (m. 1911)
- 1845: Gergely Moldován, hungara etnografo, universitata profesoro (m. 1930)
- 1847: Hermann Kunz, germana militverkisto kaj regimentestro (m. 1905)
- 1854: Mahendranath Gupta, bengala verkisto, jogano, disĉiplo de Ramakriŝna, hinduisma sanktulo, kies domo apud Kolkato estas loko de pilgrimado (m. 1932)
- 1858: Josef Eiselt, ĉeĥa gimnazia direktoro, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (m. 1936)
- 1860: Salvatore Di Giacomo, itala poeto kaj verkisto, kreanta en la napola lingvo (m. 1934)
- 1860: Bernát Munkácsi, hungara lingvisto kaj etnografo esplorinta udmurtojn kaj osetojn (m. 1937)
- 1863: Vladimir Vernadskij, rusia, soveta biologo, geologo kaj kemiisto (m. 1945)
- 1863: Gabriele D'Annunzio, itala piloto, poeto, dramaturgo, aŭtoro de la furorlibro Triumfo de la morto (m. 1938)
- 1865: Anna Tutsek, hungara verkistino kaj redaktorino (m. 1944)
- 1874: Marie Urfus, aŭstra aktorino (m. 1943)
- 1875: Giacomo Bianchini, itala esperantisto, pastro el Friulo, poligloto, fondinto de la Itala Instituto de Esperanto, membro de Lingva Komitato kaj la Akademio de Esperanto, ĝenerala sekretario de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, partoprenanto de IKUE-Kongreso en Romo (m. 1954)
- 1877: Julius Glück, germana inĝeniero kaj fabrik-direktoro, disĉiplo de Wilhelm Ostwald, aktivulo de Universala Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Ligo Berlin, propagandinto de Esperanto en Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Germanio kaj Francio, viktimo de Aŭŝvico (m. 1942)
- 1877: Wilhelm Frick, germana ministro kaj juristo (m. 1946)
- 1878: Gema Galgani, itala virgulino, mistikulino kaj stigmatulino (m. 1903)
- 1881: Mustafa Kemal Atatürk, ĉefministro kaj unua prezidento de Turkio, konata de kemalismo (m. 1938)
- 1883: Sándor Jávorka, hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1961)
- 1888: Þórbergur Þórðarson, islanda esperantisto kaj verkisto, aŭtoro de E-lernolibroj (m. 1974)
- 1889: Wacław Niżyński, pola-rusa dancisto kaj koreografo, edzo de Romola Pulszky (m. 1950)
- 1889: Idris, unusola reĝo de la reĝlando Libio (m. 1983)
- 1896: Luitpold Steidle, germana oficiro kaj GDR-politikisto (m. 1984)
- 1905: Shimura Takashi, japana aktoro rolinta en filmoj de Akira Kurosawa (m. 1982)
- 1910: Zygmunt Szendzielarz, pola oficiro, anatemita soldato, unu el la plej famaj komandantoj de kontraŭkomunista subtera movado, justice murdita kune kun flegistino de lia taĉmento Danuta Siedzikówna (m. 1951)
- 1911: Manyi Kiss, hungara aktorino ĉefrolinta en la filmo Ambaŭ vivoj de onklino Mici (m. 1971)
- 1915: Jiří Mucha, ĉeĥa romanisto, filo de Alfons Mucha (m. 1991)
- 1919: Erzsébet Kékedy, rumania hungara kemiistino (m. 2009)
- 1921: András Ney, rumania hungara-israela matematikisto (m. 2010)
- 1922: Jack Kerouac, usona verkisto, reprezentanto de Beat-generacio (m. 1969)
- 1925: Harry Harrison, usona scienc-fikcia verkisto, esperantisto, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (m. 2012)
- 1927: Raúl Alfonsín, argentina advokato, prezidento de Argentino (m. 2009)
- 1928: Edward Albee, usona dramisto, trifoja ricevinto de la Premio Pulitzer (m. 2016)
- 1930: Ryszard Badowski, pola ĵurnalisto, verkisto, raportisto, publicisto, vojaĝisto, unua polo vizitinta ses kontinentojn (m. 2021)
- 1931: Józef Tischner, pola filozofo, etikisto kaj pedagogo, katolika kleriko ligita kun Podhale, kapelano de Solidareco (m. 2000)
- 1934: György Moldova, hungara verkisto, aŭtoro de biografio pri János Kádár (m. 2022)
- 1935: Ede Terényi, rumania hungara komponisto, muziksciencisto kaj profesoro pri komponado (m. 2020)
- 1936: Michał Heller, pola naturfilozofo, kosmologo, fizikisto, laboristo de Vatikana Observatorio, romkatolika pastro esploranta rilatojn scienco-religio, ricevinto de la Premio Templeton kiel unusola polo
- 1940: M. A. Numminen, finna muzikisto, verkisto, reĝisoro, plurlingva kantisto kaj esperantisto, kontribuinta al UK 1969
- 1942: Ratko Mladić, serba generalo respondeca pri la masakro de Srebrenico
- 1946: Petr Chrdle, ĉeĥa entreprenisto, estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, posedanto de libro-agentejo KAVA-PECH kontribuinta i.a. al PIV 2005 kaj KAEST, ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, honora membro de ĈEA kaj honora membro de UEA
- 1946: Liza Minnelli, usona aktorino, dancistino kaj kantistino, Grammy-laŭreatino
- 1946: Ádám Szabó T., hungara lingvisto, filo de lingvisto Attila Szabó T. (m. 1995)
- 1947: Mitt Romney, usona politikisto, ŝtatestro de la usona subŝtato Masaĉuseco, senatano
- 1955: Janina Ochojska, pola astronomino, socia aktivulino, fondintino de ne-registara organizaĵo por humanitara helpo, Eŭropa Parlamentano
- 1956: Steve Harris, angla basgitaristo kaj rokmuzikisto, membro de la brita metalroka muzikgrupo Iron Maiden
- 1958: Baciro Dabó, politikisto de Gvineo Bisaŭa (m. 2009)
- 1963: Kazik Staszewski, pola muzikisto, kantisto, saksofonisto, tekstaŭtoro, aranĝisto
- 1965: Liza Umarova, ĉeĉena kantistino kaj aktorino, aŭtorino de la furorkanto Patrujo
- 1971: Szabolcs Borsos, rumania hungara filozofo, teologo, fakulo pri mentalhigieno
- 1976: Zhao Wei, ĉina aktorino kaj kantistino, vegetaranino
- 1977: Erika Mihálycsa, rumania hungara verkistino, tradukistino
- 1990: Dawid Kubacki, pola skisaltisto, dufoja olimpikisto, venkinto de la 68-a Turniro de Kvar Skisaltejoj
- 1994: Christina Grimmie, usona kantistino kaj lirikistino, murdita (m. 2016)
Mortoj
- 415: Hipatia, greka filozofino kaj matematikistino, adeptino de novplatonismo (n. ĉirkaŭ 370)
- 417: Inocento la 1-a, papo kunvokinta sinodon kondamninta Pelagion, filo de la papo Anastazio la 1-a, sanktulo
- 604: Gregorio la 1-a, papo, teologo, doktoro de eklezio, reformisto, sanktulo, unu el la kvar ĉefaj Patroj de la Eklezio (n. ĉirkaŭ 540)
- 1496: Johannes Heynlin, svisa humanisto kaj latinisto, teologo, rektoro de Sorbono, kunfondinto de la Universitato de Tubingeno (n. 1425)
- 1507: Cezaro Borgia, itala politikisto, princo de Romanjo (n. 1475)
- 1568: Cyriacus Lindemann, germana pedagogo
- 1648: Tirso de Molina, hispana dram-verkisto de la Hispana ora epoko (n. 1579)
- 1673: Margareta Teresa de Hispanio, hispana princino, pentrata de Diego Velázquez (n. 1651)
- 1681: Frans van Mieris, nederlanda baroka pentristo (n. 1635)
- 1790: Andreo Hadik, hungara generalo kaj militestro dum la Sepjara milito (n. 1710)
- 1792: Charles-Simon Favart, franca opera kaj komedia verkisto (n. 1710)
- 1809: György Méhes, hungara instruisto, verkisto (n. 1746)
- 1812: Johann Jakob Griesbach, germana teologo kaj filologo (n. 1745)
- 1820: Alexander Mackenzie, skota esploristo ligita kun Nord-Okcidenta Kompanio, unu el serĉantoj de Nordokcidenta Pasejo, trafluinta Kanadon laŭ la rivero Makenzio (n. 1764)
- 1832: Friedrich Kuhlau, germana-dana komponisto klasika kaj romantika (n. 1786)
- 1839: Frederiko la 6-a, reĝo de Danio kaj Norvegio, filo de Kristiano la 7-a (Danio) (n. 1768)
- 1858: Julius von Plänckner, germana oficiro kaj kartografo (n. 1791)
- 1867: Johann Heinrich Möller, germana orientalisto, historiisto kaj geografo (n. 1792)
- 1871: Leonard Chodźko, pola-belorusa historiisto, geografo, kartografo, arkivisto, eldonisto, elmigrinta aktivulo (n. 1800)
- 1887: Sándor Péterfi, hungara unitariisma pastro en Toplița (n. 1817)
- 1894: August Cieszkowski, pola filozofo, ekonomikisto, reprezentanto de pola mesianismo kaj politika filozofio, honora membro de la pola muzeo en Rapperswil (n. 1814)
- 1898: Zacharias Topelius, finna verkisto svedlingva, rektoro de la Universitato de Helsinko (n. 1818)
- 1909: Herrmann Julius Meyer, germana eldonisto kaj enciklopediisto, konata de Meyers Konversations-Lexikon (n. 1826)
- 1909: Frieda von Bülow, flegistino kaj verkistino germana
- 1916: Marie von Ebner-Eschenbach, aŭstra verkistino, konata de spiritaj aforismoj (n. 1830)
- 1925: Sun Jatsen, ĉina politikisto, gvidanto de Kuomintango, teoriisto de la ĉina socialismo, prezidento de la Respubliko de Ĉinio (n. 1866)
- 1928: Daniel Ozro Smith Lowell, usona edukisto, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, tradukinto de la Evangelio laŭ Johano (n. 1851)
- 1930: Alois Jirásek, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de historiaj romanoj el la epoko de husanoj, rekatolikigo kaj nacia revekiĝo (n. 1851)
- 1935: Mihajlo Pupin, hungara-usona inventisto, kontribuinta al la 14 punktoj de Wilson (n. 1858)
- 1937: Charles-Marie Widor, franca orgenisto kaj komponisto, konata de la tokato el sia orgensimfonio n-ro 5 (n. 1844)
- 1937: Jenő Hubay, hungara violonisto, komponisto kaj profesoro (n. 1858)
- 1940: Luiso Orione, itala kleriko, membro de Sekulara franciskana ordeno, fondinto de katolika ordeno, sanktulo (n. 1872)
- 1942: Robert Bosch, germana inventisto, inĝeniero, industriisto kaj filantropo, fondinto de la entrepreno Robert Bosch GmbH (n. 1861)
- 1946: Ferenc Szálasi, hungara faŝisma politikisto, ĉefministro de Hungario, ekzekutita (n. 1897)
- 1950: Bertalan Bagossy, hungara historiisto pri la historia departemento Szatmár (n. 1869)
- 1950: Heinrich Mann, germana verkisto, kies romano estis filmigita kiel La blua anĝelo (n. 1871)
- 1953: Nándor Kóra-Korber, rumania hungara grafikisto, pentristo (n. 1897)
- 1955: Charlie Parker, usona ĵaza saksofonisto, patro de bibopo (n. 1920)
- 1955: Theodor Plievier, germana verkisto kaj anarkiisto (n. 1892)
- 1956: Bolesław Bierut, ĉefministro kaj prezidento de Pollando (n. 1892)
- 1962: Miklós Nagy, hungara bibliotekisto, akademiano (n. 1881)
- 1971: Maurice Lewin, brita esperantisto, fondinto de Veterana Esperantista Klubo, aŭtoro de Meteologia terminaro kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro pri meteologio (n. 1884)
- 1971: László Somlai, hungara pentraĵ-agento, posedanto de privata Esperanto-biblioteko, kunlaborinto de "Literatura Mondo", tradukisto en Esperanton pli ol cent hungarajn literaturaĵojn, prezidanto de Hungara Esperantista Societo Laborista (n. 1906)
- 1972: Feodora (Saksio-Meiningen), granddukino germana (n. 1890)
- 1979: Viktor Vaszy, hungara komponisto, dirigento, teatrestro (n. 1903)
- 1980: Ernő Gerő, hungara komunisto, ekonomikisto, unu el ekzekutistoj de Andreu Nin (n. 1898)
- 1982: György Belia, hungara literaturhistoriisto kaj kritikisto okupiĝanta pri la verkaro de Mihály Babits (n. 1923)
- 1985: Jenő Ormándy, hungara-usona violonisto kaj muzikisto (n. 1899)
- 1996: László Sztojka, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1909)
- 1991: William Heinesen, feroa poeto, komponisto kaj pentristo (n. 1900)
- 1999: Yehudi Menuhin, usona violonisto kaj dirigento, vegetarano, jogano (n. 1916)
- 2000: Hendrik de Roover, belga esperantisto, delegito de UEA pri instruado kaj naturismo, sekretario de Belga Esperanto-Federacio, estrarano de La Verda Stelo en Antverpeno, gajninto de la Belartaj Konkursoj de UEA (n. 1915)
- 2008: Erwin Geschonneck, germana aktoro (n. 1906)
- 2010: Miguel Delibes, hispana verkisto, membro de Real Academia Española (n. 1920)
- 2010: Zádor Tordai, hungara filozofo, arthistoriisto, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1924)
- 2014: Věra Chytilová, ĉeĥa filma reĝisorino, konata de la filmo Heredo aŭ Kurvaknabojgutntag (n. 1929)
- 2015: Zoltán Makfalvi, rumania hungara geologo, inspektisto de la Geologia Inspektorejo en Distrikto Harghita (n. 1936)
- 2015: Terry Pratchett, angla verkisto de fantasta literaturo kaj de sciencfikcio (n. 1948)
- 2016: Rudolf Sarközi, aŭstra cigano, kultura aganto (n. 1944)
- 2017: Josef Hörl, aŭstra politikisto kaj kamparano (n. 1928)
- 2019: John Richardson, brita arthistoriisto, biografo de Picasso (n. 1924)
- 2019: Gabriela Moser, aŭstra politikistino kaj pedagogino (n. 1954)
- 2020: Tonie Marshall, franca-usona kino-aktorino, reĝisorino kaj scenaristino (n. 1951)
- 2022: Karl Offmann, prezidanto de Maŭricio (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 12-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|