La 13-a de marto estas la 72-a tago de la jaro (la 73-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 293 tagoj restas.
Je la 13-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 483: Felikso la 3-a iĝis papo
- 624: En la batalo de Badro, gvidataj de Mohamedo, Medinaj islamanoj venkis beduenojn de Mekko
- 1138: Konrado la 3-a kroniĝis en Aquisgranum kiel germana reĝo
- 1177: Papo Aleksandro la 3-a survoje al Venecio vizitis Zadar, kie lin salutis pastraro kaj loĝantoj kun kroataj "canticis illyricis"
- 1362: Ordeno de germanaj kavaliroj komencis malkonstruon de la Kastelo de Kaŭno, komencante etapon de la bataloj kontraŭ Litovio
- 1515: Krono de la Regno de Pollando: sensukcesa nokta atako de tataroj al Trembowla
- 1567: Okdekjara Milito: venko de hispana armeo kontraŭ nederlandaj ribelantoj en batalo de Oosterweel (proksime al Antverpeno)
- 1569: Francaj religiaj militoj: venko de franca katolika armeo en batalo de Jarnac (en la regiono Puatuo-Ĉarentoj)
- 1707: Karesmo: en preĝejo de Varsovio oni unuafoje kantis Gorzkie żale (Amaraj lamentoj)
- 1759: Haleja kometo aperis, kion Edmond Halley antaŭdiris en 1682
- 1781: Germana-angla astronomo kaj komponisto William Herschel malkovris en Bath la sunsisteman planedon Urano, kiun li komence opiniis kometo
- 1786: Dispartigoj de Pollando-Litovio: papo Pio la 6-a establis diocezon de Tarnów
- 1808: Frederiko la 6-a iĝis reĝo de Danio kaj Norvegio
- 1809: Reĝo de Svedio Gustavo la 4-a Adolfo estis arestita de ribelantoj
- 1813: Imperiestro de Rusio Aleksandro la 1-a fondis Superan Provizoran Konsilion de Varsovia Duklando
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo super prusa-rusa korpuso en la batalo de Reims
- 1848: La Printempo de la Popoloj atingis Vienon: faligita kanceliero Klemens von Metternich fuĝis de Aŭstrio
- 1881: Reĝlando de Rumanio fondiĝis
- 1881: Imperiestro de Rusio Aleksandro la 2-a estis mortigita dum atenco farita de polo Ignacy Hryniewiecki, aktivulo de terorista organizaĵo, kiu ankaŭ pereis
- 1904: Andoj: sur argentina-ĉilia landlimo oni starigis grandegan monumenton de Anda Kristo
- 1912: Bulgario Grekio, Montenegro kaj Serbio sub patroneco de la Rusia imperio kreis sekretan Balkanan Ligon kontraŭ la Osmana Imperio
- 1913: Meksika Revolucio: partizana gvidanto Francisco Villa revenis al Meksiko de Usono, kie li restis ekzile laŭ sia volo
- Unua mondmilito:
- 1920: Ruhr-ribelo: en Germanio konservista Wolfgang Kapp, helpata de 6000 batalantoj, sukcesis renversi Vajmaran Respublikon, sed la puĉo de Kapp estis venkita per la armita ribelo de parto de la politika maldekstro
- 1921: La Blanka Armeo de Roman Ungern von Sternberg invadis Mongolion, ĝis tiam apartenantan al Ĉinio kaj proklamis ĝian sendependecon
- 1923: Prezidento Aleksandras Stulginskis malfondis la Parlamenton de Litovio
- 1925: Tenesio: oni malpermesis instrui evoluismon en lernejoj, kio kaŭzis tiel nomatan Simian Proceson
- 1931: Dua Pola Respubliko: Sejmo voĉdonis pri forigo de ĉiuj privilegioj aŭ limigoj ligitaj kun deveno, nacieco, lingvo, raso aŭ religio
- 1932: Paul von Hindenburg gajnis en prezidenta voĉdonado pli ol 7 milionojn pli da voĉoj ol Adolf Hitler
- 1933: Joseph Goebbels iĝis ministro de propagando kaj publika klerigo en Tria Regno
- 1938: Léon Blum la duan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1938: Enkonduko de la rusa lingvo kiel deviga objekto en ĉiuj lernejoj de Sovetunio
- 1939: Karpata Rutenio: ĉirkaŭ cent ukrainaj soldatoj de Karpata Ukrainio pereis en batalo kun ĉeĥoslovaka armeo en Ĥust
- 1939: Germana SS-altrangulo Reinhard Heydrich malfondis Tutgermanan Ligon
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Provinco Vartlando kadre de Aranĝo T4 en la tagoj 13-15 de marto germanoj murdis ĉirkaŭ 500 pacientojn de psikiatria hospitalo apud Lodzo — sekva grupo estis murdita la 27-an kaj 28-an de marto; sekureca polico pafmortigis en Poznań 21 polojn; Pola Rezistomovado: apud Opoczno komandanto de Lodza Areo de la Asocio de Armita Batalado subkolonelo Leopold Okulicki enmanigis al gvidanto de apartigita taĉmento majoro Henryk Dobrzański la ordonon de kolonelo Stefan Rowecki pri malmobilizo - Henryk Dobrzański "Hubal" ne subiĝis al malmobilizo - el 320 soldatoj 70 restis ĉe li por plu batali kiel partizanoj; Hitler konsentis ŝanĝi nomon de Lodzo al Litzmannstadt; soveta-finna vintra milito finiĝis tagmeze
- 1941: Cirkulero de ministro pri internaj aferoj de Tria Regno ordonis, ke personoj kun polaj nomoj, kiuj estos enskribitaj al germana nacieca listo, devos akcepti germanan nomon; germana guberniestro de Lublina distrikto informis, ke ĝis nun el Krakovo oni setlis ĉirkaŭ 2 mil judoj; en Varsovio aperis letero de SS kaj polico kontraŭ polaj geaktoroj senprave suspektitaj pri murdo de kunlaborista teatrestro Igo Sym, germanoj arestis venĝe multajn geaktorojn; Jugoslavio: Krona Konsilio decidis aliĝi al la "pakto de trio" - oni sekretigis transdonon al Jugoslavio de la greka urbo Tesaloniko kaj pri militara helpo; nokte Luftwaffe atakis Glasgow kun ĉirkaŭaĵoj (236 aviadiloj, 272 tunoj da detruaj bomboj, 1 650 bruligaj skatoloj) kaj Hull (78 aviadiloj, 39 tunoj da detruaj bomboj, 125 bruligaj skatoloj)
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pendumis en Bełchatów 10 judojn, akuzitajn pri sabotado; Heinrich Himmler alvenis al Krakovo por informi Hans Frank kun siaj planoj pri setlado Orienten kaj germanigaj premisoj rilate al kelkaj grupoj, kiel montaranoj aŭ huculoj; Ministro pri laboro en Tria Regno aplikis al ciganoj socialajn regulojn ĝis nun aplikatajn al judoj; Orienta Fronto: ofensivo de la Krimea Fronto el la Kerĉa duoninsulo; nokte RAF atakis Kolonjon
- 1943: Militkrimoj: taĉmento de germana polico pafekzekutis en distrikto Lipski, kadre de kolektiva genta respondeco, 5 familianojn de partizanoj, kaj en Lida 13 polajn ostaĝojn, inkluzive de 10 pastroj; en Varsovio oficejo de supera komandanto de SS kaj polico ordonis pafmortigi ĉiujn judojn fuĝintajn de geto; okaze de foriro al Tria Regno de 2-mila transporto de trudlaboristoj kaj tiucela deportado de 250 mil personoj de distrikto Krakowski kaj miliono de Ĝenerala Gubernio Hans Frank alvenis persone al fervoja stacidomo en Krakovo por propagande alparoli al forveturontaj poloj kaj ukrainoj; Operaco Reinhardt: germanoj komencis likvidi Krakovan geton, establitan en 1941 - dum du tagoj ili murdis ĉirkaŭ 2 mil judojn kaj 8 mil laborkapablaj estis direktitaj al Płaszów (nun kvartalo de la urbo); kunligitaj grupoj de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj Popola Armeo frakasis sur ŝoseo en distrikto Krasnostawski germanan 40-personan taĉmenton; nesukcesa atenco kontraŭ Adolf Hitler dum lia flugo de Smolensk ĝis Kętrzyn - pro tro malalta temperaturo ne eksplodis la bombo submetita de oficiroj-komplotintoj; regopovoj de Tria Regno senigis judojn de la sociala asekuro; de Munkeno foriris transporto kun 113 judoj al koncentrejo Aŭŝvico
- 1944: Germana polico pafmortigis en Radom ĉirkaŭ 40 personojn, kaj publike pendumis en Szczyrk 5 polojn; partizana taĉmento atakis apud fervoja stacidomo Gołąbki (proksime al Sochaczew) germanan var-trajnon; Pola Enlanda Armeo: en Kielce-regiono subleŭtenanto Zbigniew Kruszelnicki konkeris poŝtan aŭtomobilon malarmigante 9 germanojn; 3-a brigado en Grodna regiono frakasis germanan garnizonon; atakantaj de la 3-a de februaro al Vicebsko trupoj de la 2-a Balta Fronto kaj Okcidenta Fronto ne sukcesis rompi la defendon de la 3-a Kirasita Armeo, post traŝoviĝo de 2-10 km transiris al defendo; Podolio: trupoj de la 1-a Ukraina Fronto ekregis i.a. Lipovec, kaj la 3-a Ukraina Fronto liberigis Ĥersonon
- 1945: Orienta Prusio: trupoj de la 3-a Belorusa Fronto rekomencis atakon kontraŭ la germana 4-a Armeo; Pomerio: en Kołobrzeg al la batalo alvenis 4-a Infanteria Diviziono de Pola Soldataro, kaj la 3-a finis batalon pri unu kvartalo; venko de 2-a Varsovia Divizio de Infanterio en la batalo apud Dziwnówek (distrikto Kamień); trupoj de la 2-a Belorusa Fronto liberigis Tczew; en Lodzo NKVD arestis kolonelon Roman Rudkowski, mutobskurulon; en koncentrejo Mauthausen-Gusen pereis Kazimierz Prószyński, pola inventisto, pioniro de kinematografio; en Kluĵo ĉeeste de la reĝo kaj registaro oni festis transprenon de la norda Transilvanio sub administradon de la rumana registaro
- 1944: Italio: erupcio de la vulkano Vezuvio - ĝis nun la lasta
- 1946: OZNE-membroj arestis generalon Draguljob Mihajloviĉ, komandanton de la jugoslava armeo en la patrujo
- 1953: Stalinismo: en soveta malliberejo, du semajnojn antaŭ la pun-fino, en neklarigitaj cirkonstancoj mortis Jan Stanisław Jankowski, forkaptita en 1945 de NKVD kune kun dekkelkaj gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato
- 1954: Sovetunio: estis fondita fondis Komitato pri Ŝtata Sekureco
- 1954: Batalo de Dien Bien Phu komandata de generalo Võ Nguyên Giáp komenciĝis — komunistaj taĉmentoj de Việt Minh venkis francojn, apogatajn de Fremdula Legio dum la Unua Hindoĉina Milito
- 1955: Mahendra iĝis reĝo de Nepalo
- 1962: Lyman Lemnitzer, ĉefo de Usona Stabestraro, prezentis al Usona Sekretario de Defendo konspiran Operaco Northwoods, por krei publikan subtenon en la milito kontraŭ Fidel Castro kaj Kubo
- 1964: En novjorka Kvinzo oni murdis antaŭ sia domo ties 29-aĝan loĝantinon - tuta manko de reago fare de multaj atestantoj estis poste priskribita kiel t.n. respondec-difuzo
- 1966: Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo fondiĝis
- 1974: Inaŭguro de la Flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle, la plej granda en Francio
- 1980: Malkovro de Kalipso - natura satelito de Saturno
- 1986: Kosmoesplorado: lanĉo de soveta komoŝipo Sojuz T-15 - la lasta homa misio al la kosmostacio Salut 7 kaj la unua al la kosmostacio Mir
- 1988: Japanio: inaŭguro de la Seikan-Tunelo, liganta la insulojn Honŝuo kaj Hokajdo - la plej longa kaj profunda en la mondo
- 1990: Litovio decidis ne partopreni en sporta ĉampioneco de Sovetunio
- 1992: 653 personoj pereis dum tertremo en turka urbo Erzincan
- 1995: Kopenhago: artisma manifesto de dana avangarda grupo Dogmo 95 subskribita - celanta revenigi filmojn al la vero
- 2000: Nacia valuto de Ekvadoro sukro estis anstataŭita de usona dolaro
- 2002: Varsovio: inaŭguro de monumento al ukraina poeto kaj pentristo Taras Ŝevĉenko
- 2003: Urba Konsilio fiksis la 1-an de septembro Memor-Tago de Varsovio por memorigi eksplodon de la Ribelo de Varsovio
- 2005: Lokaj balotoj en la Respubliko Makedonio, unuaj post nova teritoria disdivido
- 2008: Orprezo unuafoje en la historio superis 1000 usonajn dolarojn por unco
- 2011: Benino: oficanta prezidento Boni Yayi estis elektita por plua oficado
- 2012: Kvartagaj bataloj israelaj-palestinaj finiĝis per armistico
- 2012: Oni anoncis, ke Encyclopædia Britannica ĉesigis presitan eldonadon de la verko, 244 jarojn post sia unua eldono en 1768
- 2013: Ĉilio: ALMA, la plej granda radioteleskopo en la mondo, estis inaŭgurita en la Atakama-Dezerto
- 2013: Argentina kardinalo Jorge Mario Bergoglio iĝis la 266-a papo akceptante la nomon Francisko
- 2015: Prokopis Pavlopoulos iĝis prezidento de Grekio
- 2016: Turkio: eksplodo de veturilo en centro de Ankaro mortigis 37 personojn kaj 127 vundis
- 2020: Janez Janša la trian fojon iĝis ĉefministro de Slovenio, proponita de la prezidento Borut Pahor
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 18-a tago de la rusa agreso: super Popasna (Luganska provinco) estis uzita fosfora armilo, kiu kaŭzas morton en turmentegoj (malpermesita de la konvencioj de Ĝenevo), pli frue Rusia armeo uzis grapolbombojn — ukraina ĝenerala akuzistejo esploras 1 717 rusajn militkrimojn; en Lviva provinco estis bombardita la Javoriva militekzercejo, kie koncentriĝis eksterlandaj solduloj — ukrainaj aŭtoritatoj raportis pri 35 pereintoj kaj 134 vunditoj, kaj ĉesigis dungadon por la Eksterlanda Legio; prezidanto de Ukrainio informis, ke kelkaj ukrainaj urbetoj ne plu ekzistas; laŭvica komandejo de okupaciaj fortoj estis likvidita; en Zaporiĵa provinco estis forkaptita laŭvica ukraina urbestro; en Sviatohirsk (Donecka provinco) oni raportis pri bombado de infana sanatorio kaj ortodoksa monaĥejo, kie kaŝiĝis 520 rifuĝintoj; ukrainaj aŭtoritatoj asertis ke rusia armeo apud Donecko pripafis evakuan trajnon el Kramatorsko (unu persono pereis, unu estis vundita), rusia flanko kulpigas pri tio la ukrainan armeon
- Mondreago: semajnfine de Pollando 27 mil militaj rifuĝintoj el Ukrainio forveturis al Germanio per ordinaraj kaj specialaj trajnoj
- 2023: 383-a tago de la rusa agreso: Ĉiu tria loĝanto de okupata Severodoneck restas sen kurento; Grupo Wagner ofertas al loĝantoj de Melitopolo 200 000 rublojn (2 650 usonajn dolarojn) monate favore al batalo en Baĥmut, flanke de rusoj; en okupata Zaporiĵa provinco rusoj forigas el lernejoj devigan ukrainan lingvon, la rusa estos elektebla;
- Mondreago: Retpiratoj atakis rusajn bankojn kaj socian reton; brita defendministerio: duono de malliberuloj batalantaj en Grupo Wagner pereis en Ukrainio; grupo de rusaj edzinoj kaj patrinoj alvokas al Putin por ke mobilizitaj soldatoj ne estu sendataj "al masakro" pro ilia devigado aliĝi al sturmaj grupoj sen adekvata instruado kaj provizo; Rusio ektroviĝis en la unua kvino de la plej grandaj komercaj partneroj de Barato, kiu profitas la kriman militon en Ukrainio; EU ampleksas sankciojn kontraŭ 1 473 personoj kaj 205 subjektoj de Rusio; Usono plilongigis por ukrainaj rifuĝintoj la validecon de pasportoj
Naskiĝoj
- 1372: Ludoviko de Valois, duko de Orléans (m. 1407)
- 1593: Georges de La Tour, franca pentristo de baroko (m. 1652)
- 1599: Jan Berchmans, flandra teologo, jezuito, sanktulo (m. 1621)
- 1615: Inocento la 12-a, papo kondamninta jansenismon (m. 1700)
- 1696: Louis François Armand de Vignerot du Plessis, franca nobelo, diplomato, militisto, marŝalo (m. 1788)
- 1733: Joseph Priestley, angla kemiisto, filozofo, teologo, poligloto (m. 1804)
- 1741: Jozefo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, poligloto (m. 1790)
- 1754: Johann Gottfried Gurlitt, germana pedagogoj (m. 1827)
- 1770: Daniel Lambert, anglo, siatempe la plej masa homo en la mondo (m. 1809)
- 1781: Karl Friedrich Schinkel, germana arkitekto kaj pentristo (m. 1841)
- 1797: Wilhelm Vollmer, germana verkisto
- 1803: James Patrick von Parry, brita bienposedanto (m. 1872)
- 1809: Heinrich Credner, germana geologo de Turingia Arbaro (m. 1876)
- 1814: Clara Maffei, itala beletristino apoganta la movadon Unuiĝo de Italio (m. 1886)
- 1815: James Curtis Hepburn, usona kuracisto, misiisto kaj lingvisto (m. 1911)
- 1823: Otto Gildemeister, germana politikisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1902)
- 1844: Gábor Bálint, hungara profesoro pri kompara lingvistiko, kreinto de la prahistorio de la hungaroj, poligloto, unua hungara pioniro de Esperanto kaj Ido (m. 1913)
- 1845: Jan Niecisław Baudouin de Courtenay, pola lingvisto, poligloto, kreinto de slava dialektologio kaj de la pola skolo en Ŝtata Universitato de Kazano kaj de la termino fonemo, profesoro de Jagelona Universitato, populariganto de Esperanto (m. 1929)
- 1852: Daniel Eyquem, franca supera juĝisto, akuzisto, prezidanto de Espéranto-France (m. 1926)
- 1855: Eduard von Böltz, aŭstra generalleŭtenanto (m. 1918)
- 1855: Percival Lowell, usona amatora astronomo, fondinto de la Observatorio Lowell, iniciatinto de la malkovro de Plutono (m. 1916)
- 1857: Brigham Henry Roberts, usona mormono, historiisto kaj politikisto (m. 1933)
- 1860: Hugo Wolf, aŭstra-slovena komponisto kaj muzikkritikisto (m. 1903)
- 1864: Alexej von Jawlensky, rusia pentristo, reprezentanto de ekspresionismo (m. 1941)
- 1868: János Jankó, hungara etnografo, esploristo de ĥantoj (m. 1902)
- 1880: Josef Gočár, ĉeĥa arkitekto, reprezentanto de kubismo kaj funkciismo (m. 1945)
- 1882: Lajos Széll, rumania hungara advokato, aŭtobiografiisto (m. 1960)
- 1884: Oskar Loerke, germana verkisto kaj poeto (m. 1941)
- 1886: Otto Weinreich, germana klasika filologo (m. 1972)
- 1886: Henri Gagnebin, svisa muzikisto kaj komponisto (m. 1977)
- 1895: Emma Nagy, hungara instruistino kaj poetino, membrino de la societo Kemény (m. 1957)
- 1897: Jeghiŝe Ĉarenc, armena poeto, viktimo de stalinismo (m. 1937)
- 1899: János Kodolányi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1969)
- 1899: Jan Lechoń, pola poeto, literatura kaj teatra kritikisto, konservativulo, kontraŭkomunisto, sekretario de la pola PEN-klubo, kultura ataŝeo de la pola ambasado en Parizo, kunlaboranta i.a. kun Kazimierz Wierzyński (m. 1956)
- 1904: René Dumont, franca ekologo kaj politikisto, iniciatinto de la politika ekologio (m. 2001)
- 1907: Mircea Eliade, rumana religihistoriisto kaj hindologo, filozofo pri kulturo, verkisto kaj diplomato, aŭtoro de la libro Jogo. Libereco kaj senmorteco (m. 1986)
- 1908: Johann Madersbacher, aŭstra teologo kaj katolika dekano (m. 1980)
- 1911: Otto Knöpfer, germana pentristo el Turingio (m. 1993)
- 1914: Edward O'Hare, usona aviadila mararmea subkoloneo, flug-aso (m. 1943)
- 1916: Jacque Fresco, usona mem-edukita socia inĝeniero, industria dizajnisto, verkisto, futuristo kaj inventisto (m. 2017)
- 1917: István Kende, hungara historiisto kaj profesoro (m. 1988)
- 1919: René Marčić, kroata kaj aŭstra juristo, publicisto kaj filozofo (m. 1971)
- 1922: David Kugultinov, kalmuka poeto kaj socia aganto (m. 2006)
- 1922: Andrzej Vincenz, pola verkisto kaj publicisto, profesoro de slavistiko, kies familion ligis la juda, pola kaj ukraina kulturoj (m. 2014)
- 1923: Dimitrios Ioanidis, greka oficiro de armea junto (m. 2010)
- 1923: Emil Karewicz, pola aktoro (m. 2020)
- 1924: Karl Amon, aŭstra teologo kaj eklezihistoriisto (m. 2017)
- 1925: Roy Haynes, usona ĵaz-frapinstrumentisto (m. 2024)
- 1925: Gyula Pinczés, rumania hungara ekonomikisto publikiginta hungare kaj rumane
- 1930: Blue Mitchell, usona trumpetisto de ĵazo, ritmenbluso, soulo, rok-muziko kaj funko
- 1933: Hans Katschthaler, aŭstra politikisto kaj pedagogo
- 1934: László Imets, rumania hungara ksilografisto, konata de ekslibrisoj
- 1936: Michael Davies, brita verkisto, pedagogo kaj konservativa publicisto
- 1940: Ernő Kovács, rumania hungara skulptisto
- 1942: Scatman John, usona ĵaza skatkantada kantisto (m. 1999)
- 1942: József Márton, rumania hungara ceramikisto, pentristo
- 1943: István Árkossy, hungara grafikisto kaj pentristo, edzo de IIona Toszó
- 1945: Anna Z. Erdei, rumania hungara, poste hungara grafikistino
- 1947: Beat Richner, svisa pediatro kaj violonĉelisto
- 1950: André Brie, germana politikisto, Membro de la Eŭropa Parlamento (1999-2009) de la Partio de Demokratia Socialismo (parto de la Eŭropa Maldekstro)
- 1952: Géza Boér, rumania hungara poeto kaj instruisto en Târgu Secuiesc (m. 1989)
- 1958: Jan Żaryn, pola historiisto, profesoro pri homa scienco, socia aganto, sekretario de la Komitato por Memorigo de Poloj Savintaj Judojn, filo de Aleksandra Żaryn
- 1960: Jurij Andruĥoviĉ, ukraina poeto, eseisto, tradukisto
- 1963: Fito Páez, argentina muzikisto kaj komponisto
- 1966: Alastair Reynolds, brita verkisto pri scienco-fikcio
- 1981: Tünde Tomos, rumania hungara pentristino, grafikistino
Mortoj
- 565: Belizaro, bizanca generalo, kies sekretario estis Prokopio el Cezareo (n. ĉirkaŭ 505)
- 596: Sankta Leandro, hispana ĉefepiskopo de Sevilo (n. ĉirkaŭ 534)
- 1447: Ŝaho Ruĥo, mongola reganto el dinastio Timuridoj (n. 1377)
- 1490: Karlo la 1-a de Savojo, princo de savojo kaj Piemonto (n. 1468)
- 1516: Vladislao la 2-a Jagello, pola reĝido, reĝo de Bohemio kaj Hungario (n. 1456)
- 1559: Johannes Gropper, germana humanisto, juristo, teologo kaj kardinalo (n. 1503)
- 1711: Nicolas Boileau, franca poeto, verkisto, literatura kritikisto, membro de Franca Akademio (n. 1636)
- 1719: Johann Friedrich Böttger, germana apotekisto kaj alkemiisto (n. 1682)
- 1808: Kristiano la 7-a, reĝo de Danio-Norvegio, duko de Ŝlesvigo-Holstinio (n. 1749)
- 1836: Adolf Stieler, germana juristo kaj kartografo (n. 1775)
- 1851: Karl Lachmann, germana filologo (n. 1793)
- 1865: József Lázár, hungara kapitano, poeto (n. 1782)
- 1879: Adolf Anderssen, germana ŝakludisto, neoficiala mondĉampiono (n. 1818)
- 1881: Aleksandro la 2-a, imperiestro de la Rusia imperio, murdita (n. 1818)
- 1883: Adelbert von Keller, germana lingvisto, tradukisto kaj eldonisto (n. 1812)
- 1891: Théodore de Banville, franca poeto, unu el gvidantoj de la Parnasa skolo (n. 1823)
- 1895: Louise Otto-Peters, germana feministino kaj verkistino (n. 1819)
- 1901: Benjamin Harrison, prezidento de Usono (n. 1833)
- 1903: Diederich Volkmann, germana filologo kaj lernejestro (n. 1838)
- 1903: Nicolaas Beets, nederlanda verkisto (n. 1814)
- 1906: Susan B. Anthony, usona feministino, batalantino pri la virina balotrajto (n. 1820)
- 1915: Sergej Vitte, rusa grafo, ĉefministro de Rusio (n. 1849)
- 1918: César Cui, rusa komponisto, muzikkritikisto kaj oficiro (n. 1835)
- 1930: Lóránd Fráter, hungara kantkomponisto, frato de Béla Fráter (n. 1872)
- 1936: Honoratus Bonnevie, norvega esperantisto (n. 1858)
- 1945: Kazimierz Prószyński, pola inventisto pri kameraado, pioniro de la pola kaj monda kinematografio, viktimo de la koncentrejo Mauthausen-Gusen (n. 1875)
- 1953: Jan Stanisław Jankowski, pola inĝeniero kaj politikisto, soldato de la Unua Kadra Kompanio, delegito de pola registaro en ekzilo, arestita de NKVD, viktimo de stalinismo murdita en Moskvo du semajnojn antaŭ fino de la "puno" (n. 1882)
- 1953: Dezső Végh, hungara ĵurnalisto, vicurbestro de Debreceno (n. 1882)
- 1953: Wilhelm Czermak, aŭstra egiptologo kaj fakulo pri Afriko
- 1954: Erik Ljungner, sveda geologo kaj geografo
- 1956: Okamoto Joŝicugu, japana instruisto, esperantologo, Esperanto-vortaristo, membro de Lingva Komitato, ĉefsekretario de Japana Esperanto-Instituto (n. 1900)
- 1960: Aurél Bernáth, hungara pentristo, grafikisto (n. 1895)
- 1973: Dmitro Doncov, ukraina verkisto kaj politikisto, kreinto de la ukraina koncepto de integrala naciismo akceptita de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (n. 1883)
- 1975: Ivo Andrić, bosnia Nobelpremiita verkisto, konata de La ponto super Drino (n. 1892)
- 1975: Ruth Schaumann, germana verkistino kaj artistino (n. 1899)
- 1984: Uwe Johnson, germana verkisto (n. 1934)
- 1987: Bernhard Grzimek, germana zoologo, fondinto de Nacia Parko Serengeti (n. 1909)
- 1987: Imre Papp, rumania hungara lingvisto kaj lernolibroverkisto (n. 1907)
- 1990: Bruno Bettelheim, usona psikoanalizisto kaj psikoterapiisto, esploranto de aŭtismo, substrekinta signifon de fabeloj en edukado kaj disvolvo de infanoj, malliberulo de naziaj koncentrejoj, sinmortiginto (n. 1903)
- 1994: Kálmán Benda, hungara historiisto, arkivisto, akademiano (n. 1913)
- 1995: Franciszek Gajowniczek, pola malliberulo de koncentrejo Auŝvico, savita de Maksimiliano Kolbe (n. 1901)
- 1996: Krzysztof Kieślowski, pola filmreĝisoro (n. 1941)
- 2000: Lajos Tövissi, rumania hungara ekonomisto, statistikisto (n. 1927)
- 2002: Hans-Georg Gadamer, germana filozofo, kunfondinto de filozofia hermeneŭtiko (n. 1900)
- 2010: Jean Ferrat, franca kanzonisto kaj poeto (n. 1930)
- 2011: Krzysztof Kmieć, pola sciencisto, aŭtoro de ekslibrisoj, vojaĝisto (n. 1950)
- 2015: Jan Niewiński, pola militisto, socia aganto (n. 1920)
- 2022: William Hurt, usona aktoro (n. 1950)
- 2022: Erhard Busek, aŭstra politikisto kaj juristo (n. 1941)
- 2024: Philippe de Gaulle, franca admiralo kaj politikisto, filo de generalo Charles de Gaulle (n. 2021)
- 2024: Konrad Kratzsch, germana literaturhistoriisto
Specialaj tagoj kaj festoj
La 13-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|