Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Alfréd Rényi

Alfréd Rényi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1921 (1921-03-20)
en Budapeŝto
Morto 1-an de februaro 1970 (1970-02-01) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 6/1-1-31 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (1946–1947)
Scienca Universitato de Szeged - doktoreco (1944–1945)
Universitato Eötvös Loránd (1940–1944) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Artúr Rényi Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Kató Rényi Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Ferenc Alexander (onklo)
Bernát Alexander (patrina avo)
Ödön Schulhof (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Erdős–Rényi model
entropio de Rényi
vdr

Alfréd RÉNYI [rEnji], hungare Rényi Alfréd estis hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (de 1956). Lia edzino estis Kató Rényi.

Alfréd Rényi naskiĝis la 20-an de marto 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de februaro 1970 en Budapeŝto.

Biografio

Alfréd Rényi devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li lernis precipe de Lipót Fejér. Post la 2-a mondmilito li doktoriĝis en Szeged ĉe Frigyes Riesz. En 1949 li ekedukis en universitato de Debrecen. En la sekva jaro li fondis filian instituton de Hungara Scienca Akademio. Ekde 1952 li instruis en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri kombinatoriko, grafeteorio, probablokalkulo kaj li pruvis Konjekton de Goldbach. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1954.

Memorigiloj

  • premio Rényi ekde 1972

Verkaro (elekto)

  • Ars Mathematica – Rényi Alfréd összegyűjtött írásai - kolektitaj verkoj de la aŭtoro, 2005
  • Dialógusok a matematikáról (Dialogoj pri matematiko), 1994
  • Valószínűségszámítás - universitata lernolibro, 1968

Fontoj

Kembali kehalaman sebelumnya