Malta OrdenoLa Malta Ordeno aŭ Ordeno de Malto aŭ Suverena Ordeno de la Maltaj Kavaliroj estas kvazaŭ-ŝtata suverena subjekto de la internacia juro, sen ŝtata teritorio. Ĝia plena nomo estas en la itala lingvo Sovrano Militare Ordine Ospedaliero di San Giovanni di Gerusalemme di Rodi e di Malta (Suverena Milita/Kavalira Hospitala Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo de Rodoso kaj de Malto). La itala estas la oficiala lingvo de la ordeno. Ĝia valuto estas la eskudo (1 Scudo = 12 Tari = 240 Grani). De 1961 ĝi (denove) stampas proprajn monerojn, de 1966 ĝi eldonas poŝtmarkojn. HistorioLa kavalira ordeno estis fondita antaŭ mil jaroj en Jerusalemo. Kiam krucmilitistoj estis forpelitaj el Palestino, anoj de la ordeno translokiĝis al Kipro, poste devis foriri denove al Rodoso kaj fine setliĝis en Malto, kiu kromnomis la organizaĵon. Tie ili prosperis ĝis 1798 kiam Napoleono okupis la insulon kaj forpelis la kavalirojn[1]. Helpo venis subite kaj neatendite — el Rusio. Tie en novembro de 1796 surtroniĝis Paŭlo la 1-a, malfeliĉa filo de Ekaterina la 2-a. Li okupis la tronon jam 42-jara, pasiginte jardekojn kiel neamata filo en la ombro de sia brila patrino. Paŭlo sentis ke li vane malŝparis preskaŭ la tutan vivon, do hastis plenumi ĉion, elpensitan dum kvar jardekoj. La persono inteligenta, erudicia kaj idealisma, li estis ege ambicia kaj konsideris sin savinto de Eŭropo kontraŭ la malnobla revolucia pesto. Kaj jen aperis unika ŝanco — la Malta ordeno pene serĉis subtenon. Paŭlo la 1-a donis ĝin kaj en decembro 1798 la ordeno elektis ĝin la granda magistro. Tio estis la unua kaj lasta fojo, kiam la ortodoksa imperiestro iĝis reganto de la katolika ordeno. La malta kruco aperis eĉ sur la rusia blazono[1]. Paŭlo invitis la kavalirojn en la Rusian imperion kaj ili venis amase kaj alportis kun si ordenajn relikvaĵojn. Ili setliĝis en la Prioritata palaco, konstruita por ili en Gatĉino apud Sankt-Peterburgo, ne malproksime de la imperiestra Gatĉina palaco. Sed la revoj de la rusia imperiestro pri unuiĝo de katolikismo kaj ortodoksismo, Eŭropo kaj Azio, ne plenumiĝis. En marto 1801 Paŭlo la 1-a estis murdita en sia kastelo Miĥajlovskijs. Lia filo Aleksandro la 1-a nuligis multajn decidojn de la patro, inkluzive la kavaliran eksperimenton. La malta kruco malaperis de la rusia blazono, la kavaliroj foriris al Eŭropo, ĉesis revoj pri unuiĝo de la Okcidento kaj Oriento[1]. AgadoĜi havas proksimume 13 500 membrojn kaj 80 000 volontulojn en 120 landoj, kiuj nomiĝas "damoj" kaj "kavaliroj", kiuj organizas bonfaran laboron en la propra lando kaj medicinan helpon en la tuta mondo[2] kaze de naturaj katastrofoj aŭ konfliktoj. Ĝi havas 46 naciajn asociojn, sekciojn[2]. Ambasadaj rilatoj estas kun 93 ŝtatoj, daŭraj reprezentejoj ĉe ses pliaj. Ĝia sidejo estas en du domoj en Romo, ĉe adresoj Via Condotti 68 kaj Piazza dei Cavalieri di Malta 4, kiuj havas eksterteritorian statuson kaj ne apartenas al Italio. Reganto estas la grandmajstro, elektata por tutviva oficado de la ŝtata konsilio. La (latina) devizo de la ordeno estas Tuitio Fidei et Obsequium Pauperum (protekto de la fido kaj zorgo pri malriĉuloj). La aŭtomobilkodo de la ordeno estas SMOM. La ordeno laŭvice rezidis en Palestino, Kipro, Rodoso kaj Malto, kie ĝi regis ĝis 1798. Tiam Napoleono senbatale konkeris la insulon, kies posedantoj laŭ siaj reguloj ne rajtis batali kontraŭ aliaj kristanoj. Plej multaj elmigris al Rusio. En la 19-a jarcento la ordeno establis la nunan sidejon en Romo. En la jaro 1538 dum la reformacio disiĝis de la Maltanoj la protestantaj membroj, kiuj ek de tiam laboras en la protestanta fratorganizaĵo sub la nomo Ordeno de Johanitoj.
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
Referencoj
|