Baazo
La partioj Baaz aŭ Ba'ath aŭ Ba'as (arabe بعث, signifante renaskiĝo aŭ reviviĝo) estas grupo de partioj kaj movado, disvolviĝintaj en la araba mondo, kiuj okupis la povon en Sirio kaj Irako. Gi ankaŭ estis politike aktiva en aliaj arabaj landoj, kiel Egiptio, Libano, Jemeno, Jordanio, kaj ankaŭ la politiko de la palestinanoj. Hodiaŭ neniu el la partioj, krome en Sirio, havas signifan potencon. Ĝi estis kreita en 1947 en Damasko, kiel movado naciista, tutaraba kaj kontraŭkoloniisma. Lia ĉefa ideologo estis Michel Aflak. Ĝi baldaŭ dividiĝis ĉefe en du branĉoj, kiuj malamikiĝis de tiam. Unu prenis la povon en Sirio (1963-1966 kaj de 1970 ĝis nun) kaj la alia en Irako (1963, kaj poste de 1968 al 2005). La moto de la movado tekstas: "Ŭahdah, Hurrijah, Iŝtirrakijah" (unuiĝo, libereco, socialismo) BaazismoBaazismo estas araba ideologio, kiu celas krei socialisman tutaraban ŝtaton sub gvidado de unu partio. Ideologo estis Michel Aflaq, kiu volis veki araban identecon kaj konstrui novan tutaraban ŝtaton spite al okcidenta koloniismo. Partio Baazo kreskis el movado kaj estis influita fare de sovetia komunista partio en 1950–60. Ĝi provis kombini marksisman analizon kun tutaraba ideo, socialismon kun deziro al nacia unueco sen islamo. Partio devis kapti politikan povon kaj ŝanĝi socion perforte en nomo de la plej alta bono. En praktiko, partio komencis uzi teruron, kiam ĝi sukcesis preni potencon. Nunaj Baazo-partioj en Sirio kaj Irako apogas unupartian ŝtaton kun sekreta polico, kiuj uzas torturon por kontraŭi opozicion. Du gvidantoj de partioj estis Hafez al-Assad en Sirio kaj Saddam Hussein en Irako, sed ili diferencis de siaj historiaj antaŭuloj nur per sia manko de moralaj rimorsoj. Renverso de Saddam Hussein kaŭzis dissolvon de iraka partio Baazo, sed morto de Hafez al-Assad ankoraŭ ne ŝanĝis pozicion de partio en Sirio, kie ĝin regas prezidento Baŝar al-Asad, filo de Hafez. Eksteraj ligiloj
|