1859 estas normala jaro komenciĝanta sabate (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1859 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Naskiĝoj
- John Buchanan, skota esperantisto (m. 1930)
- James Schultz, usona verkisto (m. 1947)
- 16-a de januaro: Valentim Magalhães, brazila verkisto (m. 1903)
- 27-a de januaro: Vilhelmo la 2-a, lasta imperiestro de Germanio kaj reĝo de Prusio (m. 1941)
- 16-a de februaro: Frederick William Alexander, angla esperantisto kaj kuracisto (m. 1937)
- 19-a de februaro: August Svante Arrhenius, sveda kemiisto (m. 1927)
- 21-a de februaro: George Lansbury, brita socialista politikisto (m. 1940)
- 30-a de marto: Adelino Fontoura, brazila verkisto (m. 1884)
- 26-a de marto: Alfred Edward Housman, angla poeto (m. 1936)
- 1-a de aprilo: Béla Vikár, hungara esperantisto (m. 1945)
- 15-a de majo: Pierre Curie, franca fizikisto (m. 1906)
- 22-a de majo: Sir Arthur Conan Doyle, brita verkisto (m. 1930
- 6-a de junio: Donát Bánki, hungara inĝeniero kaj inventisto (m. 1922)
- 4-a de aŭgusto: Knut Hamsun, norvega verkisto (m. 1952)
- 23-a de aŭgusto: Johannes Petrus Leonardus Niesten, nederlanda esperantisto (m. 1930)
- 3-a de septembro: Jean Jaurès, franca politikisto (m. 1914)
- 4-a de septembro: Wilhelm Wetekamp, germana esperantisto (m. nekonata)
- 9-a de oktobro: Alfred Dreyfus, franca oficiro (m. 1935)
- 14-a de novembro: Marcelle Fauvart-Bastoul, franca esperantistino (m. nekonata)
- 22-a de novembro: Cecil Sharp, brita preservisto de dancoj (m. 1924)
- 15-a de decembro: Ludwik Lejzer Zamenhof, la Majstro, kreinto de Esperanto kaj pola kuracisto (m. 1917)
- 29-a de decembro: Venustiano Carranza, meksika politikisto (m. 1920
- 30-a de decembro: Josef Bohuslav Foerster, ĉeĥa komponisto (m. 1951)
Mortoj
- 20-a de januaro: Bettina von Arnim, germana verkistino (n. 1785)
- 16-a de aprilo: Alexis de Tocqueville, franca politikisto kaj historiisto (n. 1805)
- 6-a de majo: Alexander von Humboldt, germana sciencisto (n. 1769)
- 8-a de julio: Oskaro la 1-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio (n. 1799)
- 4-a de aŭgusto: Johano Maria Vianney, ankaŭ konata kiel “la Pastro de Ars”, franca paroĥestro, sanktulo, patrono de paroĥestroj (n. 1786)
- 22-a de oktobro: Louis Spohr, germana komponisto (n. 1784)
- 28-a de novembro: Washington Irving, usona verkisto (n. 1783)
- 16-a de decembro: Wilhelm Grimm, germana fabelisto (n. 1786)
- Jekaterina Kuskova, rusia politikistino (m. 1958)
|