1912 estis superjaro komenciĝanta lunde (ligilo montras kalendaron).
En la jaro 1912 post Kristo okazis, interalie:
Eventoj
Esperantujo
- 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo.
- Aperis okaze de la UK la unua Esperanto-poŝtstampo, kiel apudstampo.
- L. L. Zamenhof ĉe la UK de Krakovo rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto, kaj eĉ la simplan titolon „Majstro“.
- Edukministro Cai Juanpej dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn de Ĉinio.
- Eklernis Esperanton: Bruno Riefling, Hermann Albrecht Naumann, Walter Haydn Staveley, Samu Patai, SIFO, Gerrit Woud, Gerrit Paulus de Bruin, Maksimiliano Blassberg, Frits Faulhaber, Helmi Dresen, Modesto Eugenio Carolfi, Carl Adolph Hvorslev kaj Vasilij Ĵeleznjakov.
- Fonditaj Esperanto-asocio de Ŝanhajo, Virina Esperanto-Klubo en Brazilo kaj Esperanta junulara grupo de Varsovio.
- Fondita unua Esperanto-Klubo en Venezuelo
- Komerca ĉambro de Los Angeles deklaras sin favora al Esperanto.
Mondo
Naskiĝoj
- 14-a de februaro: Tibor Sekelj, ĵurnalisto kaj esploristo (m. 1988)
- 20-a de februaro: Pierre Boulle, franca verkisto (m. 1994)
- 22-a de marto: Karl Malden, usona aktoro (m. 2009)
- 8-a de aprilo: Jozef Gabčík, slovaka soldato (m. 1942)
- 13-a de aprilo: Okumura Rinzo, japana esperantisto (m. 2000)
- 19-a de aprilo: Glenn Theodore Seaborg, usona kemiisto (m. 1999)
- 26-a de aprilo: Alfred Elton van Vogt, kanada sciencfikcia verkisto (m. 2000)
- 16-a de majo: Johannes Hartog, nederlanda esperantisto (m. nekonata)
- 26-a de majo: János Kádár, hungara komunisma partiestro (m. 1989)
- 28-a de majo: Patrick White, aŭstralia verkisto (m. 1990)
- 22-a de junio: Josse Mertens de Wilmars, belga juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj 1980-1984 (m. 2002)
- 23-a de junio: Alan Turing, frua brita komputikisto (m. 1954)
- 5-a de aŭgusto: Henri Grouès (Abbé Pierre), franca katolika pastro kaj helpinto de malriĉuloj kaj rifuĝintoj (m. 2007)
- 13-a de aŭgusto: Ben Hogan, usona golfludisto (m. 1997)
- 14-a de aŭgusto: Erwin Strittmatter, germana verkisto (m. 1994)
- 23-a de aŭgusto: Gene Kelly, usona dancisto kaj aktoro (m. 1994)
- 14-a de septembro: Andrij Maliŝko, ukraina poeto kaj kantverkisto (m. 1970)
- 17-a de septembro: Maksim Tank, belorusa poeto (m. 1995)
- 29-a de septembro: Michelangelo Antonioni, itala reĝisoro (m. 2007)
- 17-a de oktobro: Johano Paŭlo la 1-a, papo (m. 1978)
- 26-a de novembro: Eugène Ionesco, franca dramisto (m. 1994)
- 11-a de decembro: Carlo Ponti, itala filmproduktoro (m. 2007)
- 25-a de decembro: Viktor Muravlenko, petrola inĝeniero sovetia (m. 1977)
Mortoj
- 16-a de januaro: Georg Heym, germana poeto (n. 1887)
- 22-a de januaro: Amatus van der Biest-Andelhof, belga esperantisto (n. 1850)
- 27-a de januaro: Jácome Martins Baggi de Araujo, unua esperantisto de Brazilo (n. nekonata)
- 28-a de januaro: Eloy Alfaro, prezidento de Ekvadoro (n. 1842)
- 10-a de februaro: Barono de Rio Branco, brazila advokato, diplomato, geografo kaj historiisto (n. 1845)
- 21-a de februaro: Afonso Celso de Assis Figueiredo, brazila profesoro pri Civila Juro (n. 1836)
- 30-a de marto: Karl May, germana verkisto (n. 1842)
- 15-a de aprilo: Thomas Andrews, ĉefkonstruisto de Titanic (n. 1873)
- 15-a de aprilo: Edward J. Smith, kapitano de la ŝipo Titanic (n. 1850)
- 20-a de aprilo: Bram Stoker, irlanda verkisto (n. 1847)
- 21-a de aprilo: William Thomas Stead, brita esperantisto (n. 1849)
- 14-a de majo: August Strindberg, sveda verkisto (n. 1849)
- 12-an de junio: Zikmund Winter, ĉeĥa verkisto (n. 1846)
- 7-a de julio: Henri Poincaré, franca teoria sciencisto (n. 1854)
- 16-a de aŭgusto: Johann Martin Schleyer, kreinto de la lingvo Volapük (n. 1831)
- 13-a de novembro: Teréza Nováková, ĉeĥa verkistino (n. 1853)
- 23-a de decembro: Edouard Detaille, franca pentristo (n. 1874)
- 24-a de decembro: George W. Bullen, fondinto de la Brita Esperanto Asocio (n. 1843)
|