La sekva listo de regantoj de Litovio arigas la nomojn de reĝoj, granddukoj kaj prezidentoj, kiuj gvidis la ŝtaton kiam Litovio estis suverena ŝtato (kiu dum la mezepoko inkluzivis ne nur la hodiaŭan Litovion, sed ankaŭ grandajn partojn de la hodiaŭa Belorusio kaj Ukrainio kaj partojn de la hodiaŭa Rusio kaj Pollando) aŭ rigardiĝis unueca politika unuo (ekzemple Litova Sovetia Socialisma Respubliko). La regantoj listiĝas per siaj nomoj en la litova lingvo. Dum regoperiodoj dum kiuj ankaŭ la rutena (poste Belorusa) kaj pola estis oficialaj ŝtataj lingvoj, la regantaj nomoj en tiuj lingvoj estas inkluzivigitaj.
La Granddukejo de Litovio stabile formiĝis ĉirkaŭ la jaro 1230, kiam la agresoj de la germanaj kavaliraj Livonia ordeno norde kaj la germana ordeno en la sudo iĝis tiom kontraŭ la nekristanaj baltaj triboj iĝis tiom fortaj, ke tiuj triboj unuiĝis sub la gvido de Mindaugas. Kvankam Mindaugas restis nekristana, li plektis diplomatiajn rilatojn kun la papo kaj la reganto de la Sankta Romia Imperio en la kristana okcidenta Eŭropo, atingis ke la papo agnoskis la Granddukejon de Litovio dum 1251 kaj la imperiestro nomumis lin reĝo de Litovio. Post kiam grandduko Jogaila ankaŭ iĝis reĝo de Pollando dum 1386, la du ŝtatoj konektiĝis pli proksime kaj ekde 1440 ambaŭ estis estrataj de komuna reganto. Dum 1569 interkonsentiĝis la "Unio de Lublin" kaj nova ŝtato - la Pola-Litova Unio - ekestis. Tiu ŝtato dividiĝis inter la monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj Rusio dum 1795 kaj Litovio iĝis provinco de la Rusia Imperio ĝis la 16-a de februaro 1918. La Konsilio de Litovio sukcesis establi ŝtatan suverenecon nur dum 1919, post kiam la Germana Regno malvenkis en la Unua Mondmilito.
La unua Respubliko de Litovio ekzistis ĝis 1940, kiam ĝi okupiĝis fare de Sovetunio, kaj iom post de de nazia Germanio. Dum 1944 Sovetunio reokupis Litovion kaj starigis la Litovan Sovetian Socialisman Respublikon. La 11-an de marto 1991, Litovio redeklaris sian suverenan sendependecon. La dua Respubliko de Litovio estas demokratia respubliko, membro de la Eŭropa Unio kaj NATO.
Titolo: Grandduko (litovedidysis kunigaikštis; belorusevialiki kniaź; polewielki książę) escepte de Mindaugas, kiu rajtis porti la nomon Reĝo de Litovio (litoveLietuvos karalius).
Fruaj granddukoj (1236–1291)
La datoj estas proksimumaj, ĉar el tiu epoko apenaŭ ekzistas skribaj fontoj.
Origine grandduko, ekde 1253Reĝo de Litovio. Post kiam li mortiĝis fare de sia nevo Treniota, komenciĝis interna milito inter nobeloj pri la posteno de reganto.
Filo de Algirdas. Fariĝis reĝo de Pollando dum 1386 kaj establis la personan union inter Litovio kaj Pollando. Laŭ li nomiĝas la dinastio de Jogajlidoj
Filo de Gediminas, ekde 1345 kunreganto kun sia frato Algirdas, Kęstutis kontrolis la okcidentan Litovion. Post malkonsentoj li senpostenigis sian nevon Jogaila dum 1381, sed senliberiĝis kaj mortiĝis fare de la nevo la postan jaron.
Filo de Kęstutis. Dum 1382 kaptiĝis de sia kuzo Jogaila, sed sukcesis fuĝi kaj tial ne murdiĝis. Poste iĝis potenca nobelo, iel interpaciĝis kun Jogaila malgraŭ la mortigo de la patro kaj iĝis grandduko de Litovio dum 1392. Laŭplane iĝintus reĝo de Litovio dum 1429, sed la unua krono, sendita de la imperiestro de la Sankta Romia Regno, estis haltigita en Pollando, kaj la dua nur alvenis ĵus post lia morto.
La kontrakto de Krevo, laŭ kiu estonte la regantoj de Litovio kaj Pollando estu la sama persono, jam subskribiĝis dum 1385. Tamen seninterrompa vico de komunaj regantoj de ambaŭ landoj nur komenciĝis per Kazimiro la 4-a (eĉ poste la poloj kaj litovoj post morto de monarko dufoje elektis malsamajn posteulojn, sed la litova nomumito ambaŭkaze iom poste ankaŭ iĝis reĝo de Pollando). La monarkoj tenis kaj la titolon grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando, kaj numerigo estis malsama en Litovio kaj Pollando. La dinastio de Jogajlidoj, post grandduko kaj reĝo Jogaila, estis la rekta daŭrigo de la antaŭa litova dinastio de Gediminidoj.
Ĉar nun la litova kaj pola nomoj estas samrangaj, pro kialoj de neŭtraleco la monarkoj ĉi-tie ricevas esperantan nomon (se neeviteble por distingo ili ricevas - kiel kutime en diversaj lingvoj - la polan numerigon).
(♔)** = Jadviga kaj Anna Jogajlido portis la titolon "reĝo", latinerex, (ne "reĝino" aŭ "reĝedzino", latineregina), havante la titolon el propra rajto kaj ne pro geedziĝo.
La Pola-Litova Unio establiĝis laŭ interkonsento de Lublin dum 1569. La elektita reĝo de Pollando ekde nun aŭtomate iĝis ankaŭ la grandduko de Litovio (ĝis tiam la litova granddukeco estis hereda). La unua reganto de la komuna lando estis Sigismondo la 2-a Aŭgusto. Dum 1772 kaj 1793 ĉiam pli da landopartoj estis konkeritaj de la monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj Rusio, kaj dum 1795 la Pola-Litova Unio komplete konkeriĝis kaj ĉesis ekzisti. Litovio iĝis provinco de la Rusia Imperio por 123 jaroj. Estas iom da truoj en la tempolinioj ĉar foje daŭris iom da tempo elekti novan reĝon.
Titolo: Reĝo de Pollando kaj Grandduko de Litovio(litove Lenkijos karalius ir Lietuvos didysis kunigaikštis; beloruse karol Polščy, vialiki kniaź litoŭski; pole Król Polski, wielki książę litewski).
Dum lia regotempo la pola konstitucio de la 3-a de majo 1791 ekvalidis. Post la kompleta divido de la regno inter la malamikaj monarkioj Prusio, Aŭstrio-Hungario kaj Rusio li rezignis pri la reĝa kaj grandduka posteno kaj mortis ekzile en Rusio
Respubliko Litovio (1918-1940)
La konsilio de Litovio deklaris suverenan sendependecon la 16-an de februaro 1918, dum Litovio ankoraŭ estis okupita fare de la armeo de la Germana Regno. La 9-an de julio 1918, la konsilio deklaris la dukon de Urach reĝo de Litovio sub la nomo Mindaugas la 2-a. Tamen, la 2-an de novembro la konsilio nuligis tiun decidon kaj deklaris Litovion demokratia respubliko. La institucio de prezidanto kreiĝis la 4-an de aprilo 1919.
Duafoje elektiĝis prezidento post la armea puĉo de 1926. Post la minaca ultimato de Sovetunio konkeri la landon en 1940, li fuĝis al Germanio kaj poste al Usono
Ĉefministro, kaj fakta prezidento post la fuĝo de Smetona. Nek rekoniĝis internacie nek fare de litovaj diplomatoj en eksterlando, kaj prenis la rolon de prezidento neleĝe, ĉar Antanas Smetona nek demisiis nek mortis.
Titolo: Unua sekretario de la centra komitato de la komunisma partio de Litovio(litove Lietuvos komunistų partijos Centro komiteto pirmasis sekretorius; ruse Первый секретарь Центрального Комитета Коммунистической партии Литвы).
Periodo
Postenulo
Rimarkoj
21-a de julio 1940 ĝis 24-a de junio 1941 13-a de julio 1944 ĝis 22-a de januaro 1974
Perdis tiun postenon kiam la ŝtata sendependeco deklariĝis.
Respubliko Litovio (ekde 1990)
Ekde la deklaro pri ŝtata sendependeco la 11-an de marto 1990, la gvidanto de la supera konsilio estis la oficiala ŝtatestro. Tio finiĝis dum 1992, kiam la ofico de prezidanto kaj la institucio de litova parlamento Seimas kreiĝis. Pro konsidero de Sovetunio, la Respubliko Litovio kaj ĝiaj politikaj gvidantoj ne agnoskiĝis de plej multaj landoj ĝis septembro 1991.
Titolo ekde 1990 ĝis 1992: gvidanto de la supera konsilio (parlamento) (litove Aukščiausiosios Tarybos pirmininkas).
Unua post-sovetia prezidanto. Fakta prezidanto (kiel gvidanto de la parlamento Seimas) ĝis la 25-a de februaro 1993, kiam li gajnis la prezidantan elekton. Ne rekandidatiĝis.