Viena Grupo
La Viena Grupo (germane: Wiener Gruppe) estis informa cirklo de eksperimentemaj aŭstraj verkistoj en Vieno inter 1954 kaj 1965 ĉirkaŭ Friedrich Achleitner, H. C. Artmann, Konrad Bayer, Gerhard Rühm kaj Oswald Wiener. La amikaro ricevis sian nomon nur en la 1967-a jaro per de Rühm eldonita antologio sub la titolo Die Wiener Gruppe. IdeojHeredinta la en 1947 fonditan artistan unuiĝon art club ĉirkaŭ la poeto kaj pentristo Albert Paris Gütersloh, la Viena Grupo proponis sur la bazo de opozicio kontraŭ konservatismo kaj provinciemo en la kultura vivo de Aŭstrio post la fino de la Dua mondmilito novan, provokan literaturkoncepton. Ĝi detruu per avangardisma metodika enmiksiĝado ĉiujn formojn de kulturaj tradicioj. La verkoj parte individue parte ope faritaj montris influon de dadaismo kaj surrealismo. Koncerne artan teorion la Viena Grupo adoptis ideojn de la lingvokritiko de Ludwig Wittgenstein, de kibernetiko kaj de profunda psikologio. Formoj de publika sinprezentoEsprimiloj preferitaj estis konkretaj poeziaĵoj (akustikaj kaj videblaj), tekstmuntadoj, dialektpoemoj kaj kantoj. En la kadro de teatrado inter enkalkulita provoketo kaj ega troigo oni aranĝis furorajn spektaklojn ("macabre feste", "poetische demonstrationen"). Tiaĵoj preparis la postan agadon de Wiener Aktionismus. En junio 1957 la grupo prezentis sin unuafoje per voĉlegado monstra ("monsterlesung"). La du literaturkabaredoj ("literarische cabarets") en 1958 kaj 1959 markis la kulminon de la kuna agado. La memmortigo de Konrad Bayer en 1964 finfine malfondis la grupon. En malpli familiara rilato kun la grupo estis ankaŭ Ernst Jandl kaj Friederike Mayröcker. Literaturo
Eksteraj ligiloj |