Donecka provinco (ukraineДонецька область, Donecka oblast) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Fine de 2018 en la provinco vivis 4 200 461 loĝantoj sur areo de 26 517 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 158 loĝantoj/km².
En la provinco aktivas uzurpa Popola Respubliko de Donecko. La 11-an de majo 2014 okazis referendumo pri sendependeco en la regionoj de orienta Ukrainio, nome Donecko kaj Luganska provinco. La rezulto estis absolute majoritata por sendependeco, kvankam postaj deklaroj de novaj estroj kliniĝis al peto por aliĝo al Rusio.
la 30-an de marto de 2014. Okazas manifestacioj en la Donecka kaj Luhanska provincoj favore al pli granda aŭtonomeco. Protestoj aperis sur la orienta parto de Ukrainio iuj separatistoj t.e. "nekonataj soldatoj", en rusiaj militaj uniformoj sen insignoj, tamen kun rusiaj Kalaŝnikov-mitraletoj kaj aliaj tipe rusiaj armiloj, fakte t.e. anoj de de rusa FSB (Federala Sekur-Servo aŭ ankaŭ nomata Federala Servo por Kontraŭspionado). La separatistoj okupigas administraciejojn ekz. en la jenaj urboj de la orienta Ukrainio (vidu la apudajn mapojn kun la montritaj situoj de la koncernaj urboj) Slovjansko, Mariupol (vidu la apudan mapon), Luhansko (vidu la apudan mapon), Ĥarkovo / Ĥarkivo (vidu la apudan mapon), Donecko (vidu la apudan mapon), Horlivka, Jenakijeve, la separatistoj ofte uzas homajn ŝirmŝildojn, estas jam mortintoj kaj multe da vunditoj.
la 12-an de aprilo de 2014. Ekas kontraŭstaroj inter prorusiaj ribeluloj kaj la ukrainia armeo en la orientaj provincoj de Ukrainio.
la 24-an de majo de 2014. La memproklamitaj Popolaj Respublikoj de Lugansko kaj Donecko anoncis la kreadon de Federacia Ŝtato Novrusio.
la 18-an de februaro de 2015. La ukrainia armeo abandonas la urbon Debalcevo, kiu estis en sakostrato de la teritorio de prorusiaj separatistoj post la batalpaŭzo.