Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Germanigo

Ĉeĥaj nomoj estas forviŝitaj fare de Sudetgermanoj post la Nazia okupo de Ĉeĥoslovakio en 1938, ĉiokaze temis pri urbo Šumperk

Germanigo estas la etendo de la Germanaj lingvo, popolo kaj kulturo aŭ politikoj kiuj enkondukis tiujn ŝanĝojn. Ĝi estis la centra grundo de la Germana konservativa pensaro en la 19a kaj 20a jarcentoj, je periodo kiam konservismo kaj naciismo iris tute kune. En lingvistiko, Germanigo okazas ankaŭ kiam vorto el la Germana lingvo estas adoptata en alia lingvo.

Laŭ la politikoj de ŝtatoj kiaj la Ordeno de germanaj kavaliroj (kiu alvenis el la Sankta Romia Imperio), Aŭstrio, la Germana Imperio, kaj la Nazia Germanio, ne-Germanoj estis ofte nerajtigitaj uzi siajn lingvojn,[1] kaj la ŝtato diskriminaciis iliajn tradiciojn kaj kulturon. Kiam tiuj decidoj ne estis sukcesaj por elradikigi ne-Germanojn, oni uzis kolonojn kaj setlantojn por ŝanĝi la populaci-ekvilibron. Per Germanigo (ekz. en Prusio en la 13a jarcento fare de la Teŭtona Ordeno), venis kristanigo kaj milito - kion faris personoj kiuj parolas la Germanan, kiuj post la konkero tenis la politikan kaj ekonomian povojn - sed Germanigo akiris pli rektan naciisman karakteron iom poste. Dum la Nazia epoko, Germanigo turniĝis en politiko de etna purigo kaj poste en genocido de kelkaj (aŭ ĉiaj) ne-Germanaj etnaj grupoj.

Citaĵo

"Nia celo ne estos germanigi Orienton en malnova senco de la vorto, tio signifas instrui tiean loĝantaron la germanan lingvon kaj la germanajn leĝojn. Ni devas zorgi, por ke en Oriento vivu sole homoj de germana sango." Adolf Hitler, Mein Kampf

Interesaĵoj

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Malpermeso de la Franca lingvo estis akompanata de monpunoj aŭ prizono, kaj la detruo de ajna montro de Francio post la okupo de Alzaco: Mireille Biret, Germanisation et nazification, 1a de oktobro 2010 [1] Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de Majo 2018.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9