Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

August Johann Rösel von Rosenhof

August Johann Rösel von Rosenhof
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1705 (1705-03-30)
en Arnstadt
Morto 27-an de marto 1759 (1759-03-27) (53-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Academy of Fine Arts, Nuremberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Elisabeth Maria Rösel von Rosenhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Katharina Barbara Rösel von Rosenhof (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
ilustristo
lepidopterologio
natursciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Entomologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Johann Rösel von Rosenhof (naskiĝinta la 30-a de marto 1705 sur kastelo Augustenburg en Arnstadt, mortinta la 27-a de marto 1759 en Nürnberg) estis germana miniaturpentristo, natursciencisto kaj entomologo. Per liaj precizaj, tre detalaj bildoj de insektoj li estis rekonita kiel grava figuro en moderna entomologio.

Paĝo el prirana libro.

Vivo

Originante el "nobelgento de Aŭstrio", Rösel estis naskita kiel Johannes Rösel. Tio estis modifita en 1853, sendube en la honoro de lia onklo, la bestopentristo Wilhelm Rösel von Rosenhof. La patro de Rösel mortis kiam li estis junega kaj estis lia onklo kiu peris al li artistan edukon. Lia baptopatro estis Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel kiu ankaŭ malkovris kaj subtenis lian talentegon. Li daŭrigis artostudojn de arto ĉe la Akademio de Nurenbergo (1724-1726) kie li iĝis tre talenta pentristo de portretoj kaj de miniaturoj, kio rajtigis lin iri Kopenhagon al la reĝa kortego en 1726: tien nvitis vin onklino, kiu estis ĉambristino de la tronheredanto kaj postaj reĝo Kristiano la 6-a (Danio). Röselhof ne volis resti pli ol du jarojn en Danlando sed pluvojaĝi al Nederlando. Sed pro malsano li devis interrompi la vojaĝon jam en Hamburg.

Renormaliĝante post malsano, li malkovris la verko de Maria Sibylla Merian Metamorphosis insectorum Surinamensium (1647-1717) en kiuj ŝi priskribis la insektojn kaj aliajn bestojn kiujn ŝi observis en Surinamo. Rösel ne plu pensis pri Nederlando, iris al Nürnberg kaj ricevis la civitanecon. Li havis la ideon skribi kaj ilustri similan libron pri la germana faŭno.

En 1737, li geedziĝis kun Elisabeth Maria, la filino de la kirurgo, fiziologo kaj poeto Michael Bertram Rosa. Lia arta talento donis al li plentaŭgan reputacion tiel ke li perlaboris la vivon komforte pentrante kaj povis uzi sian libertempon por observi insektojn, amfibiojn kaj reptiliojn en la naturo. Li kolektis ovojn kaj larvojn por elkovi kaj bredi ilin hejme kaj por studi ties evoluojn kaj ŝanĝiĝojn. Inter 1730-30 Rösler pli kaj pli iĝis naturscienculo; li frekventis la Universitaton de Altdorf kaj rajtis uzi sciencan literaturon de la kuracisto Georg Leonhard Huth. Laŭ instruoj de la matematikisto, fizikisto kaj astronomo Johann Gabriel Doppelmayr Rösler eĉ konstruis efikan sunmikroskopon.

Liaj detalaj observaĵoj, pli utiligite ankoraŭ per tre belaj ilustraĵoj, estis publikigitaj en du grandaj libroj. La unua kun la titolo Insecten-Belustigung, aperis en 1740 kaj estis dediĉita al la insektoj kaj aliaj senvertebruloj kiel la aktinioj. Lia klasifiko de la insektoj sekvis naturan sistemon kaj li estas rigardita kiel unu el la patroj de germana entomologio. Kvarono estas preskaŭ monografio de la araneo Araneus diadematus. La priskribo de la besto estas ilustrita per ses platoj kiuj montras la diferencojn en vario de la kolorigo de la specio. Ili ankaŭ montras internajn dissekciojn. Rosenhof interesiĝis pri la produktado de silko sed li konfuzis la anuson kun la malfermo de silkproduktantaj glandoj.

Li publikigis poste, inter 1753 kaj 1758, Historia naturalis Ranarum nostratium, verkon dediĉitan al ranoj. La kvalito de la laboro, aparte de ĝiaj ilustraĵoj, faras ĝin unu el la plej belaj tiuteme. Rosenhof prezentis la vivociklon de ĉiuj specioj ekzistantaj en Germanio, kaj iliajn anatomion kaj ostaron. La dua parto de la verko, aperis en 1758. Ĝi estas komencita fare de Albrecht von Haller (1708-1777).

Rösel tiam komencis similan laboron sur la lacertoj kaj la salamandroj sed cerba atako paralizis lin kaj li mortis iomete pli poste. Multaj priskriboj de specioj faritaj fare de Karolo Lineo estas bazitaj sur la priskriboj de Rösel!

La akrido Metrioptera roeseli estis nomita por li.

Literaturo

  • Symposium zum 250. Todestag von August Johann Rösel von Rosenhof am 27. März 2009, veranstaltet von der Naturhistorischen Gesellschaft Nürnberg und der Deutschen Gesellschaft für Herpetologie und Terrarienkunde. Sekretär, Beiträge zur Literatur und Geschichte der Herpetologie und Terrarienkunde. Vol. 9, Heft 2 (2009).
  • Biografio ĉe NDB.
  • Manfred Niekisch: August Johann Rösel von Rosenhof : Künstler, Naturforscher und Pionier der Herpetologie, eine Einführung zum Reprint der "Historia naturalis ranarum nostratium - Die natürliche Historie der Frösche hiesigen Landes", 2009 (Historia naturalis ranarum nostratium ; Teilbd. 1).

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9