Ĥersona provinco
Ĥersona provinco (ukraine Херсонська область) estas unu el 24 provincoj de Ukrainio. La provinco situas en la suda parto de la lando ĉe la Nigra Maro kaj limas oriente la Zaporiĵan provinco, sude la Aŭtonoman Respublikon Krimeo, okcidente la Mikolajevan provincon kaj norde la Dnipropetrovskan provincon. Fine de 2022 en la provinco vivis 1 001 598 loĝantoj sur areo de 28 461 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². GeografioLa suda limo de la teritorio estas la bordo de la Nigra Maro, mallarĝa landoparto ligas ĝin kun la duoninsulo Krimeo. Oriente reto da akvaj areoj, insuloj kaj duoninsuloj ligas ĝin kun la Azova Maro. La provincon trafluas la rivero Dnepro, kiu estas en pluraj lokoj larĝigita per akvobaraĵoj kaj sude de la urbo Ĥersono iĝas vasta delto kun multaj insuloj, antaŭ ol enflui la Nigran Maron. Troviĝas ĉi tie ankaŭ akvorezervujo Kaĥovka. Administra dividoLa administra centro de la provinco estas urbo Ĥersono. La provinco havas:
La lokan memregadon plenumas la Ĥersona provinca konsilio, la ekzekutivo apartenas al la provinca ŝtat-administracio. La estro de la provinco estas la prezidanto de la ŝtat-administracio, kaj estas nomumata fare de la prezidento de Ukrainio. Nuntempe la postenon plenumas Boris Silenkov. La plej grandaj kaj gravaj urboj de la provinco estas Ĥersono, Kaĥovka kaj Nova Kaĥovka. Aliaj: Oleŝki, Heniĉesk, Skadovsk, Hola Pristan, Berislav. Ekonomio kaj transportoLa provinco estas ĉefe agrikultura regiono, ĉefaj industriaj entreprenoj troviĝas en Ĥersono. Tra la provinco pasas kelkaj fervojoj, civilaj flughavenoj mankas. DemografioEkde 1996 la loĝantaro-kvanto en la provinco konstante malkreskas. En la jaro 2007 en la provinco loĝis 1 135 880 homoj. 60,4% de la loĝantaro loĝas en urboj kaj urbotipaj loĝlokoj, 39,6% — en vilaĝoj.
EkonomioLa provinco estas ĉefe agrikultura regiono.
Eksteraj ligiloj
|