872Svatopluk agnoskis Bořivojon, alveno de grandmoravia episkopo Metodo en Pragon, akceptado de ortodoksio en Bohemio – inkluzive de Bořivoj kaj Ludmila en 874 aŭ 880
883 Bořivoj konstruis en Levý Hradec preĝejon de Sankta Klimento, la unua preĝejo en Bohemio
885 konstruita preĝejo de Virgulino Mario en Praga burgo
895 post la morto de Svatopluk forŝiro de Grandmoravia regno, vasala interkonsento de Spytihněv la 1-a kun orientfranka reĝo Arnulf de Karintio pri ŝirmo kontraŭ hungaroj; malfermiĝo al karolina kulturo kaj enpraktikigo de latina liturgio
1344 la praga episkopejo avancigita je ĉefepiskopejo Ernesto el Pardubice, komencita konstruado de katedralo de sankta Vito, Venceslao kaj Vojtěch
1346–1378 erao de Karolo la 4-a, Prago ĉefurbo de Bohemia reĝlando kaj de Sankta Romia Imperio, signifa komerckruciĝo kaj la tria plej granda urbo de Eŭropo, fortega kulmine urbanista evoluo
1378–1415 kresko de religiaj konfliktoj kaj socia streĉo; estiĝo de reforma movado frunte kun rektoro de la universitato kaj predikisto Jan Hus, lia agado en Betlehema Kapelo; akriĝo de la situacio, kiam Jan Hus estis brulmortigita dum eklezia koncilio en Konstanco
1419–1437 komenco de provoj de pastraro pri reformo de la eklezio en husana revolucio kontraŭ katolika eklezio kaj la imperiestro
junio de 1419 la unua praga defenestrado de urbodomanoj en Novurba urbodomo per homamaso, ribelo de malriĉularo gvidita de husana predikisto Jan Želivský
1420 batalo en Prago en Vítkov, malvenko de kruckaravano de imperiestro Zigmundo la 1-a gvidita de Jan Žižka; unuiĝo de la pragaj vilaĝoj en unu urbon, kresko de la potenca evoluo de Prago en lando
1424 portempa intercivitana milito, malvenkoj de soldataro de praganoj kaj nobelara unueco kun Žižka kontraŭ orfoj ĉe Skalice kaj Maleŝov; denova disiĝo de la pragaj urboj post malunueco inter malnovurbaj moderaj husanoj kaj novurbaj radikaloj
majo de 1434 konkero de Nova Urbo per la soldataro de Malnova Urbo kaj nobelara unueco, kelke da tagoj antaŭ malvenko de radikalaj orfoj per nobelara unueco ĉe Lipany
1547 malsukcesa nobelara ribelo kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a, sekvanta limigo de urbaj privilegioj, politika potenco kaj memstareco, konfiskado de posedaĵo kaj malfloro
1583–1612Rudolfo la 2-a ĉeĥa reĝo; Prago sidejo de la imperiestro, ĝi estas duafoje eŭropa movadcentro de socia kaj kultura vivo kaj klereco, renesanca alikonstruo de la urbo
1618 kiam fervora katoliko Ferdinando la 2-a nuligis religiajn liberecojn kaj pluajn rajtojn, garantiitaj de Rudolfo, eksplodis ĉeĥa nobelara ribelo kontraŭ Habsburgoj, la dua praga defenestrado en Praga burgo
novembro de 1620 malvenko de soldataroj de ĉeĥaj nobelaroj en Blanka Monto per armeo de Ferdinando, la fuĝo de „Vintra reĝo“ Frederiko el la lando, subpremo de la ribelo
junio de 1621 publika ekzekuto de 27 ĉeĥaj nobeloj el vicoj de la ribeliĝintaj nobelaroj kontraŭ la imperiestro en Malnovurba placo
1620–1621 komenco de malluma periodo, malfloro de la ĉeĥa lingvo kaj la nacia konscio, persekutado kaj amasa foriro de ĉeĥaj kaj moraviaj protestantoj (Václav Hollar, Johano Amoso Komenio); transŝovo de gravaj oficejoj ĝis Vieno kaj politika falo de la urbo en provincan nivelon; samtempe jezuita rekatoligo, estiĝo de novaj monaĥejoj kaj temploj; konstruado de novaj palacoj de katolikaj aristokratoj
1627 Ferdinando la 2-a proklamis Renovigitan landan establon, permesita nur katolika religio, forpreno de preskaŭ plena politika potenco al la reĝaj urboj kaj firmigo de absoluta potenco de la reganto kaj liaj centraj oficejoj en Vieno
1648 la lasta el la sieĝadoj de svedoj subgvide de generalo Königsmarck, okupo de okcidenta bordo de rivero Vultavo dank‘ al perfido de gardistaro, prirabo de maldekstrobordaj monaĥejoj, Praga burgo kaj kolektaĵoj de Rudolfo, bombardado kaj sieĝado de orientaj pragaj urboj, batalo je Karola ponto; la urbo rezistis al la atakoj dank‘ al ĝustatempaj aŭstriaj helpoj, novaj barokaj fortikaĵoj kaj same al kontribuoj de „pragaj studentoj“ en la batalo je la ponto, ĝis subskribo de la interkonsento pri paco en Vestfalio
1689 granda incendio en la urbo; impulso al konstruado en stilo de praga baroka arkitekturo
1741 okupo de la urbo per franca-bavaria soldataro dum milito je aŭstria heredaĵo
1744 okupo de prusia armeo enkadre de la sama konflikto
1784–1848 tempo de nacia renaskiĝo, komencoj de industria revolucio, estiĝo de ĉeĥaj institutoj, evoluo de industriaj antaŭurboj malantaŭ la remparoj de Prago;
junio de 1848 ribelo de radikalaj demokratoj; okupo de la urbo per la imperiestra armeo gvidita de marŝalo Alfred Windischgrätz, instalo de armea diktaturo en Bohemio
1849–1859 malfondo de servuteco, teritorie-administra reformo; firmigo de la polica reĝimo dum absolutismo de ministro Alexander Bach
1861–1913 akiro de ĉeĥa plimulto en urba administrado, komenco de modernigo de la metropolo inkluzive de konstruado de reprezentaj kaj utilobjektoj (Nacia teatro, Nacia muzeo, Rudolfino, Petřína belvedero, sportejoj), ties infrastrukturo (lumigo, pontoj, publika transporto, telefona kaj elektra reto), novaj institutoj (Akademio de sciencoj, politikaj partioj, sindikatoj), aranĝo de ampleksaj socia-kulturaj kaj sportaj agadoj
1890 centjara inundo, inundigo de Malnova Urbo ĝis Malnovurba placo, detruiĝo de kelkaj arkoj de Karola ponto
1893 nesentemaj konstrureguligoj de Malnova Urbo kaj Juda kvartalo
Prago kiel ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio
oktobro de 1918 proklamo de memstareco de Ĉeĥoslovakio, Prago estas ĉefurbo de la nova respubliko, per homamaso detruita Mariana kolono, statuto de marŝalo Radecký, imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj pluaj simboloj de la habsburga superregado
1922 la urbo disvastigita en teritorio de Granda Prago per aliĝo de 37 ĉirkaŭaj vilaĝoj, la sekvantaj jaroj havas ekfloron de la urbo en kulturo, arto, arkitekturo (avangardo, funkcionalismo)
1923 komencita radiodisaŭdiga elsendado el flughaveno en Kbely
marto de 1939 okupo de la urbo per germana armeo; ondo de emigrado; proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio kiel konsisto de Tria regno; enpraktikigo de dekstroflanka trafiko en la stratoj
novembro de 1939 studenta demonstracio kontraŭ naziismo, la morto de Jan Opletal; fermo de ĉiuj altlernejoj en Protektorato
1939–1945 okupado per la nazia Germanio; ekzekutoj, arestado kaj deportado de politikaj malamikoj per gestapo; iompostioma pereo de centdudeka historia juda komunumo
majo de 1942 atenco de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj senditaj el Anglio por atenci regnan protektoron Heydrichon; akriĝo de polica teroro
februaro de 1945 flugatako de usona aerofloto (sekve de eraro en navigacio al Prago anstataŭ al Dresdeno) pereis Emaŭza monaĥejo, konstruaĵoj en Nusle kaj fabrikoj en Vršovice (Bombardado de Prago (1945))
majo de 1945Praga ribelo, abruptaj bataloj en la tuta urbo (incendio de Malnovurba urbodomo, batalo je konstruaĵo de Ĉeĥoslovaka radio, defendo kontraŭ taĉmentoj de SS en Pankrác, helpo de vlasov-anoj en sudo, traktado de usona delegitaro kun germanoj, sekve alveno de soveta armeo direkte de Ruzyně. La Praga ribelo (en ĉeĥa: Pražské povstání) de 1945 estis parte sukcesa klopodo fare de la Ĉeĥa rezistomovado por liberigi la urbon Prago el la Germana okupacio. Germanaj trupoj kontraŭatakis, sed ilia avanco estis malrapidigita pere de barikadoj konstruitaj de ĉeĥoj. La 8an de majo, ĉeĥaj kaj germanaj estroj subskribis batalĉeson permesante ke la germanaj fortoj retiriĝu el la urbo, sed ne ĉiuj unuoj Waffen-SS obeis. La batalado pluis ĝis la 9a de majo, kiam la Ruĝa Armeo eniris en preskaŭ liberigita urbo.
Prago dum komunisma reĝimo
1948 post la postmilita preparo de la situacio helpe de Sovetunio kaj post februara puĉo alveno de la komunisma partio al potenco, la dua ondo de emigrado, komenco de politikaj procesoj, ŝtatigo de privataj entreprenoj, enpraktikigo de cenzuro kaj sistema polica kontrolo per la ŝtato, reformo de la administrado de la urbo, malfondo de magistrato kaj nova divido de distriktoj
1953 al la unuamaja festotago komencita elsendado de Ĉeĥoslovaka televido
1960 nova teritorie-administra divido de Prago kaj aligo de 4 vilaĝoj; komencoj de amasa konstruado de panelkvartaloj en periferio de Prago
1968 komenco de la funkciado de nova internacia flughaveno en Ruzyně, aligo de pluaj 21 vilaĝoj al la urbo
1968 „Praga printempo 1968“ – per ŝanĝoj en gvidantaro de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ), prezidento kaj registaro, ebligo de demokratiaj reformoj kaj „socialismo kun homa vizaĝo“; nuligo de cenzuro, ekfloro de la politika vivo kaj renovigado de rilatoj kun la mondo; kritiko flanke de Sovetunio kaj la amikiĝintaj landoj kontraŭ influoj de dekstranaro
aŭgusto de 1968 – la 21-an de aŭgusto okazis nokta invado de armeoj de Varsovia interkonsento, okupo de Prago peraviadile per paraŝutistaro el Ruzyně; bataloj en la centro de la urbo, civitanaj protestagadoj; entrudigo de moskvaj protokoloj al arestita gvidantaro de KPĈ; eksterordinara kongreso de KPĈ en Vysočany
januaro de 1969 Prago la ĉefurbo de la ĉeĥoslovaka federacio, sidejo de la federala kaj ĉeĥa registaroj
1969 membrulmortigo de Jan Palach, Jan Zajíc – vidu Vítkov,|E. Plock kaj aliaj civitanaj protestoj; glorigoj de gajno en Mondo-Majstrokonkurso en hokeo superkreskintaj en kontraŭsovetan manifestacion kaj atakoj (Aerofloto); bruta subpremo de la aŭgusta manifestacio per la ĉeĥoslovaka armeo kaj la nova konservativa gvidantaro de KPĈ kaj sekva legaligo de la intervenoj; komenco de periodo de „normaligo“
1970 aperis „Ekkonoj el la kriza evoluo“, tutnaciaj politikaj purigagadoj, „interŝanĝoj de legitimiloj“ kaj kontrolesploroj en KPĈ, firmigo de neostalinismo kaj polica ŝtato sub Gustáv Husák; aligo de pluaj 4 vilaĝoj al la teritorio de la urbo
1973 konstruita Nusela ponto, konsisto de konstruata nordsuda magistralo
1974 komencita trafiko de la unua el la tri estontaj linioj de metroo; aligo de 30 vilaĝoj, sekva konstruado de superkvartalo Suda Urbo
1977 proklamo de Ĉarto 77 kaj sekva „Antiĉarto“, porreĝima kongreso de ĉeĥoslovakaj verkistoj
1985 ĉeĥoslovaka grandioza ekzercado nomata „spartakiado“ en Strahov dum ĉeesto de 1 miliono da homoj (lasta)
1985–1989 profundigado de ekonomiaj problemoj, perdo de konkurenckapablo de la lando kaj la stato de la urbo (trafika kaj ekologia situacio, provizado, stato de la historia centro); nur etaj ŝanĝoj enkadre de programo de „renovigo“ subinflue de soveta „renovigo“ – „perestrojko“
1988 kontraŭreĝimaj aspektoj dum datrevenaj demonstracioj en aŭgusto kaj oktobro, en La tago de homaj rajtoj permesita amasiĝo de opozicio en Škroupovo-placo
januaro de 1989 „semajno de Palach“ kontraŭreĝimaj demonstracioj kaj policaj intervenoj, pluaj demonstracioj la 21-an de aŭgusto kaj la 28-an de oktobro en Venceslaa placo; plua kresko de montroj de politika opozicio kaj kritiko de publiko
majo de 1989 lasta amase organizita unuamaja manifestado, anstataŭ Letná en Venceslaa placo
oktobro de 1989 de somero amasa alkresko de elmigrintoj el Germana Demokratia Respubliko (GDR) postulantaj en praga grandambasadorejo de Federacia Respubliko Germanio (FRG) azilon, premo de okcidentgermanaj kaj ĉeĥoslovakaj organoj en GDR, la rezulto estis malfermo de limoj inter GDR kaj FRG kaj pli malfrue falo de berlina muro
novembro de 1989 subpremo de studenta manifestacio en Nacia avenuo, ŝtorma reago de la publiko, ondo de strikoj kaj centmilaj demonstracioj en Venceslaa placo kaj en Letná, „velura revolucio“, forfajfado de gvidanto de la praga KPĈ M. Štěpánon dum demonstracio en uzino ČKD Vysočany; iompostiomaj cedoj flanke de la registaro kaj de KPĈ, interŝanĝita Miloš Jakeš frunte de la partio kun Karel Urbánek
decembro de 1989 post plua intensiĝo de la premo de la publiko (kaj senhelpe de Sovetunio al la partio) la registaro demisiis, kooptado de nekomunismaj deputitoj, ŝanĝo de Konstitucio (forpreno de artikolo pri gvidanta rolo de KPĈ, Nacia fronto kaj lernado de marksismo); abdiko de Gustáv Husák
1990 forŝovo de la lastaj taĉmentoj de la soveta armeo el la lando
1991 malharmoniigo dum traktadoj je leĝpovo de naciaj registaroj kaj la nomo de la lando; okazis jubilea Ĝenerala landa ekspozicio
1992 la historia centro de Prago enskribita en liston de Fonduso de la monda heredaĵo de UNESCO; post politikaj disputoj de la registaroj de la respublikoj aprobita apartiĝo de la federacio de Ĉeĥoslovakio; abdiko de prezidento; en novembro aprobita Konstitucio de Ĉeĥa respubliko
januaro de 1993 Prago fariĝis ĉefurbo de memstara Ĉeĥa respubliko kaj ties institucioj
1995 nova teritorie-administra divido de la urbo, ekesto de aŭtonomioj de la urbaj partoj
2000 Prago elektita unu el la eŭropaj urboj de kulturo (por jaro 2000); finigo de alikonstruo de Smíchov
septembro de 2000 kongreso de Internacia monfonduso, surstrataj kunpuŝiĝoj de antiglobalaj demonstrantoj (plejparte alilandanoj) kun polico
oktobro de 2001 konferenco de kapuloj de ŝtatoj de NATO; ekde septembro plifortigita sekurecdisponoj inkluzive de armea gardado de ambasadorejoj kaj Radio Libera Eŭropo
aŭgusto 2002 kvincentjara inundo, kontraŭinundaj disponoj, trafitaj riverbordaj kvartaloj Zbraslav, Smíchov, Malgranda Kvartalo, norda parto de Malnova Urbo, Karlín, Holešovice, Bubeneč, Libeň kaj Trója; evakuado de Karlín, kie detruiĝis kelke da konstruaĵoj; subakvigo de sektoroj de la metroo en la centro de Prago
majo de 2004 oficialaj glorigoj de la eniro de la lando en Eŭropan Union
Ĉefstacidomo en Prago estas ofta komenca stacio kaj finstacio por multaj trajnoj. Estas ankaŭ kelkaj internaciaj trajnoj, kiuj haltas en Prago nur por ŝanĝo de lokomotivo kaj pluiras al aliaj lokoj eksterlande.
En 2012, 2014, 2015 kaj 2018 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Prago.
Verda Stelo estis Esperanto-societo de la germanlingvanoj en Prago. Ĝi fondiĝis en 1908, ses jarojn post la unua Esperanto-klubo de Prago. Kunfondinto estis la gimnazia instruisto Siegfried Lederer.
La Esperanto-klubo en Prago grupigas pragajn uzantojn de la Internacia Lingvo Esperanto. La klubo estas loka organizaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu estas membro de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.