August Bielowski
August Bielowski (Augustyn), pseŭdonomo Jan Płaza (naskiĝis la 27-an de marto 1806 en Krechowice, Pokucie, mortis la 11/12-an de oktobro 1876 en Lvovo) – pola historiisto, slavisto, verkisto, direktoro de Ossolineum en Lvovo, aŭtoro, fondinto kaj eldonisto de la serio "Monumenta Poloniae Historica", honora membro de la Societo de Scienc-Amikoj en Poznań en la jaroj 1860–1876. VivoEn 1828 finis gimnazion ĉe monaĥejo de bazilianoj en Buĉaĉ kaj komencis studi en Universitato de Lvovo. Post eksplodo de la Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio eniris Polan Soldataron de Kongresa Pollando, soldatservis en regimento de Apudvistula Legio infanteria en la korpuso de generalo Samuel Różycki. Post falo de la insurekcio iris al Galicio. En 1834 estis arestita sub riproĉo de komploto fare de aŭstraj regopovoj, en malliberejo pasigis du jarojn. En 1845 ligiĝis kun Ossolineum, de 1869 estis ties direktoro kaj redaktoro de "Biblioteko de Ossoliński-familio". Per lia klopodo en la jaroj 1854–1861 estis reeldonata Słownik języka polskiego (Vortaro de la pola lingvo) de Samuel Linde, kun kompletigoj kaj korektoj. Li ofte vojaĝis scienccele traserĉante arkivojn kaj bibliotekojn en Rusio, Aŭstrio, Germanio por akirado de fontoj pri la historio de Pollando. Li estis ideodonanto kaj la unua eldonisto de la serio "Monumenta Poloniae Historica", en la jaroj 1856–1864 proprakoste eldonis la unuan volumon (danke al la financa apogo de grafo Wiktor Baworowski la presado estis finita). La duan volumon kunfinancis Towarzystwo Naukowe Krakowskie (Scienca Societo en Krakovo). En 1872 la Societo, post transformiĝo al Akademio de Scipovoj, transprenis eldonadon de la Monumenta Poloniae Historica. Bielowski iĝis gvidanto de la Historia Komisiono de la Akademio en Lvovo. Verkoj
Entombigita en Liĉakiva tombejo en Lvovo. Bibliografio
Eksteraj ligiloj
|