Leonard Chodźko
Leonard Borejko CHODŹKO blazono Kościesza (naskiĝis en 1800 en Oborek (Grodna regiono), mortis la 12-an de marto 1871 en Poitiers) – belorusa kaj pola historiisto, geografo, kartografo, arkivisto, eldonisto kaj elmigrinta aktivulo. Filo de Ludwik, partoprenanto de la insurekcio de Kościuszko, kaj Waleria Dederko. Li edukiĝis en Maladzeĉna, kie amikiĝis kun Tomasz Zan. Frekventis lernejon de bazilanoj. En la jaroj 1816-1817 studis en Jura Fakultato de Vilna Universitato. Verkoj
Krom tio li publikigis artikolojn en enciklopedioj, vortaroj kaj francaj kaj britaj ĵurnaloj. En Grand dictionnaire universel publikigis pli ol 300 artikolojn pri famaj poloj. Li ankaŭ inspiris plurfoje la francan gazetaron kaj liaj klarigoj estis por ĝi unusola fonto de scio pri Pollando. Li eldonis plurajn mapojn de sia aŭtoreco: interalie la mapon de sep dispartigoj de Pollando, statistikan mapon de vojoj en Pollando, multajn mapojn de Rusio kaj de landoj apud la Balta Maro kaj la Nigra Maro. Li kolektis eldonataj de elmigrantaro librojn, broŝurojn, manifestojn, flugfoliojn. Li konservis por posteularo korespondaĵon de elmigrintaj aktivuloj. Postlasis kopiojn de dokumentoj pri la historio de Pollando en la jaroj 1657-1863, nombrantaj 125 volumojn. Poste liaj kolektaĵoj iĝis fundamento de la kolekto de Pola Nacia Muzeo en Rapersvilo. En la jaroj 1860-1871 estis honora membro de la Societo de Scienc-Amikoj en Poznań. |