Radzyń Podlaski
Radzyń Podlaski estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Radzyń Podlaski en distrikto Radzyński. Dua mondmilitoOni pritaksas, ke rezulte de germanaj reprezalioj pereis pli ol 24 mil loĝantoj de la distrikto, inkluzive de ĉiuj judoj. 5.07.1940: En Sitno (apud Międzyrzec Podlaski) germanaj ĝendarmoj pafmortigis 15 skoltojn kaj unu instruiston de la konspira grupo el vilaĝo Czemierniki (apud Radzyń Podlaski) 7.12.1942: Taĉmentoj de SS, polico kaj ĝendarmaro murdis en Białka, proksime al Radzyń Podlaski, pli ol 90 personojn pro kunlaboro kun partizanoj. 30.10.1943: Pola Rezistomovado: partizana taĉmento sur ŝoseo apud Radzyń Podlaski sukcese atencis kontraŭ vicestro de Gestapo. 12.03.1944: En Główno apud Radzyń Podlaski germana polico pafmortigis 10 personojn, venĝe pro plenumo de mortpuno kontraŭ kunlaboristoj fare de Pola Subtera Ŝtato |