Świnoujście
Świnoujście (kaŝube: Swina, Szvvine 1182, Zwina 1186, Zwijne 1577, Swinemünde, platgermane: Swienemünn, germane: Swinemünde) estas urbo en provinco Okcidenta Pomerio (pole województwo zachodniopomorskie), kiu situas en norda Pollando ĉe enfluo de la rivero Swina en Baltan Maron. Ĝis oktobro 1945 la loĝantaro estis germanlingva kaj la urbo situis en la centra parto de la Germana Regno kaj de la tradicia reĝlando Prusio. La urbo etendiĝas sur tri grandaj insuloj: Usedom/Uznam, Wolin/Wollin kaj Karsibór/Kaseburg. Ĝi limas kun la laguno de Szczecin kaj danke al sablo-amasiĝo posedas la plej larĝan strandon en Pollando (ĝis 200 m). La 17-an de junio 2016 ekfunkciis haveno por likvigita natura gaso el Usono kaj i.a. Kataro, ricevinta la nomon de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński. TransportoFervoja transportoFervojlinio Szczecin Dąbie – Świnoujście Port estas parte durela, elektrizita fervojlinio. Ĝi kunigas la stacidomo Szczecin Dąbie kun la stacio haveno de Świnoujście per Goleniów, Wysoka Kamieńska, Wolin kaj Międzyzdroje. La linio estas lokita entute en la Okcidentpomeria Provinco. Trafikanto estas la akcia kompanio PKP Polskie Linie Kolejowe. Najbaraj urboj
Internacia kunlaboro
Konindaj personoj ligitaj kun la urbo
Eksteraj ligiloj |