Mitt Romney
Willard Mitt ROMNEY ([ˈɹɑːmnɪ], naskiĝinta la 12-an de marto 1947 en Detrojto, Miĉigano) estas usona politikisto de la Respublikana Partio. Ekde januaro 2003 ĝis januaro 2007 li estis la ŝtatestro de la usona ŝtato Masaĉuseco. Li estis inter la kandidatoj de la Respublikana Partio en la usona prezidanta elekto de 2008, sed fine ene de la partio cedis la kandidatan postenon al John McCain. En la usona prezidanta elekto de 2012, la 12-a de januaro 2012 li venkis en la unua primara baloto de la Respublikana Partio en Nov-Hampŝiro. Li fariĝis la partia kandidato, kun Paul Ryan kiel vicprezidenta kandidato, sed ilin venkis Barack Obama kaj Joe Biden en la novembra baloto. Pluraj el liaj ĝisnunaj decidoj estis vigle diskutataj en Usono: Ekzemple li en novembro 2004 provis neniigi la decidon de la supera kortumo de Masaĉuseco pri samseksemaj geedzecosimilaj partnerecoj per provo ŝanĝi la ŝtatan konstitucion kiu limigus la staton de geedzeco al por viro kaj virino. En decembro 2004 li deklaris batali pri reenkonduko de la mortopuno en Masaĉuseco. La leĝopropono, kiu antaŭvidis la mortopunon por terorismo, amasmurdo kaj murdo de policistoj, estis prezentita al la masaĉuseca Domo de Reprezentantoj la 28-an de aprilo 2005, sed estis malakceptita per 99 voĉoj kontraŭ 55. Krome li esprimis sian vetoon kontraŭ esplorado de praĉeloj, sed ankaŭ tiukaze la masaĉuseca Domo de Reprezentantoj klare voĉdonis kontraŭ lia decido. |