Distrikto Sztum
Distrikto Sztum - pole powiat sztumski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Pomerio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Sztum. Fine de 2019 en la distrikto vivis 41 302 loĝantoj. Urboj kaj komunumoj en la distriktoLa distrikto konsistas el:
PrahistorioArkeologiaj trovaĵoj montras, ke la ĉirkaŭaĵo sude de Malborko kaj norde de Ŝtumo, Tczew kaj Gdansko estis setligita de la homo jam antaŭ 3000 - 1700 jaroj a.K., t.e. en neolitiko kaj ĥalkolitiko / kuproepoko t.n. funelpokalkulturo kiu situis en la suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio). La funelpokalkulturo estis kulturo en la neolitiko / nova ŝtonepoko de ĉ. la 4350 jaroj a.K. ĝis la 2800 - 2700 jaroj a.K. La nomo funelpokalkulturo estas kolektiva nomo. Estis granda nombro da parencaj komunumoj en la nova ŝtonepoko aŭ neolitiko, kiuj situis en suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio t.e. orienten de Volinio kaj laŭ tuta Danubo. Oni trovas ankaŭ ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (500-400 jaroj a.K.).
Poste el la bronzepoko kaj la ferepoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La unuaj setlejoj en tiu regiono jam estis en la ŝtonepoko. La nomo ferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. Oni trovas ĉi tie la romiajn restaĵojn el la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento p.K. de la t.n. la Sukcena Vojo kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. Sukceno estas fosilia rezino de pinofitoj, rara en Mediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kaj magian gemon kaj bruligeblan ŝtonon.
De la bronzepoko, la mediteraneaj etnoj (egiptoj, grekoj, fenicoj) importis sukcenon de Balta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn de Vistulo kaj Dnepro. Oni trovis, en la tombo de Tutanĥamono, aĵojn el sukceno de la Balta Maro, oni scias, ke oferaĵoj de sukcenaĵoj estis senditaj de Norda Maro al la Apolona sanktejo de Delfo.
HistorioEn la 12-a jarcento kaj komence de la 13 jarcento tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj grandparte apartenis al la pomeriaj princoj t.e. kaŝubiaj princoj. Tiam 10 km suden de la nuna urbo Malborko kaj 6 km okcidenten de Ŝtumo la praprusoj aŭ kaŝubiaj princoj konstruis la lignan kastelon Zantyr (legu: Zantir) (la hodiaŭa: Sztum aŭ Biała Góra / legu: Biaŭa Gura /traduko: Blanka Monto) ĉe la dekstra bordo de la Nogat-rivero (bonvolu scii ke la rivero Nogat estis limo inter praprusoj kaj Kaŝubio). En la jaro 1250 la pomeria princo Sambor la Dua aŭ lia frato la princo Swiatopelk la Granda (Świętopełk Wielki) vendas aŭ donacas la kastelon al la Ordeno de germanaj kavaliroj (aŭ al episkopo Kristiano). En la jaro 1274 la germanaj kavaliroj nomataj ankaŭ la teŭtonoj komencas konstrui la kastelon en Malborko parte de la materialoj de la malkonstruita kastelo Zantyr. En la tereno de la hodiaŭa urbo Ŝtumo en la frua mezepoko loĝis praprusoj kaj ilian burgon/kastelon en la jaro 1236 konkeris la Germana Ordeno el Malborko kaj jam ili konstruis dum la jaroj 1326 - 1331 la novan teŭtonan kastelon, en la kastelo grandaj majstroj de la ordeno havis sian someran rezidejon. En la jaro 1377 la urbon Sztum vizitis la princo de Aŭstrio Albrecht, kiu postlasis sian privatan blazonon kiun poste uzadis la vokto de Ŝtumo, krome li donacis monon por konstrui la kastelturon. La urbo havas urborajton de la jaro 1416 ricevante ilin de la Granda Majstro de la Ordeno Michael Küchmeister von Sternberg, kiujn ripetis poste la pola reĝo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio) en la jaro 1533. Dum la Dektrijara Milito (1454-66) por mallonga tempo esti kaptita de pola armeo sub la gvido de Andreo el Brachcice. En la mezepoko la urbon ĉirkaŭadis la defendmuroj kun du pordegoj en la akso nordo-sudo de la vojo Malborko - Kwidzyn. En tiama tempo oni difinis 50 parcelojn por setlantoj. En la urbo regis la konsilantaro sub gvido de vokto. Dufoje jare okazadis tie foiroj (t.e. la 22an de junio kaj la 11an de novembro) kaj ĉiu-vendrede funkciadis la bazaro. Post la Dua Paco de Toruno en la jaro 1466 eniris en la limoj de Krono de la Regno de Pollando. Dum la jaroj 1468–1772 - ĝi estis la distrikta urbo en la Malborka Vojevodio kaj tie okazadis la Sejmetoj de la vojevodio. La pola nomo Sztum aperis la unuan fojon en la dokumentitaj fontoj en la jaro 1565. En la loka preĝejo konstruita post la Dektrijara Milito (1454-66) okazadis ofte de la 16-a jarcento la vojevodiaj sejmetoj kaj en la tiama urbodomo la nobelaj juĝoj por la malborka vojevodio. La urbanoj kultivadis la teron kaj produktis bieron. Dum la 5a pol-sveda milito pri tn. "Vistulo-elfluo" la urbon okupis la sveda armeo. Post la malvenko en la granda batalo ĉe la proksima vilaĝo Trzciana Gustavo la 2-a Adolfo fuĝis la la ŝtuma kastelo. Rezulte de la armistico subskribita en Stary Targ la urbo kaj la kastelo apartenis al la Brandenburgia Elektoro kaj de la 6a de septembro 1629 ĝis la armistico subskribita en Sztumska Wieś la 12an de septembro 1635. Denove la urbo estis okupita de svedoj dum la t.n. Sveda diluvo dum Nordia Milito 1655-1660. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, en la urbo Sztum estis sidejo de loka prusia administrejo, de la jaro 1818 sidejo de la Distrikto Sztum en la Okcidenta Prusio. Historiaj monumentojLa kluzo ĉe la rivero Vistulo en Biała Góra
Starostoj / Distrikt-estroj
La najbaraj distriktoj
Vidu ankaŭEsperantoLa 8an de septembro 2014 venis de Łowicz / Loviĉo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo kaj Łowicz la ekspozicion invitis al la urbo la Distrikt-estro, t.e. Starosto de la Distrikto Sztum Wojciech Cymerys sub kies Patroneco okazis la Ekspozicio kaj la loka Esperanto-amiko Krystian Zdziennicki, la prezidanto de la Junula Ago-Grupo de la Ŝtuma Distrikto (la abituriento de la Liceo en Ŝtumo, nun licenciato pri historio kaj ankoraŭ studento de la Historia Fakultato de Gdanska Universitato) kune kun la Direktorino de la Liceo en Ŝtumo mag. Wiesława Kowalik (vidu la apudan foton de la Liceo en Ŝtumo). La ekspozicio daŭris ĝis la 30a de septembro 2014 kaj je la fino de la ekspoziciado en Ŝtumo okazis la finanta vernisaĝo la 22an de septembro 2014 kun la Aŭtoritatoj de la Urbo kaj Distrikto kaj la loka gazetaro kaj eĉ venis la redaktoro de la Elbląg-gazeto kie en novembro venos la Senata Ekspozicio. Krome la saman tagon okazis la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński kaj prezentis ĝin la loka esperantistino Helena Biskup, de la 22-a ĝis 30a de septembro 2014 akompanis la Senatan Esperanto-ekspozicion la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio. Aliĝis al la Esperanto-kurso 4 lernantoj de la liceo kaj krome kelkaj loĝantoj de la urbo i.a. licenciato Krystian Zdziennicki. La 30-an de septembro 2014 la Senata Ekspozicio veturis al najbara urbo Kwidzyn, kie la 3-an de oktobro okazis la vernisaĝo. Eksteraj ligiloj |