Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Viorica Ursuleac

Viorica Ursuleac
Ursuleac en 1934
Ursuleac en 1934
Bazaj informoj
Naskiĝo 26-an de marto 1894 (1894-03-26)
en Ĉernivco,  Aŭstrio-Hungario
Morto 22-an de oktobro 1985 (1985-10-22) (91-jaraĝa)
en Ehrwald
Edz(in)o Clemens Krauss
Ĝenroj opero
vdr

Viorica URSULEAC (naskiĝinta la 26-an de marto 1894 en Ĉernivco, mortinta la 22-an de oktobro 1985 en Ehrwald) estis aŭstra operkantistino.

Vivo

Estante filino de grek-ortodoksa pastro ŝi studis inter 1917 kaj 1922 ĉe la Viena muzikakademio ĉe Filip Forstén. En 1918 ŝi havis sian premieron en Zagrebo en opero de Jules Massenet; de 1921 ŝi deĵoris ĉe la operejo ĉernivca. En 1922 Felix von Weingartner venigis ŝin por tri jaroj ĉe Popola Operejo de Vieno kaj en 1926 ŝi ricevis laborkontrakton por ses jaroj ĉe la operejo en Frankfurto ĉe Majno. Fakte ŝi restis tie ĝis 1931; tiutempe konsiladis ŝin la kantistino Beatrice Sutter-Kottlar. Pli malfrue Ursuleac ĝuis privatan instruadon en Berlino. als Ratgeberin zur Seite, später nahm sie in Berlin Privatunterricht bei Lilli Lehmann.[1]

Paralele ŝi estis de 1930 membro de Viena Ŝtata Operejo kun la devo 25 fojojn kanti.[2] kaj en 1931 venigis ŝin Fritz Busch por tri jaroj ĉe Semper-Operejo. En 1935 la Berlina Ŝtata Operejo donis al ŝi kontrakton por dek jaroj. Inter 1937 kaj 1944 Ursuleac krome aktivis en Munkeno (Nacia Teatro).

Gastaj sinprezentoj, parte kun la edzo Clemens Krauss (nupto en 1945) kondukis ŝin al Amsterdamo, Bruselo, Budapeŝto, Krakovo, Londono, Mediolano, Parizo, Romo, Bonaero kaj Salcburgo (ĉe festivalo de Salcburgo).[3] La dirigento Krauss ĉeestis multajn ŝiajn kantadojn, i.a. la premierojn de operoj de Richard Strauss: Arabella (Dresden 1933), Friedenstag (München 1938), Capriccio (München 1942) kaj Die Liebe der Danae (Salcburgo 1944). Ŝi kaj ŝia edzo Krauss estis amikoj de Riĉard Strauss: Ursuleac oftete kantis en pecoj de Strauss kaj pro tio la komponisto dediĉis al ŝi la orkestrajn versiojn de la kantoj Das Bächlein (op. 88, nr. 1), Zueignung (op. 10, nr. 1) kaj la kanton Blick vom oberen Belvedere (op. 88, nr. 2).

Laŭ propraj asertoj kantis ŝi sume 84 operajn rolojn, i.a. de Fiordiligi (Così fan tutte), de Leonore (Fidelio) kaj de Senta (Der fliegende Holländer), de Elsa (Lohengrin), de Eva (Die Meistersinger von Nürnberg), de Brangäne (Tristan und Isolde) kaj de Desdemona (Otello).

En 1934 ŝi iĝis aŭstra ĉambra kantistino; simila honoro estis en 1935 en Prusujo. Same kiel sia edzo ŝi figuris sur la listo de difavoratoj.[4]

En 1954, kiam forpasis ŝia edzo, ŝi haltigis sian aktivan karieron. De 1959 estis ŝi instruistino ĉe la salcburga konservatorio Mozarteum. En 1983 faris pri ŝi filmportreton Wolf-Eberhard von Lewinski por Saarländischer Rundfunk. En aŭgusto 2006 oni senvualigis ĉe ŝia naskiĝdomo ĉernivca memortabulon (strato Vulycja Shevchenka, nr. 75).

Literaturo

  • Roswitha Schlötterer: Clemens Krauss, ihr gemeinsames Wirken für Richard Strauss. Apuda donitaĵo je: Viorica Ursuleac: Singen für Richard Strauss. Erinnerungen und Dokumente. Doblinger, Wien / München 1986, ISBN 3-900035-95-4
  • Viorica Ursuleac: Singen für Richard Strauss. Erinnerungen und Dokumente. Doblinger, Wien / München 1986, ISBN 3-900035-95-4.
  • Ulrich Dahmen: "Viorica Ursuleac." Ĉe: Stimmen, die um die Welt gingen. H. 22, 1988
  • "Ursuleac, Viorica", ĉe: Ernst Klee" Das Kulturlexikon zum Dritten Reich. Wer war was vor und nach 1945. Frankfurt am Main 2007, ISBN 978-3-10-039326-5, p. 627

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Schmid, Bernhold: [https://www.deutsche-biographie.de/pnd118803581.html#ndbcontent "Ursuleac, Viorica"[ ĉe: Neue Deutsche Biographie 26 (2016), p. 672-673
  2. prezentoj kun Viorica Ursuleac[rompita ligilo]
  3. kantado de Ursuleac Salcburge[rompita ligilo] okaze de la Salcburga festivalo 1930–1934, 1942–1944, 1952)
  4. "Ursuleac, Viorica" - Theodor Kellenter: Die Gottbegnadeten: Hitlers Liste unersetzbarer Künstler, Kiel 2020, ISBN 978-3-88741-290-6, p. 265
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9