Viterbo
komunumo de Italio vd
Ŝtato
Italio
Regiono
Latio
Provinco
VT Viterbo
Geografia situo
42° 25′ N , 12° 7′ O (mapo) 42.418611111111 12.109444444444 Koordinatoj: 42° 25′ N , 12° 7′ O (mapo)
Alto super marnivelo
326 m
Areo
406,28 km²
Loĝantaro
65 949 (2023)
Loĝdenso
162 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj
Fastello, Grotte Santo Stefano, Sant'Angelo, Monterazzano, Bagnaia, La Quercia, San Martino al Cimino
Najbaraj komunumoj
Bagnoregio , Bomarzo , Canepina , Caprarola , Celleno , Civitella d'Agliano , Graffignano , Marta , Monte Romano , Montefiascone , Ronciglione , Soriano nel Cimino , Tuscania , Vetralla kaj Vitorchiano
Patrono
sankta Rosa de Viterbo
Festa tago
4-a de septembro
Nomo de loĝantoj
(itale) viterbesi
Poŝtkodo
01100
Imposta kodo
M082
Kodo laŭ ISTAT
056059
Telefona prefikso
0761
Estro
Retpaĝo
Oficiala retejo
Viterbo estas urbo kaj komunumo de centra Italio . Ĝi situas en la norda parto de la regiono Latio kaj en la samnoma provinco Viterbo , kies ŝefurbo ĝi estas. Komence de 2023 en la komunumo vivis 65 949 loĝantoj sur areo de 406,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 162 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Rosa de Viterbo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaras la komunumoj Bagnoregio , Bomarzo , Canepina , Caprarola , Celleno , Civitella d'Agliano , Graffignano , Marta , Monte Romano , Montefiascone , Ronciglione , Soriano nel Cimino , Tuscania , Vetralla kaj Vitorchiano .
Geografio
Viterbo kuŝas sur vulkandevenaj montetoj, ĉirkaŭ je 300 m super la marnivelo.
Nomo
La nomo Viterbo devenas el la latinaj vortoj vetus (malnova) kaj urbs (urbo). Do Viterbo signifas "malnova urbo".
Vidindaĵoj
Katedralo de sankta Lorenco , fondita en la 12-a jarcento
Preĝejo nova de sankta Maria , fondita en 1080 kaj sufiĉe bone konservita, kun pluraj mezepokaj artaĵoj
Preĝejo de sankta Silvestro , ankaŭ mezepoka
Palaco de la Papoj , konstruita ĉirkaŭ 1260, fama pro la konklavo plej longdaŭra en la tuta historio de la papoj (de 1268 al 1271)
Mezepoka kvartalo
Urba muzeo
ktp
Eksteraj ligiloj