Estas du volumoj de Angla Antologio[1] en Esperanto. La unua antologio eldonita de UEA, (Rotterdam 319 paĝoj) en 1957, enhavas prozon kaj poezion el la jaroj 1000-1800 kaj redaktis W. Auld kaj R. Rossetti. La dua volumeno de Angla Antologio estas eldonita en Londono en 1987 (432 paĝoj) kaj enhavas poezion kaj prozon de pli ol kvindek aŭtoroj de 1800-1960, estas redaktita de A. Goodheir kaj enhavas enkondukon de M. Boulton
„ La jam ne m algranda aro da Antologioj pliriĉiĝis ankoraŭ per unu, en paŝo plua al varma deziro de ĉiu konscia esperantisto, nome: ke oni povu legi en kaj per Esperanto la beletristikan trezoron de ĉiu kulturpopolo. La nuna volumo estas nur parto de nobla ambicio de la aŭtoroj: La apero de Brita Antologio, kiu konsistos el Anglaj, Skotaj, Gaelaj kaj Kimraj ĉefverkoj. Estas honora devo de ĉiu esperantisto, klopodi laŭ sia forto al tiel glora entrepreno.
Oni ne bezonas insisti pri la valoro de la enhavo. La elstaraj figuroj de Shakespeare kaj Milton, la grandaj romanistoj DeFoe, Swift, Goldsmith kaj Sterne,
krom tre vera stelaro da poetoj (la angloj ĉiam brilis en lirika poezio) ja estas mondkonataj nomoj, familiaraj al ĉiu klera homo. La tradukintoj, inter kiuj troviĝas la estroj de la nomata Skota Skolo, ĉiuj bonaj poetoj kaj lertaj esperantistoj, estas sendube trafaj homoj por preni sur sin la taskon elekti la varojn, ilin ŝarĝi kaj konduki poste en havenon tiel imponan ŝipon. Pri la fideleco de la tradukado, sufiĉas - al anglalingva posedanto - kompari la originalon de "Chauer plendas al sia malplena monujo", kiu estas en la enkonduko, kun la koncerna traduko. Se ĉiuj pecoj estas tiel fidele tradukitaj, vorte, kaj rime, ni sendube estas antaŭ perfekta verko. Sed hazarde, mi trovas en Angla Antologio du pecojn aperintajn en la ĵus de mi recenzita "Kien la Poezio", nome la Soneto LXV-a de Shakespeare, kaj ‘‘Al Lukasta“ de Lovelace, ambaŭ malsimilaj en la materiala traduko (ne en la enhavo).
La soneto estas en A. A. tradukita per 11- silabaj versoj; en K. la P. per 12-silabaj.
“Lukasta“ estas respektive en 9-silabaj kaj en 10-silabaj. Kiu do pravas? kaj, kial retraduki pecojn jam aperintajn, kiam tiom multe da juveloj devas resti nekonataj, pro manko de loko aŭ de tradukantoj?
La tradukintoj uzis kaj profitis ĉiujn fundamentajn kaj eksterfundamentajn licencojn. Abundas senperaj verboj, participdevenaj formoj, trafaj kummetaĵoj. Mi citu kelkajn: Falĉetis (paĝ. 163) Tienas (154) Ordis (112) Estontecas (158) Amatas (145) Bukeden (46) Multkarminaj estas stranga; kaj vojos for , mi trovas ne necesa, ĉar ekzistas Foriri, Forvojaĝi. Al kion (83) estas
tute kontraŭfundamenta; kompreneble, ĝi devas diri al (tio), kion. Same kontraŭfundamenta mi trovas: Brula de plorado (sendube: pro plorado).
Kaj mi venu al lasta afero: la vortprovizo. Samkiel jam en ĉiu grava verko, la aŭtoroj aŭ la tradukistoj sin rajtigas formi novajn vortojn kaj eldoni la koncernan liston. En tiu ĉi libro ĝi entenas 58, kio certe ne estas multaj en tia granda verkaro. Tamen; ni vidu la kaŭzon por ilia akcepto. El la 58, 8 estas necesaj: (akreo, cito, eksviro , Gorgo , gralo , Kartezano , spinedo , ŝterno ). Aliaj 12 (debila , desperi, disipi, dista kaj lontana , infre, morbo , prohibi, senila, sombra , streta, tenebro) devenas de la malŝato al la prefikso mal , pri kio oni ja multe diskutis; tial mi ne insistos.
Sed, krome, kio pravigas la vorton negi' (paĝ. 32) anstataŭ nei? Kian neceson oni povas postuli? Ĝi estas samnombre silaba, ĝi estas en versinterno. Certe ĝi estas por ni, latinidoj, eĉ pli facila, ĝi estas la latina verbonego, el kiu ni havas la hispanan negar; sed ni atentu al la Esperanta popolo, diversdevena. kiu lernas ordinare en la unua leciono la vortojn ne kaj jes kaj konsekvence nei kaj jesi . Se persone Esperantisto pli ŝatas negi,
samrajte alia ŝatus neki (de nek ) aŭ neti de not aŭ neni (de “non"). Ĉu ne vere? Kien irus Esperanto kaj kien irus naciaj lingvoj, se tiu principo regus? Same okazas kun la verbo floti, anstataŭ la akceptita flosi. Ankaŭ nenecesa estas la vorto spo-(in)o , ja ekzistas la zamenhofaj radikoj fianĉ, svat kaj edz per kiuj, kaj helpe de la 6 participaj sufiksoj kaj la adjektivaj end, ind, ebl" oni povas diferencigi eĉ plej subtilajn nuancojn.
La verko komencas per bonega eseo pri la Angla Literaturo,
kiu prezentas al ni la diversajn tempojn kaj mediojn en kiuj la aŭtoroj vivis kaj
laboris. Ĉefe la skizo pri Shakespeare estas juveleto. Fermas la libron listo de la
tradukoj aperintaj, kun la koncerna dato, tradukintoj kaj eldono.
Resume: La verko estas grandioza, la klopodo laŭdinda, la prezento bona (mi estus preferinta pli daŭrebla, kvankam ne tiel bela papero). Ni apliku al la libro la versojn de Pope (paĝ. 161):
Vane perfekton oni priinsistas
Perfekto nek ekzistos nek ekzistas:
Kaj se la stilo taŭgas laŭ la celoj
Aplaŭdoj nepras, malgraŭ bagateloj.
„ La Esperanto-literaturo kaj la kolekto de Esperantaj antologioj ĵus pliriĉiĝis je belega libro danke al la eldona fako de UEA la Angla Antologio unua volumo presita de la firmao Zwagers en Rotterdam. Dua volumo pri la jaroj 1800-1960 kaj eĉ tria - Skota antologio pri la tuta periodo 1000-1960 aperos poste. La libro komenciĝas per skizo pri la angla literaturo verkita originale de F-ino Marjorie Boulton kiu ne nur skizas la ĉefajn trajtojn sed ankaŭ prezentas kelkvorte kaj ĉiamagrable la diversajn verkontojn kies tekstojn ni legos fragmente en la sekvo de l' antologio. Poste la libro partiĝas en du partoj poezio kaj prozo. Nur unu teksto memorigas la praan literaturo : la Marvaginto (The Sea Wanderer) bone tradukita de Auld. Poste ni atingas Chaucer, la "patro" de la angla poezio al kiu nur 4 paĝoj estas dediĉitaj. Tiel antaŭ niaj okuloj sinsekve iras la ĉefaj anglaj poetoj kun nur malmultaj poemoj. Ni bedaŭras ke pri Shakespeare oni ne enmetis kelkajn versojn de Hamlet en la Zamenhofa traduko. La proza parto komenciĝas pli malfrue per fragmento el "La Morto de Arturo" de Thomas Malory (ĉirkaŭ 1470). Sekvas romantika priskribo de Walter Raleigh pri "La Eltrovo de Gujano". El la ceteraj prozaĵoj estu nomataj : ĉapitro de John Wilkins (1614-1672) pri "Ebleco de Vojaĝo al la Luno" - nun en 1965 tute aktuala - "La knabino en Bristola foiro de Daniel Defoe, fragmentoj el verkoj de Jonathan Swift, "Aventuroj de Ŝilingo" (Joseph Addisson) kaj kelkaj pecoj el la Monda Civitano kaj The vicar of Wakefield de Oliver Goldsmith. Kiam oni fermas la libron oni demandas sin pri tio, ĉu ne estus pli bone ke tiu antologio aperu en du volumoj pli kompletaj ĉar tiel vasta kaj ampleksa la angla literaturo. Pri neologismoj plena paĝo klarigas la ĝustan sencon de la vortoj netroveblaj en la kutimaj vortaroj, la plejmulto estas pravigebla sed pri aliaj estas forta dubo : kial floti anstataŭ flosi? Lontana anstataŭ telea aŭ malproksima, pietato anstataŭ religia respekto, prefaco anstataŭ antaŭparolo, uest anstataŭ okcidento? Kie kunlaboras tiel eminentaj samideanoj la lingvo de la tradukoj estas bonega kaj tiu volumo kiu en ĝojiga mezuro pliriĉigas nian literaturon troviĝas en ĉiu biblioteko de literatur-amanto. ”