Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Jacob van Eyck

Jacob van Eyck
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1590 (1590-01-01)
en Heusden
Morto 26-an de marto 1657 (1657-03-26) (67-jaraĝa)
en Utreĥto
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Jacob van Eyck
Okupo
Okupo komponisto
carillonist (en) Traduki
orgenisto
flutisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.jacobvaneyck.info
vdr

Jonkheer Jacob van Eyck (* ĉ. 1590 en Heusden?; † 26-a de marto 1657 en Utreĥto) estis unu el la plej konataj nederlandaj muzikistoj de sia tempo. Van Eyck estis kariljonisto, ekspertizisto por sonorilo kaj bekfluto-virtuozo.

Vivo

La kariljonisto

Jacob van Eyck verŝajne naskiĝis en Heusden kiel infano de nobelaj gepatroj. La denaska blindulo evoluis en Heusden kiel sonorileksperto kaj kariljonisto. Heusden havis malgrandan kariljonon, kiu troviĝis en la turo de la urbodomo. En 1623 reisde Van Eyck vojaĝis unuan fojon al Utreĥto por ekspertizi la plibonigon de la kariljono en la katedralturo, kaj en 1625li etis nomumita kariljonisto de la katedralo. Poste li havis similajn postenojn ĉe aliaj Utreĥtaj preĝejoj kaj ĉe la Utreĥta urbodomo. Poste li enhavis la saman funkcion ĉe la Utreĥtaj preĝejoj Janskerk kaj Jacobikerk samkiel ĉe la urbodomo. En 1628 li iĝis "directeur van de klokwerken" [direktoro de la kariljonoj] en Utreĥto, kaj en tiu ĉi funkcio li sciis realigi plibonigojn de la sonorilaro en la urbo. Li vizitis ankaŭ aliajn urbojn por ekspertizi plibonigojn de kariljonoj.

La lerteco de Van Eycks estis fundamente grava por la disvolvigo de la kariljono. Li malkovris, kiel konsistas la sonstrukturo de sonoriloj kaj kiel oni povas influi ĝin per la formo. Tiun konon li realigis kunlabore kun la sonorilgisistoj Pieter kaj François Hemony, kiujn li renkontis en Zutphen. Kune ili gisis la unuan bone agorditan kariljonon. Dank’ al la klopodoj de Van Eyck la preĝejoj Jacobikerk kaj Nicolaïkerk en Utreĥto poste ricevis novajn Hemony-kariljonojn; la katedralo sekvis nur kelkajn jarojn post la morto de Van Eyck.

Kiel spertulo pri sonoriloj li havis bonegan famon ĉe la administracioj de diversaj nederlandaj urboj. René Descartes gloris lian precizan sonosenton, kaj kariljonistoj vizitis lin en Utreĥto por studi ĉe li.

La bekflutisto kaj siaj komponaĵoj

Jacob van Eyck estis ankaŭ talentita bekflutisto kaj je somervesperoj dum sia libera tempo li plezurigis la promenantojn per sia virtuoza bekflutludado. En 1640 oni menciis tion unuan fojon, ekde 1649 Van Eyck ricevis por tio kromsalajron fare de la kapitulo de la Janskerk. En 1644 li komencis publiki siajn bekflutkomponaĵojn. La kolekto Der Fluyten Lust-hof aperis en du partoj (kaj tri etapoj) ĝis 1649, kaj estis komisiita al Constantijn Huygens, kiu estis malproksima nevo de Van Eyck.

Kiel bekflutisto li estas konata pro sia verko Der Fluyten Lust-hof (La fluta ĝojkorto), kiu aperis en diversaj versio kaj partoj en la jaroj 1644, 1646, 1649 kaj 1654. Temas pri ampleksa kolekto de ĉ. cent kvindek solopecoj por la sopranbekfluto, kiuj preskaŭ ĉiuj sekvas komunan skemon: je la komenco staras simpla, siatempe kaj parte ankaŭ hodiaŭ konata melodio, ekz. popolkanto, sakralkanto aŭ psalmo. La longajn, gravajn notvalorojn de la temo van Eyck dissolvas de variacio al variacio en pli kaj pli malgrandajn, rapidajn notvalorojn (diminuado). La fina variacio do estas la plej virtuoza versio. La plej multaj komponaĵoj en la Fluyten Lust-hof portas la aldonan skribaĵon: gebroocken vam J. Jacob van Eyck [diminuita de Jacob van Eyck].

2007 estas la memorjaro de Jacob Van Eyck.

Literaturo

  • Jacob van Eyck Der Fluyten Lust-hof. New Vellekoop Edition, edited by Thiemo Wind, Muziekuitgeverij Ixizet, Naarden 1986
  • Ruth van Baak Griffioen: Jacob van Eycks "Der Fluyten Lust-hof". Verenigin voor Nederlandse Muziekgeschiedenis, Utrecht 1991, ISBN 90-6375-151-6
  • Thiemo Wind, Jacob van Eyck en de anderen - Nederlands solorepertoire voor blokfluit in de Gouden Eeuw. Dissertatie Universiteit Utrecht, 2006.
  • Thiemo Wind, In Fluyt en Klokken-spel een aller eeuwen wonder - Jacob van Eyck: stadsbeiaardier, klokkendeskundige, blokfluitist en componist, in: Maandblad Oud-Utrecht, januari 2007, p. 4-9

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9