Entrepreno en ekonomio estas "la loka kaj teknika unuo en produktado kaj distribuado" (difino de IKEV).[1] Dum la unua signifo de "negoco" estas Aparta komerca afero de aĉeto aŭ vendo[2], ekonomia entrepreno ankaŭ nomiĝas negoco.[3] Entrepreno posedata de pluraj individuoj kutime estas organizita kiel kompanio aŭ firmao, laŭ diversaj lokaj juraj difinoj.
Kvankam formoj de komerca proprieto varias laŭ la jurisdikcio, la plej oftaj formoj estas:
Persona proprieto:persona proprieto estas profitocela entrepreno posedata de unu persono. La posedanto povas administri la entreprenon mem aŭ povas utiligi aliajn. La posedanto havas senliman pasivon por la ŝuldoj okazigataj de la negoco.
Korporacio:korporacio estas societo de sammetianoj aŭ samprofesianoj, posedanta la rajtjon de leĝa persono kaj submetanta siajn anojn al kolektiva disciplino.
Kooperativo:kooperativo estas memvola kuniĝo de produktistoj aŭ konsumantoj en asocio, kies celo estas ekonomia antaŭeniĝo per reciproka helpado.
↑Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 42, numero 291 , kapvortoj business; undertaking; enterprise, firm