Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio)
Frederiko la 2-a (naskiĝis la 26-an de decembro 1194 ĉe Ancona, mortinta la 13-an de decembro 1250 en Castel Fiorentino ĉe San Severo) estis de 1220 ĝis sia morto imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Li estis filo de imperiestro Henriko la 6-a kaj de Konstanca de Sicilio. Jam kiel knabo, je la 25-a de decembro 1196, li estis elektita reĝo de la imperio; je la 17-a de majo 1198 li estis kronita kiel reĝo de Sicilio. Frederiko estis ekskomuniita pro ofta rompo de devigo kunigi kun la papo por aligi krucmiliton. En 1225, lia edziĝo al Jolanda de Jerusalemo, filino kaj heredanto de Johano de Brienne, rezultis en postulo al la Reĝlando de Jerusalemo. En 1227 li enŝipiĝis por krucmilito, sed estis devigita abandoni pro malsano, sed en 1228 li finfine atingis Akron. Kulture, Frederiko estis la kristana monarko plej empatiema al la islama mondo, ĉar estis edukita en Sicilio, kun islama korpogardisto kaj eĉ haremo. Spite sian ekskomunion fare de la papo Gregorio la 9-a kaj ripeto ĉe la Unua koncilio de Liono, lia diplomata lerteco rezultis en la fakto, ke la Sesa krucmilito estis principe negocado subtenita per fortomontrado.[1] Pactraktato garantiis al la latinaj kristanoj plej el Jerusalemo kaj strion de teritorio kiu ligis la urbon al Akro. La islamanoj kontrolis siajn religiajn lokojn kaj oni faris aliancon kun Al-Kamil, Sultano de Egiptio, kontraŭ ĉiuj liaj malamikoj de ajna religio. Tiu traktato, kaj suspektoj pri la ambicio de Frederiko en la regiono, faris lin malpopulara, kaj kiam la papo Gregorio la 9-a atakis liajn italiajn teritoriojn, li devis reveni por defendi ilin.[2] Lian morton sekvis inter-regada periodo de 1250 ĝis 1273. Vidu ankaŭNotoj
Bibliografio
|