La 14-a de novembro estas la 318-a tago de la jaro (la 319-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 47 tagoj restas.
Je la 14-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1425: En Litva Bresto princoj de Mazovio konfirmis feŭdan dependecon nome de sia patro al la reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo
- 1493: Kristoforo Kolumbo atingis Virgulininsulojn
- 1494: Hispana invado al Kanarioj: venko de kastiliaj trupoj super guanĉoj
- 1501: Nupto de Arthur Tudor kun Isabel la 1-a
- 1533: Peruo: hispanoj konkeris Kuskon
- 1550: Papo Julio la 3-a per buleo reaktivigis la Koncilion de Trento
- 1633: Tridekjara milito: sveda armeo konkeris germanan Ratisbonon
- 1659: Dan-Sveda Milito: venko de kontraŭsveda koalicio en batalo de Nyborg
- 1680: Germana astronomo Gottfried Kirch malkovris Grandan Kometon, la unuan malkovritan pere de teleskopo
- 1770: Skota esploristo James Bruce atingis fonton de la Blua Nilo
- 1793: Milito de Vendée: venko de revoluciaj trupoj ena la batalo de Granville
- 1784: Urbo Sulajmanija fondiĝis en Irako
- 1806: Generalo Jan Henryk Dąbrowski komencis soldatigi polojn al Armeo de Varsovia Duklando
- 1851: En Usono estis publikigita Moby-Dick, la romano de Herman Melville (aperis post la brita eldono)
- 1871: En Hungario ekfunkciis registaro de Menyhért Lónyay
- 1881: Léon Gambetta iĝis ĉefministro de Francio
- 1882: Nova Teatro Mahen estis malfermita en Brno - la unua plene elektre lumigita teatro sur la eŭropa kontinento
- 1885: Serba-bulgara milito komencita - post 14 tagoj agresinta Serbio malvenkis
- 1888: Parizo: Institut Pasteur komencis agadon
- 1896: En Urba Teatro de Krakovo okazis la dua sur polaj dispartigitaj teritorioj filma prezento kun utiligo de la aparato de fratoj Lumière - la unua estis la 18-an de julio en Varsovio helpe de la filmilo de Thomas Alva Edison
- 1901: Karl Landsteiner malkovris tri sangogrupojn: A, B kaj 0
- 1905: Grigorij Rasputin estis prezentita en cara kortego - sendita de Athos-monaĥoj por protekti la caran familion
- 1908: Albert Einstein prezentis kvantuman teorion
- 1913: Unua volumo de romana ciklo Reserĉe al la perdita tempo de la franca verkisto Marcel Proust aperis
- 1914: Unua Mondmilito: ŝejĥo de la Otomana Imperio deklaris grandan ĝihadon kontraŭ Britio, Francio, la Rusia imperio, Serbio kaj Montenegro
- 1916: Unua Mondmilito: En Aŭstralio ekfunkciis dua kabineto de Billy Hughes
- 1918: Tria postmilita tago: Ĉeĥoslovakio iĝis respubliko kaj T. Masaryk prezidento; Regenta Konsilio likvidiĝis transdonante plenan regopovon al J. Piłsudski - Pola Reĝlando el la jaroj 1917-1918 iĝis Pola Respubliko; proklamo de la Direktorio de Ukraina Popola Respubliko kun ĉeesto de V. Vinniĉenko, S. Petljura kaj aliaj; hetmano P. Skoropadskij subskribis leĝon pri establo de Nacia Akademio de Sciencoj en Ukrainio - akademiano V. Vernadskij estis elektita unua prezidanto
- 1919: Ruĝa Armeo eniris al Omsko, ĉefurbo de la registaro de Aleksandr Kolĉak
- 1920: Pola-belorusa generalo Stanisław Bułak-Bałachowicz proponis servigi siajn trupojn al Belorusa Popola Respubliko; Dua Pola Respubliko: en Varsovio okazis solenaĵo enmanigi marŝalbastonon al Józef Piłsudski
- 1921: Komunista Partio de Hispanio estis fondita
- 1922: Brita Dissenda Korporacio BBC komencis disaŭdigi; Kyösti Kallio iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1926: Akademia Konferenco pri reformo de la belorusa ortografio kaj alfabeto komenciĝis en Minsko; Varsovio: en Łazienki oni inaŭguris Monumenton al Frederiko Ŝopen en Varsovio
- 1936: Hispana Enlanda Milito: hispanaj komunistoj rekomencis ekstermon de ne malpli ol 5000 politikaj malliberuloj, katolikaj pastroj kaj soldatoj, kiuj apogis la ribelon de generalo Francisco Franco
- 1939: Aŭstralia ŝafhundo Bluey mortis en aĝo de 29 jaroj, 6 monatoj kaj 12 tagoj - la plej alta dokumentita aĝo de hundo
- 1939: prezidiumo de la Supera Soveto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko dekretis pri enkorpigo de Okcidenta Belorusio
- 1940: Dua Mondmilito: Albana Fronto: komenciĝis ofensivo de greka armeo (ĝis la 22-a de novembro), kiu forpelis italojn al Albanio; Ĉina Fronto: japanoj evakuiĝis de Gŭangdongo-provinco, krom Kantono; Batalo de Anglio: nokte de la 14-a/15-a de novembro okazis intensa bombado de Coventry fare de Luftwaffe - la katedralo preskaŭ detruiĝis (449 aviadiloj, 554 mortigitoj, 865 grave vunditaj)
- 1941: Holokaŭsto: germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 9 000 judojn de la geto en Slonim; en koncentrejo Aŭŝvico pereis Józef Siemieński, universitata profesoro pri ŝtata juro; Orienta Fronto: la soveta 49-a Armeo apud Serpuĥovo komencis kontraŭatakon kontraŭ la germana 12-a Armea Korpuso de la 4-a Armeo; Konsilio de Popolkomisaroj nomumis ambasadoron de Sovetunio Maksim Litvinov popola komisaro pri eksteraj aferoj
- 1942:Operaco Reinhardt: germanaj policanoj kaj ĝendarmoj pafmortigis 224 judojn en Distrikto Pińczowski kaj en du aliaj lokoj pli ol 35 personojn
- 1943: Leonard Bernstein debutis en Filharmonio de Nov-Jorko iĝante dirigento en la aĝo de 25 jaroj; Pola Rezistomovado: Grizaj Taĉmentoj eldonis en Pińczów subteran gazeton "Myśl Młodych" (Penso de Junuloj); de Dnepra angulo sovetiaj trupoj ekatakis direkte al Kirovohrad kaj Krivij Rih; unua bombado de Sofio fare de brit-usonaj aviadiloj ; Tuthindia Islama Ligo kunsidanta en Delhio elektis Muhammad Ali Jinnah kiel prezidanton por 1944
- 1944: Dua Mondmilito: Otto Schimek, aŭstra soldato de Wehrmacht estis pafekzekutita pro neplenumoj de mortpuno kontraŭ polaj civiluloj; Hungario: trupoj de la 2-a Ukraina Fronto konkeris Nagykáta kaj Solt; Balkana Fronto: en la Egea maro Aliancanoj grundiĝis sur Meloso; Okcidenta Fronto: transiro al atako de la usona 7-a Armeo (de Saverne) kaj la franca 1-a Armeo (de Belfort); franca polico provizore eniris al Andoro; deporto de mesĥetaj turkoj el Kartvela SSR al Centra Azio komenciĝis (sume estis deportitaj ĉirkaŭ 115 000 personoj); en okupata Prago estis establita la Rusa Liberiga Armeo
- 1945: Bolivio estis akceptita al membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj
- 1950: Prezidiumo de la pola registaro voĉdonis pri konstruo de la metroo de Varsovio ĝis 1956; Israelo: Holon iĝis urbo
- 1951: Usono ofertis militistan kaj ekonomian helpon al Jugoslavio
- 1953: Flago de NATO oficialiĝis
- 1960: 118 personoj pereis kaj 110 vundiĝis pro kunpuŝiĝo de du pasaĝeraj trajnoj apud Pardubice en Ĉeĥio
- 1961: En Federacia Respubliko Germanio ekfunkciis la kvara registaro de Konrad Adenauer
- 1962: Regopovoj de Etiopio nuligis aŭtonomecon de Eritreo kaj nomumis ĝin provinco
- 1963: Sude de Islando aperis, pro agado de submara vulkano, insulo Surtsey
- 1969: Projekto Apollo: luna skipa misio Apollo 12 komenciĝis; Muamar Kadafi ŝtatigis ĉiujn eksterlandajn bankojn en Libio
- 1971: Papo de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio iĝis Ŝenudo la 3-a; Kosmoesploro: usona kosmosondilo Mariner 9 atingis orbiton de Marso, iĝante unua sendita de la Tero artefarita satelito de alia planedo
- 1972: Malmola parolado de János Kádár dum kunveno de la Centra Komitato de Hungara Socialista Laborista Partio - renverso de la reformo kun la komenco de reorganizo, la "nova ekonomia mekanismo" sub premo de Moskvo kaj gvidantoj de la "frataj partioj" estis forĵetita
- 1975: Hispanio retiriĝis de Okcidenta Saharo
- 1979: Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano: prezidanto Jimmy Carter decidis bloki ĉiujn iranajn aktivojn en Usono responde al la ostaĝa krizo
- 1980: Premiero de la usona filmo Furiozanta virbovo, reĝisorita de Martin Scorsese; ĉefministro de Gvineo Bisaŭa João Bernardo Vieira faligis en sensanga puĉo prezidenton kaj okupis lian lokon
- 1984: Turka nacia teamo de futbalo estis venkita 8:0 sur sia propra ludejo en Anglio
- 1987: Pollando: Unio de Realpolitiko fondiĝis
- 1989: Ĉeĥoslovaka milico dispelis en Prago kontraŭkomunistan manifestacion de 15 mil personoj; hungara registaro kandidatiĝas por aliĝi al la Konsilio de Eŭropo
- 1990: Varsovio: subskribo de la pola-germana landlima traktato pri Odro-Niso-limo laŭ pli frua Pocdama Interkonsento; Premiero de milita filmo Eŭropo Eŭropo de pola reĝisorino Agnieszka Holland
- 1991: Al Kamboĝo post 13 jaroj de ekzilo revenis princo Norodom Sianuk
- 1994: Okcidenta Eŭropo: Manika Tunelo ekfunkciis inter Calais (Francio) kaj Folkestone (Britio)
- 1999: Ukrainio: Leonid Kuĉma la duan fojon gajnis prezidentan balotadon
- 2001: Slovena nacia teamo de futbalo eliminis Rumanion en aldonaj kvalifikiĝoj kaj eniris al Futbala Mondpokalo 2002
- 2002: Argentino pro ekonomia krizo ne redonis pruntojn al la Monda Banko
- 2003: Astronomoj Michael E. Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz malkovris transneptunan objekton - Sedno, trovita en la Oorta nubo kiel la plej malproksima observita objekto en la sunsistemo
- 2007: Parlamento de Pola Respubliko proklamis la 13-an de aprilo Memor-Tago pri Viktimoj de Krimo en Katin
- 2010: Sebastian Vettel iĝis la plej juna mondĉampiono de Formulo 1
- 2012: Israelaj Defendaj Fortoj komencis operacon likvidi Hamason en Gazaa Sektoro (ĝis 21-a de novembro)
- 2013: En Egiptio finiĝis krizostato
- 2015: 10 personoj pereis en katastrofo de rapidega trajno TGV, kiu dereliĝis apud Strasburgo dum testoveturo laŭ nova itinero
- 2016: Nov-Zelando: tertremo kun forto de 7,8 frapis Kaikoura el profundo de 15 km, rezultigante morton de du homoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: En liberigita parto de Ĥersona provinco rusoj damaĝis 84 edukejojn, kaj 22 detruis; en Mariupolo rusoj intencas detrui 147 pluretaĝaj konstruaĵoj ĝis fino de la jaro, malgraŭ tio, ke ĉ. 30% estas plu loĝataj; pli ol 750 atakaviadiloj kaj sturmaj helikopteroj sur 40 aerodromoj troviĝas ĉirkaŭ Ukrainio — en Aŭtonoma Respubliko Krimeo, Rusio kaj Belorusio; dum retiriĝo de Ĥersono la rusoj liberigis el enketa arestejo 457 kondamnitojn, inkluzive de 15 kondamnitajn al ĝismorta malliberigo; Rusio: Britio anoncis transdonon al Ukrainio 5 mln da pundoj por rekonstruo de energetika infrastrukturo; Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en rezolucio alvokis Rusion pagi reparaciojn al Ukrainio pro militaj perdoj kaj aliaj damaĝoj (por la rezolucio voĉdonis 94 ŝtatoj, kontraŭ estis 14, sindetenis 73)
Naskiĝoj
- 1457: Beatrico de Aragono, napola princino, reĝino de Hungario (m. 1508)
- 1601: Johano Eudes, franca kleriko, sanktulo (m. 1680)
- 1650: Vilhelmo la 3-a, princo de Oranje-Nassau, reganto de la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj, reĝo de Anglio (m. 1702)
- 1663: Friedrich Wilhelm Zachow, germana komponisto de baroko (m. 1712)
- 1719: Leopold Mozart, aŭstra kapelmajstro (m. 1787)
- 1771: Marie François Xavier Bichat, franca anatomo kaj fiziologo, patro de la moderna histologio (m. 1802)
- 1774: Gaspare Spontini, itala komponisto kaj dirigento (m. 1851)
- 1775: Paul Johann Anselm von Feuerbach, germana juristo, aŭtoro de lernolibro pri puna juro (m. 1833)
- 1778: Johann Nepomuk Hummel, germana komponisto, pianisto, kapelestro kaj pedagogo (m. 1837)
- 1779: Adam Oehlenschläger, dana poeto kaj verkisto de spektakloj (m. 1850)
- 1797: Charles Lyell, angla geologo, reformisto de geologio, okupiĝanta pri terciaro (m. 1875)
- 1805: Fanny Hensel, germana komponistino de romantisma muziko (m. 1847)
- 1819: Konrad Hofmann, germana filologo, romanistikisto kaj germanistikisto (m. 1890)
- 1826: Heinrich Lang, svisa teologo evangelia-reformita, verkisto, reprezentanto de liberala kristanismo (m. 1876)
- 1838: August Šenoa, kroata verkisto kaj poeto (m. 1881)
- 1840: Claude Monet, franca pentristo, kunfondinto de impresionismo (m. 1926)
- 1848: Miklós Bartha, hungara ĵurnalisto, politikisto (m. 1905)
- 1848: Sándor Wekerle, ĉefministro de Hungario (m. 1921)
- 1855: Samu Barabás, hungara historiisto, bibliotekisto, arkivisto, ano de Hungara Scienca Akademio (m. 1940)
- 1859: Marcelle Fauvart-Bastoul, franca esperantistino, prezidantino de Dijona E-grupo, gvidantino de kursoj por blinduloj, edzino de Leon Fauvart-Bastoul, helpanta al Émile Boirac pri lia Plena Vortaro (m. nekonata)
- 1860: János Sándor, hungara ministro en la Dua Kabineto István Tisza (m.1922)
- 1863: Leo Baekeland, flandra inventisto de bakelito (m. 1944)
- 1864: Árpád László, hungara komponisto kaj fortepianisto (m. 1960)
- 1873: Jules Borel, svisa eldonisto, direktoro de la presejo kaj eldonejo Möller & Borel, estrarano de diversaj Esperantaj societoj (m. 1948)
- 1877: Jakob David Applebaum, pola-brita komercisto, rotariano, pacifisto, oficisto de Brita Esperanto-Asocio, tradukinta Struvelpetro kaj La Vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de Barono Münchhausen, iniciatinto de Zamenhof/Esperanto-objektoj (m. 1964)
- 1878: Leopold Staff, pola poeto kaj tradukisto (m. 1957)
- 1885: Hans Hermann Kürsteiner, svisa komercisto kaj oficisto el Sankt-Galo, sekretario de Svisa Esperanto-Societo, kunlaboranto de "Svisa Espero", ĉefdelegito de UEA, kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, prezidanto de "Ĝeneva UEA", kiu post Skismo en la Esperanto-movado pluvivis apud Internacia Esperanto-Ligo, pizorganto de dummilita helposervo por esperantistoj kadre de Ruĝa Kruco, Honora prezidanto de UEA (m. 1968)
- 1887: Lajos Áprily, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1967)
- 1888: Viktor Miklós, hungara lingvisto, kunredaktoro de rumana-hungara grandvortaro (m. 1966)
- 1889: Jawaharlal Nehru, barata politikisto, unua ĉefministro de Barato, nomata pandito (m. 1964)
- 1892: Ernest Drezen, sovetia inĝeniero, sciencisto, verkisto kaj esperantologo, prezidanto de asocio "Espero" en Peterburgo, kuniniciatinto de Esperanta Sekcio de la Tria Komunista Internacio, ĝenerala sekretario de SEU, fondinto de Internacio de Proleta Esperantistaro, ekzekutita (m. 1937)
- 1892: Ilona Dajbukát, hungara aktorino (m. 1976)
- 1900: Aaron Copland, usona komponisto (m. 1990)
- 1901: Alfons Karny, pola skulptisto (m. 1989)
- 1906: Louise Brooks, usona aktorino kaj dancistino (m. 1985)
- 1907: Astrid Lindgren, sveda verkistino, aŭtorino de infanlibro Pipi Ŝtrumpolonga (m. 2002)
- 1911: Béla Csákány, rumania hungara juristo, ekonomikisto (m. 1996)
- 1911: Erzsébet Surány, rumania hungara grafikistino, ilustristino (m. 1972)
- 1912: Andrij Maliŝko, ukraina lirika poeto, kanto-verkisto (m. 1970)
- 1913: Georges Junier, franca fervojisto kaj fondinto de Nacia Esperanto-Muzeo en Gray (m. 2000)
- 1918: Pavel Morozov, sovetia komsomolano, denuncanto de sia patro kiel kulako, murdita (m. 1932)
- 1922: Boutros Boutros-Ghali, egipta diplomato, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (m. 2016)
- 1926: Jakab Máthé, hungara lingvisto, fakverkisto (m. 2001)
- 1926: Günter Fromm, germana fakverkisto pri fervoja historio (m. 1994)
- 1930: Sándor Szabó, rumania hungara redaktoro, politikisto
- 1932: Jenő Osváth, rumania hungara atomfizikisto, fakverkisto (m. 2018)
- 1936: Erzsébet Mátray, rumania hungara ĵurnalistono, redaktorino
- 1939: Reginald Foster, usona karmelano kaj latinisto (m. 2020)
- 1944: Karen Armstrong, angla religiosciencistino kaj publicistino, spertulino pri dialogo kun islamo emfazanta gravecon de ora regulo en religio
- 1947: József Lőrincz, rumania hungara literaturhistoriisto, poeto, etnografo
- 1948: Karlo, reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando
- 1951: Zhang Yimou, ĉina filmisto kaj aktoro
- 1953: Tor Ulven, norvega verkisto, eseisto kaj poeto, adepto de modernismo (m. 1995)
- 1953: Dominique de Villepin, franca verkisto, advokato kaj ĉefministro de Francio
- 1954: Condoleezza Rice, usona politikistino kaj ministro pri eksteraj rilatoj
- 1955: Stanisław Karczewski, pola kirurgo, politikisto de Rajto kaj Justeco, marŝalo de Senato
- 1962: Stefano Gabbana, itala modisto
- 1972: Josh Duhamel, usona aktoro
- 1972: Edyta Górniak, pola-cigana kantistino, komponistino kaj aŭtorino de tekstoj
- 1975: Gabriella Szabó, rumania hungara atletino, ministro
- 1979: Olga Kurilenko, ukraina modelino kaj aktorino
- 1993: Samuel Umtiti, kameruna futbalisto, membro de la franca nacia teamo de futbalo
Mortoj
- 565: Justiniano la 1-a, imperiestro de la Bizanca Imperio, sanktulo de ortodoksismo (n. ĉirkaŭ 483)
- 1263: Aleksandro Nevskij, rusa princo, nacia heroo, ortodoksa sanktulo (n. 1220)
- 1608: Bartolomeo Karduĉo, hispana pentristo de manierismo (n. 1560)
- 1633: William Ames, angla filozofo, teologo, reformisto, polemikisto, predikanto, kalvinisto, pietisto kaj puritanisto (n. 1576)
- 1672: Franciscus Sylvius, nederlanda kuracisto kaj anatomo, malkovrinto de silvino (n. 1614)
- 1692: Christoph Bernhard, germana komponisto, kapelestro kaj muzikteoriisto (n. 1628)
- 1716: Gottfried Wilhelm Leibniz, germana tutfakulo, filozofo, matematikisto, juristo, fizikisto, diplomato, inventisto de mekanikaj kalkuliloj, kontribuinta al duuma nombrosistemo kaj infinitezima kalkulo, aparte grava en la historio de matematiko kaj la historio de filozofio, okupiĝanta pri alfabeto de homa pensado (n. 1646)
- 1746: Georg Steller, germana botanikisto, zoologo, kuracisto kaj esploristo, konsiderita la eltrovinto de Alasko por eŭropanoj kaj pioniro de alaska naturhistorio (n. 1709)
- 1749: Sebastian Stumpfegger, aŭstra ŝtonskulptisto kaj ĉefkonstruisto
- 1797: Ivan Ŝuvalov, rusa nobelo, fondinto de la Rusia Akademio de Belartoj, unua rektoro de la Moskva Universitato (n. 1727)
- 1807: László Bielek, hungara pastro, piaristo, instruisto (n. 1744)
- 1825: Jean Paul, germana verkisto kaj pedagogo, antaŭulo de la germana romantikismo (n. 1763)
- 1831: Georg Wilhelm Friedrich Hegel, germana filozofo, kunkreinto de idealismo (n. 1770)
- 1832: Rasmus Rask, dana hindeŭropisto, aŭtoro de gramatiko pri la islanda lingvo, poligloto, prilaborinta sian planlingvon (n. 1787)
- 1832: Wilhelm Bendz, dana pentristo kaj portretisto, reprezentanto de la dana Ora epoko (n. 1804)
- 1833: Bernardo José de Abrantes e Castro, portugala kuracisto, diplomato kaj ĵurnalisto (n. 1771)
- 1844: Flora Tristan, franca verkistino, aktivulino pri socialismo kaj feminismo (n. 1803)
- 1847: Josef Jungmann, ĉeĥa lingvisto, leksikografo, verkisto kaj tradukisto, reprezentanto de Ĉeĥa nacia renaskiĝo (n. 1773)
- 1866: Mikaelo la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1802)
- 1881: Jodocus Temme, germana juristo kaj verkisto (n. 1798)
- 1899: Zsófia Torma, hungara praarkeologino, antropologino, paleontologino (n. 1832 aŭ 1840)
- 1908: Guāngxù, ĉina imperiestro (n. 1871)
- 1910: John La Farge, usona pentristo, murpentristo, artisto pri vitraloj kaj verkisto (n. 1835)
- 1915: Booker T. Washington, afrik-usona instruisto, kleriga aganto, politikisto, verkisto (n. 1856)
- 1916: Saki, brita verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1870)
- 1921: Princino Izabela, brazila imperia princino kaj liberigintino de la sklaveco en Brazilo (n. 1846)
- 1922: Karl Michael Ziehrer, aŭstra komponisto kaj dirigento (n. 1843)
- 1940: Antônio Sales, brazila verkisto, reprezentanto de naturalismo (n. 1868)
- 1946: Manuel de Falla, hispana komponisto (n. 1876)
- 1948: Kálmán Rozsnyay, hungara aktoro, verkisto, tradukisto (n. 1872)
- 1959: Károly Balla, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1913)
- 1968: Ramón Menéndez Pidal, hispana filologo, historiisto, folkloristo kaj mezepokisto, membro de la Generacio de 1898 (n. 1869)
- 1971: Luciano Bianciardi, itala verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto (n. 1922)
- 1977: A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada, hindua sacerdoto, populariganto de viŝnuismo en okcidenta civilizo (n. 1896)
- 1985: Wellington Koo, ĉina diplomato kaj politikisto (n. 1887)
- 1987: Sándor Gellért, hungara poeto, tradukisto, instruisto de la hungara lingvo kaj literaturo (n. 1916)
- 1990: Malcolm Muggeridge, brita verkisto, ĵurnalisto, sciencisto, raportinto pri la ukraina holodomoro (n. 1903)
- 1996: Béla Csákány, rumania hungara juristo, ekonomikisto (n. 1911)
- 2014: Lajos Zöld, rumania hungara ĵurnalisto, organizinto de arta vivo (m. 1932)
- 2015: Lucija Borčić, kroata librotenistino, organizantino de UK 1953, instruistino de Esperanto laŭ la propra rekta metodo, Esperanto-verkisto kaj tradukistino, sekretario de Kroatia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Federacio, Honora membro de UEA (n. 1921)
- 2018: Rolf Hoppe, germana aktoro (n. 1930)
- 2018: Fernando del Paso, meksika verkisto kaj diplomato (n. 1935)
- 2020: Armen Dĵigarĥanjan, sovetia, rusia aktoro (n. 1935)
- 2021: Etel Adnan, siri-usona poetino kaj artistino (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 14-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|