La 15-a de novembro estas la 319-a tago de la jaro (la 320-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 46 tagoj restas.
Eventoj
- 565: Justino la 2-a iĝis bizanca imperiestro
- 655: Anglio: Penda de Mercia estis venkita de Oswiu el Northumbria ĉe la batalo de Winwaed (nuna Jorkŝiro)
- 1290: Princo de Kalisz- kaj Poznań-princlandoj Przemysł la 2-a eldonis en reĝa vilaĝo Dłusk, apud Pyzdry, aprobon por lokigo de Słupca laŭ Magdeburga juro
- 1315: Svislando: en la Batalo de Morgarten (Oberägeri, Kantono Zugo) tri prakantonoj de la Svisa Ĵurkomunumo venkis la trupojn de Leopoldo de Habsburgo
- 1416: Konsilio de episkopoj en Navahrudak ordinis Rihor Camblak kiel metropoliton de Kievo
- 1492: En taglibro de la ekspedicio de Kristoforo Kolumbo al Nova Mondo aperis unua mencio pri tabako
- 1520: Dum prusa milito ordeno de germanaj kavaliroj post unutaga sieĝo konkeris Dobre Miasto kaj masakris defendantojn (pola kaj ĉeĥa taĉmentoj) kun kamparanoj de Varmio
- 1533: Francisco Pizarro nome de la hispana reĝo konkeris inkaan imperion okupante ties ĉefurbon Kusko
- 1577: Angla korsaro Francis Drake ekspediciis tra Pacifiko kontraŭ hispanaj kolonioj - kaj ĉirkaŭnavigis la Teron
- 1631: Trupoj de Saksio okupis Pragon sen batalo - multaj ĉeĥaj ekzilitoj, kiuj antaŭ nelonge devis forlasi sian patrujon, revenis kun ili transprenante sian posedaĵon
- 1702: En Vroclavo ekfunkciis Akademio, unua en Silezio, kiu estiĝis danke al germanaj altlernejoj kaj pola Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo
- 1777: Pensilvanio: Kontinenta Kongreso interkonsentis pri la Artikoloj de Konfederacio
- 1790: Bratislavo: Leopoldo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1812: Moskva kampanjo: komenciĝis batalo de Krasnij (Smolenska provinco) inter armeo de Miĥail Kutuzov kaj retiriĝanta armeo de Napoleono
- 1820: En Varsovio oni malfermis Militistan Lernejon – altlernejo por kadetoj de Pola Soldataro en Kongresa Pollando
- 1822: Balta Maro: oni funkciigis lumturon sur la kabo Rozewie (Kaŝubio)
- 1857: Latvio: laŭ rekonstrua plano de la urbocentro de Rigo, komenciĝis malkonstruo de la ĉirkaŭaj muroj
- 1859: Grekio: unua provo revivigi Olimpiajn ludojn en Ateno laŭ modelo de Antikvaj Olimpikaj Ludoj, organizita de la komercisto Evangelos Zappas kun partopreno de nur grekaj atletoj, kaj daŭrigata en 1870, 1875 kaj 1888-1889
- 1863: Kristiano la 9-a iĝis reĝo de Danio
- 1868: Erupcio de vulkano Vezuvio
- 1881: Aleksandr Moĵajskij ricevis patenton por la invento de aviadilo
- 1884: Berlina Konferenco komenciĝis - eŭropaj mondpotencoj ekdecidis pri disdivido de Afriko
- 1889: Brazilo fariĝis respubliko post la ellandiĝo de Petro la 2-a - Deodoro da Fonseca finigis la monarkion
- 1894: Prudente de Morais iĝis prezidento de Brazilo
- 1899: Winston Churchill estis kaptita be buroj
- 1901: Patento por elektra aŭdaparato
- 1908: Belga kolonia imperio: en Libera Ŝtato Kongo kreiĝis Kongo Belga
- 1914: Venceslau Brás iĝis prezidento de Brazilio
- 1915: Unua Mondmilito: Oni refoje malfermis Universitaton de Varsovio (pro konsento de germanaj okupaciaj regopovoj)
- 1917: Finna Parlamento deklaris sin posedanto de la plej alta ŝtata potenco en Finnlando, kio aŭguras kompletan sendependecon
- 1918: Papo Benedikto la 15-a sendis mesaĝon, pere de ĉefepiskopo, al la pola nacio pro reakiro de sendependeco; Delfim Moreira iĝis prezidento de Brazilo
- 1920: Libera Urbo Dancigo fariĝis, surbaze de la traktato de Versajlo, urboŝtato sub protekto de Ligo de Nacioj; en Ĝenevo unuafoje kunsidis Asembleo de la Ligo de Nacioj
- 1922: Respubliko de Fora Oriento aniĝis al Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko; Ekvadoro: dum ĝenerala striko en Guayaquil polico kaj armeo pripafis homamason, mortigante ne malpli ol 300 homojn
- 1925: Unua tutlanda programo de Belorusa Radio disaŭdiĝis; Ĉeĥoslovakio: en parlamentaj elektoj kamparanoj (13,7% de la voĉdonoj) venkis la komunistojn (12,9%) kaj la kristan-demokrata Popola Partio (9,7%)
- 1928: Granda Faŝisma Konsilantaro iĝis institucio sur la konstitucia nivelo en Italio
- 1934: Polaj kaj germanaj diplomatiejoj rangiĝis al ambasadejoj; Sovetunio: unua disaŭdigaĵo de televida programo kun sono
- 1935: Filipina Komunumo establiĝis
- 1939: Dua Mondmilito: en fortikaĵo VII de Poznano pereis Witold Noskowski, ĵurnalisto kaj redaktoro; ĉirkaŭ la 15-a de novembro germanoj pafmortigis Jerzy de Tramecourt, vojevodon de Lublinio; post soveta okupado de Pollando kaj anekso de la duono de Pollando, en Kievo Prezidio de la Supera Soveto de Ukraina SSR dekretis pri enkorpigo de Okcidenta Ukrainio (parto de polaj Orientaj Limregionoj) - en soveta militprizono en Starobilsk restis 3 946 polaj militistoj, poste pafmortigataj en Katin
- 1942: arkivo Emanuel Ringelblum: esplor-dokumenta skipo aganta en Varsovia geto preparis por la pola ekzila registaro en Londono kaj registaroj de aliancanoj raporton titolitan "Likvido de juda Varsovio" - la raporton forveturigis Okcidenten Jan Karski
- 1943: Porajmos: Heinrich Himmler decidis, ke ciganoj kaj "partaj ciganoj" estu traktataj same kiel judoj
- 1944: en Skopjo, sur ruinigita tereno de eksa Militista Malsanulejo oni lokis Malsanulejon de Ĝenerala Stabo de Liberiga Armeo kaj Armitaj Fortoj de Makedonio
- 1945: Zoltán Tildy iĝis ĉefministro de Hungario kaj ekformis registaron; usona zono de Germanio: Ukraina Libera Akademio de Sciencoj fondiĝis en Augsburg; Venezuelo aliĝis al Unuiĝintaj Nacioj; Ĉilia poetino Gabriela Mistral iĝis unua el Latinameriko ricevantino de la Nobel-premio pri literaturo
- 1946: En ukraina lingvo oni ĝustigis parolon kun skribo
- 1947: Siria bruna urso Wojtek, adoptita de soldatoj de la 22-a Proviz-Kompanio de Artilerio de la pola armeo kaj trairinta la batalvojon de Irako ĝis Italio, estis transdonita al bestoĝardeno en Edinburgo
- 1955: Metroo de Sankt-Peterburgo ekfunkciis en Leningrado; Japanio: Liberala Demokrata Partio fondiĝis
- 1956: Ŝtatestro de Pollando Władysław Gomułka komencis viziton en Moskvo, kie interalie oni fiksis statuson de la Sovetia Armeo restadanta en Pollando kaj principojn de repatriigo de poloj el Sovetunio
- 1961: Granda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio en Prago pri la kulto al personeco
- 1962: Fonda kunveno de la Belorusa Asocio de Kinematografio komenciĝis
- 1969: Malvarma Milito: sovetia atoma submarŝipo K-19 koliziis kun USS Gato en la Barenca Maro; en Vaŝingtono 250 000 - 500 000 personoj manifestis kontraŭ la Vjetnama milito
- 1971: Silicia Valo: usona firmao Intel enmerkatigis unuan en la mondo mikroprocezilon Intel 4004
- 1974: Internacia Energi-Agentejo establiĝis kadre de la Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
- 1976: Dum ĝeneralaj elektoj en Kebekio suverenisma Kebekia Partio unuafoje akiris potencon - René Lévesque iĝis ĉefministro de Kebekio
- 1977: Premiero de la usona sciencfikcia filmo Apudaj renkontoj de la tria speco
- 1983: Turka Respubliko Norda Kipro estis proklamita kun ĉefurbo en Nikozio - agnoskita nur de Turkio
- 1987: Rumanio: en Brașov eksplodis laborista ribelo kontraŭ komunista reĝimo de Nicolae Ceaușescu al kiu aliĝis granda parto de la urba loĝantaro
- 1988: Unua senhoma flugo de soveta kosmopramo Buran okazis; gvidanto de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat proklamis Ŝtaton Palestino dum la unua intifado - kiel "la ŝtaton de palestinanoj, kie ajn ili estas"
- 1989: Lech Wałęsa kiel la tria fremdlandano ne estanta ŝtatestro aŭ ĉefministro (post markizo Marie-Joseph Motier kaj Winston Churchill) ekparolis al ambaŭ ĉambroj de la Usona Kongreso
- 1990: Rumanio: grandskala manifestacio okazis en Braŝovo okaze de la tria datreveno de la kontraŭkomunista ribelo de laboristoj kaj loĝantoj, gvidita de membroj de la Asocio "15-a de novembro"
- 1991: Jugoslava Mararmeo, gvidata de serboj kaj montenegranoj, atakis de kanonoj el la maro civilajn celojn en Split, Brač kaj insulo Šolti
- 1999: Pasado de Merkuro surfone de la sundisko
- 2000: En orienta Barato kreiĝis subŝtato Ĝharkhando
- 2002: Belorusa Kultur-Scienca Centro estis fondita en Poznano, prezidanto iĝis Vital Voranau; Hu Jintao iĝis ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio
- 2003: En Kopenhago okazis la 1-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso
- 2004: Unua eŭropa lunsondilo SMART-1 enorbitiĝis
- 2010: En Pollando oni enkondukis malpermeson fumi en publikaj lokoj
- 2012: Ĉina Popola Respubliko: post dek jaroj Hu Jintao retiriĝis kaj estis anstataŭita de Xi Jinping kiel Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio
- 2017: Sur Suda Atlantiko pereis argentina submarŝipo ARA San Juan kun 44-persona skipo
- 2019: Dua registaro de Mateusz Morawiecki estis ĵurigita en Pollando
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Ukraina stabo informis, ke en Luganska provinco estis detruita rusa stabo: oni scias pri 30 mortigitaj kaj 20 vunditaj rusiaj okupantoj; bomba alarmo por la tuta Ukrainio, Rusio elpafis pli ol 100 krozmisilojn — ukraina armeo paffaligis 73 raketojn kaj ĉiujn 10 irandevenajn senpilotajn aviadilojn; 10 milionoj da homoj restas sen kurento; mondreago: Sur indonezia insulo Balio komenciĝis pintkunveno de la Grupo de 20
Naskiĝoj
- 1316: Johano la 1-a, reĝo de Francio kaj Navaro (m. 1316)
- 1397: Nikolao la 5-a, papo (m. 1455)
- 1577: Piet Hein, nederlanda mararmea oficiro (m. 1629)
- 1607: Madeleine de Scudéry, franca verkistino (m. 1701)
- 1626: Hans von Werthern, germana politikisto kaj inspektisto (m. 1693)
- 1640: Nicolaus Adam Strungk, germana komponisto (m. 1700)
- 1708: William Pitt, brita nobelo, ĉefministro (m. 1778)
- 1738: William Herschel, germana-angla sciencisto, astronomo, komponisto, malkovrinto de planedo Urano (m. 1822)
- 1741: Johann Kaspar Lavater, svisa teologo kaj verkisto okupiĝanta pri fiziognomio (m. 1801)
- 1757: Jacques René Hébert, franca ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1794)
- 1784: Jérôme Bonaparte, pli juna frato de Napoléon Bonaparte (m. 1860)
- 1793: Michel Chasles, franca fizikisto kaj matematikisto (m. 1880)
- 1802: Georg Aenotheus Koch, germana klasika filologo kaj leksikografo
- 1805: Florestan Rozwadowski, pola inĝeniero, topografo, kartografo, esploristo de Amazonio (m. 1879)
- 1822: Boldizsár Láng, hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro (m. 1890)
- 1856: Friedrich Kallmorgen, germana-dana pentristo (m. 1924)
- 1857: Géza Földes, hungara ĵurnalisto, pedagogo kaj verkisto (m. 1937)
- 1862: Gerhart Hauptmann, germana Nobelpremiita verkisto (m. 1946)
- 1862: Adolf Bartels, germana literaturhistoriisto, eldonisto kaj ĵurnalisto kontraŭjudisma (m. 1945)
- 1866: François Drudin, franca borsisto el Liono, fondinto de Federacio Esperantista Rodana (m. 1926)
- 1869: Arnošt Procházka, ĉeĥa literatura kritikisto kaj tradukisto (m. 1925)
- 1876: Anna de Noailles, franclingva poetino kaj verkistino (m. 1933)
- 1879: Stanislav Tomić, filo de Anton Tomić, kroata inĝeniero, pioniro de Esperanto, verkisto, vivanta en Kolombio, E-aktivulo tie (m. 1931)
- 1885: Frederick Handley Page, angla pioniro de aviadilo-dizajno (m. 1962)
- 1887: Georgia O'Keeffe, usona pentristino (m. 1986)
- 1889: Emanuelo la 2-a, lasta reĝo de Portugalio (m. 1932)
- 1891: Erwin Rommel, germana feldmarŝalo (m. 1944)
- 1891: W. Averell Harriman, usona politikisto kaj ambasadoro (m. 1986)
- 1897: Mihály Perneki, hungara poeto kaj aktoro (m. 1955)
- 1899: Fritz Macho, aŭstra aluminifabrika fakulo kaj fotisto (m. 1974)
- 1901: Franciszek Gajowniczek, pola soldato, malliberulo de koncentrejo Aŭŝvico, savita de Maksimiliano Kolbe (m. 1995)
- 1902: Goparaju Ramachandra Rao, barata ateisto kontraŭstaranta al kasta kaj dalita sistemoj (m. 1975)
- 1907: Claus von Stauffenberg, germana oficiro, atencinto kontraŭ Hitler, ekzekutita (m. 1944)
- 1912: Erzsébet Török, hungara kantistino (m. 1973)
- 1915: Emília Péterfy, rumania hungara lernolibroverkistino, verkistino, poetino (m. 2000)
- 1920: Gesualdo Bufalino, itala verkisto, poeto kaj instruisto (m. 1996)
- 1920: Miloš Sýkora, ĉeĥa kontraŭgermana rezistanto (m. 1945)
- 1924: Endre Kertész, rumania hungara kuracisto (m. 1985)
- 1925: Pavel Vondruška, ĉeĥa aktoro, muzika dirigento, poligloto, esperantisto (m. 2011)
- 1929: Edward Asner, usona aktoro, voĉisto (m. 2021)
- 1934: Martin Bangemann, germana politikisto, membro de la Eŭropa Komisiono (m. 2022)
- 1935: Maĥmud Abbas, prezidento de Palestino
- 1936: Wolf Biermann, germana verkisto kaj kantisto, disidento
- 1938: Attila Szabó M., hungara loknomvortarredaktoro
- 1941: László Suba, hungara skulptisto kaj ceramikisto
- 1942: Daniel Barenboim, argentina, israela pianisto kaj orkestrestro
- 1945: Anni-Frid Lyngstad, sveda kantistino de ABBA
- 1947: Bill Richardson, usona politikisto, gubernatoro de Nova Meksiko
- 1954: Aleksander Kwaśniewski, prezidento de Pollando (1995-2005)
- 1975: Csilla Dalma Zsigmond, rumania hungara sociologino, politiksciencistino
- 1976: Virginie Ledoyen, franca aktorino
- 1982: Jenifer, franca kantistino
- 1983: Laura Smet, franca aktorino
Mortoj
- 620: Sankta Malo, unu el sep sanktuloj fondintaj Bretonujon, episkopo de Saint-Malo
- 655: Penda, reĝo de Mercia
- 655: Aethelhere, reĝo de East Anglia
- 1136: Leopoldo la 3-a Sankta, aŭstra markgrafo, sanktulo - patrono de Aŭstrio (n. 1073)
- 1226: Frederiko de Isenberg, germana nobelo (n. ĉirkaŭ 1192)
- 1280: Alberto la Granda, germana skolastikista filozofo kaj teologo (n. ĉirkaŭ 1200)
- 1579: Ferenc Dávid, hungara teologo (n. 1510)
- 1629: Gabrielo Bethlen, reganto de Transilvanio (n. ĉirkaŭ 1580)
- 1630: Johannes Kepler, germana astronomo kaj matematikisto (n. 1571)
- 1634: Johann Staden, germana orgenisto kaj komponisto (n. 1581)
- 1670: Johano Amoso Komenio, ĉeĥa filozofo, fondinto de moderna pedagogio, okupiĝanta pri universala lingvo (n. 1592)
- 1712: Charles Mohun (4-a barono Mohun), angla nobelo kaj duelanto (n. ĉirkaŭ 1675)
- 1787: Christoph Willibald von Gluck, germana komponisto (n. 1714)
- 1794: Pál Csődy, hungara pastro, kanoniko, ĉefpreposto, abato (n. 1717)
- 1818: František Jan Vavák, ĉeĥa popola kronikisto kaj versanto (n. 1741)
- 1819: Daniel Rutherford, skota kemiisto, fizikisto kaj kuracisto, malkovrinto de nitrogeno (n. 1749)
- 1853: Maria la 2-a, reĝino de Portugalio (n. 1819)
- 1863: Frederiko la 7-a, reĝo de Danio, duko de Saksio-Lauenburg (n. 1808)
- 1865: Jindřich Fügner, ĉeĥa verkisto, kunfondinto de bohemia gimnastika asocio Sokol (n. 1822)
- 1883: Josef Barák, ĉeĥa ĵurnalisto, poeto kaj redaktoro (n. 1833)
- 1885: Friedrich August Eckstein, germana klasika filologo
- 1896: Georg Ferdinand Dümmler, germana filologo klasika kaj arkeologo (n. 1859)
- 1900: Adolf Pichler, aŭstra verkisto, geologo kaj natursciencisto (n. 1819)
- 1908: Ciŝji, Okcidenta Vidva Imperiestrino de Ĉinio (n. 1835)
- 1910: Wilhelm Raabe, germana verkisto (n. 1831)
- 1916: Henryk Sienkiewicz, pola Nobelpremiita verkisto (n. 1846)
- 1916: František Ženíšek, ĉeĥa akademia pentristo kaj desegnisto (n. 1849)
- 1917: Émile Durkheim, franca filozofo, sociologo, pedagogo (n. 1858)
- 1919: Michał Doliwo-Dobrowolski, rusia elektristo, kreinto de trifaza elektro, inventisto de harsekigilo (n. 1862)
- 1919: Alfred Werner, germana Nobelpremiita kemiisto esploranta atomojn en molekulo kaj okupiĝanta pri perioda tabelo (n. 1866)
- 1944: Carl Muth, germana publicisto kaj eldonisto (n. 1867)
- 1945: Frank Chapman, usona ornitologo kaj pionira verkisto de kampogvidiloj (n. 1864)
- 1956: Friedrich Lammert, germana lernejestro, historiisto kaj klasika filologo (n. 1890)
- 1959: Charles Thomson Rees Wilson, skota fizikisto Nobelpremiita (n. 1869)
- 1976: Jean Gabin, franca aktoro (n. 1904)
- 1978: Margaret Mead, usona kultura antropologino (n. 1901)
- 1981: Zoltán Árokszállásy, hungara biologo doktoriĝinta pri geologio (m. 1969)
- 1982: Vinoba Bhave, barata socia reformisto, kunlaboranto de Gandhi, religioscencisto, filozofo (n. 1895)
- 1997: Nándor Wagner, hungara skulptisto, pentristo (n. 1922)
- 2002: Son Ki Ĉung, sudkorea sportisto, maratonisto kaj olimpikisto (n. 1912)
- 2006: Ana Carolina Reston, brazila fotomodelino (n. 1985)
- 2007: Domokos Kosáry, hungara historiisto (n. 1913)
- 2009: Pavlo, serba patriarko, metropolito de Beogrado kaj Sremski Karlovci (n. 1914)
- 2009: Jocelyn Quivrin, franca aktoro (n. 1979)
- 2011: Jakub Goldberg, pola-israela historiisto, postvivanto de holokaŭsto (n. 1924)
- 2015: Dora Doll, franca aktorino (n. 1922)
- 2016: Sixto Durán Ballén, prezidento de Ekvadoro (n. 1921)
- 2016: Kathleen Hall, brita esperantistino (n. 1924)
- 2024: István Nemere, hungara verkisto kaj esperantisto (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 15-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|