Gottfried Wilhelm LeibnizGottfried Wilhelm LEIBNIZ [gotfri:t vilhelm lajbnic], en Esperanto ankaŭ Gotfredo Vilhelmo LEJBNICO (naskiĝis la 1-an de julio 1646 en Lepsiko, mortis la 14-an de novembro 1716 en Hanovro) estis germana filozofo, matematikisto kaj multfakulo. Li okupis elstaran lokon kaj en la historio de matematiko kaj en la historio de filozofio. GravoFakuloj kiel Bertrand Russell kredis, ke Leibniz disvolvis infiniteziman kalkulon sendepende de Isaac Newton,[1] kaj la notacio de Leibniz estis amplekse uzata ekde kiam ĝi estis publikigita. Nur en la 20a jarcento lia Leĝo de Kontinueco kaj lia Transcenda Leĝo de Homogeneco trovis matematikan plibonigon (pere de nenormiga analizo). Li iĝis unu el plej fekundaj inventistoj en la fako de mekanikaj kalkuliloj. Dum laborado por aldoni aŭtomatajn multobligon kaj dividon al la Paskala kalkulilo, li estis la unua kiu priskribis radenhavan kalkulilon en 1685[2] kaj inventis la radon de Leibniz, uzata en la aritmometro, nome la unua amas-produktita mekanika kalkulilo. Li ankaŭ rafinis la sistemon de duuma nombrosistemo, kiu estos poste la kerno de la fondo de virtuale ĉiaj ciferecaj komputiloj. Li malkovris kaj publikigis nociojn de infinitezima kalkulo, publikitajn en 1684, antaŭ ol Isaac Newton, kaj tio kaŭzis multajn debatojn. Li kredis simbolojn ege gravaj por la komprenado de aferoj. Li provis disvolvi alfabeton de homa pensado, en kiu li provis reprezenti ĉiujn fundamentajn konceptojn per simboloj kaj kombinis tiujn simbolojn por reprezenti pli kompleksajn pensojn. Lejbnico neniam finis ĝin. Li okupiĝis ankaŭ pri la ideo de internacia lingvo, tial lia Monadologio, la teorio pri la monadoj, apartenis al la unuaj verkoj esperantigitaj omaĝe al liaj interlingvistikaj konceptoj. En Monadologio li klarigis, ke ĉio konsistas el sennombraj diversprofundaj konscieroj, kiujn li nomis „monadoj”, la individuaj ecoj, kiuj difinas pasintecon, nunon kaj estontecon. Li opiniis, ke Dio antaŭe ordigis la monadojn tiel ke nia mondo iĝis la plej bona de ĉiuj eblaj mondoj.[3] En filozofio, Leibniz elstaris ĉefe pro sia optimismo, t.e. sia konkludo ke la Universo estas, je limigita senco, la plej bona ebla el kiun Dio povu estis kreinta, nome ideo kiu estis poste ofte primokita fare de aliaj fakuloj kiaj Voltaire. Leibniz, kun René Descartes kaj Baruch Spinoza, estis unu el la tri grandaj defendantoj de raciismo en la 17-a jarcento. La verkaro de Leibniz antaŭis la modernan logikon kaj la analizan filozofion, sed lia filozofio ankaŭ rigardas reen al la skolastika tradicio, en kiu la konkludoj estas produktitaj per aplikado de la racio de unuaj principoj aŭ antaŭaj difinoj pli ol per empiria pruvaro. Leibniz faris gravajn kontribuojn al fiziko kaj teknologio, kaj pionirigis nociojn kiuj aperos multe poste en filozofio, probablokalkulo, biologio, medicino, geologio, psikologio, lingvistiko, kaj komputiko. Li verkis studojn pri filozofio, politiko, juro, etiko, teologio, historio, kaj filologio. La kontribuoj de Leibniz al tiu ampleksega gamo da fakoj estis disigitaj en tre variaj akademiaj gazetoj, en dekoj da miloj da leteroj, kaj en nepublikigitaj manuskriptoj. Li verkis en kelkaj lingvoj, sed ĉefe en latina, franca, kaj germana.[4] Ne estas kompleta arigo de la verkoj de Leibniz.[5] Viva resumoLi edukiĝis en Lepsiko, Jena kaj Altdorf (diplomita en 1666). Laborante al elekto-ĉefepiskopo de Majenco (1667-1676), li pasigis kvar jarojn (1672-1676) en Parizo kaj vizitis Londonon en 1673. Li estis bibliotekisto de la duko de Brunsvigo (1676-1716). Li pasigis la lastajn 30 jarojn de sia vivo sub la protekto de Brunsvigo kiu permesis al li studi matematikon, naturajn sciencojn, historion, filozofion kaj lingvistikon. En tiu periodo li skribis du verkojn : Systema Theologicum, en kiu li pruvis trovi komunajn punktojn inter la katolika kaj protestanta teologioj, kaj Teodiceo (1710), pri la problemo de malbono kaj defendo de optimismo, kiun mokis Voltaire en sia Kandido. BiografioKomenca vivoGottfried Leibniz naskiĝis la 1-an de julio 1646, ĉirkaŭ la fino de la Tridekjara Milito, en Leipzig, Saksio, al Friedrich Leibniz kaj Catharina Schmuck. Friedrich notis en sia familia taglibro:
Traduke:
Lia patro mortiĝis kiam li estis nur sesjaraĝa, kaj el tiam li estis edukita fare de sia patrino. Ŝia instruado influis sur la filozofia pensaro de Leibniz en lia posta vivo. La patro de Leibniz estis estinta Profesoro de Morala Filozofio ĉe la Universitato de Lepsiko, kaj la filo poste heredis la personan bibliotekon de la patro. Li ricevis liberan aliron al ĝi je la aĝo de sep jaroj. Kvankam la lerneja laboro de Leibniz estis ege limigita al la studo de malgranda modelaro de aŭtoritatoj, la biblioteko de lia patro permesis al li studi ampleksan varion de antaŭeniraj filozofiaj kaj teologiaj verkoj — kiujn li alimaniere ne estus povinta legi ĝis siaj universitataj jaroj.[8] La aliro al la biblioteko de lia patro, ege verkita en Latino, ankaŭ kondukis lin al elstarigo en Latina lingvo, kiun li atingis je aĝo de 12. Li ankaŭ komponis 300 heksametrojn de latina versaro, en unusola mateno, por speciala evento ĉe la lernejo je aĝo de 13.[9] Li aliĝis al la iama universitato de sia patro je aĝo de 15,[10] kaj kompletigis sian Bakalaŭron en Filozofio en Decembro 1662. Li defendis sian Disputatio Metaphysica de Principio Individui, kiu enkondukis la principon de individuigo, la 9an de Junio, 1663. Leibniz aprobis sian magistriĝon en Filozofio la 7-an de februaro 1664. Li publikigis kaj defendis sian tezon Specimen Quaestionum Philosophicarum ex Jure collectarum, kiu defendis kaj teorian kaj pedagogian rilataron inter filozofio kaj juro, en Decembro 1664. Post unu jaro de studoj pri juro, li ricevis bakalaŭran gradon ankaŭ pri juro la 28-an de septembro 1665. En 1666, aĝe 20, Leibniz verkis sian unuan libron, Pri Kombinarto, nome unua parto el kiu estis ankaŭ lia habilitiga tezo en Filozofio.[11] Lia venonta celo estis akiri licenciĝon kaj Doktoriĝon en Juro, kio normale estus postulinta tri jarojn de studado. En 1666, la Universitato de Lepsiko malprobis la doktoriĝan postulon de Leibniz kaj malakceptis havigi al li Doktoriĝon en Juro, plej verŝajne pro sia relativa junaĝo.[12][13] Leibniz pro tio forlasis Lepsikon.[14] Leibniz tiam aliĝis al la Universitato de Altdorf kaj tuje proponis tezon, kiun li probable estis laborinta antaŭe en Lepsiko.[15] La titolo de lia tezo estis Disputatio Inauguralis De Casibus Perplexis In Jure. Leibniz akiris permesilon por praktiki juron kaj sian Doktoriĝon en Juro en Novembro 1666. Li poste malakceptis la proponon de akademia posteniĝo ĉe Altdorf, dirante "mia pensoj turniĝis tute en alia diferenca direkto".[16] Jam plenkreskulo, Leibniz ofte prezentiĝis kiel "Gottfried von Leibniz". Multaj postmorte publikigotaj eldonoj de liaj verkoj prezentis lian nomon ĉe la titolpaĝo kiel "Freiherr G. W. von Leibniz." Tamen, oni trovis neniun dokumenton el ajna tiutempa registaro kiu pruvu lian altigon al ajna formo de nobelaro.[17] 1666–1674La unua posteno de Leibniz estis kiel salajrita sekretario de alkemia societo en Nurenbergo.[18] Li konis malmulte pri tiu afero tiam sed prezentiĝis kiel rapida lerninto. Li tuj renkontiĝis kun Johann Christian von Boyneburg (1622–1672), la elpostenigita ĉefministro de la Elektisto de Majenco, nome Johann Philipp von Schönborn.[19] Von Boyneburg dungis Leibniz kiel helpanto, kaj tuj tiele li reamikiĝis kun la Elektisto kaj prezentis Leibniz al li. Leibniz poste dediĉis eseon pri juro al la Elektisto espere akiri dungon. La ruzaĵo funkciis; la Elektisto petis al Leibniz helpi kun la redezajno de la jura kodo por sia Elektolando.[20] En 1669, Leibniz estis nomumita Konsilisto en la Tribunalo. Kvankam von Boyneburg mortiĝis fine de 1672, Leibniz restis sub la dungado de lia vidvino ĝis ŝi maldungis lin en 1674. Von Boyneburg multon faris por helpi la reputacion de Leibniz, kaj la postaj memoraĵoj kaj leteroj komencis allogi favorajn rezultojn. Al la servo de Leibniz al la Elektisto tuj sekvis postenon de diplomato. Li publikigis eseon, laŭ la pseŭdonimo de fikcia pola nobelo, plendante (malsukcese) por la germana kandidato por la pola krono. La ĉefa forto en eŭropa geopolitiko dum la plenkreskeco de Leibniz estis la ambicio de Ludoviko la 14-a (Francio), bakita de la franca milita kaj ekonomia medio. Dume, la Tridekjara Milito estis lasinta german-parolantan Eŭropon detruita, fragmentita, kaj ekonomie malprogresinta. Leibniz proponis protekti la german-parolantan Eŭropon per dispelo de Ludoviko jene. Francio estus invitata konkeri Egipton kiel komenca paŝo al eventuala konkero de Nederlanda Hindio. Siaflanke, Francio akceptu lasi Germanion kaj Nederlandon neĝenataj. Tiu plano atingis la provizoran subtenon de la Elektisto. En 1672, la franca registaro invitis Leibniz al Parizo por studado,[21] sed la plano estis tuj abandonita pro la komenco de la Franca-nederlanda milito kaj tiele ĝi iĝis malgrava. La malsukcesa invado fare de Napoleono de Egipto en 1798 povas esti vidata kiel senkonscia, malfrua plibonigo de la plano de Leibniz, post la kolonia hegemonio de la orienta hemisfero en Eŭropo jam estis pasinta el la nederlandanoj al la britoj. Tiele Leibniz pasis kelkajn jarojn en Parizo. Tuj post la alveno, li renkontiĝis kun la nederlanda kuracisto kaj matematikisto Christiaan Huygens kaj konstatis, ke lia propra sciaro pri matematiko kaj fiziko estas disa. Kun Huygens kiel sia mentoro, li komencis programo de mem-studo kiu tuj pelis lin al gravaj kontribuoj al ambaŭ studobjektoj, inklude malkovro de sia versio de la diferenciala kaj integrala kalkulo. Li renkontiĝis kun Nicolas Malebranche kaj Antoine Arnauld, la ĉefaj francaj filozofoj tiutempaj, kaj studis la verkojn de Descartes kaj Pascal, kaj nepublikigitajn kaj publikigitajn. Li amikiĝis kun germana matematikisto, nome Ehrenfried Walther von Tschirnhaus; ili korespondis dum la resto de siaj vivoj. En 1675 li estis akceptita de la Akademio de Sciencoj de Francio kiel eksterlanda honora membro, spite sian mankon de atento por la akademio. Kiam iĝis klare ke Francio ne plenumos sian parton de la egipta plano de Leibniz, la Elektisto sendis sian nevon, helpita de Leibniz, al rilata misio ĉe la angla registaro en Londono, komence de 1673.[22] Tie Leibniz interkonatiĝis kun Henry Oldenburg kaj John Collins. Li renkontiĝis kun la Royal Society kie li montris kalkulmaŝinon kiun li estis desegninta kaj estis konstruita ekde 1670. Tiu maŝino kapablis plenumi ĉiujn kvar bazajn operaciojn (sumado, subtraho, multiplikado, kaj dividado), kaj la Societo tuj faris lin eksterlandan membron. Tiu misio finis subite kiam venis novaĵoj pri la morto de la Elektisto, pro kio Leibniz tuje revenis al Parizo kaj ne, kiel oni dekomence planis, al Majenco.[23] La subitaj mortoj de siaj du patronoj en la sama vintro devigis Leibniz serĉi novan bazon por sia kariero. En tiu kadro, invito de 1669 el la Duko de Brunsvigo por viziti Hanoveron montriĝis katastrofa. Leibniz malakceptis la inviton, sed ekkorespondis kun la Duko en 1671. En 1673, Johann Friedrich, Duko de Brunsvigo-Luneburgo proponis al li la postenon de Konsilisto kiun Leibniz tre malvolonte akceptis du jarojn poste, nur post iĝis klare ke ne estis probabla dungo en Parizo, je kies intelekta stimulado li fidis, aŭ ĉe la imperia kortego de la Habsburgoj. Dinastio de Hanovro, 1676–1716Leibniz sukcesis prokrasti sian alvenon en Hanovron ĝis la fino de 1676 post fari unu pli mallongan veturon al Londono, kie li estis poste akuzita de Newton pro montrado de kelkaj el la nepublikigita verkaro de Newton pri kalkulo.[24] Tio estis parto de la subteno por akuzado, farota jardekojn poste, ke li estis ŝtelinta la kalkulkonceptojn el Newton. Pri la veturo el Londono al Hanovro, Leibniz haltis ĉe Hago kie li renkontiĝis kun Leeuwenhoek, nome la malkovrinto de mikroorganismoj. Li pasis kelkajn tagojn en forta studdiskuto kun Spinoza, kiu estis kompletiginta siajn majstroverkon, nome Etiko.[25] En 1677, li estis nomumita je sia propono kiel Privata Konsilisto de Justico, posteno kiun li tenis por la resto de sia vivo. Leibniz servis tri sinsekvajn regantojn de la Dinastio Brunsviko kiel historiisto, pripolitika konsilisto, kaj ĉefe sekve, kiel bibliotekisto de la duka biblioteko. Tiele li verkis pri ĉiujn aferojn de politiko, historio, kaj teologio kiu rilatus al la Dinastio Brunsviko; la rezultaj dokumentoj formas valoran parton de la historia registro de tiu periodo. Inter la malmultaj personoj en norda Germanio kiu akceptis Leibniz estis la Elektist-edzino Sofia de Hanovro (1630–1714), ŝia filino Sofia Ĉarlota de Hanovro (1668–1705), la Reĝino de Prusio kaj agnoskita disĉiplo, kaj Karolino de Ansbaĥo, nome edzino de ŝia nepo, la estonta reĝo Georgo la 2-a de Britio. Kun ĉiu el tiuj virinoj li estis korespondanto, konsilisto kaj amiko. Siavice, ili ĉiuj akceptis Leibniz pli ol ŝiaj edzoj kaj la estonta reĝo Georgo la 1-a de Britio.[26] La loĝantaro de Hanovro estis nur ĉirkaŭ 10000, kaj ties provinceca rango eventuale ĝenis al Leibniz. Tamen, por esti grava kortegano de la Dinastio Brunsvigo ĝi estis honoro, ĉefe pro la meteora starigo en la prestiĝo de tiu Dinastio dum la asocio de Leibniz kun ĝi. En 1692, la Duko de Brunsvigo iĝis hereda Elektisto de la Sankta Romia Imperio. La Brita Act of Settlement 1701 nomumis la Elektistedzinon Sofia kaj ŝian posteularon kiel la reĝa familio de Anglio, post la morto kaj de la reĝo Vilhelmo la 3-a kaj de lia bofratino kaj sukcedanto, la reĝino Anne. Leibniz ludis gravan rolon en la iniciatoj kaj negocado kiuj kondukis al tiu Act, sed ne ĉiam ĝi estis efika. Por ekzemplo, io kiun li publikigis anonime en Anglio, intence helpi al la partio de Brunsvigo, estis formale cenzurita de la Brita Parlamento. La Brunsvigoj toleris la enorman klopodon kiun Leibniz dediĉis al la intelektaj celoj nerilataj al liaj devoj kial kortegano, celoj kiaj perfekti la kalkulon, verki pri alia matematiko, logiko, fiziko, kaj filozofio, kaj zorgi pri ampleksega korespondado. Li komencis labori pri kalkulo en 1674; la plej frua pruvaro de ties uzado en liaj survivintaj notlibroj estas de 1675. Ĉirkaŭ 1677 li jam havis koheran sistemon ĉemane, sed li ne publikigis lin ĝis 1684. La plej gravaj matematikaj skribaĵoj de Leibniz estis publikigitaj inter 1682 kaj 1692, kutime en gazeto kiun li kaj Otto Mencke fondis en 1682, nome Acta Eruditorum. Tiu gazeto ludis ŝlosilan rolon en la progreso de lia matematika kaj scienca reputacio, kiuj siavice pligrandigis sian elstarecon en diplomatio, historio, teologio, kaj filozofio. La Elektisto Ernst August komisiis al Leibniz verki historion de la Dinastio Brunsvigo, malantaŭen ĝis la epoko de Karolo la Granda aŭ eĉ pli frue, esperante ke la rezultonta libro helpu al liaj dinastiaj ambicioj. Ekde 1687 ĝis 1690, Leibniz veturis etende en Germanion, Aŭstrion, kaj Italion, serĉante kaj trovante arkivajn materialojn por tiu projekto. Pasis jardekoj kaj neniu historio aperis; la venonta Elektisto ege ĝeniĝis pro la ŝajna prokrastemo de Leibniz. Leibniz neniam finigis la projekton, parte pro sia postulema agado en multaj aliaj aferoj, sed ankaŭ ĉar li insistis verki detale esploritan kaj prilaboritan libron bazitan sur arkivaj fontoj, kiam liaj patronoj estus estintaj tre feliĉaj per mallonga populara libro, ĉiukaze nur iom pli ol unu genealogio kun komentarioj, por esti kompletigita en tri jaroj aŭ malpli. Ili neniam sciis, ke li fakte jam estis farinta parton de sia atribuita tasko: kiam la materialo kiun Leibniz estis verkinta kaj kolektinta por lia historio de la Dinastio Brunsvigo estis finfine publikigita en la 19-a jarcento, ĝi plenigis tri volumojn. En 1708, John Keill, verkante en la gazeto de la Royal Society kaj kun la supozata konsento de Newton, akuzis Leibniz esti plagiatinta la kalkulteoriojn de Newton.[27] Tiele oni komencis la polemikon inter Newton kaj Leibniz pri la konkurenco en la inventoprioritato de la kalkulteorioj kio malheligis la reston de la vivo de Leibniz. Formala esplorado fare de la Royal Society (en kiu Newton estis neagknoskita partoprenanto), entreprenita reage al la postulo fare de Leibniz por rezigno, akceptis la akuzojn fare de Keill. Historiistoj de matematiko verkante el 1900 estis tendencaj senkulpigi Leibniz, indikante al gravaj diferencoj inter la versioj de la kalkulo de Leibniz kaj de Newton. En 1711, dum veturo en nordan Eŭropon, la rusa caro Petro la Granda haltis en Hanovro kaj trafis Leibniz, kiu tiam montris ioman intereson en rusaj aferoj kaj jam por la resto de sia vivo. En 1712, Leibniz komencis dujaran estadon en Vieno, kie li estis nomumita Imperia Kortega Konsilisto de Habsburgoj. Je la morto de la reĝino Anne en 1714, la Elektisto Georgo Ludoviko iĝis reĝo Georgo la 1-a de Britio, laŭ la preskriboj de la Act of Settlement de 1701. Kvankam Leibniz estis farinta multon por alveni al tiu feliĉa okazaĵo, ĝi ne estis por li momento de gloro. Spite la intervenon de la Princino de Kimrio, nome Karolina de Ansbaĥo, Georgo la 1-a malpermesis Leibniz veni al li en Londono ĝis li estis kompletiginta almenaŭ unu volumon de la historio de la familio Brunsvigo, kiun lia patro estis komisiinta preskaŭ 30 jarojn antaŭe. Krome, por Georgo inkludi Leibniz en sia londona kortego estus estinta insulta por Newton, kiu estis konsiderata kiel venkinto de la polemiko pri la kalkulprioritato kaj kies elstareco ĉe la britaj oficialaj etosoj ne povus esti pli alta. Finfine, lia kara amikino kaj defendantino, la vidvino Elektistedzino Sofia, mortiĝis en 1714. MortoLeibniz mortiĝis en Hanovro en 1716: tiame, li estis tiom for el favoro ke nek Georgo la 1-a (kiu hazarde estis proksime de Hanovro tiam) nek ajna kortegano krom lia persona sekretario ĉeestis la funebron. Kvankam Leibniz estis dumviva membro de la Royal Society kaj de la Berlina Akademio de Sciencoj, tiu organizo ne konsideris honorigi lian morton. Lia tombo restis senmarka dum pli ol 50 jaroj. Faris nekrologon de Leibniz Fontenelle, antaŭ la Akademio de Sciencoj de Francio en Parizo, kiu estis akceptinta lin kiel eksterlanda membro en 1700. La nekrologo estis komponita je peto de la Dukino de Orleano, nevino de la Elektistino Sofia. Persona vivoLeibniz neniam edziĝis. Li plendis foje pri mono, sed la monsumo kiun li lasis al sia sola heredanto, la duonfilo de sia fratino, pruvis, ke la Brunsvigoj estis multe pagintaj al li. En sia diplomata taskaro, li foje kondutis senskrupule, same kiel tro ofte ĉe la profesiaj diplomatoj tiamaj. En kelkaj okazoj, Leibniz reendatis kaj ŝanĝis personajn manuskriptojn, agoj kiuj metis lin en malfacilaĵoj dum la polemiko kontraŭ Newton por la kalkulinventaĵoj. Aliflanke, li estis ĉarma, edukita, kaj bonhumora kaj imagopova.[28] Li havis multajn amikojn kaj admirantojn tra la tuta Eŭropo. Pri la religiaj vidpunktoj de Leibniz, kvankam li estis konsiderata fare de kelkaj biografiistoj kiel diista, li estis ankaŭ vidita kiel teista; por ekzemplo, biografiisto Herbert Breger asertas, "Leibniz kredis en la Dio de Kristanismo kaj li ankaŭ havis eksterordinare altan estimon por racio kaj ties kapabloj."[29][30][31][32] FilozofoLa filozofia pensaro de Leibniz aperas fragmentita, ĉar liaj filozofiaj verkoj konsistas ĉefe el multaj mallongaj pecoj: gazetartikoloj, manuskriptoj publikigitaj longe post lia morto, kaj multaj leteroj al multaj korespondantoj. Li verkis nur du libro-longajn filozofiajn traktaĵojn, el kiuj nur "Théodicée" de 1710 estis publikigita en sia vivodaŭro. Leibniz datigis sian starton kiel filozofo per sia Discours de métaphysique, kiun li komponis en 1686 kiel komentario pri disputo inter Nicolas Malebranche kaj Antoine Arnauld. Tio kondukis al etenda kaj valora korespondado kun;[33] tiu kaj la Discours ne estis publikigitaj ĝis la 19-a jarcento. En 1695, Leibniz faris publikan eniron en la eŭropa filozofio per gazetartikolo titolita "Nova sistemo de naturo kaj komunikado de substancoj".[34] Inter 1695 kaj 1705, li komponis sian Nouveaux essais sur l'entendement humain, etenda komentario pri la verko de John Locke de 1690 nome An Essay Concerning Human Understanding, sed post ekscii pri la morto de Locke en 1704, li perdis la deziron publikigi ĝin, kaj tiel la Nouveaux essais ne estis publikigita ĝis 1765. La Monadologie, komponita en 1714 kaj publikigita postmorte, konsistas el 90 aforismoj. MatematikistoKvankam la matematika nocio de funkcio estis implicita en la trigonometriaj kaj logaritmaj tabeloj, kiuj jam ekzistis en lia epoko, Leibniz estis la unua, en 1692 kaj 1694, kiu uzis ĝin eksplicite, por montri kelkajn geometriajn konceptojn rilatajn al kurboj, kiel absciso, ordinato, tanĝanto, ĥordo, kaj perpendikularo.[35] En la 18-a jarcento, "funkcio" perdis tiujn geometriajn asociojn. Leibniz kredis ankaŭ, ke la sumo de nefinia nombro de nuloj estus egala al unu duono uzante la analogion de la kreado de la mondo el nenio.[36] Leibniz estis ankaŭ unu el la pioniroj en asekura matematiko, kalkulante la aĉetprezo de la jara vivo kaj la likvidigon de la ŝtata ŝuldo.[37] Sciencisto kaj inĝenieroLa verkoj de Leibniz estas ankoraŭ studitaj, ne nur pro siaj antaŭdiroj kaj eblaj malkovroj ne ankoraŭ agnoskitaj, sed kiel vojoj por antaŭenigi la nuntempan sciaron. Multo de lia verkado pri fiziko estas inkludita en la verko de Gerhardt "Matematikaj verkoj". Leibniz kontribuis al statiko kaj dinamiko, ofte malkonsente kun Descartes kaj Newton. Li desegnis novan teorion pri movado (dinamiko) bazite sur la kineta energio kaj la potenciala energio. Proponante, ke la Tero havas fanditan kernon, li antaŭvidis la modernan geologion. En embriologio, li estis praformaciisto, sed proponis ankaŭ, ke organismoj estas rezulto de kombino de senfina nombro de eblaj mikrostrukturoj kaj de ties povoj. En vivosciencoj kaj paleontologio, li montris surprizan transformisman intuicion, helpita de sia studo de kompara anatomio kaj fosilioj. Unu el liaj ĉefaj verkoj pri tiu fako, nome Protogaea, nepublikigita en lia vivodaŭro, estis ĵus publikigita en angla por la unua fojo. Li laboris por frua organisma teorio.[38] En medicino, li instigis kuracistojn de sia epoko — kun kelkaj rezultoj — bazi siajn teoriojn en detalaj komparaj observoj kaj verigi eksperimentojn, kaj firme distingi sciencajn kaj metafizikajn vidpunktojn. Li krome interesiĝis pri psikologio, aliaj homaj sciencoj, teknologio, komputado kaj informadiko, estis bibliotekisto kaj kreis bibliotekajn katalogojn (fakte oni konsideras lin fondinto de la bibliotekoscienco kaj de la biblioteka klasifiko) kaj promociis la kreadon kaj funkciadon de sciencaj akademioj. Li pioniris la kreadon de datumbazoj kaj de empiriaj komunaj sistemoj por la tuta sciado, kaj proponis politikan kaj religian unuecon por Eŭropo — kio iel povas esti konsiderata kiel distanca antaŭvidoj de la artefaritaj lingvoj (ekz., Esperanto kaj aliaj)[39], de la simbola logiko, kaj eĉ de la Tut-Tera Teksaĵo. JuristoLa skriboj de Leibniz pri juro, etiko, kaj politiko estis iom neatentitaj en sia epoko, sed poste oni vidis ilin kiel ege klarvidaj.[40] Kvankam Leibniz ne estis defendanto de la absoluta monarkio kiel Hobbes, aŭ de tiraneco en ajna formo, li ankaŭ ne sekvis la politikajn kaj konstituctiajn vidpunktojn de sia samtempulo John Locke, kio subtenis liberalismon, en Ameriko en la 18-a jarcento kaj poste aliloke. En 1677, Leibniz alvokis al eŭropa konfederacio, regata de konsilantaro aŭ senato, kies membroj reprezentus tutajn naciojn sed estus liberaj por voĉdoni siakonscience;[41] tio estas foje konsiderata antaŭvido de la Eŭropa Unio. Li kredis, ke Eŭropo adoptus uniforman religion. Li ripetis tiujn proponojn en 1715. Sed samtempe, li proponis interreligiajn kaj plurkulturajn projektojn por krei universalan sistemon de justico, kiu postulus pli larĝan interfakan perspektivon. Tiukadre li kombinis lingvistikon (speciale ĉinologio), moralo kaj jura filozofio, administrado, ekonomiko, kaj politiko.[42] Filologo kaj saĝuloLeibniz estis ankaŭ filologo kaj entuziasma studento de lingvoj, speciale interesata pri informado rilata al vortotrezoro kaj gramatiko. Li malakceptis la kredon de multaj tiamaj kristanaj fakuloj, ke la hebrea estis la pralingvo de la homaro. Li malakceptis ankaŭ la argumento de kelkaj tiamaj svedaj fakuloj, ke formo de pra-sveda estis la praaĵo de la Ĝermanaj lingvoj. Li cerbumis ankaŭ pri la originoj de la slavaj lingvoj kaj estis entuziasma pri la klasika ĉina lingvo. Leibniz estis fakulo ankaŭ pri Sanskrito.[36] Leibniz estis eble la unua grava eŭropa intelektulo kiu ege interesiĝis pri la ĉina civilizacio, kion li konis per korespondado kun, kaj legante verkojn de, eŭropaj kristanaj misiistoj en Ĉinio. Li ŝajne legis la verkon de Philippe Couplet nome Confucius Sinarum Philosophus pri Konfuceo jam en la unua jaro de ties publikigo.[44] Li venis al la konkludo ke eŭropanoj lernus multon el la konfucea etika tradicio. Li cerbumis pri la eblo ke la Ĉinaj karaktroj estus nekonscia formo de lia universala karakteriko. Li notis kiel la heksagramoj de I Ching korespondas al la duumaj ciferoj el 000000 ĝis 111111, kaj konkludis, ke tiu mapado estis montro de la gravaj ĉinaj atingoj en la fako de filozofia matematiko kiun li tiom admiris.[45] Leibniz komunikis siajn ideojn pri la duuma sistemo reprezentante kristanismon al la imperiestro de Ĉinio, en la espero, ke li povus konverti lin.[36] Leibniz estis la nura grava filozofo de tiama Okcidento kiu klopodis kongruigi konfuceajn ideojn kun la hegemoniaj eŭropaj kredoj.[46] Leibniz laboris en Vieno inter Majo 1688 kaj Februaro 1689, kie li faris grandan juran kaj diplomatan laboron por la Brunsvigoj. Li tiam vizitis minejojn, parolis kun mininĝenieroj, kaj klopodis negocadi eksportkontraktojn por plumbo el la dukaj minoj de la Harca montaro. Lia propono ke la stratoj de Vieno estu lumigitaj per lampoj kiuj bruligu kolzoleon estis plenumita. Li same proponis la reorganizadon de la ekonomio de Aŭstrio, reformante la monerstampadon de multo de centra Eŭropo, negocante Konkordaton inter la Habsburgoj kaj la Vatikano, kaj kreante imperian esplorbibliotekon, oficialan arkivon, kaj publikaj sekurfonduson. Li verkis kaj publikigis gravan artikolon pri mekaniko. Verkoj de Leibniz
En Esperanto aperis
Notoj
ReferencojBibliografioj
Ĝisdatigita bibliografio de pli ol 25 000 titoloj disponeblas ĉe Leibniz Bibliographie. Unuaranga fontaro
Duaranga fontaro ĝis 1950
Duaranga fontaro post 1950
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|