La 10-a de novembro estas la 314-a tago de la jaro (la 315-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 51 tagoj restas.
Je la 10-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1003: Pollando: nokte de la 10-a/11-a de novembro oni rabe murdis 5 fratulojn el benediktana monaĥejo en Międzyrzecz
- 1202: Krucmilitoj: sieĝo de Zadar dum la 4-a krucmilito komenciĝis - unuan fojon krucmilitistoj atakis katolikan urbon
- 1292: Pollando: Zator ricevis urborajton
- 1367: Ĉeĥio: en la katedralo de Sankta Vito estis konsekrita kapelo de Sankta Venceslao
- 1430: Pollando: Wadowice iĝis urbo
- 1444: Batalo de Varna: Turkoj sub sultano Murado la 2-a venkis krucmilitistaron sub Ladislao la 3-a de Pollando (ankaŭ nomata Ulaslo la 1-a de Hungarujo) - la pola-hungara reĝo pereis
- 1567: Katolikoj venkis hugenotojn en batalo de Saint-Denis
- 1619: Esoterismo: franca filozofo René Descartes en gastejo apud Ulm trifoje profete sonĝis pri evoluo de la scienco
- 1620: Du tagojn post la batalo sur Blanka monto, Prago kapitulacis antaŭ trupoj de Ferdinano la 2-a
- 1674: Angla-Nederlanda Milito: laŭ la Traktato de Vestminstro Nederlando cedis al Anglio Novan Nederlandon en Nordameriko
- 1775: Usona Marinfanteria Korpuso formiĝis en Filadelfio, voĉdone de Kontinenta Kongreso
- 1849: En Parizo aperis lasta numero de "Tribuno de la Popoloj", redaktata kaj eldonata de Adam Mickiewicz
- 1859: Traktato de Zuriko ĉesigis Duan Italan militon de sendependeco, venkitan de la franc-sarda koalicio kontraŭ Aŭstra imperio
- 1862: Sankt-Peterburgo: premiero de la opero La Forto de la Destino, kreita de komponisto Giuseppe Verdi, en Bolŝoj-Kamennij-Teatro
- 1871: Henry Morton Stanley ektrovis la esploriston-misiiston d-ro David Livingstone en Ujiji, apud Lago Tanganjiko, dirante "D-ro Livingstone, supozeble?"
- 1884: Papo Pio la 13-a refunkciigis ĉefdiocezon de Kartago
- 1885: Testoveturo de ligna biciklo projektita de Gottlieb Daimler kaj Wilhelm Maybach - la veturilo estis antaŭulo de motorciklo
- 1892: Pollando: en Lodzo malfermiĝis nova juda tombejo
- 1905: Kongresa Pollando: imperiestro Nikolao la 2-a enkondukis militjuron por kontraŭstari al antaŭvidata aŭtonomeco de Pollando pro la Revolucio de 1905 - unua militstato en Pollando nuligita la 2-an de decembro
- 1910: Konfliktinta kun sia familio 82-jara rusa verkisto Lev Tolstoj sekrete forlasis la familian bienon Jasnaja Poljana apud Tula
- 1914: Unua Mondmilito: Dum la unua batalo de Ipro mortis ĉirkaŭ 2 mil germanaj volontuloj, ĉefe lernantoj kaj studentoj, direktitaj al atako kontraŭ brita monteto
- 1918: Alzaca konsilrespubliko kreiĝis - likvidita post 12 tagoj de franca armeo; faligita imperiestro de Germanio Vilhelmo la 2-a iris al ekzilo al Nederlando; Aŭstrio-Hungario cedis Reĝlandon Galicio kaj Lodomerio al Pollando; J. Piłsudski, akompanata de K. Sosnkowski, revenis de Berlino al Varsovio, forlasinte malliberejon en Magdeburgo; sur stratoj de Varsovio komenciĝis senarmigo de germanaj soldatoj; en Ostrovo eksplodis ribelo de poloj kontraŭ Prusio, kiu daŭris ĝis la 26-a de novembro; unua provizora registaro de Litovio de Augustinas Voldemaras estis aprobita
- 1920: Soveta-Pola Milito: Taĉmentoj de pola-belorusa militisto Stanisław Bułak-Bałachowicz konkeris Mazir
- 1922: Vatikano de iure agnoskis sendependecon de Litovio
- 1926: Pola Partio Socialista anoncis transiron al opozicio pro transpreno de regopovo fare de J. Piłsudski
- 1928: Hirohito estis kronita kiel la 124-a imperiestro de Japanio, alprenante la regnomon "Ŝoŭa-tennoŭ" (昭和天皇).
- 1936: Edward Rydz-Śmigły estis nomumita marŝalo de Pollando
- 1937: En Brazilo establiĝis Nova Ŝtato - funkciis ĝis 1945
- 1938: En usona radioprogramo unuafoje kantiĝis "God Bless America" ("Usonon benu Di'") de Irving Berlin
- 1939: Dua Mondmilito: Pollando: sur juda tombejo en Konin germana polico pafmortigis 56 personojn, plie en Pollando 38; Pola Rezistomovado: en Ostrovo kreiĝis Sekreta Militista Organizo; Francio: Supera Komandanto K. Sosnkowski vivigis Asocion de Armita Batalado - post livero de statuto el okupata Pollando fare de kuriero
- 1940: administracio de Gabono transiris al la flanko de Charles de Gaulle (Libera Francio); en Rumanio estiĝis 3-a kabineto de Ion Antonescu; tertremo sub valoro 7,7 laŭ Momant-magnituda skalo detruis regionon Vrancea
- 1941: Holokaŭsto: germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj masakris ĉirkaŭ 1500 judojn de geto en Kostopol (nun Rivna provinco) en Volinio; el Halifax al Fora Oriento eknavigis konvojo kun 20 000 britaj soldatoj, eskortata de usonaj unuoj
- 1942: supera komandanto de SS kaj de polico en Ĝenerala Gubernio ordonis tuj establi getojn en 41 lokoj; Pola Rezistomovado: komandanto de Pola Enlanda Armeo eldonis ordonon n-ro 71 - rezisto kontraŭ ekstermo de judoj en Pollando; Tria Regno kaj Itala reĝlando plene okupis sudan Francion regatan de la Reĝimo de Vichy; en Gubernio Dijala de Irako komenciĝis formigo de la 8-a Kontraŭaviada Regimento de Peza Artilerio kadre de Pola Armeo en Oriento; Nord-Afrika kampanjo: brita 8-a Armeo postkure okupis Sidi Barrani; kapitulaco de franca garnizono en Orano; Suda Pacifiko: al Guadalcanal alvenis unua parto de japana 38-a Infanteria Divizio
- 1943: Germana polico forveturigis de Varsovio al koncentrejo en Aŭŝvico 106 virojn; Orienta Fronto: trupoj de la Belorusa Fronto transiris al atako de Homela regiono — la operaco finiĝis la 30-an de novembro; trupoj de la 1-a Ukraina Fronto liberigis en la nuna Ĵitomira provinco Radomyśl, Brusiłów kaj Kornin; la usona 5-a Aviada Armeo atakis Rabaul; en Ĉongĉingo oni subskribis pakton pri rezigno de Norvegio pri rajtoj al ĉinaj teritorioj; Orienta Fronto : trupoj de 1-a Ukraina Fronto liberigis 3 urbojn en Ĵitomira provinco
- 1944: en nord-orienta Hungario trupoj de 2-a Ukraina Fronto atingis linion Tiszadob-Mezőkövesd-Újszász-Dömsöd; Ĉina Fronto: japana 13-a Infanteria Divizio de 11-a Armeo konkeris Liuzhou; Grekio: 3-a Monta Brigado alvenis el itala fronto al Ateno
- 1946: Dum tertremo en Departemento Ankaŝo (Peruo) pereis ĉirkaŭ 1400 personoj
- 1947: En Gdańsk antaŭ juĝejo estis finita la tria proceso de germana skipo el koncentrejo Stutthof
- 1950: Pollando: en Lodzo estis arestita generalo August Emil Fieldorf - ekzekutita
- 1951: Francio, Britio, Usono kaj Turkio adoptis sekurecan programon en Mezoriento
- 1952: Norvego Trygve Lie rezignis pri la funkcio de Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1956: Subpremo de la Hungara insurekcio — ĉirkaŭ 20 mil personoj pereis en bataloj, 230 estis kondamnitaj al mortpuno kaj ekzekutitaj, 200 mil fuĝis al Okcidenta Eŭropo
- 1958: Flago de Gvineo oficialiĝis; Smithsonian Institution ricevis donace Hope-diamanton
- 1960: Inaŭguro de la Katedro de Pola Literaturo en Sorbono
- 1969: Premiero de la usona eduka televida programo por infanoj Sesame Street
- 1970: Vjetnama milito: unuafoje dum kvin jaroj, la tuta semajno finiĝas sen raportoj pri usonaj perdoj en Sud-Orienta Azio
- 1975: Asembleo de UN akceptis rezolucion n-ro 3379, konfirmantan ke cionismo estas formo de rasismo (nuligita en 1991); registaroj de Jugoslavio kaj Italio interkonsentis pri lasta solvo koncerne landlimojn kaj aliaj problemojn; Nordameriko: komerca ŝipo SS Edmund Fitzgerald sinkis dum ŝtormo sur Supra Lago, kune kun ĉiuj 29 ŝipanoj
- 1977: En Britio oni unuafoje sukcesis fekundigon in vitro rezulte de kiu naskiĝis Louise Brown
- 1980: Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" registriĝis en Pollando
- 1982: Testoflugo de la sovetia batalhelikoptero Mil Mi-28
- 1989: Petar Mladenov iĝis gvidanto de Bulgario, kaj la Bulgara Komunisma Partio ŝanĝis nomon je la Bulgara Socialisma Partio — Todor Ĵivkov eksiĝis el la posteno
- 1993: Masakro en kantono de Sarajevo, kiam grenado pafita de serbaj pozicioj mortigis 9 kaj vundis 32 civitanojn de Sarajevo
- 2003: Pola socia kaj bonfaranta agantino Irena Sendlerowa estis distingita de la Ordeno de Blanka Aglo
- 1995: En Niĝerio oni pendumis opozician verkiston Ken Saro-Wiwa kune kun 8 aliaj batalantoj pri rajtoj por etnaj minoritatoj
- 2005: Sud-Afriko: la plej granda en suda duonglobo optika teleskopo ekfunkciis sur altebenaĵo Karuo, konstruita kunlabore de 6 ŝtatoj
- 2006: Varsovio: inaŭguro de monumento al Roman Dmowski, kunkreinto de sendependiĝo de Pollando
- 2008: Krakovo: inaŭguro de monumento al Józef Piłsudski, kunkreinto de sendependiĝo de Pollando
- 2011: Ĉefministro de Grekio Georgios Andrea Papandreu estis devigita demisii sian registaron
- 2012: Papo Benedikto la 16-a fondis Papan Akademion de Latina Lingvo
- 2014: 48 personoj pereis kaj 79 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ lernejo en Potiskum en norda Niĝerio
- 2017: Pollando: Senkomunismigo: vojevodo de Varsovio ŝanĝis 47 stratnomojn en la ĉefurbo - simboloj de komunisma totalismo ĉesis ekzisti
- 2018: En Varsovio ekstaris monumento al prezidanto de Pollando Lech Kaczyński
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: okazis interŝanĝo de militkaptitoj, po 35 de ĉiu flanko; por Ukrainio Belgio transdonis 4,96 mln da eŭroj kaj norvega registaro transdonos pli ol 147 mln da dolaroj; Germanio transdonis al Ukrainio 18 senpilotajn aviadilojn; brita ĉefministro Rishi Sunak anoncis forsendon al Kievo de laŭvicaj 1000 pafaĵoj tero-aero kaj pli ol 25 mil vintraj vestaĵoj por soldatoj
Naskiĝoj
- 1433: Karlo la Brava, duko de Burgundio (m. 1477)
- 1483: Marteno Lutero, germana profesoro, aŭgustenano, fondinto de protestantismo (m. 1546)
- 1490: Johano, germana duko, unua reganto de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg (m. 1539)
- 1529: Samuel Selfisch, germana eldonisto kaj urbestro de Wittenberg (m. 1615)
- 1547: Gebhardo de Waldburg-Trauchburg, germana elektoprinco kaj ĉefepiskopo de Kolonjo (m. 1601)
- 1565: Laurentius Paulinus Gothus, sveda profesoro, astronomo, rektoro de la Universitato de Upsalo (m. 1646)
- 1566: Robert Devereux, angla kortegano, favorato de Elizabetala 1-a (m. 1601)
- 1577: Jacob Cats, nederlanda poeto, juristo kaj politikisto (m. 1660)
- 1620: Ninon de Lenclos, franca beletristino, gvidantino de literatura salono (m. 1705)
- 1668: François Couperin, franca komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (m. 1733)
- 1679: Johann Christian Schieferdecker, germana komponisto (m. 1732)
- 1683: Georgo la 2-a, reĝo de Britio, princo-elektisto de Hanovro (m. 1760)
- 1691: Vilhelmo Henriko (Saksio-Eisenach), duko (m. 1741)
- 1697: William Hogarth, angla pentristo kaj satiristo (m. 1764)
- 1728: Oliver Goldsmith, irlanda kuracisto kaj verkisto, enestanta en Angla Antologio (m. 1774)
- 1759: Friedrich Schiller, germana verkisto kaj poeto (m. 1759)
- 1764: Andrés Manuel del Río, hispana kemiisto kaj mineralogo, malkovrinto de vanadio (m. 1849)
- 1766: Samuel Friedrich Sauter, germana bazlerneja instruisto kaj popolpoeto (m. 1846)
- 1779: Anne-Marie Javouhey, franca beatigita monaĥino (m. 1851)
- 1806: Augustin Keller, svisa politikisto, kunfondinto de Prakatolika Eklezio (m. 1883)
- 1807: Robert Blum, germana eldonisto, ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1848)
- 1831: Sándor Károlyi, hungara magnato, politikisto, ekonomikisto, mecenato (m. 1906)
- 1840: Cesare Paoli, itala historiisto, eseisto kaj redaktoro (m. 1902)
- 1841: Gottfried Nägele, germana romkatolika pastro kaj malakologo (m. 1914)
- 1860: Kálmán Porzsolt, hungara dramisto, kritikisto, teatrestro (m. 1940)
- 1869: Gaetano Bresci, itala kontraŭleĝisto, atence murdinta italan reĝon Umberto la 1-a (m. 1901)
- 1871: Nohara Kiuiĉi, japana instruisto, kiu esperantigis de la ĉina kaj sanskrito tekstojn de budhismo kaj konfuciismo, kunlaborinto de "Le Monde Esperantiste", "Internacia Pedagogia Revuo" kaj "Japana Esperantisto" (m. nekonata)
- 1878: Jorge Ubico Castañeda, prezidento de Gvatemalo (m. 1946)
- 1879: Pádraig Mac Piarais/Patrick Pearse, irlanda instruisto, advokato, poeto kaj politikisto, gvidanto de Paska Ribelo, ekzekutita (m. 1916)
- 1881: Tamás Falu, hungara verkisto kaj poeto, aperinta en Hungara Antologio (m. 1977)
- 1883: Stanislav Kamarýt, ĉeha instruisto pri filozofio, gimnazia direktoro, redaktanto de "Bohema Esperantisto" kaj "La Progreso", membro de Lingva Komitato, gvidanto de Bohema Asocio Esperantista, prezidanto de UK 1921, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, aŭtoro de Filozofia Vortaro kaj Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto kaj Ĉeĥoslovaka antologio, honora membro de UEA (m. 1956)
- 1884: Zofia Nałkowska, pola verkistino kaj poetino, parlamentanino, esploristino de naziaj krimoj kaj holokaŭsto (m. 1954)
- 1887: Arnold Zweig, germana verkisto, pacisto (m. 1968)
- 1888: Andrej Tupolev, sovetunia inĝeniero kaj generalo, konstruisto de bombaj kaj pasaĝeraj aviadiloj (m. 1972)
- 1894: Lisa Tetzner, germana verkistino kaj fabelrakontistino (m. 1963)
- 1905: Oszkár Boda, rumania hungara verkisto (m. 1976)
- 1909: Paweł Jasienica, pola verkisto, historiisto kaj oficiro de Pola Enlanda Armeo (m. 1970)
- 1912: Denis Silagi, hungara publicisto, historiisto kaj interlingvisto (m. 2007)
- 1913: Károly Balla, rumania hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1959)
- 1914: Gáspár Tamás, hungara verkisto (m. 1978)
- 1916: István Semlyén, rumania hungara scienca publicisto (m. 1987)
- 1918: Miroslav Horníček, ĉeĥa aktoro kaj verkisto (m. 2003)
- 1919: Miĥail Kalaŝnikov, soveta konstruisto de sturmofusilo AK-47 kaj pafarmiloj (m. 2013)
- 1920: László Kocziány, rumania hungara literaturhistoriisto (m. 1977)
- 1920: Duci Szabó, rumania hungara aktorino (m. 2016)
- 1922: István Katona Szabó, hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro (m. 2013)
- 1922: Béla Molnár, rumania hungara zoologo kaj biologo
- 1925: Richard Burton, kimra aktoro (m. 1984)
- 1925: Jon Mirande, eŭska verkisto kaj poligloto (m. 1972)
- 1927: Edmund Fetting, pola aktoro, ĵaza muzikisto kaj kantisto (m. 2001)
- 1927: József Birtalan, rumania hungara komponisto, dirigento (m. 2017)
- 1928: Ennio Morricone, itala komponisto kaj dirigento (m. 2020)
- 1930: Josef Vinklář, ĉeĥa aktoro (m . 2007)
- 1931: Louise Martini, aŭstra aktorino kaj radimoderigistino (m. 2013)
- 1932: Roy Scheider, usona aktoro (m. 2008)
- 1938: Jiří Gruša, ĉeĥa poeto, eseisto, kritikisto kaj tradukisto (m. 2011)
- 1941: Géza Jeszenszky, hungara historiisto, politikisto kaj diplomato
- 1947: Krzysztof Wyszkowski, pola aganto de kontraŭkomunista opozicio, konsilisto de ĉefministro Jan Olszewski
- 1950: Gizella Sólyom, rumania hungara inĝenierino pri bestbredado
- 1951: Werner Söllner, rumania germanlingva verkisto, eldonisto kaj tradukisto (m. 2019)
- 1951: Irina Gonĉarova, sovetia universitata lektorino de Esperanto ellaborinta propran metodon de instruado FaRo, tradukistino, aŭtorino de lernilo por studentoj de altlernejoj, kunordigantino de la Esperanto-klubo Moskva Esperanto-Asocio "MASI", kontribuinta al ILEI-seminario Flugiloj de Malfacila Vento, estrarano de Rusia Esperantista Unio, adjunkto de AIS
- 1960: Neil Gaiman, angla verkisto, aŭtoro de bildrakontoj Sablovendisto
- 1969: Jens Lehmann, germana futbalisto
- 1977: Brittany Murphy, usona aktorino kaj kantistino (m. 2009)
Mortoj
- 461: Leono la 1-a, papo, sanktulo (n. 400)
- 627: Justus, episkopo de Rochester, ĉefepiskopo de Canterbury
- 1241: Celesteno la 4-a, papo (n. ĉirkaŭ 1187)
- 1290: Qalawun, mameluka sultano de Egiptio (n. ĉirkaŭ 1222)
- 1444: Ladislao la 3-a, reĝo de Pollando kaj Hungario (n. 1424)
- 1549: Paŭlo la 3-a, papo (n. 1468)
- 1559: Jakob Milich, germana matematikisto kaj kuracisto, komentisto de Plinio la Maljuna (n. 1501)
- 1608: Andrea Avellino, itala juristo kaj sanktulo, teatinano (n. 1521)
- 1673: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki, pola reĝo (n. 1640)
- 1806: Karl Wilhelm Ferdinand, princo de Brunsvigo-Wolfenbüttel kaj duko de Brunsvigo-Luneburgo (n. 1735)
- 1838: Ivan Kotlarevskij, ukraina poeto kaj dramisto (n. 1769)
- 1861: János Móga, hungara honvedgeneralo (n. 1785)
- 1880: Sabin Berthelot, franca historiisto kaj etnologo (n. 1794)
- 1886: Henri Jordan, germana klasika filologo (n. 1833)
- 1891: István Zsemlits, hungara-slovena katolika pastro (n. 1840)
- 1891: Arthur Rimbaud, franca poeto (n. 1854)
- 1893: Leonid Hlibov, ukraina poeto kaj eldonisto (n. 1827)
- 1911: Félix Ziem, franca pentristo, impresionisto (n. 1821)
- 1917: Hans Kudlich; aŭstra juristo kaj kuracisto (n. 1823)
- 1920: Roman Eminowicz, pola studento, poeto, literatura kritikisto, legiano (n. 1900)
- 1928: Jan Łoś, pola slavisto (n. 1860)
- 1938: Kemal Atatürk, fondinto de la Respubliko de Turkio, unua prezidento (n. 1881)
- 1940: Josef Schamanek, aŭstra direktoro, sekretario kaj prezidanto de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista kaj Aŭstria Esperanto-Delegitaro, vicprezidanto de UK 1924, Esperanto-lektoro (n. 1859)
- 1956: Harry F. Sinclair, usona nafto-industriisto (n. 1876)
- 1974: Wolfgang Schadewaldt, germana filologo klasika (n. 1900)
- 1975: Sarolta Lányi, hungara poetino, tradukistino (n. 1891)
- 1979: Friedrich Torberg, aŭstra verkisto (n. 1908)
- 1982: Leonid Breĵnev, soveta politikisto kaj ŝtatestro (n. 1906)
- 1994: Carmen McRae, usona ĵaz-kantistino, pianistino kaj komponistino (n. 1920)
- 1994: Ija Lazari-Pawłowska, pola filozofino kaj etikistino (n. 1921)
- 1995: Ken Saro-Wiwa, niĝeria verkisto, televida produktoro kaj ekologiisto, ekzekutita (n. 1941)
- 2004: Samu Szádeczky-Kardoss, hungara klasik-filologo (n. 1918)
- 2006: Jack Palance, usona aktoro (n. 1919)
- 2007: Norman Mailer, usona verkisto, scenaristo, reĝisoro kaj aktoro (n. 1923)
- 2008: Miriam Makeba, sudafrika kantistino, simbolo de batalo kontraŭ apartismo (n. 1932)
- 2009: Robert Enke, germana futbalisto, golulo (n. 1977)
- 2010: Rudolf Baehr, germana filologo (n. 1922)
- 2012: Laŭlum, ĉina esperantisto kaj verkisto, kontribuinta al fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj redaktado de "El Popola Ĉinio", esperantiginta la romanon Frosta Nokto, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1923)
- 2015: Helmut Schmidt, kanceliero de Federacia Respubliko Germanio (n. 1918)
- 2015: André Glucksmann, franca filozofo, verkisto kaj politika sciencisto (n. 1937)
- 2019: István Szívós, hungara dentkuracisto, sportisto pri akvopilkado, olimpikisto, profesoro (n. 1948)
- 2020: Amadou Toumani Touré, prezidento de Malio (n. 1948)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 10-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|