Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Transneptuna objekto

Skemo de la distribuo de la transneptunoj: Sundistanco – orbita inklinacio

Transneptuna objekto (TNO)transneptuno estas ĉiela korpo, kiu orbitas la Sunon ekstere de la neptuna orbito. La plej multajn transneptunajn objektojn oni supozas en la kujpera zono, tiel foje la esprimo "kujperzona objekto" uziĝas egalsence.

Nuntempe kelkaj centoj da transneptunoj estas konataj, sed jam kun diametro de pli ol 100 km oni supozas dekmilojn da objektoj.

Proprecoj

La konataj transneptunaj objektoj similas laŭ sia konsisto kometojn. Fakte multaj kometoj verŝajne venas el la Kujpera zono kaj ne el la Oorta nubo – laŭ orbitaj mezuradoj en la 1970oj.

La transneptunoj diferencas de la asteroidoj en la asteroida zono ĉefe per:

  • ilia sundistancaj kaj ofte tre streĉitaj orbitoj,
  • ilia karbsimila malhela koloro (albedo nur ĉirkaŭ 0,04) kaj
  • verŝajne konsisto el pli da glacio ol la asteroidoj

Tipoj

La ege plej multaj transneptunaj objektoj orbitas la sunon per distancoj de 30–50 AU en la kujpera zono, la tiel-nomataj kujperzonaj objektoj (angle Kuiper belt objects, KBOs). Oni diferencas la sekvontan grupigojn:

Resonancaj kujperzonaj objektoj

Triono de la kujperzonanoj orbitas kun resonanco je la planedo Neptuno, en la bildo ruĝaj. Tiuj estas, ekzemple, la plutonenoj, kies alte discentraj orbitoj havas 3:2-resonancon je Neptuno. La plej hela de tiuj objektoj estas la preskaŭplanedo Plutono. Pli ekstere estas la Twotino-oj kun 2:1-resonanco. Ekzistas ankaŭ objektoj kun aliaj resonancoj, ekzemple 5:2 kaj 3:1.

Klasikaj kujperzonaj objektoj

La alia ĉefa klaso estas la klasikaj kujperzonanoj (angle classical Kuiper belt object, C-KBO), aŭ kubevanoj – en la bildo bluaj – kiu enhavas ĉirkaŭ du trionojn de la konataj kujperzonaj objektoj. Ili havas preskaŭ ciklajn orbitojn kun radiusoj de 42–50 AU kaj inklinacioj ĝis 30°. Tiun grupon membras la 1000-km-objektoj Kvavaro kaj Varuno.

Dispersa disko

Dispersaj kujperzonaj objektoj (angle ankaŭ scattered disk objects, SDOs) – en la bildo grizaj – orbitas kun altegaj discentrecoj, kun perihelioj ĉirkaŭ 35 AU kaj afelioj ĝis 1000 AU. Ĝis nun malmultaj da tiuj objekoj estas konataj.

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9