La 16-a de novembro estas la 320-a tago de la jaro (la 321-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 45 tagoj restas.
Je la 16-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 534: Oni anoncis la duan kaj finan version de la kodo de Justiniano
- 1272: Eduardo la 1-a iĝis reĝo de Anglio
- 1476: Kun helpo de Stefano la 3-a kaj Stefano Báthori, Vlad la 3-a Drakulo la trian fojon iĝis la reganto de Valaĥio
- 1491: Kastilio kaj Leono: aŭtodafeo, ekster Avilo, kun publika ekzekuto de kelkaj judoj kaj novkristanoj
- 1492: Meteorŝtono pezanta 127 kg falis en Alzaco
- 1519: Grandaj Antiloj: sur Kubo Diego Velázquez de Cuéllar fondis vilaĝon San Cristóbal de La Habana - Havano, unu el la plej malnovaj urboj de Ameriko
- 1532: En perua urbo Kaŝamarko hispanaj konkistadoroj de Francisco Pizarro murdis kelkajn milojn da nearmitaj inkaoj el la kortego de reĝo Ataŭalpo kaj lin mem enprizonigis
- 1542: Portugala navigisto João Rodrigues Cabrilho malkovris Golfon Monterejo en Kalifornio
- 1611: Nome de Duklando Prusujo elektoprinco de Brandenburgio Johano Sigismundo omaĝis al la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa
- 1648: Johano la 2-a Kazimiro estis elektita reĝo de Pollando
- 1776: Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj estis unua lando en la mondo, kiu helpis al usonanoj dum la Usona Milito de Sendependeco
- 1793: Franca revolucio: 90 katolikaj pastroj estis dronigitaj en Nanto
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: apud Radoszyce (Sanktakruca Provinco) kapitulacis lasta taĉmento
- 1797: Frederiko Vilhelmo la 3-a iĝis reĝo de Prusio
- 1812: Franca invado al Rusio: Minsko estis okupita de la trupoj de la Rusia Imperio
- 1835: Haleja kometo aperis trairante perihelion
- 1846: Aŭstra Imperio aneksis Liberan Urbon Krakovo
- 1848: Malkovro de Hiperiono, unu el la lunoj de Saturno
- 1848: En Londono okazis lasta publika koncerto de Frederiko Ŝopeno
- 1849: Fjodor Dostojevskij kaj aliaj partoprenintoj de revolucia grupo estis kondamnitaj al mortpuno — la verdikton oni ŝanĝis tuj antaŭ la ekzekuto la 22-an de decembro
- 1855: Zambezo: malkovro de Viktoria Akvofalo
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en la batalo de Rossosz (distrikto Bialski)
- 1885: Post kvintaga proceso pro nordokcidenta ribelo, kanada metis-gvidanto kaj "Patro de Manitobo" Louis Riel estis pendigita pro ŝtatperfido
- 1896: Hidroelektra centralo ekfunkciis ĉe Niagara Akvofalo
- 1904: Brita inventisto John Ambrose Fleming ekproponis patentigi vakutubon
- 1907: Oklahomo fariĝis la 46-a ŝtato de Usono
- 1909: Unua flugtrafika entrepreno DELAG, uzanta aerŝipojn de Ferdinand von Zeppelin, fondiĝis
- 1917: Usona astronomo George Henry Peters malkovris asteroidon Washingtonia
- 1914: Orienta Fronto (Unua mondmilito): batalo inter Aŭstria-hungara armeo kaj la armeo de la Rusia imperio komenciĝis apud Krakovo; batalo apud la rivero Kolubara komencita; Konfederacio de Nova Patrujo fondita, en kiu estas interalie Minna Cauer, Albert Einstein, Kurt Eisner, Clara Zetkin kaj Stefan Zweig por rapida fino de la milito; Usono: Federacia Rezerva Sistemo ekfunkciis
- 1915: Unua Mondmilito: Hermann Göring pafalterigis unuan el 22 aviadiloj
- 1917: Usona astronomo George Henry Peters malkovris asteroidon Washingtonia; Georges Clemenceau la duan fojon iĝis ĉefministro de Francio; Krimeo: en eksa ĥana palaco en Baĥĉisarajo malfermiĝis muzeo pri historio kaj kulturo de krime-tataroj
- 1918: Depeŝo de Józef Piłsudski informis registarojn de militintaj ŝtatoj kaj neŭtralaj pri ekesto de pola ŝtato; en Międzyrzec Podlaski germanaj soldatoj murdis 22 soldatojn de Pola Militista Organizo, defendantaj palacon de Potocki-familio kaj ne malpli ol 22 civilulojn; Proklamo de Hungara Demokratia Respubliko; Nacia Konsilio de Eta Litovio fondiĝis
- 1920: Belorusa Konsilio de Sluck fondita — preparanta ribelon kontraŭ la proksimiĝanta bolŝevika Ruĝa Armeo; Aŭstralia nacia flugkompanio Qantas fondiĝis
- 1924: Unua en Ukrainio radioelsendaĵo estis aŭdita de Ĥarkivo
- 1933: Diplomatiaj rilatoj inter Sovetunio kaj Usono estis starigitaj
- 1938: Svisa kemiisto Albert Hofmann sintezis LSD; Hispana Enlanda Milito: Batalo de la Ebro finiĝis
- 1939: Germana okupado de Pollando: finiĝis forveturigo de la Biblioteko de Sejmo al Berlino kaj Vroclavo; Masakro de Piaśnica: germana sekura polico pafekzekutis en Piaśnica Wielka (proksime al Puck) 29 polajn katolikajn pastrojn; soveta okupado de Pollando: germana-soveta interkompreniĝo pri translokigo de germandevena loĝantaro el areoj de la "estinta pola ŝtato", apartenanta al influzono de Sovetunio, kaj de la tieaj ukraina kaj belorusa, apartenantaj al influzono de Tria Regno
- 1940: Germanoj establis Varsovian geton; venĝe pro germana bombado du tagojn pli frue de Coventry, aviadiloj de RAF bombis Hamburgon
- 1941: Orienta Fronto: en Krimeo la germana armeo konkeris Kerĉon; la sovetunia armeo evakuiĝis de Tamanja duoninsulo; krom Sebastopolo la tuta Krimeo estis en la germanaj-rumanaj manoj
- 1942: Reĝimo de Vichy: Philippe Pétain oficiale forigis admiralon Jean Darlan de ĉiuj postenoj kaj nomumis ĉefministron Pierre Laval kiel sian anstataŭanton
- 1943: Volinia masakro: en vilaĝo Huta Stara loka sindefendo, apogata de sovetaj partizanoj kaj Pola Enlanda Armeo, forpuŝis atakon de taĉmentoj de la Ukraina Ribela Armeo; Balkana Fronto: rezistofino de Aliancitaj trupoj sur la insulo Leros (Dodekanesoj)
- 1944: Usona aviada armeo atakis Düren kaj Eschweiler; Okcidenta Fronto: komenco de la atako de usona armeo direkte al rivero Ruhr; Itala Fronto: Dua Pola Korpuso ekregis Montefortino
- 1945: Malvarma milito: Usona Terarmeo sekrete varbis 88 germanajn sciencistojn kaj inĝenierojn por helpo al disvolvo de raketa teknologio - inter la spertuloj pri misiloj estis Wernher von Braun; Unesko fondiĝis
- 1952: Super atolo Eniwetok usonanoj testoprovis eksplodon de atombombo Ivy King
- 1958: Unuaj parlamentaj balotoj komenciĝis post la hungara revolucio de 1956
- 1959: En Broadway okazis premiero de muzikalo La sonoj de muziko
- 1962: Skopjo, la ĉefurbo de Nord-Makedonio, estis trafita de katastrofa inundo
- 1966: Plej granda meteorfluo estis registrita: ĝis 2300 meteoroj por minuto; 5-a Kongreso de Verkistoj de Ukrainio komenciĝis, dum kiu oni kontraŭis rusigon
- 1970: Usona aviadilo Lockheed L-1011 TriStar ekflugis unuafoje
- 1971: En Moskvo estis subskribita interkonsento pri konstruado de sovetia-hungara gasodukto
- 1972: En Parizo oni akceptis konvencion pri protekto de la monda kultura heredo kaj natura heredaĵo
- 1973: Al usona kosmostacio Skylab alvenis la tria kaj lasta homskipo
- 1974: Radio-elsendo de la Arecibo-mesaĝo por eksterteruloj, prilaborita de Frank Drake kaj Carl Sagan, estis transdonita al la globa stelamaso M13, portante bazajn informojn pri la homaro
- 1977: Premiero de sciencfikcia filmo Proksimaj renkontoj de la tria speco
- 1979: Malfermo de la Metroo de Bukareŝto
- 1988: Benazir Bhutto, kiel unua virino en la islama mondo, iĝis ĉefministrino de Pakistano; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Estonio deklaris suverenecon
- 1989: Senkomunismigo: malmunto de la monumento al Feliks Dzerĵinskij en Varsovio; Mortotrupo de Salvadoro Batallón Atlácatl murdis disidenton Ignacio Ellacuría kune kun 7 aliaj personoj dum la intercivitana milito
- 1994: Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro ekvalidiĝis; Ukrainio aliĝis al la Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj
- 1996: Patrino Teresa ricevis honoran civitanecon de Usono
- 1997: Ĉina disidento Wei Jingsheng estis liberigita kaj deportita al Usono
- 2001: Makedona prezidento Boris Trajkovski subskribis dokumenton konfirmante amnestion por iamaj membroj de t.n. Nacia liberiga Armeo, kiuj libervole redonis siajn armilojn
- 2002: Ĉinio: unua kazo de spira malsano SARS estis registrita en Gŭangdongo
- 2004: Irako: usona armeo konkeris Faluĝa; Premiero de la usona televidserio House
- 2010: Anonco de fianĉiĝo inter William Mountbatten-Windsor kaj Kate Middleton
- 2011: Italio: Registaro de Mario Monti oficiale ekfunkciis
- 2012: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio senkulpigis en Hago kroatan generalon Ante Gotovina, kondamnitan pli frue al 24 jaroj de mallibero
- 2014: Klaus Iohannis gajnis prezidentan baloton en Rumanio venkante ĉefministron Victor Ponta
- 2015: En Pollando ekfunkciis konservativa registaro de Beata Szydło
- 2018: Francio: en Versajlo fine de la 26-a Konferenco Ĝenerala pri Pezoj kaj Mezuroj oni akceptis rezolucion pri redefino (de la 20-a de majo 2019) de kvar bazaj unuoj de la internacia sistemo de unuoj: kilogramo, kelvino, ampero kaj molo
- 2021: Eŭropa migra krizo ĉe la pola-belorusa ŝtatlimo – polaj limgardistoj malebligis provon de perforta trapaso de la landlimo fare de la grupo de migrantoj apud limpasejo en Kuźnica (distrikto Sokólski)
- 2022: Lanĉo de Artemis 1; Invado de Rusio en Ukrainion: Ukrainio fermis priservon de limpasejoj kun Pollando en Antaŭkarpatio, ĉefministro de Svedio anoncis novan armean helpon al Ukrainio
Naskiĝoj
- -42: Tiberio, romia imperiestro (m. 37)
- 1436: Leonardo Loredan, doĝo de Venecio (m. 1521)
- 1634: Johannes Pretten, germana teologo (m. 1708)
- 1673: Aleksandr Menŝikov, rusa princo, kampa marŝalo (m. 1729)
- 1717: Jean le Rond d'Alembert, franca filozofo, matematikisto kaj fizikisto (m. 1783)
- 1740: Johann Heinrich Stobwasser, germana entreprenisto/fabrikanto de lakaĵoj (m. 1829)
- 1803: Heinrich Ewald, germana orientalisto, teologo, politikisto (m. 1875)
- 1807: Jónas Hallgrímsson, islanda verkisto, poeto, sciencisto (m. 1845)
- 1810: Karel Hynek Mácha, ĉeĥa poeto (m. 1836)
- 1811: Endre Latabár, hungara aktoro, operokantisto (tenoro), dirigento, reĝisoro kaj teatrestro (m. 1873)
- 1816: Andrei Mureșanu, rumana poeto kaj politikisto (m. 1863)
- 1817: László Sámi, hungara pedagogo, publicisto (m. 1881)
- 1828: Hermann Berghaus, germana kartografo (m. 1890)
- 1830: Ferenc Veress, hungara agronomo kaj intendanto (m. 1894)
- 1832: Lajos Csatáry, hungara kuracisto, fakverkisto pri medicino de justicafero kaj publiksanafero (m. 1907)
- 1836: Kalākaua, reĝo de Havajo (m. 1891)
- 1841: Ferenc Kossuth, hungara nobelo, inĝeniero kaj politikisto (m. 1914)
- 1856: Ottóné Herman, hungara verkistino kaj felietonistino (m. 1916)
- 1874: Árpád Balázs, hungara komponisto (m.1941)
- 1874: A. Kolĉak, rusia esploristo de la Norda poluso, admiralo, komandanto de la Nigramara floto de Rusio kaj de kontraŭbolŝevikaj fortoj en Siberio, ekzekutita (m. 1920)
- 1889: Cecil Goldsmith, angla administranto, oficiro kaj esperantisto, administranto de Brita Esperanto-Asocio kaj Esperanto Publishing Company, organizanto de naciaj kongresoj kaj de UK 1930, sekretario de la Centra Oficejo de UEA (m. 1972)
- 1889: Anna Kéthly, hungara politikistino kontraŭfaŝisma, estro de la Hungara Socialdemokratia Partio dum la hungara revolucio de 1956 (m. 1976)
- 1894: Richard Coudenhove-Kalergi, aŭstra verkisto kaj politikisto, fondinto de Paneŭropa Unio (m. 1972)
- 1894: Zsigmond Ormós, hungara arthistoriisto, verkisto (n. 1813)
- 1895: Paul Hindemith, germana komponisto, aldisto, orkestrestro (m. 1963)
- 1898: Jan Bauch, ĉeĥa pentristo kaj skulptisto (m. 1995)
- 1900: Stevan S. Živanović, serba kuracisto, sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo, Esperanto-vortaristo (m. 1938)
- 1906: Henri Charrière, franca krimulo, kies vivon oni filmigis baze de lia libro Papilio (m. 1973)
- 1910: Lajos Slevensky, hungara pentristo (m. 1975)
- 1911: Mária Tasnádi Fekete, hungara aktorino, belecreĝino (m. 2001)
- 1918: Antoni Kępiński, pola verkisto, psikiatro kaj filozofo, kreinto de aksiologia psikiatrio, kuracisto de estintaj malliberuloj de Aŭŝvico (m. 1972)
- 1919: Ferenc Jáki, hungara gimnazia instruisto, klasika filologo, E-kursano de Julio Baghy, kuniniciatinto de leĝigo de Esperanto kiel studobjekto en hungaraj lernejoj kaj starigo de Ŝtata Ekzamenkomisiono (m. 2010)
- 1922: José Saramago, portugala Nobelpremiita verkisto (m. 2010)
- 1926: Gyula Gál, rumania hungara publicisto kaj filozofo
- 1929: József Szász, hungara violonisto (m. 1984)
- 1933: Ferenc Antal, rumania hungara presisto, ĵurnalisto, tipografo
- 1935: Mohammad Hussejn Fadlallah, libana islama teologo, grandajatolo (m. 2010)
- 1936: Ilona Zsizsmann, rumania hungara muzikinstruistino, folkloristino
- 1938: Robert Nozick, usona politika filozofo (m. 2002)
- 1945: Terence McKenna, usona verkisto kaj filozofo, esploristo de ŝamanismo, konscio kaj halucinogenaj fungoj (m. 2000)
- 1947: Edmund Wittbrodt, pola inĝeniero, politikisto, rektoro, prezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
- 1948: Fritz Wollenberg, germana esperantisto, estrarano de Esperanto-Asocio de GDR, esperantologo, kontribuoj pri la historio de Esperanto-movado en Berlino
- 1952: Ŝigeru Mijamoto, japana projektanto de komputilaj ludoj, direktoro de Nintendo
- 1953: Brigitte Zypries, germana politikistino
- 1955: Marie-Hélène Aubert, franca politikistino
- 1957: Jacques Gamblin, franca aktoro
- 1964: Valeria Bruni Tedeschi, franca-itala aktorino
- 1976: Estíbaliz Gabilondo, hispana aktorino
- 1985: Johannes Lange, germana verkisto, germanistikisto
Mortoj
- 759: Otmaro de Sankt-Galo, sanktulo kaj abato svisa
- 1005: Aelfric de Abingdon, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio
- 1093: Sankta Margareta de Skotlando, reĝino, katolika sanktulino (n. ĉirkaŭ 1045)
- 1200: Hugo de Lincoln, angla episkopo, sanktulo (n. ĉirkaŭ 1135)
- 1240: Ibn Arabi, sufia mistikulo, islama sciencisto, poeto, filozofo (n. 1165)
- 1272: Henriko la 3-a (Anglio), filo de Johano (Anglio) (n. 1207)
- 1277: Engelberto la 1-a de Mark, grafo de Mark (n. 1224)
- 1548: Caspar Cruciger la malplijuna, germana teologo kaj reformisto (n. 1504)
- 1625: Sofonisba Anguissola, itala pentristino (n. ĉirkaŭ 1532)
- 1628: Paolo Quagliati, itala komponisto (n. ĉirkaŭ 1555)
- 1632: Gustavo la 2-a Adolfo, reĝo de Svedio (n. 1594)
- 1724: Jack Sheppard, brita rabisto kaj legenda eskapinto de prizono (n. 1702)
- 1745: Johann Lucas von Hildebrandt, aŭstra arĥitekto (n. 1668)
- 1766: Dominikus Zimmermann, germana arkitekto kaj stukisto (n. 1685)
- 1776: Mihály Ajtai, hungara kortega pastro, instruisto (n. 1704)
- 1779: Pehr Kalm, sveda botanikisto, eksploristo, naturalisto kaj agrikultura ekonomiisto (n. 1716)
- 1786: István Hatvani, hungara kuracisto, pastro, astronomo, kemiisto kaj la hungara Faŭsto (n. 1718)
- 1797: Frederiko Vilhelmo la 2-a, reĝo de Prusio (n. 1744)
- 1831: Carl von Clausewitz, prusa generalo, teoriisto pri milito kaj verkisto (n. 1780)
- 1836: Christiaan Hendrik Persoon, sudafrika fungosciencisto (n. 1761)
- 1840: Sophie Albrecht, germana aktorino kaj verkistino (n. 1757)
- 1850: Aaron Alexandre, germana ŝakisto kaj rabeno (n. ĉ. 1766)
- 1858: Lázár Mészáros, hungara oficiro, politikisto, ministro (n. 1796)
- 1861: Gyula Sárosi, hungara poeto (n. 1816)
- 1868: Samuel Orgelbrand, pola presisto, eldonisto de enciklopedio (n. 1810)
- 1869: Ignacy Pietraszewski, pola orientalisto, poligloto, tradukisto, vojaĝisto (n. 1796)
- 1871: Joseph Trausch, transilvania (literatur)historiisto kaj juristo (n. 1795)
- 1878: Anton Dominik von Fernkorn, germana artgisisto kaj skulptisto (n. 1813)
- 1878: Friedrich Köster, germana protestantisma teologo (n. 1791)
- 1879: Franz Anton Schiefner, baltia filologo kaj ruslanda bibliotekisto (n. 1817)
- 1885: Louis Riel, fondinto de kanada provinco Manitobo, gvidanto de metisoj (n. 1844)
- 1887: Ferenc Ocsvay, hungara ĵurnalisto, publicisto, juristo (n. 1819)
- 1903: Camillo Sitte, aŭstra urbanisto, arkitekto kaj pentristo (n. 1843)
- 1907: Lajos Csatáry, hungara kuracisto, fakverkisto pri medicino de justicafero kaj publiksanafero (n. 1832)
- 1927: Adolf Joffe, soveta politikisto, diplomato, adepto de trockiismo, sinmortiginto (n. 1883)
- 1937: Ferenc Blaskovits, hungara pastro, politikisto (n. 1864)
- 1942: Joseph Schmidt, aŭstra kantisto (n. 1904)
- 1942: Peter Sellemond, aŭstra skulptisto (n. 1884)
- 1943: Richard Wiesel, germana kuracisto kaj banterapiisto (n. 1864)
- 1945: Jenő Janovics, hungara aktoro, reĝisoro (n. 1872)
- 1952: Sándor Farcádi, hungara poeto, literatura kritikisto (n. 1889)
- 1959: Béla Hankó, hungara zoologo kaj iĥtiologo (n. 1886)
- 1960: Clark Gable, usona aktoro (n. 1901)
- 1968: Sándor Angyal, hungara aktoro, voĉoaktoro, operkantisto (n. 1925)
- 1973: Alan Watts, brita filozofo, verkisto, populariganto de orientaj filozofioj okcidente (n. 1915)
- 1982: Andrej Makajonak, belorusa sovetia dramisto kaj scenaristo (n. 1920)
- 1985: Omayra Sánchez, kolombia junulino, viktimo de erupcio (n. 1972)
- 1984: József Szász, hungara violonisto (n. 1929)
- 1990: László Oltyán, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1935)
- 2001: Tommy Flanagan, usona ĵazpianisto (n. 1930)
- 2005: Donald Watson, angla vegetarano kaj pacisto, fondinto de Vegana Societo, inventinto de la vorto vegano (n. 1910)
- 2006: Milton Friedman, usona Nobelpremiita ekonomikisto (n. 1912)
- 2008: Tibor Gyurkovics, hungara poeto kaj verkisto (1931)
- 2009: Sergej Magnickij, rusia juristo, aŭditoro, malkovrinto de korupteco, post tio akuzita kaj malliberigita (n. 1972)
- 2017: Franciszek Kornicki, pola subkolonelo partopreninta batalon de Anglio (n. 1916)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 16-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|