Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Sebastian Stumpfegger

Sebastian STUMPFEGGER (naskiĝinta la 9-an de marto 1671[1] en Salcburgo, mortinta samloke la 14-an de novembro 1749[2]) estis aŭstra ŝtonskulptisto kaj ĉefmasonisto.

Vivo

tombo de Stumpfegger apud la tomboŝtonoj de kvar edzinoj kaj de la gepatroj
monumento por Stumpfegger sur Petra tombejo de Salcburgo

Sebastian Stumpfegger originis el malnova inĝeniera familio, kiu ekde la 16-a jarcento aktivis ŝtonskulptiste. De 1675 Stumpfegger mem ekcivitanis Salcburge; lia patro estis Lorenz Stumpfegger (1641–1709), grava masonisto por la komunumo de la katedralo de Salcburgo. Post lernoknabeco ĉe la princĉefepiskopa kortega konstruateliero, Sebastian Stumpfegger dum ses jaroj trejniĝis en Italujo, Tirolo, Bavarujo, Palatinato, Bohemujo kaj Moravujo, en Silezio kaj Prusujo, en Svedujo, Danujo kaj Holandujo kaj ankaŭ en apudrejnaj regnaj urboj kaj en Hamburgo. Lia filo Johann Adam Stumpfegger (1703-1753) kaj lia nepo Lorenz Valentin Stumpfegger (1737-1792) kontinuigis la artistan tradicion de la familio.

Forpasis sinsekve kvar edzinoj de li; havis li sume 21 infanojn. Tombo lia, apud la edzinara tombokomplekso kaj la tumuloj de la gepatroj; ĝi videblas sur la Petra tombejo je Salcburgo.

Verkoj (elekto)

kolono de Sankta Triunuo en Linz
ĉefaltaro en la konventa kirko de Klostronovburgo; de Stumpfegger sed laŭ plano de Matthias Steinl
ene de la urbo Salcburgo
ekstere de Salcburgo

Literaturo

  • Constantin von Wurzbach: "Stumpfegger, Sebastian" - ĉe: Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich, parto 40. Kaiserlich-königliche Hof- und Staatsdruckerei, Wien 1880, p. 199–201

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. baptoregistro TFB2 Salzburg-Mülln
  2. mortoregistro STBIV Salzburg-Dompfarre
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9