Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
La Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Secretary-General, mallonge UNSG, arabe أمين عام الأمم المتحدة, ĉine 联合国秘书长, france Secrétaire général des Nations unies, hispane Secretario General de Naciones Unidas kaj ruse Генеральный секретарь ООН) estas la gvidanto de la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj, unu el la plej gravaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La Ĝenerala Sekretario laŭ rekomendo de la Konsilo pri Sekureco elektiĝas laŭ rekomendo de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj por oficperiodo de kvin jaroj. La nomumon povas malebligi la malkonsento de ĉiu ajn el la konstantaj membroŝtatoj de la Konsilo pri Sekureco. Kvankam teorie ne estas limigo pri la nombro de oficperiodoj, ĝis nun neniu Ĝenerala Sekretario oficis dum pli ol dek jaroj, do dum pli ol du oficperiodoj. Kutime la posteno de la Ĝenerala Sekretario post du oficperiodoj rotacias de unu kontinento/geografia regiono al alia. Tiu regulo tamen ne estas deviga. Kiel unua Ĝenerala Sekretario la 1-an de februaro 1946 elektiĝis Trygve Halvdan Lie. (La unua komisia Ĝenerala Sekretario estis la anglo Sir Gladwyn Jebb.) Ekde la jaro 1997 ankaŭ ekzistas la ofico de vica Ĝenerala Sekretario. En 2006, la Ĝenerala Sekretario de UN ricevis malnetan jaran salajron de 176.877 usonaj dolaroj. Listo de la Ĝeneralaj Sekretarioj
Agentejoj de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj NaciojLa Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Malarmadaj Aferoj (angle United Nations Office for Disarmament Affairs, akronime UNODA, france Le Bureau des affaires du désarmement) estas agentejo de la Ĝenerala Sekretario de UN establita kiel la Departemento de Malarmadaj Aferoj. La Departemento pri Politikaj kaj Packonstruaj Aferoj (angle United Nations Department of Political and Peacebuilding Affairs, DPPA) estas departemento de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, strukturita kaj establita laŭ mandato de la Ĝenerala Asembleo en 1992. Literaturo
Eksteraj ligiloj
|