Kin Endate

Kin Endate
Persona informo
NomoKin Endate
Dato de naskiĝo15-a de decembro 1960
NaskiĝlokoIŭaizumi
Aĝo65
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoJapanio
Lingvoj
Parolata lingvojapana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Kin Endate (japane 円舘金, Endate Kin ; naskiĝis la 15-an de decembro 1960 en Iŭaizumi) estas amatora japana astronomo.

Naskita en Iŭaizumi (Gubernio Iŭate), li studis dizajnon kaj fotarton en Hokajdo kaj komencis fari astronomiajn fotojn en altlernejo. Li komencis observi asteroidojn en 1986.

Li malkovris 625 asteroidojn inter 1987 kaj 2009 : 571 en kunlaboro kun Kazuro Watanabe kaj 54 sole[1].

Inter liaj malkovraĵoj estas la troja asteroido 5648 Axius (1990 VU1) kaj la marsrenkonta asteroido 6500 Kodaira.

Li estas la unua, kiu fotis la kometon Shoemaker–Levy 9, 10 tagojn antaŭ ties oficiala malkovro (10-a de marto 1993) : Kin serĉis asteroidojn, kaj tiam ne sciis, ke li fotis kometon.

Li uzas teleskopon kun 25 cm larĝa lenso.

La asteroido 4282 Endate estis nomita en lia honoro, kaj 4460 Bihoro ricevis la nomon de la urbo, kie li loĝas : Bihoro en Abaŝiri-subgubernio.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.