La 7-a de februaro estas la 38-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 327 tagoj restas (328 en superjaroj).
Je la 7-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 457: Leono la 1-a la Traco iĝis bizanca imperiestro
- 1238: Mongoloj konkeris rusian urbon Vladimiron, kiu malgraŭ detruoj plu restis spirita kaj simbola ĉefurbo
- 1301: Unuan fojon la titolon Princo de Kimrujo ricevis Eduardo la 2-a
- 1311: Johano de Luksemburgio kroniĝis kiel reĝo de Bohemio
- 1454: Dektrijara Milito: kapitulaco de kastelo en Papowo Biskupie (distrikto Chełmno), defendata de la Ordeno de germanaj kavaliroj, konkerita de polaj soldatoj kun ĉeĥaj solduloj
- 1483: Romo: edukito de Krakova Akademio Jurij Drohobiĉ publikigis astrologian libron Prognoza pritakso de la kuranta jaro (1483)
- 1497: Lastan tagon de la karnavalo okazis en Florenco, organizitaj de dominikanaj adeptoj de Girolamo Savonarola, "artfajraĵoj" dum kiu oni bruligis milojn da karnavalaĵoj, kosmetikoj, speguloj, muzikaj instrumentoj, ludkartoj, ŝakludaj tabuloj, ĵetpluredroj, malmodestaj bildoj kaj libroj
- 1550: Julio la 3-a iĝis papo
- 1783: Usona Milito de Sendependeco: aliancita kun usonanoj hispana-franca armeo finis daŭrantan de junio 1779 grandan sieĝon de Ĝibraltaro
- 1807: Milito de la Kvara Koalicio: Batalo de Eylau komenciĝis en la nuna Bagrationovsk — sanga batalo inter la Granda Armeo komandata de Napoleono kaj la armeoj de la Rusia imperio kaj Reĝlando Prusio taktike senrezulta — mortfalis entute 40 mil soldatoj, preskaŭ 1/3 de batalantaj armeoj
- 1822: Rusa matematikisto Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij prezentis al la Rusa Akademio de Sciencoj unuan laboraĵon pri hiperbola geometrio
- 1831: Dum la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio Pola Sejmo voĉdonis pri la nacia kokardo, t.e. oficialigis polan flagon, kies koloroj iĝis blanko kaj ruĝo, laŭ la blazonoj de Kongresa Pollando kaj Grandprinclando Litovio
- 1831: Belga konstitucio adoptita de Nacia Kongreso
- 1855: Traktato de Shimoda: Japanio kaj la Rusia imperio subskribis en Shimoda traktaton pri komerco, navigado kaj fiksiĝo de landlimo, malfermanta 3 japanajn havenojn kaj fiksanta komunan limon ĉe Kurilaj insuloj
- 1857: Bovarismo: Gustave Flaubert, aŭtoro de Madame Bovary, estis akuzita pri ofendo de la publika moralo
- 1867: En Lvovo fondiĝis Pola Gimnastika Societo "Sokół" (Falko) kun sporta-eduka karaktero - antaŭ la unua mondmilito ĝi disvolvis en Galicio kvazaŭarmean agadon
- 1878: Rusa-turka milito: rusaj trupoj liberigas Pomorie - loĝantoj de Gorna Ĝumaja (Blagoevgrad) transdonis al la rusa milita guberniestro en Sofio peton sendi taĉmenton por liberigi la urbon
- 1878: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Elsa
- 1896: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Palatia
- 1898: Franca verkisto Émile Zola estis juĝata pri misfamigo pro publikigo de sia J'accuse
- 1904: Usono: rezulte de incendio en Baltimore 1500 konstruaĵoj detruiĝis
- 1908: En Varsovio ekfunkciis Elektrejo de Urbaj Tramoj - de 2004 la sidejo de Muzeo de la Varsovia Ribelo
- Unua mondmilito:
- 1919: Dua Pola Respubliko dekretis pri militservo kaj deviga edukado
- 1920: Siberio: bolŝevikoj ekzekutis en Irkutsk admiralon Aleksandr Kolĉak, unu el ĉefoj de la granda Blanka Armeo — perfidita de Ĉeĥoslovaka legio kaj ekzekutita post pridemandado, samtempe okazis armistico kun registaro de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko permesanta al ĉeĥoslovakoj pere de la Transsiberia fervojo reveni al sia patrujo
- 1921: Milito por Turka Sendependiĝo: preskaŭ dek monatojn post kiam Mustafa Kemal Atatürk establis turkan parlamenton en Ankaro, nova provizora konstitucio ekvalidas
- 1925: En Sovetunio estas fondita la Asocio de Militantaj Ateistoj
- 1932: Angla fizikisto James Chadwick informis pri malkovro de neŭtrono
- 1935: Ĉina-sveda ekspedicio de Sven Hedin laŭ Silka Vojo direkte al Ŝjiano finiĝis
- 1939: Al Gdynia alvenis, konstruita en nederlanda ŝipfarejo, submarŝipo ORP Orzeł
- 1940: Premiero de la usona animaciita filmo Pinokjo, desegnita filmo de Walt Disney
- Dua mondmilito:
- 1947: Qumran: unua parto de la Manuskriptoj de la Morta Maro estis malkovrita de beduena paŝtista knabo - la elfosado daŭris ĝis 1956
- 1948: Stalinismo: la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio rezoluciis pri "lukto kontraŭ formalismo en la muziko"
- 1959: Usonanoj en flugmaŝino Cessna 172 fiksis rekordon de la plej longa flugo kun aera brulaĵ-provizado (64 tagojn)
- 1962: Sarlando: 299 ministoj pereis en eksplodo en karbominejo en Völklingen
- 1964: Beatle-manio: la brita rokgrupo komencis sian unuan koncertan itineron tra Usono
- 1968: Muzikalbumo de The Beatles Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band gajnis premion Grammy
- 1971: Svislando: dum referendumo virinoj gajnis balotrajtojn - voĉdonis por la akcepto 66% da viroj
- 1974: Grenado fariĝis sendependa de Brita imperio - flago de Grenado adoptita
- 1979: Plutono - konsiderata tiutempe kiel la naŭa planedo - ektroviĝis pli proksime al la Suno ol Neptuno (ĝis la 11-a de februaro 1999)
- 1984: En Sławęcin apud Inowrocław oni trovis korpon de Piotr Bartoszcze - solidareca aktivulo de Individuaj Agrikulturistoj - la morto neniam estis klarigita
- 1984: Usonaj astronaŭtoj Robert Stewart kaj Bruce McCandless kiel la unuaj eliris al eksterveturila agado sen sekurigo
- 1985: En Toruń finiĝis proceso de la murdintoj de Jerzy Popiełuszko, pastro de Solidareco - la proceso estis kontrolata de la regopovoj de Pola Popola Respubliko
- 1986: En falsigita laŭ opozicio prezidanta baloto oficanta prezidanto Ferdinand Marcos venkis Corazón Aquino
- 1986: Prezidanto de Haitio Jean-Claude Duvalier fuĝis de la lando post populara ribelo, finante 28 jarojn de unufamilia regado en la nacio
- 1991: Nord-Irlando: Provizora irlanda respublika armeo faris mortigan atakon n-ro 10 por likvidi britan ĉefministron John Major kaj lian militkabineton
- 1991: Jean-Bertrand Aristide iĝis prezidanto de Haitio
- 1992: Eŭropa Unio formiĝis en Maastricht - traktato ekvalidis la 1-an de novembro 1993
- 1994: Emeritiĝinte kvar monatojn pli frue, usona korbopilkisto Michael Jordan subskribis kontrakton por ludi basbalon por Chicago White Sox
- 1996: René Préval iĝis prezidanto de Haitio
- 1998: Japanio: la 18-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Nagano
- 1999: Abdullah la 2-a iĝis reĝo de Jordanio
- 2008: Ringa suna eklipso videbla en la suda polusa cirklo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando
- 2000: Ponto Vidin–Kalafat: Bulgario kaj Rumanio interkonsentis en Bruselo konstrui la duan ponton super Danubo proksime al Vidin kaj Calafat
- 2006: Malnoviĝinta egipta ŝipo kun 1 400 pasaĝeroj sinkis en la Ruĝa Maro
- 2010: Laura Chinchilla kiel unua virino gajnis prezidantajn balotojn en Kostariko
- 2010: Viktor Janukoviĉ gajnis prezidantajn balotojn en Ukrainio
- 2010: En Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco oni lotis elimin-grupojn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
- 2014: Rusio: la 22-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Soĉio
- 2014: Premiero de politika trilero Jack Strong reĝisorita de Władysław Pasikowski
- 2014: Anglio: esploristoj anoncis malkovron en Norfolk de piedsignoj de homedoj, la plej malnovaj ekster Afriko, pli ol 800 000 jaraj
- 2015: Pola Senato proklamis 2015 Jaro de Witkiewicz - Stanisław Ignacy Witkiewicz kaj lia patro Stanisław Witkiewicz
Naskiĝoj
- 1102: Matilda, imperiestrino de Sankta Romia Imperio (m. 1167)
- 1478: Thomas More, angla verkisto, politikisto kaj filozofo, sanktulo, ekzekutita (m. 1535)
- 1546: Fjodar Jeŭlaŝoŭski, belorusa juristo kaj verkisto, aŭtoro de antikvbelorusa rememora Taglibro (m. 1616)
- 1606: Nicolas Mignard, franca pentristo kaj gravuristo (m. 1668)
- 1613: Johannes Musaeus, germana teologo kaj filozofo (m. 1681)
- 1693: Anna Ivanovna, imperiestrino de la Rusia imperio, filino de caro Ivano la 5-a (m. 1740)
- 1741: Johann Heinrich Füssli, brita svis-devena pentristo kaj verkisto (m. 1825)
- 1803: Louis Hector Berlioz, franca romantika komponisto, muzika kritikisto (m. 1869)
- 1804: John Deere, usona forĝisto kaj agrikultura inventisto, produktisto de plugiloj (m. 1886)
- 1812: Charles Dickens, angla verkisto kaj socia kritikisto, kies La Batalo de l' Vivo tradukis Ludoviko Zamenhof, esperantigata de pluraj tradukistoj kaj enestanta en Angla Antologio (m. 1870)
- 1833: Ricardo Palma, perua verkisto, ĵurnalisto, bibliotekisto kaj politikisto (m. 1919)
- 1841: Hermann Menge, germana klasika filologo kaj pedagogo, konata kiel tradukinto de la Biblio (m. 1939)
- 1847: Ernst Frank, germana komponisto kaj dirigento (m. 1889)
- 1850: János Lenkey, hungara honvedgeneralo (n. 1807)
- 1870: Alfred Adler, aŭstra psikiatro, psikologo kaj pedagogo, kreinto de individua psikologio (m. 1937)
- 1873: Thomas Andrews, irlanda ĉefkonstruisto de Titanic (m. 1912)
- 1877: Feliks Nowowiejski, pola komponisto, orgenisto-virtuozo, pedagogo kaj dirigento (m. 1946)
- 1877: Godfrey Harold Hardy, angla matematikisto, adepto de pura matematiko, aŭtoro de la verko Apologio de matematikisto, malkovrinto de la talento de Srinivasa Aiyangar Ramanujan (m. 1947)
- 1883: Gábor Pál, rumania hungara politikisto, publicisto (m. 1968)
- 1885: Michael Gamper, sudtirola teologo kaj rezistadmovadestro etnia (m. 1956)
- 1885: Sinclair Lewis, usona Nobelpremiita verkisto kaj unusola verkisto rifuzinta premion Pulitzer (m. 1951)
- 1893: Elek Hints, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto, filo de Elek Hints (patro) (m. 1966)
- 1893: Romuald Balawelder, pola sved-devena filozofo, literaturisto, pedagogo, geografo kaj vojaĝisto, aŭtoro de originala filozofia sistemo (m. 1975)
- 1900: Tibor Czitrom, poste Tibor Réthelyi, hungara privat-oficisto kaj hungara esperantisto, kunaŭtoro de lumbilda Esperanto-kurso (m. nekonata)
- 1905: József Serényi, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto, novelisto (m. 1956)
- 1906: Ernst Hagen, aŭstra verkisto, aktoro kaj framasono
- 1907: Pu Yi, la lasta imperiestro de Ĉinio el dinastio Qing (m. 1967)
- 1907: Walenty Szwajcer, pola instruisto, malkovrinto de la setlejo de Luzacia kulturo en Biskupin (regiono Pałuki) (m. 1994)
- 1908: Lech Neyman, pola advokato, kapitano de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, distingita pro savado de judoj dum la dua mondmilito, murdita (m. 1948)
- 1909: Wilhelm Freddie, dana pentristo kaj skulptisto (m. 1995)
- 1910: Max Bense, germana filozofo, logikisto, semiotikisto, verkisto (m. 1990)
- 1910: István Szász, rumania hungara ĵurnalisto, rakontisto (m. 1981)
- 1915: Teoctist Arăpașu, rumana episkopo, patriarĥo de la Rumana Ortodoksa Eklezio (m. 2007)
- 1916: Árpád Varga, rumania hungara instruisto, memuaristo (m. 1998
- 1920: József Béres, hungara kuracisto pri kancero (m. 2006)
- 1923: Ŝirvani Kostojev, partopreninto de la Granda patriota milito, Heroo de Rusio (m. 1949)
- 1925: Louis Beaucaire, franca eldonisto, Esperanto-verkisto, aŭtoro de anekdotaro Kruko kaj Baniko el Bervalo (m. 1983)
- 1927: Juliette Gréco, franca kantistino kaj aktorino famiĝinta pro kantoj de Boris Vian (m. 2020)
- 1929: Andor Botár, rumania hungara agronomo, edzo de Edit Botár
- 1929: Alejandro Jodorowsky, ĉilia avangarda artisto, aktoro, verkisto kaj tarokisto
- 1933: Károly Agyagási, hungara tradukisto, kanzonpoeto (n. 1835)
- 1939: Sándor Bölöni, rumanuja hungara ĵurnalisto (m. 1982)
- 1940: Tony Tan, singapura matematikisto, politikisto, membro de Popola Ago-Partio, prezidento
- 1942: Ivan Mládek, ĉeĥa kantisto, komponisto, humoristo
- 1944: Vernor Vinge, usona matematikisto, komputikisto kaj verkisto de sciencfikcio (m. 2024)
- 1949: Radojica Petrović, serba matematikisto, prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj de Serbia Esperanto-Ligo, kontribuanto al interkultura edukado de Esperanto
- 1954: Dieter Bohlen, germana muzikisto kaj komponisto
- 1958: Katalin Köllő, rumania hungara redaktorino, teatrokritikistino
- 1960: Ágnes Lőrincz, rumania hungara aktorino, filino de Lajos Lőrincz
- 1975: Emily Loizeau, franca kantistino, kantverkistino, kaj komponistino
- 1977: Mariusz Pudzianowski, pola fortulo specialiĝanta pri miksitaj batalartoj, rugbeisto
- 1985: Tina Majorino, usona infana, filma aktorino
Mortoj
- 590: Pelagio la 2-a, papo got-devena
- 999: Boleslao la 2-a, princo de Bohemio el dinastio Premislidoj
- 1045: Imperiestro Go-Suzaku, imperiestro de Japanio (n. 1009)
- 1597: Francisko Patriko, kroata filozofo, humanisto kaj poeto, defendanto de platonismo kaj oponanto de aristotelismo (n. 1529)
- 1652: Gregorio Allegri, itala komponisto, membro de Roma Skolo (n. 1582)
- 1736: Stephen Gray, angla kemiisto kaj astronomo-amatoro (n. 1666)
- 1753: Giovanni Alberto Ristori, itala komponisto, ogenisto kaj kapelmajstro (n. 1692)
- 1823: Ann Radcliffe, brita verkistino, reprezentantino de horora literaturo kaj gotika literaturo (n. 1764)
- 1837: Gustavo la 4-a Adolfo, reĝo de Svedio, ekziligita (n. 1778)
- 1862: Francisco Martínez de la Rosa, hispana poeto, dramaturgo, ĉefministro (n. 1787)
- 1864: Vuk Karadžić, serba lingvisto kaj etnografo, aŭtoro de la unua vortaro de serbokroata lingvo (n. 1787)
- 1878: Pio la 9-a, papo kunvokinta Unuan Vatikanan koncilion kaj proklaminta dogmon pri senmakula koncipiĝo, beatigita (n. 1792)
- 1890: Boldizsár Láng, hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro (n. 1822)
- 1897: Galileo Ferraris, itala fizikisto, elektroteknikisto studinta alternan kurenton (n. 1847)
- 1920: Aleksandr Kolĉak, rusia esploristo de la Norda poluso, mararmea oficiro, komandanto de la Blanka Armeo en Siberio, perfidita de ĉeĥoslovaka legio kaj ekzekutita de bolŝevikoj (n. 1874)
- 1922: Fernand Doré, franca industriisto kaj esperantisto el Troyes, fondinto de Esperanto-grupo, tradukisto (n. 1860)
- 1929: Vladimir Gernet, rusa kemiisto, pioniro de Esperanto, kunfondinto de "Lingvo Internacia", kunlaboranto de "La Esperantisto", tradukinto al Esperanto de la Letero al Borovko (n. 1870)
- 1933: Jenő Volnay, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. nekonata); Károly Agyagási, hungara tradukisto, kanzonpoeto (n. 1835)
- 1934: Leono Zamenhof, pola kuracisto pri otorinolaringologio, unua redakoro de "Pola Esperantisto", tradukisto de pola poezio, frato de Ludoviko Zamenhof (n. 1875)
- 1936: György Alexics, hungara lingvisto, literaturhistoriisto (m. 1864)
- 1939: Boris Grigorjev, rusia, soveta pentristo kaj grafikisto, diplomito de la Rusia Akademio de Belartoj (n. 1886)
- 1941: János Ősz, hungara folkloristo kaj kolektisto (n. 1863)
- 1942: Ivan Bilibin, rusia kaj soveta pentristo, libroilustristo kaj teatristo (n. 1876)
- 1942: Dorando Pietri, itala maratonisto kaj olimpikisto (n. 1885)
- 1951: József Tőkés, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto, vortaristo (n. 1884)
- 1959: Daniel François Malan, ĉefministro de Sudafriko, defendanto de la afrikansa lingvo kaj de afrikansoj (n. 1874)
- 1960: Igor Kurĉatov, soveta nuklea fizikisto, la kreinto de soveta atombombo, kontribuinta al konstruo de la unua nuklea centralo (n. 1903)
- 1971: Vilmos Albert, hungara verkisto, kunlaboranto de "Csíki Lapok" kaj "Transilvania Raportisto" (n. 1886)
- 1979: Josef Mengele, germana kuracisto, SS-oficiro, nazia milita krimulo el Aŭŝvico, nomata Morto-Anĝelo, fuĝinta al Sudameriko (n. 1911)
- 1980: Secondo Campini, itala inĝeniero kaj inventisto de jetmotoro (n. 1904)
- 1984: József Kovács, rumania hungara historiisto el Kluĵo (n. 1919)
- 1988: Károly Endre, rumania hungara poeto kaj tradukisto, membro de Verkista laborkomunumo Helikon (n. 1893)
- 1988: Margit Szilvássy, hungara operkantistino (soprano, mezosoprano) (n. 1910)
- 1992: Anani Anev, bulgara esperantisto kaj aktoro, kunfondinto de Bulgara Esperanto-Teatro, edzo de esperantistino Belka Beleva (n. 1916)
- 1993: Ella Gazdáné Olosz, rumania hungara tekstilistino (n. 1937)
- 1994: Witold Lutosławski, pola komponisto, dirigento kaj pianisto (n. 1913)
- 1999: Husejn la 1-a, reĝo de Jordanio el dinastio Haŝemidoj (n. 1935)
- 2000: Big Pun, usona rep-artisto (n. 1971)
- 2001: Helmut Hentrich, germana arkitekto konstruinta Ruhr-Universitaton (n. 1905)
- 2003: Augusto Monterroso, gvatemala verkisto, aŭtoro de noveloj (n. 1921)
- 2009: Kazimierz Polański, pola lingvosciencisto kaj slavisto, redaktoro de Enciklopedio de ĝenerala lingvistiko, Sintaksa-genera vortaro de polaj verboj, verkanta pri suprasoraba lingvo kaj polaba lingvo (n. 1929)
- 2010: André Kolingba, prezidanto de Centr-Afrika Respubliko (n. 1935)
- 2017: Tzvetan Todorov, bulgar-franca lingvisto, filozofo, historiisto, kritikisto kaj literaturteoriulo, legebla en la pola lingvo (n. 1939)
- 2019: Jan Olszewski, pola advokato kaj politikisto, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, defendanto en politikaj procesoj, membro de Komitato por Defendo de Laboristoj, kunkreinto de Solidareco, ĉefministro, konsilanto de prezidento Lech Kaczyński (n. 1930)
- 2020: Li Wenliang, ĉina okulkuracisto avertanta pri la nova epidemio de koronviruso (n. 1986)
- 2021: Moufida Tlatli, tunizia filmreĝisorino kaj ministro (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 7-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|