La 21-a de aŭgusto estas la 233-a tago de la jaro (la 234-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 132 tagoj restas.
Je la 21-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 959: Eraclus iĝis 25-a episkopo de Lieĝo (verŝajne filo de pola princo kaj saksa princino)
- 1157: Ferdinando la 2-a iĝis reĝo de Leono
- 1192: Minamoto no Yoritomo iĝis ŝoguno kaj de facto reganto de Japanio
- 1346: Reĝlando Bohemio: en Supra Luzacio fondiĝis sesurbaro
- 1415: Henriko la Naviganto konkeris Ceŭton
- 1526: Malkovro de Marŝala Insularo
- 1609: Kontraŭuloj de Bresta religia unio faris en Vilno sensukcesan atencon kontraŭ kunfondinto de ties eklezio Ipacij Pacej
- 1621: Dum pola-sveda milito la sveda armeo komencis sieĝi Rigon
- 1656: Dum rusa-sveda milito svedoj komencis sieĝon de Rigo
- 1677: En Gdańsk estis subskribita pola-sveda traktato direktita kontraŭ Brandenburgio
- 1673: Franca-Nederlanda milito: venko de nederlanda ŝiparo en la marbatalo apud Texel
- 1680: Ribelo de Puebloj: Pueblo-indianoj transprenis Santa Fe
- 1745: Sicilio: "kaŝtanarbo de la cent ĉevaloj" sur la orienta deklivo de Etna iĝis protektata - la plej dika kaj plej maljuna arbo de Eŭropo
- 1745: Nupto de grandprinco Petro la 3-a kun Katerina la 2-a
- 1791: Prago: unua ekspozicio de industriaj produktoj sur la eŭropa kontinento estis malfermita en Clementinum okaze de la kronado de la ĉeĥa reĝo Leopoldo la 2-a
- 1791: Haitio: ribelo de sklavoj komenciĝis
- 1799: Rusia imperiestro Paŭlo la 1-a subskribis dekreton por enigi maltan krucon sur la kronon en blazono de Rusio
- 1810: Marŝalo de Francio iĝis reĝo de Svedio kiel Karolo la 14-a Johano - elektita de la Parlamento de Svedio
- 1811: En Reszel (Prusio) laŭ verdikto en Królewiec oni murdis sur brulŝtiparo Barbara Zdunk, akuzitan pri bruligoj kaj sorĉado - la lasta tiuspeca ekzekuto en Eŭropo
- 1821: Polinezio: Ĵarvisinsulo malkovrita
- 1831: En Virginio eksplodis ribelo de sklavoj sub gvido de Nat Turner
- 1842: Tasmanio: Hobarto iĝis urbo
- 1847: Norvegio: Ordeno de Sankta Olavo establiĝis
- 1852: Tlingitoj detruis Forton Selkirk en Jukonio
- 1866: Sur Kreto eksplodis ribelo kontraŭ Otomana Imperio
- 1879: Graflando Mayo: revelacio de Sankta Maria en irlanda urbo Knock
- 1897: Germana kemiisto Felix Hoffmann unuafoje sintezis heroinon
- 1911: Pentraĵo La Gioconda de Leonardo da Vinci estis ŝtelita de Luvro - retrovita du jarojn poste
- 1914: Plena suna eklipso vidata en Gronlando kaj nord-orienta Eŭropo, i. a. en Vilno
- Unua Mondmilito
- Soveta-Pola Milito
- 1925: Kontraŭkomunismo: sur deklivoj de Varsovia Citadelo oni plenumis verdiktojn de mortpuno per pafekzekutado kontraŭ 3 atencintoj, membroj de komunista batalgrupo (heroigitaj poste en Pola Popola Respubliko)
- 1933: Dua Pola Respubliko: oni detruis Bismarck-turon en Mysłowice, pro germanigo de poloj kaj reprezalioj flanke de Otto von Bismarck, konata de kontraŭpolismo
- 1936: Prezidento de Pollando Ignacy Mościcki dekretis pri establo de Fortikigita Areo Hel
- 1938: Adolf Hitler utiligis germanan kompanion de Horthy Miklós por aliĝi al la registaro de Ĉeĥoslovakio
- 1939: Judaj komercistoj donacis al la pola armeo aĉetitan armilaĵon
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: okupacia administrado de Varsovio markis specialajn vagonojn por judoj alveturantaj al Varsovio; Nov-Jorko: "Nowy Świat" informis, ke la Usona Ruĝa Kruco ricevis 40 mil demandojn pri sortoj de parencoj kaj amikoj en Pollando; Coyoacán (Meksiko): rezulte de atenco, farita tagon pli frue, kiun plenumis soveta agento Ramón Mercader, pereis ekzilita soveta revoluciulo Lev Trockij
- 1941: Gestapo pafmortigis en Nowy Sącz 32 ostaĝojn, venĝe pro liberigo el malsanulejo de la sekreta kuriero Jan Karski; konspira "Biuletyn Informacyjny" avertas kontraŭ pluraj komunistaj agitejoj en Pollando alvokantaj al flankatakoj
- 1942: Sovetaj aviadiloj bombis Varsovion, nokte de la 20-a/21-a de aŭgusto; Operaco Reinhardt: germanoj komencis likvidi getojn en Mińsk Mazowiecki (antaŭ deportado murdis ĉ. 1 300 judojn) kaj Wieruszów, en Poznań senkapigis 12 polojn kaj en koncentrejo Aŭŝvico SS pafmortigis aktivulon de Pola Partio Socialista Stanisław Dubois; Pola Rezistomovado: en Varsovia geto oni atencis kontraŭ komandanto de Juda Ordiga Servo, kiu estis vundita; Kaŭkazo: germanaj montaraj pafistoj grimpis sur Elbruson kaj fiksis flagon de Tria Regno
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en vilaĝo Kisielówka 87 polojn; germana polico deportis de malliberejo en Częstochowa al koncentrejo en Aŭŝvico 11 virinojn
- 1944: Ribelo de Varsovio: germanoj eksplodigis konstruaĵojn de varsovia malliberejo Pawiak, kun ties virina filio "Serbia" — post pli frua murdo de 750 malliberuloj, kaj en laŭvica situacia raporto konstatis bruligon de 338 kadavroj kaj pafmortigon de 87 personoj; en Śródmieście oni funkciigis 4 novajn produktejojn de grenadoj (120 tage) kaj 2 flamĵetilojn kun atingo ĝis 60 m kaj en Malnova Urbo laboras produktejo de memflamiĝantaj kontraŭkirasaj grenadoj kaj armilriparejo; 700 soldatoj de Pola Enlanda Armeo de apudvarsovia arbaro malsukcese atakis Stacidomon Gdański por veni kun helpo al Malnova Urbo; germanoj pafmortigis ĉ. 200 virojn sur domkorto; unua regula batalo de Surkonty (apud Lida) post la soveta invado en Pollandon en 1939 inter la Pola Enlanda Armeo kaj la Ruĝa Armeo; Porajmos: foriro de la lasta transporto de porcigana koncentrejo el Hodonín apud Kunštát al la ekstermejo Aŭŝvico; Brazila Akademio de Sciencoj voĉdonis solenan proteston kontraŭ murdo - fare de germanoj - de 8 profesoroj de Varsovia Universitato, la similan voĉdonis Asocio de Advokatoj en Jerusalemo: asocio de estintaj polaj soldatoj en Alvoko al Civilizitaj Nacioj postulis 1. tiom da helpo al batalanta Varsovio, ke ties armeo povu mem liberigi la urbon, 2. sendi interaliancanan komisionon, kiu defendus polajn rajtojn kaj ne permesus instali marionetan registaron de Moskvo; Operaco Overlord: kanadaj-polaj armitaj fortoj konkeris strategie gravan urbon Falaise - 50 mil germanaj soldatoj de la Armea Grupo B kapitulacis
- 1945: Malproksim-Orienta Fronto: en Koreio soveta trupo atingis havenon Genzan, sur Saĥaleno la soveta 56-a Armea Korpuso atingis havenon Ŝikuka
- 1946: Komunista krimo: en Gdańsk estis kondamnita al mortpuno per justica murdo Danuta Siedzikówna, 17-jara flegistino de la Pola Enlanda Armeo
- 1955: Adam Ważyk, poeto, publikigis en semajnrevuo Poemat dla dorosłych (Poemo por plenkreskuloj), kun kritiko de komunistaj regopovoj de Pola Popola Respubliko kiujn li pli frue apogis — la verkon oni konsideris simbolo de la fino de stalinismo en la pola kulturo
- 1957: Sovetunio: lanĉo de la unua interkontinenta balistika misilo sub gvido de Sergej Korolov
- 1959: Havajo fariĝis 50-a ŝtato de Usono
- Invado de soldataroj de Varsovia Traktato en Ĉeĥoslovakion
- 1969: Aŭstralia turisto ekbruligis la Moskeon Al-Aksa en Jerusalemo, ĉefa katalizilo pri formado de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro
- 1973: Deklaro de la Socialisma Movado de Ĉeĥoslovakaj Civitanoj estis publikigita - ĝi malakceptis la politikon de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio kaj la okupadon de la respubliko skizante programon de socialisma kaj demokrata disvolviĝo
- 1973: Kanado kaj Vjetnamio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1977: Mobilizo en Etiopio
- 1981: Klimata ŝanĝo: unua raporto de sciencistoj pri minaco de tutmonda varmiĝo
- 1982: Libano: evakuo de Organizaĵo por Liberigo de Palestino komencita
- 1986: Kameruno: subita eligo de gaso el lago, karbona dioksido, el la fundo de vulkana lago Nyos mortigis 1700 homojn
- 1988: Ĉirkaŭ 4000 homoj partoprenis neaŭtorizitan manifestacion en Prago okaze de la 20-a datreveno de la eventoj de aŭgusto 1968
- Revolucioj de 1989
- 1994: Ernesto Zedillo Ponce de León iĝis prezidento de Meksiko
- 2001: NATO decidis sendi pacajn trupojn al Nord-Makedonio
- 2006: Rusio pagis la lastan parton de sia kaj soveta ŝuldoj al la Klubo de Parizo (23,7 miliardojn da usonaj dolaroj)
- 2007: Uragano Dean detruis Jukatanon mortigante 45 personojn
- 2008: Prezidento de Hungario László Sólyom kaj - nome de la hungara registaro - ministro pri kulturo István Hiller pardonpetis Ĉeĥion kaj Slovakion pro la hungara milita agreso en 1968
- 2009: Slovakio malebligis la planitan viziton, kiel nedezirindan, de la hungara prezidento László Sólyom al Komárno, kie li partoprenus la solenan inaŭguron de la ĉevala statuo de la reĝo Sankta Stefano
- 2010: Aŭstralio: dum balotado venkis oficanta Aŭstralia Laborista Partio
- 2010: El muzeo en Gizo apud Kairo oni ŝtelis pentraĵon de Vincent van Gogh konatan kiel Papavoj aŭ Vazo kun floroj (taksita je 50 milionoj da dolaroj)
- 2013: Siria enlanda milito: rezulte de atako per sarino, farita de nekonata flanko en Ghuta 355-1821 personoj pereis kaj 3600 vundiĝis en antaŭurboj de Damasko, kontrolata de opozicio
- 2017: Plena suna eklipso videbla en Koheraj subŝtatoj
- 2020: Minsko: kadre de amasaj protestoj post falsigita prezidenta voĉdonado en Belorusio formiĝis "pento-ĉeno" de la amasa ekstermejo de poloj kaj belorusoj en Kurapaty ĝis arestejo ĉe la str. Akrescina kun partopreno de kelkaj miloj da homoj
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
Naskiĝoj
- 1165: Filipo la 2-a, reĝo de Francio (m. 1223)
- 1567: Francisko el Sales, romkatolika sanktulo, doktoro de la Eklezio (m. 1622)
- 1607: Bonifaz Negele, aŭstra benediktano kaj abato de la Abatejo Kremsmünster (m. 1678)
- 1660: Hubert Gautier, franca inĝeniero verkinta la unuan libon pri pontoj (m. 1737)
- 1674: István Wesselényi, hungara grandbienulo, taglibroverksto (m. 1734)
- 1735: Tobias Furneaux, angla navigisto kaj oficiro de reĝa mararmeo (m. 1781)
- 1741: Christian Heinrich Wolke, germana reformpedagogo, adepto de filantropismo (m. 1825)
- 1765: Vilhelmo la 4-a, reĝo de Britio, Irlando kaj Hanovro (m. 1837)
- 1773: Jens Christian Djurhuus, feroa poeto, kiu kiel la unua verkis en la feroa lingvo (m. 1853)
- 1779: Carl Gottlieb Weisser, germana skulptisto (m. 1815)
- 1789: Augustin Louis Cauchy, franca matematikisto, pioniro de analitiko, konata de ĝeneraligo de la teoremo de Euler pri multedroj, Koŝia integrala formulo kaj Koŝia integrala teoremo (m. 1857)
- 1798: Jules Michelet, franca historiisto, verkisto, filozofo kontribuinta al eŭropa integrado (m. 1874)
- 1816: Charles Gerhardt, franca kemiisto disvolvinta klasifikon de kemiaj kombinaĵoj, enkondukinta registron de kemiaj reakcioj forme de ekvacioj, malkovrinto de karbonacida anhidrido (m. 1856)
- 1821: Andreo Kim Taegon, unua katolika pastro koredevena, martiro kaj sanktulo (m. 1846)
- 1823: Lajos Csernátony, hungara ĵurnalisto, merita por la hungara ĵurnalismo (m. 1901)
- 1851: Maria Milsom, franca esperantistino el Ĝenevo, sekretario de la biblioteka komitato de Svisa Esperanto-Societo, tradukistino kontribuanta al "Espero Katolika" (m. 1933)
- 1858: Rudolfo de Habsburgo-Loreno, aŭstra ĉefprinco (m. 1889)
- 1860: Imre Csicsáky. hungara poeto, tradukisto, estetikisto, Dante-fakulo (m. 1935)
- 1860: Paul Gottfried Christaller, germana profesoro pri desegnado kaj arto, esperantiginta filozofian traktaĵon Al Eterna Paco de Immanuel Kant, Esperanto-vortaristo (m. 1951)
- 1862: Emilio Salgari, itala ĵurnalisto kaj verkisto pri ekzotaj landoj, kreinto de romanfiguro Sandokan (m. 1911)
- 1871: Wilhelm Capelle, germana klasika filologo (m. 1961)
- 1875: Elemér Bányai, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1915)
- 1878: Richard Girulatis, germana trejnisto pri futbalo (m. 1963)
- 1887: James Paul Moody, angla maristo, la sesa oficiro sur Titanic (m. 1912)
- 1889: Alajos Gaál, hungara kuracisto, redaktoro, publicisto (m. 1967)
- 1896: Rudolf Haferkorn, germana inĝeniero pri elektrotekniko, gvidanto de la Terminologia Sekcio de Internacia Scienca Asocio Esperanta, direktoro de la Sekcio por la Teknika Vortaro de la Akademio de Esperanto, kontribuanto de "Scienca Revuo", distingita per Meritmedalo de GEA (m. 1988)
- 1898: Zoltán Bálint, rumania hungara psikologo, kunorganizanto de politika Rondo Galilei (m. 1978)
- 1901: Tibor Joó, hungara filozofo, historifilozofia verkisto, bibliotekisto (m. 1945)
- 1902: Angel Karalijĉev, bulgara verkisto de porinfana literaturo (m. 1972)
- 1904: Count Basie, afrik-usona ĵazmuzikisto, komponisto kaj svingmuzikisto (m. 1984)
- 1908: Kamill Feleki, hungara aktoro, voĉoaktoro (m. 1993)
- 1916: Consuelo Velázquez, meksika komponistino konata de la propra amkanto Bésame mucho (m. 2005)
- 1917: Leonid Hurwicz, pol-usona Nobelpremiita ekonomikisto kaj matematikisto okupiĝinta pri ludoteorio (m. 2008)
- 1925: Jorge Rafael Videla, prezidento de Argentino, konata de la Malpura Milito en Argentino (m. 2013)
- 1928: Art Farmer, usona ĵaz-trumpetisto, ankaŭ ludinta flugilkornon kaj flumpeton (m. 1999)
- 1929: Vija Artmane, latva aktorino (m. 2008)
- 1931: Lajos Seres-Sturm, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 2013)
- 1932: Menashe Kadishman, israela skulptisto (m. 2015)
- 1934: Gennadij Ajgi, rusia ĉuvaŝa poeto, verkisto kaj tradukisto (m. 2006)
- 1934: John L. Hall, usona Nobelpremita fizikisto pri lasera preciza spektroskopio
- 1937: Donald Dewar, ĉefministro de Skotlando, gvidanto de Skota Laborista Partio (m. 2000)
- 1937: Gábor Flóra, rumania hungara ĵurnalisto kaj redaktoro
- 1939: Festus Mogae, prezidento de Bocvano, membro de la Klubo de Madrido
- 1940: Endre Szemerédi, hungara-usona matematikisto kaj komputikisto
- 1941: György Vukán, hungara dentkuracisto, pianisto kaj komponisto (m. 2013)
- 1943: Maria Kaczyńska, pola ekonomikistino, edzino de Lech Kaczyński (m. 2010)
- 1945: Basil Poledouris, usona filmkomponisto (m. 2006)
- 1951: László Pillich, rumania hungara sociografo, redaktoro, politikisto
- 1953: Géza Szőcs, hungara poeto, politikisto kaj ĉefsekretario de Romániai Magyar Demokrata Szövetség (m. 2020)
- 1957: John Howe, kanada libro-ilustristo
- 1960: Samu Csinta, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1963: Mohamedo la 6-a, reĝo de Maroko
- 1965: Miĥail Kuznecov, rusia militisto, partopreninto de liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano, Heroo de Rusio
- 1967: Petr Zelenka, ĉeĥa filmreĝisoro kaj scenaristo
- 1975: Csaba Lestyán, rumania hungara grafikisto
- 1976: Pecka Péter László, rumania hungara aktoro
- 1981: Éva Patkó, rumania hungara reĝisorino kaj universitata instruistino
- 1984: Alizée, franca kantistino
- 1986: Usain Bolt, jamajka kuristo, trifoja ora olimpika medalisto
- 1988: Robert Lewandowski, pola futbalisto
Mortoj
- 672: Kobun, imperiestro de Japanio, kies maŭzoleo troviĝas en Ocu (n. 648)
- 1131: Baldueno la 2-a, grafo de Edessa, krucista reganto de Jerusalema reĝlando
- 1157: Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio, reĝo de Leono kaj de Kastilio (n. 1105)
- 1245: Aleksandro de Hajleso, angla filozofo kaj franciskana teologo (n. 1185)
- 1271: Alfonso, franca grafo (n. 1220)
- 1614: Erzsébet Báthory, hungara grafino, supozata seria murdisto, nevino de Stefan Batory (n. 1560)
- 1690: Mikaelo Teleki, hungara politikisto, kanceliero de Transsilvanio (n. 1634)
- 1757: Johann Samuel König, svisa matematikisto, profesoro kaj predikisto (n. 1712)
- 1814: Benjamin Thompson, usona-angla fizikisto kaj inventisto (n. 1753)
- 1836: Henri Navier, franca inĝeniero (n. 1785)
- 1838: Adelbert von Chamisso, germana natursciencisto kaj verkisto (n. 1781)
- 1849: Moritz Daffinger, aŭstra pentristo kaj skulptisto (n. 1790)
- 1853: Maria Quitéria, brazila Johana de Arko, leŭtenanto, nacia heroo (n. 1792)
- 1876: Ildefons Cerdà, hispana inĝeniero, patro de la urboplanado de moderna arkitekturo (n. 1815)
- 1884: Giuseppe De Nittis, itala pentristo unuiganta stilon de Pentrosalono de Parizo kun impresionismo (n. 1846)
- 1910: Bertalan Székely, hungara pentristo milit-historia (n. 1835)
- 1913: Ferenc Pfaff, hungara arkitekto, profesoro (n. 1851)
- 1922: József Csiszér, rumania hungara redaktoro kaj ĵurnalisto (n. 1884)
- 1925: Armand Caumont, svisa instruisto kaj esperantisto el Laŭzano, kontribuanta dum la unua mondmilito al "Esperanto" (n. ĉirkaŭ 1842)
- 1925: Osip Makovej, ukraina poeto, lingvisto, socia aganto (n. 1867)
- 1940: Lev Trockij, rusia revoluciulo, kreinto de la Ruĝa Armeo, kunkreinto de teorio pri konstanta revolucio kaj de trockiismo, gvidanto de maldekstrula opozicio, kritikisto de stalinismo (n. 1879)
- 1943: Henrik Pontoppidan, dana Nobelpremiita verkisto, enestanta en Dana Antologio (n. 1857)
- 1947: Ettore Bugatti, itala inventisto kaj aŭtomobila produktisto (n. 1881)
- 1957: Harald Sverdrup, norvega oceanografo kaj meteologo (n. 1888)
- 1969: Tibor Vályi-Nagy, hungara kuracisto, onkologo, profesoro (n. 1912)
- 1982: Antal Nyárády, rumania hungara botanikisto (n. 1920)
- 1986: Thad Jones, usona ĵaztrumpetisto kaj komponisto (n. 1923)
- 1987: István Szerdahelyi, hungara lingvisto, instruisto de la rusa lingvo, pedagogo, fondinto kaj lekcianto de Esperanto-fako ĉe ELTE, esperantologo, interlingvisto kaj vortaristo (n. 1924)
- 1988: Ferenc Incze, rumania hungara pentristo (n. 1910)
- 1989: Raul Seixas, brazila kantisto kaj komponisto (n. 1945)
- 1993: György Sebestyén, rumania hungara arkitekto, universitata profesoro (n. 1920)
- 1994: Nils Olsson, sveda esperantisto, dumviva membro de UEA, ano de la Societo Zamenhof (n. 1911)
- 1995: Subrahmanyan Chandrasekhar, barata-usona Nobelpremiita astrofizikisto kaj matematikisto (m. 1910)
- 2000: Andrzej Zawada, pola tatristo, alpisto kaj himalajisto, kunaŭtoro de libroj pri montogrimpado (n. 1928)
- 2001: Juan Antonio Villacañas, hispana verkisto kaj poeto (n. 1922)
- 2006: Bismillah Ĥan, barata muzikisto (n. 1916)
- 2010: Christoph Schlingensief, germana filma kaj teatra reĝisoro (n. 1960)
- 2012: Lucian O. Meysels, aŭstra kaj israela ĵurnalisto (n. 1925)
- 2018: Stefán Karl Stefánsson, islanda aktoro kaj kantisto (n. 1975)
- 2021: Roman Malinowski, pola ekonomikisto kaj politikisto, Alta Protektanto de UK 1987 (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 21-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|