La 2-a de majo estas la 122-a tago de la jaro (la 123-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 243 tagoj restas.
Je la 2-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1194: Reĝo Rikardo la 1-a donis al Portsmouth ĝian unuan Reĝan Ĉarton
- 1312: Papo Klemento la 5-a per buleo Ad providam malfondis ordenon de templanoj
- 1368: Du mil maristoj de Hansa ligo konkeris kaj tute detruis Kopenhagon
- 1392: Prago: festa turniro sur Malnovurba Placo okaze de vizito de la duko de Bavario Jan, bopatro de reĝo Venceslao
- 1497: Giovanni Caboto elnavigis de Bristolo al Nordameriko por trovi nordokcidentan pasejon
- 1536: Anne Boleyn, la dua edzino de angla reĝo Henriko la 8-a, estis arestita kaj loĝigita en Turo de Londono
- 1559: Presbiteriana pastro John Knox revenis el ekzilo por gvidi la skotan reformacion
- 1611: Protestantisma traduko de la Biblio - Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo aperis anglalingve
- 1635: En Parizo kuracistoj de Ludoviko la 13-a organizis botanikan ĝardenon de kuracplantoj
- 1637: Reĝo Ferdinando la 3-a nomumas György Jakusics episkopo kaj ĉefa sinjoro de Veszprém
- 1656: Incendio detruis la germanan urbon Aachen
- 1668: Traktato de Aachen: en Aachen oni subskribis pactraktaton finantan la francan-hispanan militon de Devolucio
- 1670: Komerca kolonia kompanio de la Hudsona Golfo fondiĝis en Londono ricevante monopolon pri peltindustrio
- 1692: Tute bruliĝis la pola urbo Żelechów
- 1703: Granda Nordia Milito: decida venko de svedoj super armeo de Saksio en batalo de Pułtusk
- 1720: Aŭgusto la 2-a, unua reĝo de Pollando el dinastio Wettin, urbigis Suwałki
- 1734: Francoj konkeris fortikaĵon Traben-Trarbach (milito pri la pola sukcedo)
- 1762: Sepjara milito: oni subskribis rusa-prusan pacon
- Napoleonaj Militoj
- 1848: Dum la ribelo de Poznań kontraŭ Reĝlando Prusio en batalo de Sokołowo (proksime al Września) venko de poloj
- 1876: Julia kalendaro: bulgara aprila ribelo kontraŭ la preskaŭ 500-jara regado de Otomana Imperio komenciĝis
- 1879: Pablo Iglesias Posse fondis partion, kiu post 10 jaroj renomiĝis al Hispana Laborista Socialista Partio
- 1885: Belga reĝo Leopoldo la 2-a deklaris la afrikan ĝangalon en Konga Baseno sia "persona posedaĵo"
- 1888: Inaŭguro de la Universala Ekspozicio en Barcelono (Hispanio)
- 1892: En Kievo ekfunkciis elektra tramo, unua en la Rusia Imperio
- 1892: Pollando: en Lodzo eksplodis ĝenerala striko, kiun partoprenis 70 mil laboristojn - sange subpremita, ĉirkaŭ 200 personoj pereis
- 1895: Pola verkisto Bolesław Prus finis verkadon de la historia romano - La Faraono
- 1896: Inaŭguro de la metroo de Budapeŝto okaze de la simbola miljara datreveno de la eniro de hungaroj en la Karpatan basenon
- 1900: Oscar la 2-a de Svedio deklaris subtenon al Britio en la Dua Bura milito
- 1906: Ferma ceremonio de Inter-Olimpiko en Ateno
- 1908: Pola aktorino Irena Solska kaŭzis skandalon en la Urba Teatro de Krakovo aperiĝante nuda (tamen vualita per tulo kaj la propraj haroj) en spektaklo de Leopold Staff pri Godiva
- Unua mondmilito
- 1919: Bavara Soveta Respubliko falis — en la bataloj kontraŭ Reichswehr kaj Libera korpuso pereis ĉirkaŭ 1000 homoj
- 1921: Marŝalo de Pollando Józef Piłsudski ricevis honoran doktorecon de Varsovia Universitato
- 1921: Dua Pola Respubliko: rezulte de plebiscito en Supra Silezio eksplodis la Tria Silezia Ribelo
- 1923: En stacidomo en Dziedzice divizia generalo Kazimierz Sosnkowski enmanigis al Ferdinand Foch nomumigan dekreton por la soldata rango de marŝalo de Pollando
- 1927: Fondo de la Akademio de Kinematografaj Artoj kaj Sciencoj en Hollywood
- 1927: Flago de Alasko akceptiĝis
- 1933: En Germanio oni malfondis sindikatojn
- 1933: En la gazeto The Northern Chronicle aperis unua mencio pri la monstro de Loch Ness
- 1938: Adolf Hitler verkis sian testamenton
- 1940: Papo Pio la 12-a kanonizis Gema Galgani, italan mistikulinon kun stigmatoj
- 1940: Somera Olimpiko 1940 nuligita
- Dua mondmilito
- 1946: Pollando: Venĝe pro helpo al partizanaj taĉmentoj de subtera sendependiga movado funkciuloj de Ministerio pri Publika Sekureco masakris vilaĝon Wąwolnica en distrikto Puławski
- 1950: Francio transdonis al Barato la urbon Ĉandanagaro
- 1952: En Pollando oni komencis konstrui Varsovian Kultur- kaj Sciencpalacon kaj reglamenti sapon kaj lavpulvoron
- 1953: Kronado de la reĝo Husejn de Jordanio el haŝemida dinastio
- 1955: Usona verkisto Tennessee Williams ricevis premion Pulitzer por la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento
- 1964: Ĉina ekspedicio unuafoje grimpis Ŝiŝapangmon
- 1968: En Parizo studentaj manifestacioj komencis la Majon de 1968
- 1980: Apostola vizito de Johano Paŭlo la 2-a al Centra Afriko kaj Okcidentafriko komenciĝis - la papo vizitis Zairon, Kenjon, Ganaon, Burkinon kaj Ebur-Bordon
- 1982: Falklanda milito: argentina krozoŝipo ARA General Belgrano estis sinkigita de brita atoma submarŝipo HMS Conqueror - 323 maristoj pereis
- 1982: Milita stato en Pollando: en la tuta lando oni nuligis milican elirblokadon
- 1989: Hungaraj landlimaj gardistoj kun tenajloj rompis pikdraton de la Fera kurteno markanta la landlimon kun Aŭstrio (Hegyeshalom)
- 1990: Árpád Göncz iĝis prezidento de Hungario
- 1992: Subskribo de interkonsento pri la Eŭropa Ekonomia Areo
- 1995: Tagon post kroata invado al okcidenta Slavonio serboj pripafis Zagrebon - 7 personoj pereis kaj 175 vundiĝis
- 1997: La sciencistaro de Atapuerca akiras Premiojn Princo de Asturio pri Scienca Esplorado
- 1997: Tony Blair el Laborista Partio iĝis ĉefministro de Britio post 18 jaroj de konservisma regado - la plej juna ĉefministro de la pasintaj 185 jaroj
- 1998: En Bruselo fondiĝis Eŭropa Centra Banko
- 1999: Mireya Moscoso iĝis prezidentino de Panamo
- 2000: Prezidento de Usono William J. Clinton anoncis, ke aliro al precizaj pozicioj per GPS ne plu estas rezervita por la usona militistaro
- 2004: Martín Torrijos gajnis prezidentan balotadon en Panamo
- 2004: Poloj unuafoje festis Tagon de la Flago de Pola Respubliko
- 2006: Muzeo de Pola Historio en Varsovio fondiĝis
- 2008: Birmo: ciklono Nargis mortigis dekkelke da miloj de homoj
- 2011: Konservisma Partio de Kanado gajnis sufiĉe da sidlokoj en federacia elekto por establi sian unuan plimultan registaron
- 2011: Pakistano: noktomeze de la 1-a/2-a de majo gvidanto de Al-Kaida Usama bin Laden, kaŝiĝanta en Abbottabad, estis mortigita
- 2014: Post revolucio de Eŭromajdano en tumulto de Odesa 48 personoj pereis kaj 214 estis vunditaj
- 2014: Pli ol 2100 personoj pereis rezulte de la terglito en Afganio en provinco Badaĥŝan
- 2018: Eŭskaj naciistoj el ETA anoncis sian malfondon kaj ĉeson de ĉiu agado
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1360: Jongle, imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming translokiginta ĉefurbon de Nankino al Pekino (m. 1424)
- 1437: Filippo Buonaccorsi, itala humanisto, poeto kaj verkisto kreanta en la latina (m. 1497)
- 1451: Renato la 2-a, lorena duko, nepo de Renato de Anĵuo (m. 1508)
- 1543: Johano Moreto la 1-a, brabanta presisto, libristo kaj eldonisto de la Biblio en la latina (1599) (m. 1610)
- 1579: Tokugawa Hidetada, japana ŝoguno, filo de Tokugawa Ieyasu (m. 1632)
- 1602: Athanasius Kircher, germana jezuito, orientalisto, esploranto de hieroglifoj (m. 1680)
- 1660: Alessandro Scarlatti, itala baroka komponisto fama pro siaj operoj kaj ĉambraj kantatoj (m. 1725)
- 1702: Friedrich Christoph Oetinger, germana teologo kaj gvida reprezentanto de virtemberga pietismo (m. 1782)
- 1729: Katerino la 2-a, "la Granda", imperiestrino de Rusio (m. 1796)
- 1737: Grafo de Shelburne, brita ĉefministro (m. 1805)
- 1772: Novalis, germana romantikisma kaj mistikisma poeto kaj sciencisto (m. 1801)
- 1773: Henrich Steffens, germana-norvega naturscienculo kaj verkisto (m. 1845)
- 1791: János Pergel, hungara historiisto, jursciencisto, akademiano (m. 1838)
- 1803: Christoph Schmidt, germana entreprenisto, konata de la Palmejo de Erfurto (m. 1868)
- 1807: József Engel, hungara kuracisto kaj apotekisto (m. 1870)
- 1831: Jan Bochenek, germana religia pentristo kaj portretisto (m. 1909)
- 1859: Jerome K. Jerome, angla humura verkisto, enestanta en "Literatura Mondo", rete legebla (m. 1927)
- 1860: Theodor Herzl, juda ĵurnalisto kaj verkisto, kreinto kaj ĉefa ideologo de cionismo (m. 1904)
- 1866: Albrecht Dieterich, germana klasika filologo kaj religiosciencisto (m. 1908)
- 1867: Péter Szabó, hungara matematikisto kaj instruisto (m. 1914)
- 1881: Aleksandr Kerenskij, rusia advokato kaj politikisto, membro de la Ŝtata Dumao, estro de la Portempa Registaro de Rusio (m. 1970)
- 1886: Gottfried Benn, germana verkisto, reprezentanto de la ekspresionismo, esperantigata de Guido Holz (m. 1956)
- 1887: Vernon Castle, usona dancisto populariganta i.a. tangon (m. 1918)
- 1888: Wilhelm Benary, germana psikologo, komercisto kaj eldonisto (m. 1955)
- 1892: Manfred von Richthofen, germana flug-aso pafalteriginta ĉirkaŭ 80 aviadilojn dum la unua mondmilito (m. 1918)
- 1894: Domokos Pap, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1970)
- 1902: Kazimierz Zarankiewicz, pola matematikisto, profesoro pri teoria mekaniko, teoriulo de kosmaj flugoj (m. 1959)
- 1906: Philippe Halsman, latva-usona portreta kaj moda fotisto laboranta por fotoĵurnalisma revuo Life (m. 1979)
- 1907: Lajos Nagy, hungara juristo rolinta en parlamento Vaŝarheja Renkontiĝo (m. nekonata)
- 1912: Axel Springer, germana eldonisto kaj ĵurnalisto (m. 1985)
- 1913: József Óváry-Óss, hungara ĵurnalisto, libroeldoneja redaktoro (m. 1981)
- 1921: B. B. Lal, barata arkeologo (m. 2022)
- 1921: Satyajit Ray, barata reĝisoro kaj scenaristo, komponisto, ilustristo, verkisto kaj kantaŭtoro (m. 1992)
- 1929: Jigme Dorji Wangchuck, reĝo de Butano (m. 1972)
- 1934: Sándor Szenyei, hungara verkisto, redaktoro (m. 1993)
- 1934: Gersi Alfredo Bays, brazila esperantisto, fondinto de la eldonejo Fonto kun la beletra revuo "Fonto", kunlaboranto de "Monato", aŭtoro de La Profeto el Pedras, membro de la Akademio de Esperanto, ricevinto de FAME-premio, honora membro de UEA
- 1936: László Péterfy, hungara skulptisto, laŭreato de la premio Kossuth
- 1939: Peter Smalun, germana dezajnisto
- 1942: Jacques Rogge, belga kirurgo kaj sportisto, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato (m. 2021)
- 1942: Arne A. Ambros, aŭstra fizikisto kaj orientalisto-islamologo
- 1944: Franz Innerhofer, aŭstra verkisto
- 1945: Mihály Jánó, rumania hungara arthistoriisto, muzeologo
- 1946: György Lőrincz, hungara verkisto, publicisto
- 1946: David Suchet, angla aktoro konata de la rolo de Hercule Poirot
- 1947: Zsuzsa Heitel, rumania hungara arthistoriistino
- 1947: Sándor Tonk, hungara historiisto (m. 2003)
- 1948: Duncan Charters, brita esperantisto
- 1953: Valerij Gergijev, sovetia, rusia dirigento de la Mariinskij-Teatro, tutmonde premiita
- 1953: Domitien Ndayizeye, burunda politikisto, prezidanto de Burundo
- 1957: Miklós Miriszlai, rumania hungara inĝeniero, poeto, grafikisto
- 1960: Gjorge Ivanov, prezidento de Nord-Makedonio
- 1968: Fanny Eszter Fogel, hungara-itala operkantistino
- 1975: David Beckham, angla futbalisto ludinta i.a. ĉe Manchester United kaj Real Madrid
- 1978: Intars Busulis, latva kantisto
- 1982: Lorie, franca kantistino kaj aktorino
- 2015: Princino Charlotte Elizabeth Diana de Kembriĝo, la kvara laŭvice tronheredontino de Unuiĝinta Reĝlando
Mortoj
- 373: Atanazio - sanktulo de Katolika Eklezio kaj ortodoksismo, unu el Patroj de la Eklezio kaj Doktoro de la Eklezio
- 1459: Antonino de Florenco, itala ĉefepiskopo de Florenco, sanktulo (n. 1389)
- 1495: Georg Altdorfer, germana teologo, juristo kaj episkopo de Chiemsee (n. 1437)
- 1519: Leonardo da Vinci, itala sciencisto, artisto kaj inventisto de la Alta Renesanco, tutfakulo kontribuinta al anatomio, konstruinĝenieriko, fluidodinamiko, konata de la pentraĵoj Mona Lisa, Damo kun ermeno, La Lasta Vespermanĝo (n. 1452)
- 1576: Bartolomé Carranza, hispana ĉefepiskopo kaj teologo (n. 1503)
- 1736: Albertus Seba, nederlanda apotekisto, zoologo kaj kolektisto (n. 1665)
- 1777: György Klimó, hungara episkopo kaj mecenato (n. 1710)
- 1813: Jacques Delille, franca poeto kaj tradukisto de Georgiko de Vergilio (n. 1738)
- 1816: Justus Perthes, germana fondinto de kartografia eldonejo (n. 1749)
- 1854: Franc Ksaver Lušin, aŭstra teologo kaj episkopo slovenlingva (n. 1781)
- 1857: Alfred de Musset, franca poeto, membro de Franca Akademio, konata de esperantigita La du Amatinoj. La Kapricoj de Mariano, rete legebla (n. 1810)
- 1864: Giacomo Meyerbeer, germana komponisto kaj dirigento (n. 1791)
- 1881: Anna Pustowójtówna, pola elmigrinta aktivulino, partoprenantino de la Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio sub la komando de Marian Langiewicz, sanitaristino dum la Francia-Prusia milito kaj Pariza komunumo (n. 1838)
- 1884: Adelino Fontoura, brazila aktoro, ĵurnalisto, poeto kaj verkisto (n. 1859)
- 1892: Hermann Burmeister, germana zoologo, entomologo, herpetologo kaj botanikisto (n. 1807)
- 1899: Miklós Bethlen, hungara kapitano, aktoro, ĵurnalisto (n. 1831)
- 1900: Ivan Ajvazovskij, rusia mar-pentristo, mecenato (n. 1817)
- 1905: Karl Schneider, germana teologo, pedagogo kaj politikisto (n. 1826)
- 1909: Manuel Amador Guerrero, unua prezidento de Panamo, kuracisto kaj politikisto (n. 1833)
- 1924: Andor Lovassy, hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de la ekonomia ĵurnalo "Nagyvárad" (n. 1869)
- 1925: Johann Palisa, aŭstra astronomo, malkovrinto de 122 asteroidoj (n. 1848)
- 1935: Heinrich Schmidt, germana arkivisto, naturisto, filozofo, disĉiplo de Ernst Haeckel (n. 1874)
- 1939: Gerő Bárány, hungara verkisto kaj jurfilozofo (n. 1878)
- 1941: Penelope Delta, greka verkistino de adoleska literaturo (n. 1874)
- 1945: Frieda von Oppeln, germana verkistino (n. 1866)
- 1945: Martin Bormann, germana SS-generalo, politikisto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, anstataŭanto de Hitler, akuzita pri krimoj kontraŭ la homaro (n. 1900)
- 1960: Caryl Chessman, usona rabisto kaj seksperfortisto (n. 1921)
- 1966: Henri Micard, franca esperantisto, fondinto de la Kulturdomo de Esperanto en Kastelo Greziljono (n. 1897)
- 1969: Franz von Papen, germana politikisto kaj diplomato de Vajmara Respubliko kaj Nazia Germanio (n. 1879)
- 1972: J. Edgar Hoover, usona juristo, direktoro de FBI (n. 1895)
- 1976: Thea de Haas, germana verkistino kaj pentristino (n. 1885)
- 1979: Giulio Natta, itala kemiisto Nobelpremiita pro esploro de polimeroj (n. 1903)
- 1981: David Wechsler, usona psikologo, okupiĝanta pri intelekta kvociento (n. 1896)
- 1987: Dalida, franca kantistino kantinta en ok lingvoj (n. 1933)
- 1988: Nikolaj Danovskij, latva inĝeniero, ĵurnalisto kaj tradukisto, scienca redaktoro de Granda Sovetia Enciklopedio, kontribuinto al "Paco", kies traduko de unu el noveloj de Miĥail Lermontov aperis en "Ruslanda Esperantisto" (n. 1905)
- 1997: Paulo Freire, brazila pedagogo kaj teoriisto pri edukado (n. 1921)
- 1999: Igor Diakonov, soveta, rusia lingvisto, orientalisto kaj historiisto pri Proksima Oriento (n. 1915)
- 2005: Wee Kim Wee, ĵurnalisto, diplomato kaj prezidento de Singapuro (n. 1915)
- 2009: Augusto Boal, brazila reĝisoro, aŭtoro de teatraĵoj kaj teoriisto pri la teatro (n. 1931)
- 2011: Usama bin Laden, saŭd-araba sunaista islama fundamentisto, kunfondinto kaj gvidanto de Al-Kaida (n. 1957)
- 2014: Tomás Balduino, brazila episkopo, reprezentanto de la Teologio de la Liberigo (n. 1922)
- 2015: Maja Pliseckaja, soveta, rusia baleta dancistino, koreografo, reĝisorino kaj aktorino (n. 1925)
- 2020: Stefan Hambura, pola advokato kun pola-germana civitaneco, batalanta pri reakiro de statuso de la pola nacia malplimulto kaj bieno de polaj organizaĵoj de antaŭ 1939 (n. 1961)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 2-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|