La 15-a de septembro estas la 258-a tago de la jaro (la 259-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 107 tagoj restas.
Je la 15-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 533: Bizanca militisto Belizaro konkeris Kartagon en la batalo kontraŭ vandaloj
- 608: Bonifaco la 4-a iĝis papo
- 1339: En Varsovio finiĝis proceso - laŭ leĝo de Romkatolika Eklezio de la Papa Tribunalo - kun la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu estis devigita redoni Kujavion kaj teritoriojn de Dobrzyń nad Wisłą (la nuna Kujavia-pomeria provinco), Chełmno kaj Michałowo kaj krome pagi altan damaĝkompenson
- 1420: Soldatoj de Prago, Oreb,Žatec, Louny kaj taboritoj komencis sieĝi Vyšehrad
- 1440: Franca kavaliro Gilles de Rais, unu el la unuaj seriaj murdistoj, estis arestita akuze de episkopo de Nantes
- 1463: Dektrijara Milito: en batalo de la laguno de Vistulo pola ŝiparo de Gdańsk kaj Elbląg (25 ŝipoj) frakasis ŝiparon de la Ordeno de germanaj kavaliroj (44 ŝipoj)
- 1590: Urbano la 7-a iĝis papo
- 1682: Haleja kometo aperis - Edmund Halley malkovris ĝian periodecon kaj antaŭvidis la reaperon en 1758
- 1697: Krakovo: Aŭgusto la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1762: Entronigo de Go-Sakuramachi - la lasta imperiestrino de Japanio
- 1793: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: la Rusia imperio malfondis konfederacion de Targowice (Kirovograda provinco) estiĝintan maje 1792 kiel magnata komploto kontraŭ la reformoj de la Konstitucio de la 3-a de Majo, kaj samtempe fondiĝis konfederacio de Grodno, kies celo estis agnosko de la dua dispartigo de Pollando
- 1813: Pekino: sensukcesa ribelo kontraŭ Malpermesita Urbo
- 1820: En Krakovo oni komencis ŝuti holmon de Kościuszko
- 1821: Centra Ameriko: Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko (Gvatemalo, Honduro, Kostariko, Nikaragvo kaj Salvadoro) sendependiĝis de Hispana Imperio
- 1830: En Britio estis inaŭgurita unua fervoja linio en la mondo inter Liverpool kaj Manĉestro, movigata ekskluzive de vaporlokomotivoj
- 1831: John Bull, la plej malnova funkcianta vaporlokomotivo en la mondo, ekfunkciis unuafojo en Nov-Ĵerzejo
- 1835: Charles Darwin per HMS Beagle atingis Galapagojn
- 1851: En preĝejo proksime al Baška sur la insulo Krk estis trovita la tabulo de Baška, malnova kroata monumento verkita en glagolica skribo ĉirkaŭ 1100
- 1857: Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Aglajo
- 1874: Svislando: internacia poŝta kongreso malfermiĝis en Berno, dum kiu estis kreita Universala Poŝta Unio
- 1885: Forpaso de la cirka elefanto Jumbo
- 1893: Asteroido Meluzino estis malkovrita de franca astronomo Auguste Charlois
- 1893: Usono: en Jersey City aperis unua gazeto en la ukraina lingvo
- 1894: Kun konkero de Pjongjango en la Unua japana-ĉina milito Japanio transprenis militan kontrolon super Koreio
- 1910: En Pachuca de Soto (Orienta Patrinmontaro) inaŭguriĝis centjara turo por memorfesti centjaran datrevenon de la Meksika Milito de Sendependeco
- 1914: Unua Mondmilito: Germana-rusa semajna batalo de Lagoregiono Mazurio finiĝis per venko de germana armeo, la rusa retiriĝis ekster Orienta Prusio
- 1916: Unua Mondmilito: Pikardio: en la sanga batalo ĉe la Somme britoj unuafoje uzis tankojn - Mark I
- 1918: Unua Mondmilito: Batalo de Dobro Pole (Pelao) komenciĝis - Aliancitaj trupoj trapasis bulgaran defendon ĉe Makedona Fronto
- 1921: En Bulgario unua lerneja tago komenciĝis laŭ propono de la registaro de Aleksandr Stambolijski
- 1923: Usono: en Oklahomo estis enkondukita krizostato kiel rimedo de batalo kun teroro kaj mortigado fare de Ku-Kluks-Klano
- 1926: Dua Pola Respubliko: Pola Radio Gdańsk ekfunkciis en Libera Urbo Dancigo
- 1928: Usono: Nacia Parko Kanjono Bryce kreiĝis en Utaho
- 1935: En Beogrado estis konsekrita la plej granda templo sur Balkana duoninsulo, Katedralo Sankta Savao. Nazia Germanio: en Reichstag estis voĉdonitaj kontraŭjudismaj Nurenbergaj leĝoj pri senhavigo de civitaneco por judoj - samtage proklamitaj dum kunsido de la nazia partio kun leĝo ke nacia simbolo de Germanio iĝis svastiko, la partia emblemo.
- 1939: germana-pola milito: Wehrmacht eniris Bjalistokon; Intelektul-kampanjo: unua amasa ekzekuto de poloj en okupata Chojnice; Hitler nomumis Hans Frank ĉefo de civila administrado sur okupitaj polaj teritorioj
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Provinco Vartlando aperis unua numero de Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj; kulmina tago en la batalo de Anglio: germanoj perdis 61 aviadilojn kaj 80 pilotojn, la brita aerarmeo perdis 26 aviadilojn kaj 16 pilotojn.
- 1941: apud Sosnowiec kaj apud Piotrków Trybunalski germana sekureca polico pafmortigis pli ol 800 personojn; germanoj en Aŭŝvico kreis trudlaborejon por sovetaj militkaptitoj; 340 sovetaj militkaptitoj apud Toruń fuĝis de fervoja transporto; guberniestro de ĜG Hans Frank disponis pri mortpuno pro kaŝejoj por judoj; en Berlino estis malliberigita Stepan Bandera; en la sekva nokto la brita aerarmeo atakis Hamburgon, Bremenon, Cuxhaven kaj Wilhelmshaven
- 1942: germanoj likvidis geton en Gorlice; polico forveturigis de varsovia enketa malliberejo Pawiak al koncentrejo Aŭŝvico 75 virojn
- 1943: Orienta Fronto: Ruĝa Armeo rekomencis atakon al Smolensk; trupoj de la Centra Fronto liberigis Niĵinon; Adolf Hitler permesis retiriĝon de la Armeaj Grupoj "Sudo" kaj "Mezo"; en norda parto de Italio kreiĝis Itala Sociala Respubliko sub germana kontrolo — sidejo de Benito Mussolini iĝis Salò; Polaj partizanoj pafmortigis en Vilno agenton de Gestapo.
- 1944: Post venko de la komunista Grekpopola Liberiga Armeo en la batalo de Meligalas (Mesenio), pli ol 700 militkaptitoj estis masakritaj; Okcidenta Fronto: en Loreno trupoj de la usona armeo konkeris Nancion; Molukoj: usonaj kaj aŭstraliaj trupoj grundiĝis sur okupata de japanoj Morotai; Batalo de Peleliu inter Usono kaj Japanio komencita; trupoj de la ruĝa armeo eniris al Sofio; Laponia milito inter Finnlando kaj Germanio komencita. Ribelo de Varsovio: germanoj bombis en Varsovio ribelan malsanulejon en kelo de loĝdomo, en kiu 107 personoj pereis; en la sekva nokto pafmortiĝis 150 personoj surstrate kaj 162 en malsanulejo.
- 1946: Popola Respubliko Bulgario ekestis. Dua soveta okupado de Pollando: plotono de la Pola Enlanda Armeo alveturis al Kuczbork apud Mława, ekregis super la urbeto kaj poste malarmigis lokan milicon kaj ties volontulojn.
- 1947: Stalinismo: komenco de 10-taga striko en Lodzo pro devigo de laboristoj al laborkonkursoj - dum manifestacioj 2 personoj pereis kaj dekkelkaj estis arestitaj
- 1949: Konrad Adenauer iĝis unua kanceliero de Federacia Respubliko Germanio
- 1950: Korea milito: usona armeo surteriĝis sur la Korea Duoninsulo
- 1959: Nikita Ĥruŝĉov kiel unua gvidanto de Sovetunio venis al Usono
- 1966: NASA: skipa kosma misio de Gemini 11 finiĝis
- 1971: Unua organizita ago de Greenpeace, direktita kontraŭ usonaj nukleaj testoj en Alasko
- 1973: Karolo la 16-a Gustavo iĝis reĝo de Svedio
- 1974: Antaŭurbe de Moskvo, apud la metroa stacio Belajevo okazis avangarda ekspozicio de pentristoj kontraŭaj al socialisma realismo detruita per buldozoj
- 1975: Korsiko estis dividita laŭ du departementoj: Supra Korsiko kun la ĉefurbo en Bastia kaj Suda Korsiko kun la ĉefurbo en Ajaccio
- 1981: Vanuatuo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1988: Stanisław Skalski, la plej bona pola flug-aso de la dua mondmilito estis avancita ĝis grado de brigada generalo
- 1989: Ene de Litova SSR estis anoncita starigo de la pola aŭtonomeco en distrikto Vilnius kaj komunumo Šalčininkai
- 1991: Sovetunio: Inguŝio separiĝis de Ĉeĉenio — fino de Ĉeĉena-Inguŝa ASSR
- Postkomunismo
- 1993: En Namibio la centra banko elsendis unuajn monbiletojn de la nova valuto - namibia dolaro
- 1996: Itala Norda Ligo proklamis kreon de Padanio
- 1997: Domajna nomo de la usona informadika entrepreno google.com registriĝis - plej konata de la serĉilo
- 1999: Orienttimora krizo: Sekureca Konsilio de UN decidis sendi militforton al Orienta Timoro por ĉesigi perforton de indoneziaj sekurecaj taĉmentoj kaj milicoj post la referendumo pri sendependeco
- 2000: 27-a Somera Olimpiko komenciĝis en Sidnejo - ĝis 1-a de oktobro okazis 300 konkuradoj
- 2004: Halldór Ásgrímsson iĝis ĉefministro de Islando
- 2008: Borsa krizo ĉe Wall Street en Nov-Jorko komencis la financan krizon - bankrotis la kvara laŭ grandeco usona banko Lehman Brothers
- 2013: Edi Rama iĝis ĉefministro de Albanio
- 2015: En Aŭstralio ekfunkciis la registaro de Malcolm Turnbull
- 2017: Kosmosondilo de Misio Cassini-Huygens atingis Saturnon - laŭplane detruiĝis en ties atmosfero
- 2022: 204-a tago de Invado de Rusio en Ukrainion: Pasinttage rusoj pripafis 38 setlejojn; rusia armeo pripafis digon en Krivij-Riho — oni evakuis parton de loĝantoj; apud Izjum oni malkovris amasan tombon.
- 2023: 569 tago de rusa agreso en Ukrainio: Pasinttage ukraina armeo damaĝis 2 ŝipojn sur Nigra Maro; nokte ukraina aerdefendo paffaligis ĉiujn 17 senpilotajn aviadilojn elpafitajn al Okcidenta Ukrainio; dum jaro kaj duono de la rusa agreso pereis preskaŭ 10 mil civiluloj, 17 500 estis vunditaj; de la invadkomenco pereis ĉ. 271 440 rusiaj soldatoj, detruitaj estis 4 612 tankoj, 8 814 kirasitaj veturiloj, 5 972 artileriaj sistemoj, 774 raketaj elpafiloj, 521 kontraŭaviadaj sistemoj, 315 aviadiloj, 316 helikopteroj, 4 714 senpilotaj aviadiloj, 1 455 krozmisiloj, 20 surakvaj unuoj, submarŝipo, 8 492 veturiloj kaj 889 unuoj de speciala aparataro; al strategie grava vilaĝo sude de Baĥmut eniris ukraina 3-a sturma brigado.
Naskiĝoj
- 973: Al-Biruni, araba sciencisto, kontribuinta al matematiko, farmakologio, astronomio kaj astrologio, poligloto (m. 1048)
- 1254: Marko Polo, venecia komercisto kaj esploristo vojaĝinta tra la Silka Vojo (m. 1324)
- 1603: Tokugawa Yorifusa, japana daimio (m. 1661)
- 1613: François de La Rochefoucauld, franca duko, verkisto kaj filozofo (m. 1680)
- 1737: György Aranka, hungara verkisto kaj sciencorganizanto (m. 1817)
- 1739: Juan de Villanueva, hispana arkitekto (m. 1811)
- 1756: Karl Philipp Moritz, germana verkisto (m. 1793)
- 1765: Manuel Maria Barbosa du Bocage, portugala poeto (m. 1805)
- 1787: Guillaume-Henri Dufour, svisa generalo, kunfondinto de la Ruĝa Kruco (m. 1875)
- 1789: James Fenimore Cooper, usona verkisto de aventuraj romanoj (m. 1851)
- 1809: Ludwig Preller, germana filologo klasika kaj fakulo pri antikvaj sciencoj (m. 1861)
- 1811: Jan Nepomuk Škroup, ĉeĥa muzikestro kaj komponisto (m. 1892)
- 1824: Joseph Hergenröther, germana kardinalo kaj historiisto (m. 1890)
- 1828: Aleksandr Butlerov, rusa kemiisto, ĉefaŭtoro de la teorio pri kemia strukturo, malkovrinto de formaldehido, okupiĝinta ankaŭ pri abelbredado kaj mediumeco (m. 1886)
- 1830: Porfirio Díaz, prezidento de Meksiko, diktatoro (m. 1915)
- 1839: Georg Lunge, germana kemiisto, pliperfektiginto de produtadometodoj de natria karbonato, kloro, sulfata acido kaj nitrata acido, profesoro (m. 1923)
- 1857: William H. Taft, prezidento de Usono kaj prezidanto de Supera Kortumo de Usono, unitarismano (m. 1930)
- 1858: Jenő Hubay, hungara violonisto, komponisto, profesoro (m. 937)
- 1863: Horatio Parker, usona komponisto kaj instruisto (m. 1919)
- 1865: Hendrik Bulthuis, nederlanda doganoficisto, volapukisto, esperantisto kaj romanisto, membro de Lingva Komitato, konata de la verkoj Idoj de Orfeo, Jozef kaj La Vila Mano (m. 1945)
- 1867: Petr Bezruč, ĉeĥa poeto (m. 1958)
- 1870: Jenő Metzler, hungara bankisto, direktoro kaj vicprezidanto de ŝparkaso (m. 1942)
- 1876: Bruno Walter, germana-usona dirigento kaj komponisto (m. 1962)
- 1878: Rudolf Fridrich, ĉeĥa gimnazia profesoro, tradukanto al kaj instruisto de Esperanto, fondinto de E-klubo en Prostějov, kontribuanta por "La Progreso" (m. 1944)
- 1879: János Mester, hungara filozofo, universitata profesoro, prelato (m. 1954)
- 1881: Ettore Bugatti, itala inĝeniero kaj inventisto, fondinto de aŭtomobila firmao Bugatti (m. 1947)
- 1890: Agatha Christie, brita krimromanistino (m. 1976)
- 1894: Jean Renoir, franca reĝisoro kaj scenaristo (m. 1979)
- 1897: Miloš Lukáš, ĉeĥoslovaka klasika filologo, poligloto kaj tradukisto, esperantiginta ĉeĥajn kaj slovakajn poemojn enestantajn en Ĉeĥoslovaka Antologio (m. 1976)
- 1898: Jan Jacob Slauerhoff, nederlanda poeto kaj romanverkisto (m. 1936)
- 1899: Mária Bándy, hungara koreografino, konata de la libro Sikulaj dancoj (m. 1949)
- 1901: Liselotte Welskopf-Henrich, germana verkistino kaj historiistino (m. 1979)
- 1904: Umberto la 2-a, reĝo de Italio el Savoja dinastio (m. 1983)
- 1906: Wolfgang Grosch, germana arĥitekto (m. 1988)
- 1907: Fay Wray, usona aktorino (m. 2004)
- 1907: Wacław Karłowicz, pola katolika animzorganto, kapelano de la Ribelo de Varsovio, papa ĉambelano (m. 2007)
- 1914: Adolfo Bioy Casares, argentina verkisto (m. 1999)
- 1914: Will Quadflieg, germana aktoro (m. 2003)
- 1916: Constantin Virgil Gheorghiu, rumana verkisto (m. 1992)
- 1918: Janka Földi, rumania hungara verkistino (m. nekonata)
- 1920: Péter Rényi, hungara ĵurnalisto, kritikisto (m. 2002)
- 1923: Endre Fejes, hungara verkisto enestanta en Hungara Antologio (m. 2015)
- 1925: György Feszt, rumania hungara kuracisto, profesoro (m. 2019)
- 1928: Cannonball Adderley, usona ĵaza aldosaksofonisto el la periodo de ĵazbandetoj (m. 1975)
- 1935: Zoltán Kádár, rumania hungara grafikisto, pupdizajnisto en Oradea
- 1936: Lothar Warneke, germana reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 2005)
- 1938: Zsigmond Bazsó, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto (m. 1997)
- 1938: József P. Lengyel, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1989)
- 1939: Elisabeth Albertsen, germana verkistino
- 1940: Norman Spinrad, usona verkisto de sciencfikcio
- 1941: Mirosław Hermaszewski, pola kosmonaŭto (m. 2022)
- 1941: Viktor Zubkov, rusia ekonomikisto, ĉefministro de Rusio
- 1942: Vilmos Szabó, rumania hungara instruisto, pentristo (m. 2009)
- 1943: Éva Barabás, hungara pentristino
- 1943: Árpád Daróczi-Szabó, rumania hungara fizikisto
- 1944: Helga Dreher, germana pedagogino kaj verkistino
- 1945: Carmen Maura, hispana aktorino
- 1946: Tommy Lee Jones, usona aktoro
- 1947: Witold Stępniewski, pola kemiisto kaj ekologo, profesoro de Teknika Universitato de Lublin kaj de AIS, rektoro de Internacia Kongresa Universitato dum UK 2009 en Bjalistoko
- 1949: Mihály Tompa Z., rumania hungara/hungara rakontisto, redaktoro
- 1954: Hrant Dink, turka ĵurnalisto, murdita (m. 2007)
- 1960: Imre Ignác Ungvári-Zrínyi, rumania hungara filozofo el Universitato de Kluĵo, fakverkisto
- 1964: Robert Fico, ĉefministro de Slovakio
- 1972: Letizia Ortiz, hispana ĵurnalistino, princino de Asturio, reĝino de Hispanio
- 1973: Princo Daniel, duko de Vestrogotio, sveda trejnisto pri fizika taŭgeco
- 1973: Alyn Smith, skota politikisto, membro de Skota Nacia Partio
- 1977: Chimamanda Ngozi Adichie, niĝeria verkistino
- 1980: Jolin Tsai, tajvana kantistino kaj dancistino
- 1984: Henry Mountbatten-Windsor, brita princo
- 1997: Łukasz Dyczko, pola saksofonisto, gajninto de la 18-a Eŭrovido-Kantokonkurso por Junaj Muzikistoj
Mortoj
- 984: Edita de Wilton, anglosaksa sanktulino (n. 961)
- 1334: Beatrica d'Este, itala nobelino (n. 1268)
- 1559: Izabela, pola reĝidino, litova princino, reĝino de Hungario (n. 1519)
- 1570: Theodor Fabricius, germana teologo kaj reformisto (n. 1501)
- 1624: Nicolaus Olai Campanius, sveda sacerdoto kaj rektoro (n. 1593)
- 1689: Balthasar Cellarius, germana teologo kaj profesoro (n. 1614)
- 1690: Thomas Bartholin, la Juna, dana historiisto, naturalisto kaj antikvaĵisto (n. 1659)
- 1700: André Le Nôtre, ĝardenisto de franca reĝo Ludoviko la 14-a (n. 1613)
- 1750: Carl Theodorus Pachelbel, germana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (n. 1690)
- 1764: Francisko Joŝija (Saksio-Koburgo-Saalfeld), germana duko (n. 1697)
- 1809: Maria Karoline Flachsland, germana eldonistino (n. 1750)
- 1816: Pál Sipos, hungara pastro, matematikisto, prifilozofia verkisto (n. 1759)
- 1859: Václav Kliment Klicpera, ĉeĥa verkisto kaj dramisto (n. 1792)
- 1862: Władysław Syrokomla, pola poeto, etnografo, publicisto kaj tradukisto (n. 1823)
- 1869: Adolf Gyurmán, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1813)
- 1880: Robert Hodgson, kanada politikisto, juristo kaj juĝisto (n. 1790)
- 1883: Joseph Plateau, belga fizikisto, malkovrinto de fenakistiskopo (n. 1801)
- 1893: Hermann Sauppe, germana filologo klasika, pedagogo kaj epigrafisto (n. 1809)
- 1913: Ármin Vámbéry, hungara orientalisto kaj esploristo, fondinto de la unua katedro de tjurkologio en la mondo (n. 1832)
- 1920: Roberto Ardigò, itala filozofo, psikologo, pedagogo, sinmortiginto (n. 1828)
- 1921: Roman Ungern von Sternberg, rusia generalo, komandanto de la Azia Ĉevala Divizio de la Blanka Armeo en Fora Oriento (n. 1886)
- 1923: Viktor Rákosi, hungara verkisto, ĵurnalisto, membro de Societo Kisfaludy kaj de Societo Petőfi (m. 1860)
- 1929: Rudolf Geyer, aŭstra arabisto (n. 1861)
- 1933: Harald Bielfeld, germana politikisto, kunfondinto de la Muzea Societo de Arnstadt (n. 1863)
- 1945: André Tardieu, ĉefministro de Francio, kunredaktinto de la Traktato de Versajlo (n. 1876)
- 1945: Anton Webern, aŭstra komponisto de klasika muziko, membro de la Dua Viena Skolo (n. 1883)
- 1953: Erich Mendelsohn, germana ekspresionisma arkitekto (n. 1887)
- 1965: Vasilij Struve, soveta orientalisto, fondinto de skolo pri Antikva Proksima Oriento (n. 1889)
- 1971: Samu Konsza, rumania hungara folkloristo (n. 1887)
- 1973: Gustavo la 6-a Adolfo, reĝo de Svedio, spertulo pri la ĉina arto (n. 1882)
- 1980: Bill Evans, usona ĵazpianisto, komponisto kaj bandestro (n. 1929)
- 1983: Jenő Szervátiusz, rumania hungara skulptisto (n. 1903)
- 1985: Nóra Polónyi, hungara historiisto, scienca kunlaborantino de la Instituto Scienca de Orienta Eŭropo (n. 1915)
- 1985: Cootie Williams, usona ritmenblusa ĵaz-trumpetisto (n. 1911)
- 1989: Robert Penn Warren, usona verkisto kaj poeto (n. 1905)
- 1993: Julian Semjonov, sovetia kaj rusia verkisto, scenaristo, ĵurnalisto kaj poeto (n. 1931)
- 1995: Ervin Dezső rumania hungara fizikisto, universitata profesoro (n. 1913)
- 1997: János Jagamas, rumania hungara muzikologo, muzikfolkloristo (n. 1912)
- 2003: Josef Hiršal, ĉeĥa poeto, tradukisto en la ĉeĥan kaj romanisto (n. 1920)
- 2005: Franko Luin, slovena-sveda grafikisto, desegnisto de tiparoj, organizanto kun sia edzino de IJK 1969, pioniro de la Esperanto-movado en interreta medio, stariginto de multaj Esperanto-retejoj kiel NUN, prizorginto de la reta biblioteko eLibrejo (n. 1941)
- 2006: Oriana Fallaci, itala ĵurnalistino kaj verkistino suferinta italan faŝismon, aŭtorino de vaste konataj intervjuoj, radikala kritikistino de islamo (n. 1929)
- 2008: Maria Wawrzyniec Rostworowski, pola pastro de mariavitismo, grafo, esperantisto, publicisto kaj ekumenisma aganto, aktivulo de Pola Esperanto-Asocio (n. 1924)
- 2008: Richard Wright, brita klavaristo de angla rokgrupo Pink Floyd (n. 1943)
- 2011: Otakar Vávra, ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj pedagogo (n. 1911)
- 2018: Warwick Estevam Kerr, brazila agrikultura inĝeniero kaj profesoro pri genetiko kaj entomologio, esploristo de seksdetermino de abeloj (n. 1922)
- 2020: Mikola Ŝmatko, ukraina pentristo kaj skulptisto, profesoro (n. 1943)
- 2021: Ján Vajs, slovaka esperantisto, speleologo kaj vojaĝanto (n. 1953)
- 2023: Fernando Botero, kolombia artisto (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 15-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|